La Sankta Spirito en la mesagxo de la Biblio
La Sankta Spirito estas krea spirito, origino kaj portanto de
cxia vivo;
spirito de sagxo, de prudento, de konsilo, de potenco, de ekkono, de
timo
antaux Dio, de sankteco kaj de vero; la advokato kaj parakleto. La
Sankta
Spirito efikas la homigxon de la Filo de Dio - kiu estas plena de la
Dia
Spirito. La Sankta Spirito parolis per la profetoj. Li efikas en la
kristanoj.
La eklezio estas komuneco kaj templo de la Spirito. La Sankta Spirito
donas
la forton por fidi, donas la talenton por gxuste pregxi. Li efikas per
la Vorto, per la bapto, per la servanta ofico; al la auxtoritato por
pardoni
pekojn apartenas la ricevo de la Sankta Spirito. Li kondukas al la
vero.
Frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, afableco,
bonkore
co, fidelo, mildo, sinregado (Gal 5:22). La potenco de la Spirito
evidentigxas
en la predikado, en sentima elpasxado, en martireco. La Sankta Spirito
donas diversspecjn donacojn, efikas renovigon.
La Spirito postulas la sindedicxon de la tuta homo, la sanktigon.
La Spirito kondukos la eklezion kaj la mondon al perfekteco.
La Sankta Spirito estas vera Dio kaj viviganto
- Li estas origino, portanto kaj konservanto de cxia vivo en la
kreo.
- Li donas la novan vivon en Kristo, kiun ni unue ricevis en la fido
kaj la bapto.
- Per la Sankta Spirito okazis la homigxo, la agado kaj la relevigxo
de Jesuo Kristo.
- La Sankta Spirito peras la savan agadon de Dio en Jesuo Kristo per
Vorto kaj Sakramentoj. Li efikas ankaux ekstere de la eklezio.
- Li gvidas cxion al la celo de eterna vivo.
La Sankta Spirito, kiu eliras el la Patro
Al la konstato de la koncilio de Konstantinopolo (381), ke la Sankta Spirito eliras el la Patro, poste estis aldonita "kaj el la Filo". La ortodoksa eklezio opinias tion disiga por la eklezioj. Gxi akcentas: La eterna elirado de la Sankta Spirito okazas nur el la Patro (Joh 15:26). La papoj Pio XI. kaj Johano Pauxlo II plurfoje pregxis la kredkonfeson en ties originala formo kaj tiel rekonis la sintenon de la Ortodoksa Eklezio. La sendo de la Sankta Spirito en la tempo okazas de la Patro tra la Filo (Joh 16:17; 14:16). Ambaux manieroj por tion konstati ne kontrauxdiras unu la alian. Surbaze de tiu rekono eblas ekumena interkonsento.
La Sankta Spirito estas kun la Patro kaj la Filo samtempe adorata kaj glorata
Kristana pregxado atestas jenon: "Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito, kiel en la komenco, tiel nun kaj cxiam kaj en eterno. Amen." Al la Sankta Spirito, kiu estas vera Dio, indas cxia honoro.
La Sankta Spirito parolis per la profetoj
Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas la plenumigxo de la Malnov- Testamenta profetado. La Sankta Spirito parolas per la profetoj en la Malnova kaj en la Nova popolo de Dio (kp Rom 12:6).
7. La unu, sankta, katolika kaj apostola eklezio
Biblie, eklezio signifas a) la "tuta eklezio", b) la "loka eklezio" kaj c) la "komunumo kolektigxinta por Diservo".
La Eklezio estas mistero de la kredo
Gxi havas videblan formon, sed spiritan esencon percepteblan nur en la fido. Komuna konvinko de la kristanaro estas, ke le eklezio ne estas nevidebla.
