Enkondukaj
alineoj - enkonduko
de la auxtoro - la auxtoro
-
resume el
la antauxparoloj
Tasko
kaj celo de la ekumeno - kie
ni trovigxas sur nia komuna vojo? -
kio necesas nun?
Parto I Nia
komuna kredo
1.
La Sanktra skribo kaj la komunaj konfesoj
La Kredo de Niceo/Konstantinopolo
2.
La kredo kiel konfesado kaj kred-konfeso
3. Ni kredas je Dio
4.
Ni kredas je Dio, la Patro
5.
Ni kredas je unu Sinjoro, Jesuo Kristo
6.
Ni kredas
je la Sankta Spirito
7.
La unu, sankta, katolika kaj apostola eklezio
8.
Ni konfesas la unu bapton por la pardono de la pekoj
- la
sakramenoj
-
la unu bapto por la pardono de la pekoj
- la konfirmacio
-
la
Euxkaristio, la sankta mangxo
- la
pentofaro
(absolucio)
-
Sankt-oleado
de malsanuloj
-
la spirita ofico (ordo) kaj la ordino
- la geedzeco
9.
Ni atendas la relevigxon de la mortintoj kaj la vivon de la venonta
mondo
- cxielo - purigxo
- infero
El
la testamento
de Martin Luther
Parto
II Sekvi Kriston
- la vivo de la fido
1.
Gvidaj
penoj pri kiel esti kristano
2. La konscienco
3. La Dek Ordonoj
-
1a Ordono: Vi ne havu aliajn Diojn apud mi
-
2a Ordono: Vi ne malhonoru la nomon de Dio
-
3a Ordono: Vi ne havu aliajn Diojn apud mi
-
4a Ordono: Vi ne malhonoru la nomon de Dio
- 5a Ordono: Vi
ne
havu aliajn Diojn apud mi
- 6a Ordono: Vi ne
malhonoru
la nomon de Dio
- 7a Ordono: Vi ne
havu
aliajn Diojn apud mi
-
8a Ordono: Vi ne malhonoru la nomon de Dio
- 9a/10a
Ordonoj:
Vi ne havu aliajn Diojn apud mi
Konkluda rimarko
Parto III Komunaj
pregxoj kaj himnoj
Atentigo: La Tria Parto en la originalo listigas komunajn himnojn kaj
tekstojn en germana lingvo, kies ekvivalentoj troveblas, ofte ecx pli
abunde,
en la Esperantlingvaj publikajxoj Meslibro, Adoru Kantante,
Adoru,
k.a. Ilin ni nur resume citas en la nuna kajero
Ekumenaj pregxoj
-
Patro Nia
- Lauxdo
de la
Triunua Dio (Gloro al la Patro)
- Apostola
Kredkonfeso
- Kristana Liturgio
Uzitaj
mallongigoj
pri fontoj
Originala titolo de cxi tiu libro: Kleiner
Ökumenischer
Katechismus.
Johannes-Verlag Leutesdorf am Rhein.
Unua eldono 1998. ISBN 3-7794-1411-2
La Esperanta versio
aperas kun afabla permeso de la auxtoro kaj de la eldonejo okaze de
la 14-a Ekumena Kongreso en Gliwice (Pollando), 7 - 14 Auxgusto 1999,
kiu
samtempe estas la 52-a kongreso de IKUE (Internacia Katolika Unuigxo
Esperantista)
kaj la 49-a de KELI (Kristana Esperantista Ligo Intenacia)
Eldonis la Esperantan libron nome de la
Ekumena Komisiono de
IKUE kaj KELI
Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D 78050 Villingen-Schwenningen
1-a eldono 1.7.1999
Pri la enhavo legu la klarigojn de la auxtoro mem:
"Kio ligas nin, estas multe pli forta ol kio nin
dividas"; "kio nin
dividas, kompare al tio, kio nin ligas, estas malmulta". Tiel skribis
papo
Johano Pauxlo II. en sia encikliko pri ekumeno 1995 (n-roj 20 kaj 22).
Pri lo komuna, sed ankaux pri lo ankoraux divida, cxi libreto volas
informi,
samtempe instigante mediton pri lo esence kristana. La kredon pri unu
Dio
en tri personoj la kristanoj komune konfesas, kiel akcentis jam Martin
Luther (vidu lian testamenton, inter partoj I kaj II); pro tio suficxas
prezento surbaze de la Sankta Skribo, kiun ni komune havas. Necesas
pritrakti
diferencojn - inter alie en la doktrino pri la pravigo, pri vorto kaj
sakramento,
eklezio kaj ofico, euxkaristio kaj ofero, pri Maria, same kiel pri
etikaj
demandoj. Por ke la leganto sciu la fontojn, estas menciitaj nombro da
ekleziaj dokumentoj, ekzemple el komunaj deklaroj de la Germanaj
Episkopoj
kun la Evangelia Eklezio en Germanio, el la katekismoj evangelia kaj
katolika,
el la Monda Katekismo kaj el dokumentoj de la ekumena dialogo. Nia
Malgranda
Ekumena Katekismo estu kuragxigo kaj helpilo sur la vojo de la unueco,
kiun Jesuo Kristo volis kaj por kiu li pregxis.
