La komunecon en la kredo konfirmas la atesto de Martin Luther,
kiun
li faris, sentante sian alproksimigxantan morton. Kontraux cxia
misinterpreto
li konfesis la realan cxeeston de Kristo en la Sankta Mangxo. Tiam li
konfesis
la kredon, en kiu li volis "resti gxis la morto":
"Unue mi elkore kredas la altan artikolon pri la Dia majesto, ke la
Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito, tri distingeblaj personoj, estas
efektiva, unika, natura, vera Dio, kreinto de la cxielo kaj de la tero,
de cxiuj ajxoj...same kiel tio gxis nun validis en la roma eklezio kaj
en la tuta mondo cxe la kristanaj eklezioj.
Due mi kredas kaj scias, ke la meza persono en Dio, nome la Filo, sola
farigxis vera homo el la Sankta Spirito, koncipita sen ago de viro, kaj
naskita de la pura sankta virgulino Maria kiel vera natura patrino.
..Ankaux
ke Dio la Filo estas .. vera homo kiel mi mem kaj cxiuj aliaj, tamen
sen
peko ..tiel ke Maria, la sankta virgulino estas vera efektiva patrino,
ne sole de la homo Kristo, sed de la Filo de Dio.
Mi ankaux kredas, ke tiu Filo de Dio kaj Maria, nia Sinjoro Jesuo
Kristo,
suferis por ni mizeraj pekuloj, estis krucumita, mortis kaj estis
entombigita,
por ke li elacxetu nin el la morto de pekoj kaj el la eterna kolero de
Dio per sia senkulpa sango. Kaj ke la trian tagon li relevigxis el la
mortintoj
kaj supren-iris en la cxielon kaj sidas cxe la dekstra flanko de Dio,
la
potenca Patro.
Trie mi kredas en la Sankta Spirito, kiu kun la Patro kaj la Filo estas
vera Dio, eterne venanta el la Patro kaj la Filo, sed distingebla
persono
en sia Dia estado kaj naturo. Per Li, la viva, eterna, Dia dono kaj
donaco,
cxiuj kredantoj garnigxas per la fido kaj aliaj spiritaj donoj,
relevigxas
el la mortintoj, liberigxas de pekoj, kaj estas farataj gajaj kaj
konfidaj,
liberaj kaj sekuraj en sia konscienco" (M. Luther, Verkoj WA 26,500ss).
El reformita vidpunkto, Karl Barth klarigis la Apostolan
Kredkonfeson
en du libroj:
- Credo. Zürich 1948.
- Dogmatik im Grundriss. München 1947.
1. Gvidaj pensoj pri kiel esti kristano
Jesuo fundamentas "la moralan agadon sur la graca agado de Dio" (KEKat II,48). La kristana etiko (= instruo pri gxusta konduto) estas "etiko de postsekvado", "etiko de respondo danke vivata post la sava ago de Dio" (EEKat 489), "post la sperto de donita amo de Dio en Jesuo Kristo" (KigV 16).
Vivi el la fido
Ni dankas nian savon al la ago de Dio en la homigxo, kruco kaj relevigxo de Jesuo Kristo. Nin pekulojn Dio deklaras kaj faras pravaj: sole per Kristo, sole per graco, sole per la fido. En la bapto ni farigas membroj de la eklezio (1 Kor 12:13). Tiu pravigo, estante donaco, farigxas tasko. En kaj pro la graco ni estas vokitaj vivi el la fido, en la postsekvo de Kristo.
Postsekvi Kriston
"Se iu volas servi al mi, tiu sekvu min (Joh 12:26), diras
Jesuo. Tio
signifas:
- sin dedicxi al la volo de la Patro (Joh 4:34; Mat 7:21).
- porti sian krucon (Mat 10:38; Luk 9:23).
Fidoplene pregxi
Jesuo diras al la discxiploj, "ke ili cxiam pregxu kaj ne lacigxu en gxi" (Luk 18:1;; kp Mat 7:7). Li instruas al ili pregxi: Patro nia (Luk 11:2-4; Mat 6:9-13).
Esti rekoneblaj laux la amo
"En Kristo gravas havi la fidon, kiu energias en la amo" (Gal
5:6).