La triunua Dio volis, fondis kaj efektivigis la eklezion
"Sian modelon, sian originon kaj sian celon gxi havas en la mistero de unu Dio en tri personoj": gxi estas la nova popolo de Dio; la "korpo de Kristo", kies kapo estas Jesuo Kristo; ankaux fiancxino de Kristo. Gxi estas "templo de la Sankta Spirito, kiu agadas en la eklezio kaj per gxi: Li gvidas gxin en la veron (Joh 16:13); tial gxi estas "la kolono kaj fun damento de la vero" kaj tial diras la apostola koncilio, kiu laux Martin Luther estas la modelo de cxiuj koncilioj (WA 50, 509-633) "La Sankta Spirito kaj ni decidis" (Agoj 15:28).
La eklezio estas la komuno de la sanktuloj
Komuno de la sanktuloj (communio sanctorum) ampleksas: komuneco per kaj en la Vorto de Dio - auxskultanta kaj konfesanta eklezio; komuneco per la sakramentoj - pregxanta, liturgianta eklezio; komuneco en servado kaj komuneco kun la mizeraj kaj subpremataj - amanta eklezio; komuneco kun la sanktuloj, kiuj jam trovigxas cxe Dio.
La eklezio servas por la savo de cxiuj homoj
Gxi estas signo kaj instrumento de la sava agado de Dio.
"Ekstere de
la eklezio ne estas savo" (tiel ankaux Luther): Sen Kristo ne estas
savo
(Ago 4:12) - neniu venas al la Patro krom per Li (Joh 14:6); kiel kapo
de la eklezio, Kristo agas en la eklezio kaj pere de gxi.
- Por kristanoj, tiu diro "Ekster la eklezio nenia savo" estas admono,
ke ili fidelu al la revelacio konfidita al ili.
- Pro tio ke Dio volas la savon de cxiuj (1 Tim 2:4), Li donacas sian
gracon al cxiuj homoj. La katolika eklezio rifuzis kiel eraran la
opinion,
ke "ekster la eklezio ne estas graco". Gxi propetas por cxiuj (1 Tim
2:7)
kaj celebras la euxkaristion "por cxiuj". La amo de la kristanoj
direktig
xas al cxiuj homoj.
La eklezio estas unu, sankta, katolika, apostola
Tiuj bazaj kvalitoj estas donaco kaj tasko.
- Ekzistas nur unu eklezio de Kristo: Kristo, gxia kapo, havas nur
unu korpon. Unueco ne signifas unuformecon. Al la eklezio apartenas
serva
ofico de unueco: "Ankaux por la luterana eklezio ... la espero pri
plena
komuneco inkluzivas la esperon pri papeco sub la evangelio" (EEKat
908).
Ankoraux disputata estas la kielo; en sia encikliko pri ekumeno, papo
Johano
Pauxlo II petis akordigxon pri tio.
- La eklezio estas sankta, cxar Kristo sanktigas en la Sankta Spirito
per Vorto kaj Sakramento; vide al siaj homoj gxi estas eklezio de la
pekuloj.
Dauxre gxi bezonas purigon kaj renovigon.
- La eklezio estas katolika. Gxi proklamas la tutan evangelion al cxiuj
homoj de cxiuj tempoj en la tuta mondo. Luther anstatauxigis la fremdan
vorton "katolika" per "kristana", sed li neniel negis gxin polemike.
- La eklezio estas apostola. Gxi estas konstruita sur la fundamento
de la apostoloj kaj profetoj (Efe 2:20) kaj staras en la sinsekvado de
la fido kaj de la sendigxo de la apostoloj (succcessio apostolica). Se
la sinsekvado en la fido de la apostoloj montrigxas komuna,
evangelianoj
pretas transpreni la signon de apostola sinsekvo (Luth.-Kath. Dialog,
Das
geistliche Amt,65).
La eklezio survoje al la plena regno de Dio
Kiel komunumo de espero gxi pregxas pri lia alveno en gloro:
"Venu Via
regno!" Gxi estas sendita por proklami al cxiuj Kriston, la savon.
8. Ni konfesas la unu bapton por la pardono de la pekoj
La sava agado de Dio okazas en la Vorto kaj la Sakramentoj.