Je pasko 1998, Heinz Schütte
La auxtoro: prof. d-ro Heinz Schütte, katolika teologo, nask. 1923. Li studis filozofion, psikologion kaj teologion, dejxoris 1975-1979 kiel eksperto en la Sekretariato por la unueco de la kristanoj en Vatikano; estis profesoro pri sistema teologio en la universitatoj de Bonn kaj Köln 1977- 1988; estas scienca kunlaboranto en la Johann-Adam-Möhler-Instituto por ekumenismo en Paderborn.
El la Greka-Ortodoksa Eklezio - metropolito
Augoustinos:
"Parolante la veron en amo, ni cxiel kreskadu en tiun, kiu estas
la kapo, Kristo" (Efes 4:15). Tio povas esti la mezurilo por nia
ekumena
penso kaj agado. La granda ortodoksa ekumenisto, patriarko Atenagoro I
parolis pri dialogo en vero kaj amo... La nuna verko klare priskribas,
kio estas komuna al la eklezioj, ne prisilentante, kio ankoraux
disigas...
La auxtoro kapablas, per ekumena dialogo pri la kredo, elmontri
konsenton
kiun oni ne atendus kaj kiu tamen evidentas.
El la Evangelia-Luterana Eklezio - landa
episkopo Johannes
Hanselmann:
La dialogo inter luteranoj kaj katolikoj komencita en 1969 gxis
nun okupis sin cxefe pri esencaj demandoj de la doktrino. Nur en 1995
oni
komencis trakti ankaux etikajn temojn. Des pli meritas aplauxdon prof.
Schütte, kiu surbaze de la dekalogo ellaboras profundan komunan
opinion
pri multaj temoj kaj li korekte priskribas ankaux la protestantan
pozicion.
Lia argumentado konvinkas, cxar li bazas gxin sur la Biblio kaj citas
amason
de dokumentoj katolikaj, evangeliaj kaj ekumenaj.
El la Rom-Katolika Eklezio - episkopo Paul-Werner
Scheele:
En la ekumena dialogo oni donis apartan atenton al demandoj de
la kredo. Montrigxis komunaj konvinkoj, kiujn pli fruaj generacioj ne
povis
imagi... Ankaux rilate al etikaj punktoj, malgraux nesolvitaj
problemoj,
troveblas pli da konsento inter la kristanoj ol la plimulto konscias.
Tiun
potencialon de unueco necesesas vidi, atesti kaj precipe vivi.
En la vespero antaux sia pasiono, Jesuo pregxis:
"Patro! cxiuj estu
unu!" Li aldonis, kial tiu unueco necesas: "Por ke la mondo kredu", por
ke "gxi sciu, ke Vi min sendis" (Joh 17:21.23).
- Nia predikado ne estas konvinka, se gxi okazas unu kontraux la alia.
"Nenio igas la evangelion de Jesuo Kristo tiel nekredinda antaux la mon
do kiel la dissplitita stato de la kristanaro" (Edmund Schlink,
evangeliana
observanto cxe la koncilio; simile la Dua Vatikana Koncilio, UR 1).
- La mesagxo pri la sava amo de Dio estas dubinda, cxar oni ne rekonas
nin kristanojn laux la amo, kiun Jesuo komisiis al ni (Joh 13:34s.).
Estas
malgxojige, ke gxis nun ne cxio estis farita por forigi la skandalon de
diseco; des pli tristige estas, ke ecx nun iuj ne agnoskas la urgxon de
unueco.
La Sankta Spirito de Dio interproksimigis nin en la ekumena movado.
Pro tio ke la riparo de la dispartigoj ne estas homa laboro, sed donaco
de Dio, ni kune pregxas:
"Vidu, kia dividigx'
pro doktrinoj aux prestigx'!
Rekunigu, ho sxafist',
Vian gregon kun insist'.
Kompatu nin!" (EG 263, GL 644; TK 73).
Kio estas la komuna celo de la unueco?
Klareco pri tio estas bezonata por eviti timojn kaj por subteni la pretecon al kunlaboro. La celo ne estas, ke unu eklezio revenu al alia, ankaux ne unuforma unuec-eklezio. Celo estas komunajxo de fratin-eklezioj; unueco de la eklezioj, kiuj restas eklezioj kaj farigxas unu eklezio (tiel esprimis la ideon kardinalo Joseph Ratzinger). Celo estas videbla, rekonebla komunumo eklezia kaj euxkaristia.
Kio estas bezonata por tiu unueco kaj kio ne?
