4a Ordono: Vi respektu vian patron kaj vian patrinon
Kunvivado de la generacioj inda al la homa digno
Tiu ordono certigas, ke la Izraelidoj prizorgu siajn maljunajn
gepatrojn.
Jesuo akcentas ties dauxran validon (Mar 10:19 kaj 7:10; kp Eli 20:12).
Li mem kiel dekdu-jarulo je la fino de pilgrimo ja restis en la templo
- kiel filo de Dio li tie hejmis; tamen li reiris kun Jozefo kaj Maria
al Nazareto kaj tiel obee plenumis la kvaran ordonon (Luk 2:51).
La epistolo al la Efesanoj admonas: "Vi infanoj, obeu al viaj gepatroj,
kiel decas antaux la Sinjoro. Respektu vian patron kaj vian patrinon.
Tio
estas cxefa ordono. ... Vi patroj, ne kolerigu viajn infanojn, sed
nutradu
ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro!" (Efe 6:1s.4). Ni
klopodu
pri "hominda kunvivado de la generacioj .. kaj certigu la vivrimedojn
kaj,
ne laste, la socian reputacion de tiuj ne plu labor-kapablaj" (DBK-EKD
1979,31).
"La kvara ordono devigas la junan generacion al respekto kaj prizorgo
por la pli agxa generacio" (EEKat 506). La "maljuna homo kun sia sperto
povas pretendi esti auxdata. Cxiu homo, pro la natura ordo, korpe kaj
spirite
dependas de pli agxaj homoj. .. La pli agxa homo ne konsideru sub sia
digno
rekoni la scion kaj lerton de junaj homoj. La valoron de socio oni
povas
taksi per ties rilato kaj al la maljunaj kaj al la junaj homoj" (KigV
42).
Taskoj de gepatroj kaj instruistoj
"Estas la tasko de la gepatroj preni serioze siajn infanojn,
respekti
ties vivo-rajtojn kaj ne kolerigi ilin... Fine la ordono devo-ligas
gepatrojn
kaj edukistojn, uzi por la bono de la infanoj la auxtoritaton donitan
al
ili" (DBK-EKD 1979, 31).
Gepatroj respondecas por siaj infanoj al Dio - ne nur rilate al la
fizika bonfarto; "al tio apartenas ankaux la eduko al libereca
elformado
de la vivo kaj respondeco por la vivo. Kiel kristanoj ili vidos sian
taskon
ankaux en tio, ke ili modele montru al siaj infanoj la kredon, eduku
ilin
el la bapto, pregxu por ili kaj ilin instruu pregxi. Tiom kiom homoj
tion
povas, ili edukos ilin al pia vivo en respondeco antaux Dio. Ili
ekzercos
kun ili pretecon por pardoni, amon kaj paciencon" (KigV 41).
La ordono protektas gepatrecon kaj familion kiel "sferon, per kiu Dio
kiel kreanto kaj sxirmanto konservas kaj regas la homaron". Profesia
laboro
de la patrino povas fortikigi sxian memstaron kaj la partnerecon de
edzo
kaj edzino; sed la eduka tasko en la familio pro tio ne devas suferi
(KigV)
44).
Socia devo-ligo
La eklezioj postulas, "ke solidareco kaj justeco kiel decidaj
kriterioj
de ekonomia kaj socia politiko futuro-kapabla kaj dauxre efika atingu
gxeneralan
validon". Ili celas al "perspektivoj de la kristana kredo por humana
publika
vivo, al la kristana koncepto de homeco kaj necedeblaj bazaj valoroj"
(DBK-EKD
1997,7).
Vi auxdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne
mortigu....Sed
mi diras al vi: Kiu koleras kontraux sia frato, tiu estas en dangxero
de
jugxado" (Mat 5:21s.).
Murdi estis malpermesite de la komenco (Gen 4:8-13); mortigi en milito
estis permesite. "La Surmonta Prediko montris la radikojn de homaj agoj
kiuj povas konduki al mortigo, nome envio, malamo kaj kolero. Gxi metis
super la kvinan ordonon tiun ordonon pri amo al la malamiko kaj per tio
defiis cxian mortigon" (DBK-EKD 1979, 32).
La homo ne havas la rajton sin mortigi
- Grava psika malsano, kiu necesigas fakulan kuracon, povas
esti la
bazo por pensoj fini sian vivon.
- Tia penso povas estigxi en situacioj, kiam cxio sxajnas senelira
kaj sensenca, vide al malsano evidente nesanigebla, cxe profunda
seniluziigxo,
en izoligxo, ankaux pro la konscio pri grava kulpo.