Ni havas la "grandajn" sakramentojn (bapto kaj euxkaristio) kaj la
"mal grandajn" sakramentojn (konfirmacio, pento, oleado de malsanuloj,
ordino, geedzeco).
La unu bapto por la pardono de la pekoj
La bapto havas sian bazon en la agado de Jesuo, en lia kruco
kaj lia
relevigxo. Gxi estas plenumita "en la nomo de la Patro kaj de la Filo
kaj
de la Sankta Spirito". Normale, ordinita oficulo faras gxin, kvankam
sub
difinitaj cirkonstancoj ankaux aliaj povas bapti.
Per la bapto efektivigxas:
- envicigo en la eklezion (1 Kor 12:13),
- purigo el la praa peko kaj el personaj pekoj;
- pravigo kaj justigo, sanktigo,
- partopreno en la nova vivo en Jesuo Kristo.
La bapto okazas unufoje por cxiam; gxi estas neripetebla. La bapto
estas la vojo en la komunecon de la savo ordonita de Dio kaj tial
necesa
por la savo.
La homo ricevas la bapton en la kredo; gepatroj kaj bapto-gepatroj
konfe sas gxin anstatauxante la infanon.
En la ortodoksa, rom-katolika, anglikana, prakatolika kaj plej multaj
reformaciaj eklezioj, la bapto de beboj estas kutima. Male, baptistoj
kaj
aliaj liberaj eklezioj baptas homojn nur surbaze de ties persona kred
konfeso.
Bapto, konfirmacio kaj eukaristio konsistigas unuon. Per tiuj
sakramentoj
la Sankta Spirito efektivigas la plenan enmembrigxon en la vivon de la
eklezio.
La kristaneco, kies bazo metigxis en la bapto, estas elformita,
fortikigita
kaj kompletigita per la sakramento de la konfirmacio (latine
Confirmatio
= fortigo).
La sakramento de la konfirmacio bazigxas sur la ricevo de la Sankta
Spirito, distingebla de la bapto, kiel raportas la Nova Testamento (Ago
8:14-17;19:6). En la konfirmacio, la kristano estas sendata kaj
fortikigata
por publika atestado de la kredo kaj respondeca kunlaboro en la
eklezio.
Jesuo Kristo por cxiam prenas lin en Sian servon.
Laux katolika doktrino, la donanto de la konfirmacio estas principe
la episkopo; tamen gxin povas doni ankaux presbitero komisiita de la
epi
skopo.
Akordigxo kun la reformaciaj eklezioj eblas: Cxe la konfirmacio, "oni
volas konscie ligi sin al la praa eklezio kaj donas al la surmeto de la
manoj interpreton konforman al la evangelio: ricevo de la beno kaj de
la
Sankta Spirito" (EEKat 1098f.). Pro tio ke bapto, konfirmacio kaj
euxkaristio
apartenas al la enmembrigxo en la eklezion, laux la orientaj ekleziaj
patroj
la konfirmacio okazas tuj post la bapto.
La euxkaristio, la sankta mangxo
Tiu sakramento havas malsamajn nomojn: Vespermangxo, Sinjora
mang xo,
euxkaristio = dankado), rompo de pano, komunio, sankta meso, tio
sankta.
- Jesuo Kristo fondis la euxkaristion.
- En la euxkaristio Li cxeestas vere kaj efektive kaj donacas sin al
la ricevantoj. La cxeeston de Kristo efektivigas la Sankta Spirito, pri
kies alveno la eklezio pregxas en la "epiklezo". Komune ni estas
konvinkitaj,
"ke la euxkaristia cxeesto de la Sinjoro Jesuo Kristo limigxas ne nur
al
la momento de ricevo". La Sinjoro Jesuo Kristo cxeestanta en la
euxkaristio
indas adoron; Kristo estas adorata, ne la elementoj. La elementojn
postre
stintajn okaze de la celebro de euxkaristio, oni povas konservi por la
komunio de malsanuloj, aux formangxi.
- En la konkordo de Leuenberg 1973, la disigxo inter luteranoj kaj
refor mitoj estis forigita.