Jesuo diras: "Je tio cxiuj rekonos, ke vi estas miaj discxiploj: se vi
amas unu la alian" (Joh 13:35). Tiuj ordonoj estas resumitaj en la
duobla
ordono: "Vi amu la Sinjoron, vian Dion, kun tuta koro kaj tuta animo
kaj
via tuta forto. La dua estas: Amu vian najbaron kiel vin mem" (Mar
12:30s.).
Cxiu, ankaux la malamiko , estas nia najbaro: "Amu viajn malamikojn;
faru
bonon al viaj malamantoj (Luk 6:27).
"La ordono de amo estas la ordono de Dio por la tuta mondo. La minacata
mondo povas havi futuron nur, se la spirito de amo trarompas kaj ree
kaj
ree venkas la legxon de vengxo, mekanismojn de malamo kaj reaga malamo,
de perforto kaj reaga perforto" (KigV 17). Amo estas la bazo por monda
etiko.
Cxiam gxoji en la Eternulo (Flp 4:4)
"Nenio povas disigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Jesuo Kristo, nia Sinjoro " (Rom 8:39)
La jugxo de la konscienco devige konsciigas, kion fari kaj kion lasi
- En la "Gxenerala deklaro de homaj rajtoj" en 1948,
Unuigxintaj Nacioj
emfazis: "Cxiuj homoj naskigxis liberaj kaj egalaj laux digno kaj
rajtoj.
Ili estas dotitaj de prudento kaj konscienco" (Art. 1).
- "Senkonscience" agas, kiu krimas neglektante sian konsciencon;
"senkonscienceco"
do ne indikas la neeston de konscienco cxe homoj. "La konscienco
memorigas
la homon pri la postulo de finfina sendependo de la interesoj de cxi
mondo.
Nur tiam la homo konservas sian dignon, se li fidela al tiu alvoko de
la
konscienco rezistas al cxiuj tentoj cedi al la fascino de ricxo,
potenco
kaj reputacio" (DBK-EKD 1979, 25).
La Sankta Skribo informas pri la konscienco
- En la Malnova Testamento mankas la nocio "konscienco", sed ne
tio
kion gxi signifas; cxar oni konscias kulpon (Gen 3); la psalmisto
pregxas:
"Cxar mi ekkonas miajn malbonajn farojn, mia peko cxiam staras antaux
miaj
okuloj" (Psa 51:5).
- En la Nova Testamento ni legas: "Se la nacianoj, kiuj ne konas la
legxon, lauxnature faras tion, kion la legxo postulas, tiuj, kiuj ne
havas
la legxon, estas por si mem legxo. Per tio ili montras, ke la postulo
de
la legxo estas skribita en iliaj koroj; ilia konscienco atestas
pri
tio, iliaj pensoj reciproke akuzas sin kaj defendas sin (Rom 2:14ss.).
"Al cxiuj homoj la postuloj de la legxo estas skribitaj en la koro;
ilia
konscienco atestas pri tio" (DBK-EKD 1979, 29).
La konscienco kiel natura doto bezonas dauxran formadon.
Gravan rolon ludas eksteraj influoj (la socia medio): Kio estas
bona
kaj malbona, la homo ekscias de aliaj; ligigxas kun tio ankaux eraroj
kaj
sintrompoj. La konscienco tamen estas nek nura produkto de edukado
(tiel
asertas Friedrich Nietzsche) aux reflekto de la valor-sistemo de la
socio
(tiel Karl Marx) nek simple la "vocxo de Dio". Nepras formado kaj
edukado
de la konscienco (KKK 1783).
La konscienco "pro socio kaj eduko malsame elformigxis cxe la individua
homo.. Celo de cxiu konscienc-formado estas matura respondeca
konscienco
(EEKat 494).
La konscienco bezonas orientadon je la volo de Dio, je ordonoj, normoj, valoroj.
- La ordonoj de Dio validas pli ol sxtataj kaj ekleziaj legxoj:
"Oni
devas obei al Dio prefere ol al homoj." (Ago 5:29).
- La kristana konscienco estas la konscienco ligita al la Vorto de
Dio respektive al Jesuo Kristo (kp DH 3,1; EEKat 495).
- "Cxio kion vi atendas de aliaj, tion faru ankaux al ili! En tio
konsistas
la legxo kaj la profetoj! (Mat 7:12). Tiu tiel nomata "Ora regulo"
repondas
al la ordono de amo al la najbaro (Mat 22:39), gxi estas la enhavo de
monda
etiko.