Sinmortigo nuligas "la eblecojn de libera decido por la tuta estonteco;
gxi signifas definitivan rifuzon akcepti sin mem". Gxi "propra-iniciate
reduktas la tempon, kiun Dio donis kiel sxancon por savo". Gxi estas
"negado
de la jeso de Dio por la homo" (KEKat II, 283). Estas "aroge, fari sin
mem sinjoro super la propra vivo. Laux kristana kompreno la homo ne
havas
la rajton por tia detrua ago, cxar li ja ne mem donis al si la vivon,
sed
de Dio ricevis gxin kun sia vivo-tasko (Gen 2:7). Ankaux meti finon al
la vivo ne povas esti propra persona afero" (EEKat 1338).
La kristana kredo fidas, ke Dio ecx en sxajne seneliraj situacioj povas
doni solvon. La ordono promesas "ankaux al tiuj kiuj malesperas
pri
la vivo: 'Vi rajtas vivi'" (DBK-EKD 1979, 33).
Protekti la vivon de nenaskitaj kaj nekuraceble suferantaj
La sxtato havas la taskon kaj la devon, antauxenigi kaj protekti la vivon. "Ke en nia socio oni mortigas grandan nombron da infanoj... estas kulpo antaux Dio" (DBK-EKD 1979, 32). Necesas plivastigi la legxojn pri adopto.
Progresigi justecon kaj pacon
La komisio protekti la vivon "postulas aktivi por paco inter la
popoloj
kaj por kontentigaj sxtataj ordoj" (DBK-EKD 1979,33).
"Esenca parto de kristana servo por paco estas pregxo. De cxiam la
cxiutaga pregxo por paco havis centran lokon en la vivo de la unuopa
kristano
kaj en la vivo de la komunumo. En la pregxo kasxigxas la spirita kaj
etika
forto de tiu renovigo, kiun la mondo bezonas por fari decidajn pasxojn
al paco" (DBK-EKD 1991).
Dangxero per alkoholo kaj drogoj
La nombro da droguloj timige kreskis. Ebrio estas provizora venenigo per alkoholo aux drogoj. Kiu staras sub ties influo, fugxas al iluzia mondo anstataux solvi problemojn. "Narkotikuloj emas eviti kontaktojn, sed kiam ili ligas rilatojn, tio ofte estas signalo pri granda mizero kaj malespero" (EKKat 371). "En la kristana kredo eblas transdoni esperon, kiu liberigas el timo, malespero kaj fiasko.. La amo proksimula okupas sin precipe pri tiuj, kiuj ... mem ne trovas eliron el sia mizero. Al la drogulo gxi donas, kion tiu eble dum sia tuta vivo neniam spertis: senkondicxan amon." (KEKat 279s).
Helpo al mortantoj
Estas la tasko de parencoj, kuracistoj kaj flegantoj akompani
malsanulojn
sur ties vojo al la morto kaj asisti al ili; en "amo-plena dedicxo,
akompano
kaj apudeco - ankaux per senkasxa interparolo, dum tio eblas" (EEKat
1339).
Oni distingas inter aktiva kaj pasiva helpo al morto.
- "Aktiva helpo al morto" signifas konscian, aktivan finadon de la
vivo de malsanulo - sekve de ties deziro, aux pro kompato. Tia "aktiva
helpo al morto" estas mortigo, rifuzinda pro neakordigeblo kun la
ordono
de Dio. Gxi alportas "maltrankviligon cxe malsanuloj, parencoj,
kuracistoj
kaj flegantoj" (Gxenerala Sinodo de VELKD 1988, citita laux EEKat
1340).
- "Pasiva helpo al morto" akceptindas. Temas pri la problemo, en kiu
momento oni rajtas haltigi aux ne ekuzi kuraciste eblajn "teknikojn por
artefarite dauxrigi la spiradon kaj la kor-batojn de la mortanto por
prokrasti
la morton" ((EEKat 1340). Unuflanke, kuracisto devas fari cxion, kio
servas
al la vivo de malsanulo; sed li ne rajtas artifike prokrasti la morton
kaj malhelpi home indan allason de morto.
Vera helpo al mortanto konsistas en pregxo kun kaj por la malsanulo.
Hodiaux oni emas elpusxi homan mortadon el la konscio kaj la helpemo de
la vivantoj: tio estas "kulpo antaux Dio" (DBK-EKD 1979, 32).
"Vi auxdis, ke estas dirite: Ne adultu. Sed mi diras al vi: Kiu
rigardas
virinon por deziri sxin, jam adultis je sxi en sia koro" (Mat 5:27s).