- La Euxkaristio estas "ofero" en jena senco: la ofero sur la kruco
unufoje por cxiam okazinta, farigxas sakramente cxeestanta.
La reformatoroj opiniis, ke la mesa ofero estas intencita kiel
"suplemen
to" de la surkruca ofero (tio estus malkonfeso de la sava agado de
Kristo);
tial ili akre rifuzis gxin. Kontraux la gxusta doktrino tamen ne plu
okazas
protesto, laux la deklaroj de sinodoj ekde 1993. La euxkaristio estas
la
ofero de la eklezio, kiu estante la korpo de Kristo pregxas: "Per
Kristo,
kun Kristo kaj en Kristo, al Vi, Dio Patro cxiopova, en unueco kun la
Sankta
Spirto, estu cxiu honoro kaj gloro.." Per porpeto, oni povas dedicxi al
la mortintoj la savan potencon de la kruca ofero unufoje por cxiam
okazinta.
La euxkaristio kiel Mangxo: La euxkaristia cxeesto de Jesuo Kristo
celas al la fidanta ricevanto. Al la plena formo de la euxkaristio
apartenas
pano kaj vino, kvankam la tuta Kristo cxeestas sub cxiu el la du
formoj.
La eukaristio estas signo de la unueco de la eklezio kaj ligilo de
amo. Euxkaristia unueco kun Kristo estas samtempe komuneco en la korpo
de Kristo, la eklezio.
Al tiu kiu lin ricevas en la euxkaristio, Jesuo Kristo donacas forton
por efektivigi kristanecon, pardonon, kaj eternan vivon. Por
ricevi
la sanktan euxkaristion, necasas sinprovado kaj preparo: Kiu mangas kaj
trinkas malinde, altiras al si kondamnon.
- La euxkaristion prezidas la ordinita oficanto.
Tiu sakramento de repacigxo, de absolvo kaj de pento, bazigxas
sur la
auxtoritato de pek-pardono, kiun transdonis Jesuo al siaj discxiploj.
Origine oni havis la publikan penton. Poste venkis la privata
pekkonfeso.
En neordinaraj situacioj povas okazi repacigxo kun komuna konfeso kaj
gxenerala absolvo.
- Je la flanko de la konfesanto necesas: pento kaj kredo, konfeso de
pekoj, rebonigxo.
- Per la sakramento de repacigxo okazas la absolvo de la pekoj kaj
per tio repacigxo kun Dio kaj kun la eklezio.
- Administras la sakramenton de repacigxo kaj pardono la ordinita
ofican
to (episkopo, presbitero). Li estas ligita al la sekreto de konfeso.
Bazo por tiu sakramento estas la konduto de Jesuo vide al
malsanuloj
kaj lia komisio por ties sanigo.
- Administras la sakramenton la episkopo kaj la pastro. Se eble, devus
esti pluraj administrantoj, kiel oni legas en la epistolo de S-ta
Jakobo
(Jak 5:14s.)
- La sankt-oleado estas donita al baptitoj, kies sano-stato serioze
suferas.
- Estas espero pri akordigxo kun la reformaciaj eklezioj, cxar la
Luterana
agendo eksplicite antauxvidas oleadon de malsanuloj. La vortoj uzataj
koincidas
grandparte kun tiuj kutimaj en la katolika eklezio.
La spirita ofico (ordo) kaj la alvoko al gxi, beno kaj komisio (ordi no)
La spirita ofico (ordo) havas sian originon kaj dauxran bazon
en la
sendo de la apostoloj fare de la resurektinta Sinjoro. Cxar Jesuo
Kristo
efikis la savon unujoje por cxiam, la oficanto ne estas sacerdoto en la
senco de la eksterkristanaj religioj, kiu strebas al repacigxo per
propraj
oferoj.
- La oficanto estas servanto de Kristo; li agas "en la loko de Kristo"
(2 Kor 5:20) en jenaj taskoj: Proklami la vorton de Dio, prezidi la
liturgion
kaj la sakramentan vivon de la eklezio, gvidi kaj edifi la komunumon
kaj
la eklezion (pastradi).