- Ordonojn oni devas plenumi laux ties intenco, ne interpreti laux
ties litero. En kelkaj kazoj, agi kontraux ilia litera formulo povas
esti
devo (Mar 2:23-28). "Ankaux ekleziaj normoj kaj legxoj ja povas esti
konscience
devigaj por la kristano estiel membro de la eklezio, sed ili ne
kapablas
liberigi lin de lia senpera respondeco antaux Dio" (L-RK, Kirche und
Rechtfertigung,
1994, 237).
Oni devas obei al la (motivita) jugxo de la konscienco
(EEKat 495; KKK 1782.1790; DH 3)
- La antauxiranta konscienco admonas anticipe al decido por la
bono,
kaj gxi avertas kontraux la malbono.
- La postsekvanta konscienco aprobas gxustan decidon kaj akuzas la
kontrauxon.
- En konscienca ago, la individuo decidas en difinita situacio, kion
fari kaj kion lasi.
- Neniun oni povas devigi agi kontraux sia konscienco. - ekzemple al
milit-servado kun armiloj (Fundamenta Legxo de Germanio, Art. 4,3).
La konstato de la konscienco estas vera, kiam gxi koincidas kun la legxo; gxi eraras, kiam gxi devias de gxi.
"Konciencon erarantan" ni rekontas, kiam iu opinias agi gxuste, tamen kontrauxagas (senkonscie) kontraux etika normo, do devus konduti alimaniere. Se iu estas konvinkita pri la gxusteco de sia konscienca jugxo, li devas gxin obei kaj ecx akcepti por tio la ekskomunikon de la eklezio (KEKat II, 134, kun Tomaso de Akvino).
La Dek Ordonoj - vojmontrilo por Izraelo
Dio (JHVH) akceptas Izrealon kiel sian popolon, faras interligon kun gxi, promesas al gxi amon kaj fidelon (Eliro 6:7). La Dek Vortoj - la dokumento de la interligo - enhavas la promeson de Dio kaj estas resumo de Liaj bazaj postuloj. La Dek Ordonojn ni trovas en Eli 20:1-17 kaj Readmono 5:6-21.
La Dek Ordonoj - vojmontrilo por la kristanoj
Jesuo "ne venis por aboli la legxon kaj la profetojn, sed por ilin plenumi" (Mat 5:17). En la "duobla ordono de amo" li resumis la Dek Ordonojn: Elirante de ili, oni devas interpreti cxiujn aliajn ordonojn. "Cxar la tuta legxo estas resumita en tiu unu vorto: Vi amu vian proksimulon kiel vin mem" (Gal 5:14).
La Dek Ordonoj - vojmontrilo por cxiuj
"Laux la volo de Dio, la ordonoj direktas sin al cxiuj homoj" (KigV 31). Ili garantias liberan spacon "kiu ebligas homan vivon; la ordonoj protektas valorojn kaj havajxojn de la homoj, kie ajn kaj kiam ili vivas" (KEKat II, 150). "En la Dek Ordonoj enestas la kriterioj de hom-inda socio, kiuj montras la vojon ankaux en la nuna epoko" (DBK-EKD 1979, 37).
"Mi estas la Eternulo, via Dio"
Tiu revelacio, ke Dio cxeestas por ni (Eli 3:14) staras super
cxiuj
aliaj ordonoj. La sinprezento de Dio estas samtempe "oferto kaj alvoko"
(EEKat 134).
- Oferto, promeso:
Dio revelaciis sin al la homoj multa-maniere (Heb 1:1; Rom 1:18ss).
Lia sinturno al ni atingas sian kulminon nesupereblan en la sendigxo de
Lia filo, kiu alportas liberigon el la potenco de la morto, la peko kaj
la legxo per sia vorto kaj la verko de sia vivo perfektigita en
suferado
kaj relevigxo. La unua ordono promesas al la homo transcendan
fikspunkton
de la vivo kaj, sekve, veran sencon" (DBK-EKD 1979, 21s).
- Alvoko kaj kuragxigo.
Dio estas la kreinto de la mondo kaj de la homo, kaj en Jesuo Kristo
ties savanto. "Cxion ni dankas al li; sen li ni estas perditaj kaj
kondamnitaj.