La 6a ordono subtenas la geedzan fidelecon. Jesuo avertas kontraux
adulto "en la koro", kiu povas okazi ecx kun konduto ekstere korekta.
Geedza amo
En la epoko de Jesuo, la edzino devis submeti sin al la edzo;
kontraste,
ni legas en la epostolo al la Efesanoj: "Unu submetu sin al la alia en
la komuna respekto al Kristo" (Ef 9:21). La edzo amu la edzinon, kiel
Kristo
amis la eklezion kaj pro gxi sin donis (Efe 5:25). Konante tian amon de
sia edzo, edzino volonte konfidos sin al li. Ambaux "bezonas unu
la alian", en reciproka "helpemo kaj prikonsidero" (EEKat 540).
Esti unu sen rezervoj "eblas nur kun unu homo kaj nur por dauxro. Tial
laux la volo de Dio, geedzeco necese estas monogamia kaj dauxra.. Jesuo
emfazas la nedissolveblon de geedzeco" (KigV 50). En tiu kompreno, la
6a
ordono servas al vera amo kaj partnereco kaj memorigas, "ke la geedzeco
kiel socia institucio kunligas la partneron dumvive en gxojo kaj
mizero"
(DBK-EKD 1979, 33).
El tio evidentigxas, kial la katolika eklezio ne konsentas pri antaux-
geedzecaj seksaj rilatoj. Definitiva ligigxo estas signo de la dauxra
amo
de Kristo al la eklezio kaj kondicxo por la bonfarto de infanoj.
Reguligo de nasko kaj koncipo
Surbaze de principa jesado de infanoj, eblas planado de familio kaj reguligo de koncipo, respondece antaux Dio. Laux katolika instruo oni povas limigi geedzan interrilaton al senkoncipaj periodoj. Geedzojn, kiuj faras aliajn decidojn, la "Deklaro de Königstein" de la germanaj episkopoj de 1968, petas atenti: "Kiu opinias teni tian pozicion, devas konscience esplori, cxu li aux sxi, libera de subjektiva aroganto, povas respondeci antaux Dio pri sia vidpunkto". La personan respondecon antaux Dio oni klare emfazas je la Protestanta flanko: "Ni ne rajtas fari cxion kion ni kapablas fari" (EEKat 584s.)
Eksteredzeca kaj samseksema komuneco
La tendenco doni al eksteredzecaj rilatoj egalan rangon kun geedzeco estas temo de sinodoj. Tio ne estas akordigebla kun la ortodoksa kaj katolika koncepto. La gvidantoj de la Unuigita Evangelia-Luterana Eklezio en 1997 afirmis la geedzecon "kiel ordonon de Dio kaj ordon laux la konfesiaj skriboj" kaj rifutis decidon de la Nord-albia Sinodo, "rekoni geedzeco-similajn partnerecojn kiel vivo-formojn" (VELKD 75/1997; ankaux EEKat 545). Io simila validas pri la postulo beni samseksamajn partnerecojn kaj tiel taksi ilin kvazaux geedzecon. Oni devas estimi samseksemajn homojn; tamen samseksema konduto ne estas aprobebla. Oni devas esperi, ke tiukampe ne ekestos nova kaj disiga kontrasto al la katolika kaj ortodoksa eklezioj.
Senedzeco
"La Nova Testamento efektive konas senedzecon kiel specialan kristanan eblon de vivo" (DBK-EKD 1979,33). Pauxlo detale priparolas gxin en 1 Kor 7:23-38; oni ne interpretu gxin kiel egoismon.
Pekoj kontraux la 6a ordono
Adulto; malfidelo; senbrida obeo al impulsoj; maldignigo de la
homo
(precipe de la virino) en la amas-komunikiloj per prezentado de sekseco
kvazaux "varo".
La moderna tendenco "igi seksecon kaj personon objekto, kontrauxdiras
la biblian koncepton, ke homo estas bildo de Dio" (DLEKD 1979,34).
Tiu ordono (Eliro 20:15; Readmono 5:19) malpermesas ekspluaton
kaj maljustan
alproprigon de fremda havo. Laux la kredo de Izraelo, Dio estas la vera
posedanto de cxio; homa posedo estas prunto de Dio. Proprajxo servu por
sendependo de familioj rilate al potenculoj, por viv- teno kaj por
socia
sekuro (EEKat 674; KEKat II, 398). Cxiu sepa jaro estu "sabata
jaro"
(jaro de sensxuldigo), kaj oni tiam ne repostulu, kion oni pruntedonis
al alia; kio kreskas sur la kampoj, apartenu al la malricxuloj (kp Rea
15:1ss).