- Ekde la frua eklezio troveblas gradigo de la oficoj: episkopo,
presbitero,
diakono. Por cxiu sxtupo de la ofico ekzistas propra ordino.
- Vokigxo, beno kaj sendado al la pastra ofico okazas per ordino kun
pregxo kaj surmeto de la manoj. En tio la oficportanto ricevas la
gracan donacon de la Sankta Spirito por sia servado (2 Tim 1:6
kaj
1 Tim 4:14).
- En la rom-katolika, la ortodoksa, la anglikana kaj la pra-katolika
ekle zioj, la ordino (en germana lingvo "Priesterweihe = sacerdota
konsekro")
estas nomata sakramento; laux sia esenco, ankaux la luteranoj tiel kom
prenas gxin (EEKat 1187).
La ordino okazas unufoje por cxiam kaj devo-ligas la ordiniton dumvive.
- En la anglikana, ortodoksa, rom-katolika kaj pra-katolika eklezioj,
la ordinon transdonas la episkopo; en la evangeliaj eklezioj tion faras
la ordinita oficulo plenumanta la episkopan taskon.
- Laux ortodoksa, rom-katolika, anglikana kaj pra-katolika konvinko,
nur la episkopo staranta en la apostola sinsekvo povas valide ordini.
El
la manko de tia apostola sinsekvo en la eklezioj devenintaj el la
reformacio
rezultis kontrauxeco ankoraux nun dividanta. Sed estas espero venki
gxin.
Se je la katolika flanko ekzistas sinsekvo en la fido de la apostoloj,
lutera noj estas pretaj akcepti la signon de apostola sinsekvo en sian
oficon okaze de plenumo de eklezia komuneco.
- Ekzistas kondicxoj por allaso al la ordino. En la latinaj eklezioj,
la ordino estas ligita al la devigo de celibato; tiu eklezia legxo ne
baras
la vojon al komuneco de eklezioj, kiuj tion ne konsideras deviga. En la
ortodoksa kaj rom-katolika eklezioj, nur viroj estas ordinitaj por la
pastre
co.
Gxi estis fondita de Dio, la Kreanto, kaj konfirmita de Jesuo
Kristo;
kiel bildo pri la amo de Kristo al la eklezio, la geedzeco estas
mistero,
profun da sekreto.
- Laux ortodoksa, katolika, anglikana kaj pra-katolika opinio, la
geedzeco
estas sakramento. La ekumena dialogo rezultis en "komuna vidpunkto pri
la geedzeco en plej profunda senco".
- Por ke estigxu la geedzeco, necesas reciproka jeso de la partneroj;
kiel sakramento gxi kompletigxas per la beno de la ordinita
ofichavanto.
- Al la kristana geedzeco apartenas la preteco al persona amo kaj
partne
reco, al fekundo kaj repondeca gepatreco, al dauxra fideleco.
- La geedzeco estas - laux la modelo de la amo de Kristo al la eklezio
- komuneco kaj unueco de viro kaj virino dumvive, nedissolveble.
Kristo proklamis la sanktecon kaj nedissolveblon de geedzeco (Mat
19:6),
sed koncedis gxian dissolvon pro malcxasteco (Mat 5:32; 19:9). Pri tio
atentas la ortodoksa, la prakatolika, la luterana kaj la reformita
flanko.
- Povas estigxi situacioj, kiuj pravigas la disigon de geedzoj. Tio
estas komuna opinio de la eklezioj.
- La ortodoksa kaj la evangelia eklezioj ne ekskludas (eklezian)
regeedzi
gon de divorcitoj post periodo de pentofaro. Tiel troveblas eblecoj de
ekumena akordigxo. Egaligi samseksan partnerecon kun geedzeco estus
atenco
kontraux la ekumeno.
- Geedzeco kaj ordino ne ekskludas sin reciproke.