Pro Kristo ni havas renomon kaj estas amataj. Lin ni danke nomas nia
Sinjoro"
(KigV 34). "Antaux ol Dio ion postulas de ni, Li donacas sin mem al ni;
antaux ol li surmetas al ni la legxon, li donas al ni la evangelion de
Sia amo al ni" (Ortodoksa Kredo-Libro, 160). "Mi estas via Dio, kiu
donacas
al vi vivon kaj estontecon" (KEK II, 153 kaj ofte).
1a Ordono: Vi ne havu aliajn Diojn apud mi
"Auxskultu, ho Izraelo; la Eternulo, nia Dio, estas unika
Sinjoro. Tial
vi amu la Sinjoron, vian Dion, kun tuta koro kaj tuta animo, kun cxiuj
viaj pensoj kaj via tuta forto": Por Jesuo same kiel por Izraelo, tio
estas
la plej grava ordono (kp Rea 6:4s). La homo staras antaux la decido:
"Vi
ne povas servi al Dio kaj al mamono" (Mat 6:24; mamono = posedajxoj).
Kun
la Malnova Testamento, Jesuo akcentas: "La Eternulon, vian Dion, vi
timu;
al Li vi servu" (Rea 6:13; Mat 4:10). La unua ordono signifas,
el la vidpunkto de la evangelio: kredi je Dio, esperi en Li, fidi al
Li, nur Lin adori, elkore Lin ami, konfesi Lin antaux la homoj.
Sanktuloj estas honorataj, ne adorataj (kp CA 20).
"Aliaj dioj" estas "troigoj kaj absolutigoj de cxi-mondaj ajxoj kaj
kreitaj strukturoj" (DBK-EKD 1979, 16). "De kio dependas via koro, tio
estas via Dio" (Martin Luther).
Vi ne faru bildon de Dio
"Dio estas de tute alia speco ol la mondo. Denove kaj denove ni enportas niajn proprajn kriteriojn en la bildon de Dio...Kie oni kredas povi Dion devigi, kie oni magie volas disponi pri Li, kie oni klopodas enfermi Lin en la limojn de homa kompreno, tie oni lezas la malpermeson de bildoj" (DBK-EKD 1979, 24).
Pekoj kontraux la Unua Ordono
- malfido: Negado de la ekzisto de Dio (ateismo) kaj nedecido
pri tio
cxu Dio ekzistas aux ne (agnostikismo);
- malkonfeso de la kredo (Mat 10:33: "Kiu malkonfesas min antaux la
homoj, tiun ankaux mi malkonfesos antaux mia patro en la cxielo");
- idolado: vidi plej altajn valorojn en posedajxoj (mono), gxuo,
potenco,
sukceso, gloro - anstataux en Dio; aligxi al praktikoj, kiuj lauxdire
prognozas
la estontecon aux influos aliajn: horoskopoj, magio kaj aliaj. Kie oni
rifuzas adori Dion "ordinare Lia trono ne restas neokupita; idoloj kaj
supersticxaj praktikoj prenas Lian lokon; ne malofte disvastigxas
anstatauxaj
formoj de religia konduto; ... ideologiaj pretendoj de ekskluziveco,
markitaj
de netolero kaj fanatiko" (DBK-EKD 1979,23).
2a Ordono: Vi ne malhonoru la nomon de Dio
Adori sole Dion
"Nia helpo staras en la nomo de la Eternulo, kiu kreis cxielon
kaj teron"
(Psalmo 124:8). "La nomo de la Eternulo estu lauxdata de nun gxis
eterno"
(Psa 113:2). Jesuo instruas nin pregxi: "Patro, Via nomo estu
sanktigata"
(Luk 11:2).
La nomo "Jesuo" (Luk 1:31) signifas "Dio estas helpo": Al ni "neniu
alia nomo estas donita sub la cxielo, per kiu ni savigxos" (Agoj 4:12);
"cxiuj en la cxielo, sur la tero kaj sub la tero fleksu siajn genuojn
antaux
la nomo Jesuo" (Flp 2:10). La bapto okazas "en la nomo de la Patro kaj
la Filo kaj la Sankta Spirito" (Mat 28:19).