Laux la vortoj de Jesuo, la cxi-mondaj havajxoj riskas kasxi la
rigardon
al la Regno de Dio (Mar 8:36; 10:25). Li avertas "kontraux cxia
avideco"
(Luk 12:15).
Kiel trakti la terajn havajxojn
Proprieto ne estas plej alta valoro. Kristanoj ja ne devas fordoni cxian posedajxon, sed gxuste uzi gxin kaj dividi: "Se iu havas mondan posedajxon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraux li, kiel la amo de Dio restas en li?" (1 Joh 3:17). Tion la praa eklezio prenis tre serioze (Ago 2:45; 4:34ss). Al malricxuloj oni helpis. Pauxlo iniciatis monkolekton en siaj komunumoj (2 Kor 8 kaj 9) por servi al la eklezio en Jerusalemo.
Respekto por la posedajxo de individuoj kaj de la komunumo
"La ordono metas la personan posedajxon de la homo sub la
protekton
de Dio, cxar gxi ebligas al la homo realigi personan liberecon." Gxi
servas
"por sekurigi la vivo-sxancojn de la homo kaj la respekton kaj
progresigon
de la disvolvo-eblecoj de aliaj" (DBK-EKD 1979, 34); privata posedajxo
"donu al la homo la eblecon memstare formi sian vivon kaj individue
disvolvigxi"
(EEKat 687). Tiel la ordono servas al baza bezono de la homo.
"La ordono .. postulas ankaux respekton antaux la publika havo kaj
malpermesas ne nur prisxtelon de proksimulo, sed ankaux frivolan
damagxon
kaj detruon de publika posedajxo" (BBK-EKD 1997,39). "Apartan atenton
necesas
direkti al la konservo de la viv-eblecoj kaj la limigitaj naturaj
resurcoj
de estontaj generacioj" (DBK-EKD 1979,35). La havajxoj de la tero estas
destinitaj por cxiuj (EEKat 680; kp KEKat II, 416).
Tiu ordono enhavas "ankaux fundamentan kritikon pri sinteno al la vivo,
kiu orientas sin nur je la propra profito kaj avantagxo, kaj volas
vivi,
pro privata egoismo aux pro egoismo de grupaj interesoj, je la kosto de
aliaj homoj kaj aliaj grupoj aux de la komuna publiko, kaj kiu volas
eluzi
kaj ekspluati aliajn homojn en luktoj de distribuo. La ordono "ne
sxtelu"
rigardas al la kunhomo kaj enkludas la komision praktiki solidarecon
kaj
socian respondecon, ebligante al cxiuj partopreni en la kultura kaj
socia
vivo laux libera respondeco" (DKB-EKD 1979, 35).
La ordono invitas "ankaux al tio, krei por cxiu la eblecon akiri pro
prajxon. Posedajxo iniciatas eblecojn por mem formi... kaj samtempe
peras
senton de sendependo" (DBK-EKD 1979,34).
La rajto je laboro
Cxiu homo havas rajton je laboro. Tial necesas zorgi pri labor-lokoj, ankaux pri justa salajro. Senlaboreco estas la kauxzo de mizero kaj sufero. Por venki gxin, "entreprenistoj portas gravan respondecon.. Per sagxa kaj antauxvida agado ili devas sekurigi la pluekziston de sia entrepreno kaj de ties labor-lokoj. Sed same ankaux cxiu individua laboristo devas kontribui en la kadro de la ebloj. Tio povas konduki al .. la etika devo cedi parton de onies laboro kune kun ties salajro al la senlaboruloj, por malfermi al ili la aliron al labor-loko" (KEKat II,407). "Dividi laboron signifas ankaux dividi la enspezojn. Do necesas atingi politikan interkonsenton pri la distribuo de laboro kaj suma socia produktajxo" (EEKat 646).
Kontraux malsato kaj mizero en la mondo
Tiu ordono postulas ankaux solidarecon kun la homoj vivantaj en malricxo, kies infanoj mortas pro malsato. La agadoj "Pano por la mondo", "Misereor", kaj "Adveniat" en Germanio kaj similaj en aliaj landoj ofertas helpon por mem-helpo, klopodas mildigi mizeron. "Doni estas pli beate ol ricevi" (Agoj 20:35).
Pekoj kontraux la 7a ordono
Sxtelo, frivola detruo de komuna posedo; ekspluato de la
resurcoj de
la tero senkonsidere al venontaj generacioj; manka helpemo.