9. Ni atendas la relevigxon de la mortintoj kaj la vivon de la venonta mondo
- En la renkontigxo kun Dio tuj post la morto okazas la jugxo
pri la
vivo de homo.
- En la fino de la tempoj cxiuj mortintoj relevigxos kaj aperos kune
kun la tiam vivantoj por la monda jugxo de la revenanta Sinjoro Jesuo
Kristo.
- Ni ne konas la momenton, kiun Dio difinis por la plenumigxo, ni estas
vokitaj al dauxra preteco.
La kristana espero direktigxas al la eterna beateco promesita
de Dio,
kiu superas cxian homan komprenon: "Kion okulo ne vidis kaj orelo ne
auxdis,
kio ne venis en la menson de homo: la grandajxo, kiun Dio preparis al
tiuj
Lin amantaj" (1 Kor 2:9). Cxielo signifas: esti cxe Dio. Cxiu ricevas
sian
apartan salajron, laux la klopodoj, kiujn li faris (1 Kor 3:8).
- La sanktuloj jam nun gxuas la apudon de Dio (kp CA 20).
- La katolika eklezio kredas de jarcentoj, ke Maria, la patrino de
la Sinjo ro, estis akceptita korpe kaj anime en la cxielan gloron. En
1950
tio estis proklamita kiel dogmo; la evanglia kaj la ortodoksa flanko
tion
malakcep tas.
Konsidero pri ekumena akordigxo: La revelacio estas finita; dogmoj
ne aldonas ion novan, ili estas nur disfaldo de revelacia kredo. Tial
laux
katolika vidpunkto ne necesas pli ol oni instruis kaj vivis en la unua
jarmilo. Bezonata estas "pozitiva konatigxo", ke la dogmoj de la dua
jarmilo
estas interpreto de la revelacio, kiuj ne kontrauxdiras la komunan
kredon
de la nedividita eklezio: Okaze de la morto de Jesuo "multaj korpoj de
sanktuloj estis vekitaj" (Mat 27:52); Pauxlo sopiras "esti kun Kristo"
(Fil 1:23). Ankaux Maria bezonis la savon (LG 53) kaj estas savita; sxi
estas la graco favorita (Luk 1:28), laux luterana konfeso "inda je plej
alta honoro" (Apol 21:27). La relevigxon de la mortintoj konfesas cxiuj
kristanoj. Do la dogmo respondas al la linio de la komuna kredo.
"La fajro provos, kiom tauxgas cxies verko. . Se gxi forbrulas,
tiam
li devas elporti la perdon. Li mem tamen estos savita, sed kvazaux tra
fajro" (1 Kor 3:13-15).
Koncerne la purigxon de la mortintoj (laux popola diro "la purgatoria
fajro") necesas komenti:
- La renkontigxo kun la fajro de la amo de Dio, kiu okazas en la morto,
havas por la homo "purigan kaj transforman povon, kiu jugxas, purigas,
sanigas kaj perfektigas cxion ankoraux ne perfektan". La oficiala
katolika
doktrino parolas pri "purgatorium" (= purigo, rafinado), ne pri iu loko
aux tempo.
- De la komenco, la eklezio pregxis por la mortintoj. Ekumena akordigxo
eblas: La protesto de la reformintoj direktigxis ne kontraux la purigo
en la senco de 1 Kor 3:13-15, sed kontraux supersticxaj pieco-formoj
kaj
ideoj (EEKat 1325s.).
Ekzistas la dangxero de eterna fiasko: La homo povas maltrafi sian vivon (Mat 10:28; 25:41: "for de mi - en la eternan fajron"; Mat 25:46 "Eterna puno"). La opinio, ke finfine estos savigxo de cxiuj, ankaux de la kondamnitoj, al eterna beateco, ne trovas bazon en la Sankta Skribo.
Eklezio estas komunumo de espero
Fidante la promesojn de Dio, kristanoj atendas "novan cxielon kaj novan teron", la plenan regnon de justeco, amo kaj paco.
AMEN
El la germana trad. A. Burkhardt 1999