La nomo de Dio JHVH (Eliro 3:14) estas difino pri Dio mem. Dio estas
vive efikanta, supera al la tuta mondo, fidela, sensxangxa en Sia sava
volo. Tial, pro respekto, Izrael ne kuragxis prononci la nomon de Dio.
Anstatauxe oni diris "Sinjoro", la "Eternulo", la "Nomo"; la regnon de
Dio oni parafrazis "regno de la cxieloj".
El la vidpunkto de la evangelio, tiu ordono signifas: Respekti kaj
ami la triunuan Dion kaj Lian nomon, adori kaj honori sole Dion.
"Finfine,
la kredo elprovigxas en la faroj. Tial nur tiu plene sanktigas la nomon
de Dio, kiu plenumas la volon de la Patro kaj faras la veron" (DBK-EKD
1979, 26).
Jxuro kaj voto
Jxuri signifas, alvoki Dion kiel atestanton, ke iu aserto estas
vera
(la aserta jxuro), aux ke promeso havas honestan intencon (la promesa
jxuro).
Falsan jxuron oni severe kondamnis en Izraelo (Eli 20:7, Jehx 16,59).
Jesuo postulas: "Via jes estu jes, via ne estu ne; cxio cetera devenas
de la malbonulo" (Mat 5:37). Sincero kaj honesto ne bezonas jxuron;
tial
Jesuo diras: "Tute ne jxuru" (Mat 5:34; kp Jak 5:12). La "jxurligan"
demandon
de la cxefpastro Jesuo ne rifuzis, sed respondis al gxi (Mat 26:63ss).
Pekoj kontraux la Dua Ordono
La ordono "postulas ne nur, ke oni evitu senrespektan
lingvajxon aux
ecx blasfemon. Origine tiu ordono unualoke signifis, ke jxurante oni ne
misuzu la nomon de Dio kaj ke oni ne faru jxurojn kontraux la vero aux
senrespondece, facilanime" (DBK-EKD 1919, 26).
Misuzo de la nomo de Dio okazas, kiam ni ne repondas pregxe al Lia
vorto direktita al ni, kiam ni senpripense eldiras Lian nomon aux "kiam
ni uzas gxin por egoismaj celoj" (Kig V 37).
3a
Ordono: Memoru, ke vi sanktigu la sabaton
"La sabato (= la nomo de la sepa tago de la semajno) estas por Izraelo konfeso al Dio" (EEKat 663). Gxi memorigas pri la plenumo de la kreo de Dio (Eli 20:8-11; kp Gen 2,2s), pri la liberigo el la sklaveco (Rea 5:15) kaj pri la interligo de Dio kaj la promeso (Eli 31:12-14.16s). "Dio estas la sinjoro de la vivo, tial Li disponas ankaux pri la tempo de la homo. Li ja donas al li la tempon." Gxin oni tial ne povas simple utiligi imanente. Tial Dio de la komenco de la kreo antauxvidis regulan periodon de ripozo kaj medito...Libera tempo devus doni al la homo pli da libero... Kiam la homo akiras ripozon, kiu ligas lin kun Dio - tio estas sanktigi la dimancxon, tiam li, kvankam engagxigxante en la mondo, tamen retenas la necesan distancon de la cxiutago. Sencela ludo kaj trankvilo estas esprimo de tiu libero ree kaj ree akirenda" (DBK-EKD 1979, 27).
La sabato / dimancxo kiel "donaco de la prizorgo de Dio, per kiu Li partoprenigas en Sia ripozo kaj forto"
En ripozo, la homo trovas "la liberon servi al Dio, glori Lin kaj sin disponigi al la kunhomoj, precipe al la malfortaj" (DBK-EKD 1984).
La dimancxo - memoro pri la relevigxo de Kristo
- En la relevigxo de Kristo, komencigxas la nova kreo (EEKat
664). "Pro
tio ke Kristo estis revekita el la mortintoj 'en la unua tago de
la semajno' (Mar 16:2), la kristanoj festas la dimancxon kiel la tagon
de la Sinjoro. La signifo de la sabato estis transprenita en la feston
de la dimancxo. La unua tago de la semajno estis la komenco de la kreo.
La relevigxo de Kristo estas la komenco de la nova kreo. .. Kiu festas
la dimancxon, konfesas: Kristo relevigxis, Kristo vivas. Nia pasema
vivo
kaj cxi tiu pasema mondo estas akceptitaj en la nepereeman vivon de
Dio"
(DBK- EKD 1984).