- Temas pri unueco en la vero, en repacigita
diverseco. Kontrastoj gxis
nun disigaj unue bezonas riparon. Realigo de unueco eblas, se ekzistas
"komuneco en la fido de la patroj kaj en gxia baza fundamenta formo
eklezia".
La revelacio estas finita kun la apostoloj. La (validaj) dogmoj estas
ties
disvolvo, sed ili ne aldonas ion novan. Tial por la unueco "ne necesas
pli ol kio estis instruata kaj vivata dum la unua jarmilo" (Kardina lo
Ratzinger).
- En cxio, kio ne apartenas al la revelaciita vero, povas esti plejebla
libereco kaj diverseco.
- Reciproka komprenema kaj pardona amo estas kondicxo por la unueco
kiun volas Dio. Amo ne kontentigxas pri malsamaj formuloj; gxi dem
andas,
kion la partnero de la fido celas esprimi, cxu tio ne estas unu kaj
sama vero
de Kristo.
Kie ni trovigxas sur nia komuna vojo?
Malgraux cxiuj dividoj, la kristanojn profunde
interligas
- la samaj kred-konfesoj.
- la komuna Sankta Skribo.
- la unika bapto, kiu igas nin membroj de unu eklezio, kies kapo estas
Jesuo Kristo (1 Kor 12:13).
1 himnaroj, ekzemple la katolika Gotteslob kaj la protestanta Evange
lisches Gesangbuch, aux en Esperanto Adoru Kantante, Tero kaj Cxielo
Kantu
kaj la aperonta Adoru.
Oficialaj ekleziaj dialogoj venkis disigajn kontrastojn. Tial la papo
diris en 1995, ke tio kio plu disigas, estas malgrava kompare al
tio kio nin kunligas.
Kio necesas nun?
(1) Tio, kion oni dialoge atingis, devas esti
gxenerale konata, kaj
la eklezioj devas deklari gxin oficiale valida. La Luterana Monda
Federacio
kaj la katolika eklezio ellaboris "Komunan Deklaron pri la Doktrino de
Pravigo", en kiu la kontrastoj ekzistintaj en la epoko de la reformacio
estas nomataj "ne disigantaj la ekleziojn":
- Ni savigxas sole per la kruco kaj resurekto de la unika peranto Jesuo
Kristo.
- La savon ni ricevas donace "sole per graco".
- Ni rivevas la pravigon "sole en la fido" - kiel deklaras Tomaso
Akvina
- ne surbaze de faroj.
Tiun Komunan Deklaron la eklezia instru-ofico kaj sinodoj zorge ekzame
nas; grandaj Luteranaj eklezioj jam konsentis; nur kelkaj reagis
negative
aux esprimis rezervojn. En la vatikano oni signalis pretecon konsenti.
Laux simila maniero, aliaj ekleziaj interkonsentoj devas ricevi
oficialan
statuson: tiuj, kiel oni komprenas la Sanktan Mangxon kaj la Euxkari
stion,
same pri la eklezio kaj la oficoj. Pli fruaj reciprokaj kondamnoj
doktrinaj
do povus esti deklaritaj kiel ne plu aplikeblaj al la nuna partne ro.
La
vaste trovebla opinio, ke la ekumeno stagnas, ne respondas al la realo,
sed devenas el manka scio aux timema nevolo.
(2) Jam nun ni komune konfesu nian kredon en vortoj kaj agoj kaj vivu la ekzistantan unuecon, komune strebante al paco, justeco kaj protekto de la kreo.
(3) Gravas respondeca "baza ekumeno", cxar "la 'auxtoritatuloj' en la eklezio ne povas ion krei kio ne antauxe maturigxis en gxia vivo rilate al kompreno kaj sperto el la kredo" (kardinalo Ratzinger). La Dua Vatikana Koncilio rikoltis, kio en la antauxaj jaroj kreskis - ofte sub suferoj kaj malfacilajxoj - en la Biblia movado, la laika movado, la liturgia movado kaj la ekumena movado.
(4)"Ekumenaj Diservoj de la Vorto devus lauxeble
farigxi konsistiga
parto de la komunuma vivo", kiel la germanaj episkopoj plurfoje
postulis
ekde 1976. Komuna pregxado fortikigas kaj antauxenigas nian komunecon
(ekumena
spirita vivo).
"Ili cxiuj estu unu, por ke la mondo kredu". Kiam plenumigxos tiu preg
xo de nia Savanto Jesuo Kristo - kaj tion ni plenfide esperas - tiam la
mizero kaj sufero de multaj homoj estos for, tiam ni povos komune
atesti
kaj kredinde entrepreni la urgxe necesan evangelizadon.
"Cxiu gloro kaj potenc'
al Li, fino kaj komenc'.
En la triunua Di'
estu unu ankaux ni.
Kompatu nin" (GL 644:7; TK 73:7).
El la germana trad. A. Burkhardt 1999