- En la "Diservo, en kiu la homo sercxas la vivantan Dion, la adoro
al Dio kaj la liberigxo de la homo atingas kulminon. La homo venas al
si
mem ne nur en sia laboro, sed ecx pli tiam, kiam li havas tempon por
Dio"
(DBK-EKD 1979,27).
La dimancxo kiel protekto de la homeco
Jesuo akcentas: "La sabato estigxis por la homo, kaj ne la homo por la sabato" (Mar 2;27). Tiu tago estu "bonfaro.. La dimancxo-ordonon Dio donis pro la homo" (DBK-EKD 1988, 9). La dimancxo nuntempe estas multrilate minacata; "gxin absorbas la semajn-fino, estas nur ties fino, ties lasta tago. .. Perdigxis la ritmo de strecxo kaj malstrecxo, aktivo kaj ripozo. Al la hektiko de la laboro respondas la hektiko de konsumado. . La lokon de malstrecxo kaj ripozo prenas hasto kaj maltrankvilo" (DBK- EKD 1984). La senco de la vivo ne konsistas en produktado kaj profito. La dimancxo "estas kerna parto de nia kulturo. Tiu tago .. provizas tempon por la familio, por aferoj alimaniere elformeblaj ol en la cxiutago, por aferoj kiuj bezonas tempon. La dimancxo estas la tago, en kiu la homo estas sxirmata en sia homeco" (EEKat 664 s).
La kristana Diservo konsistas en la auxskultado de la Dia Vorto kaj la celebrado de la euxkaristio
Jesuo nomas felicxaj tiujn, "kiuj auxdas la vorton de Dio kaj
observas
gxin" (Luk 11:28). "La homo vivas .. per cxiu vorto, kiu eliras el la
busxo
de Dio" (Mat 4:4 kun Eli 8:3). La komisio "Tion faru por memorigo pri
mi"
(1 Kor 11:25) koncernas la celebron de la euxkaristio. La evangelia
eklezio
nove malkovris la Sinjoran mangxon kaj celebras gxin pli ofte; la
katolika
eklezio nove valor-taksas la diservon de la parolo kun prediko en la
euxkaristia
celebro. Tio "proksimigas ambaux tradiciojn de Diservo... Tiu
alprokisimigxo
en la centra tereno de la Diservo donas esperon, ke la eklezioj estos
kondukataj
unu al la alia ecx pli.
Survoje al euxkaristia komuneco
Komuneco en la kredo kaj venko super disigaj kontrastoj necesas
por
eklezia kaj euxkaristia komuneco:
"Euxkaristia komuneco premisas eklezian komunecon. El tiu komuna
konvinko,
la evangelia kaj la katolika eklezioj ne tiras la samajn konkludojn.
- Pro tio ke la eklezioj estas survoje unu al alia kaj pro tio ke la
komuna celebrado de la sakramentoj antauxenigas la unuecon, la evanglia
eklezio invitas al sia Sankta Mangxo ankaux kristanojn el aliaj
konfesioj.
Tio validas precipe por diverskonfesiaj geedzoj, kiuj deziras resti
cxiu
en sia propra eklezio.
- Pro tio ke la katolika eklezio vidas, ke la kreda kaj eklezia
komuneco
ankoraux ne efektivigxis laux la necesa mezuro, gxi estas konvinkita,
ke
la euxkaristia komuneco ankoraux ne eblas. Tial nur en urgxaj kazoj sub
difinitaj kondicxoj gxi allasas evangeliajn kristanojn al la komunio,
sed
ne permesas al siaj membroj ricevi la evangelian Sanktan Mangxon."
Estas
"necese respekti la decidon pri allaso al la euxkaristio, kiun cxiu
eklezio
faris post zorga ekzameno" (DBK-EKD 1984).
Esceptoj en la malpermeso de laboro dimancxe.
La kutimaj laboroj en la domo kaj stalo, riparo de akutaj urgxaj kazoj, prizorgo de malsanaj kaj maljunaj homoj, servopreteco por sekureco, taskoj de entreprenoj de trafiko kaj provizado, certigo de kontinua produkta proceso (DBK-EDK 1988).
El la germana trad. A. Burkhardt 1999