8a Ordono: Ne parolu falsan ateston kontraux via proksimulo
En Izraelo, tiu ordono celis la ateston antaux tribunalo: Tuj
kiam iu
akuzo ricevis konfirmon fare de du atestantoj, la verdikto super la
akuzato
okazis (Nombroj 35:30; kp Joh 8:17). Sed se oni povis pruvi, ke
atestanto
false parolis, li ricevis la punon, kiun la akuzato devus havi.
Aldone, la Skribo atentigas, ke "Abomenajxo por la Eternulo estas busxo
mensogema" (Sentencoj 12:22). "Pro cxiu senutila vorto, kiun homoj
parolos,
ili donos respondon en la tago de jugxado" (Mat 12:36). Pri la "lango"
oni legas en la epistolo de Jakobo: "gxi povas esti plena de mortiga
veneno,
sed gxi ankaux povas beni la Sinjoron kaj Patron (Jak 3:5-10)" (EEKat
802).
La epistolo al la Efesanoj admonas demeti mensogon kaj paroli veron kun
la proksimulo (Efe 4:25).
Vero, veremo, honoro kaj bona reputacio
La 8a ordono elpasxas favore al vero kaj veremo, por la honoro
kaj la
bona reputacio de la kunhomoj. Tio estas "sociaj valorajxoj. Forpreni
ies
honoron, detrui la bonan reputacion signifas socie proskribi iun" (DBK-
EKD 1979,36).
- Kalumnii estas akuzi iun pro eraroj kiujn li ne faris.
- Lezi la honoron estas senbezone disvastigi la scion pri faritaj
eraroj
de iu homo.
- Fari gxeneralajn jugxojn estas konkludi el io negativa al ies
kompleta
konduto.
En amo admoni la kunhomon
Kiam Petro kondutis nehoneste en Antiohxia, Pauxlo publike lin
kon trauxstaris
(Gal 2:11-14). Tia publika admono povas okazi, se privata interparolo
restis
senfrukta. "Se via frato pekas, tiam iru al li kaj admonu lin inter vi
kaj li sola.... Se li ne auxskultos, prenu ankaux unu aux du kun vi,
por
ke per la busxo de du aux tri atestantoj cxiu vorto estu konfirmita.
Kaj
se li rifuzos auxskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li
ankaux
rifuzos auxskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj
impostisto."
(Mat 18:15-17). Frata admono ne estas senama riprocxo, sed dialogo
helpanta
al kunhomo eliri el situacio, el kiu li propra-forte apenaux povas
liberigxi.
"La unuaj kristanoj opiniis sia devo reciproke gxustigi sin kaj ankaux
atentigi sin pri malfortoj: "Admonu la senordulojn.." (1 Tes 5:14). Ne
temas pri jugxado super aliaj, sed prefere pri animzorga interparolo"
(EEKat
1200). Multe da embaraso, cxagreno kaj damagxo estus "evitebla, se
konfliktojn
oni traktus en frateca interparolo antaux ol porti ilin al la publiko"
(KEKat II. 451).
Strikte observi la sekreton de konfeso
Gxi ampleksas cxion kio povus sxargxi konfesanton. Gxi devigas al severa silento la konfes-prenanton kaj cxiujn, kiuj "iamaniere eksciis pri la enhavo de konfeso. Sole la konfesanto mem ne estas ligita per tiu sekreto." "Lezo de la konfeso-sekreto kiel grava ofica krimo de pastro estas punata per ekskomuniko" (KEKat II, 452ss; KKK 2490). "Cxiu kiu auxskultas konfeson, estas devigita al silento. La pastro promesis antaux Dio okaze de la ordino, gardi la konfes-sekreton sendifekta. Ankaux se li ekscias pri farita aux planata krimo, li ne rajtas informi tribunalon. Same li ne rajtas ion diri antaux tribunalo, polico, auxtoritato ktp. pri tio kion oni konfidis al li en la konfeso. En tio protektas lin la legxo. Li sole povas admoni la konfesanton libervole iri al la polico, por ke lia kulpo likvid igxu" (EEKat 1093).
Cxu diri la veron al malsanulo pri lia situacio?
- Malkasxemo povas rezulti en tio, ke la malsanulo akceptas
sian malsanon,
preparas sin por la morto kaj ordigas iujn aferojn.
- Informi sen takto kaj singardo povas konduki al kroma sxargxo. Oni
ne forprenu de malsanulo cxian esperon, sed klopodu diri al li la
veron,
"en tiu mezuro, kiel li pli kaj pli farigxas preta por tio en la dauxro
de sia malsano" (KEKat II, 450ss.; Luterana agendo II/4, 112).
Protekto de datumoj
La privatan sferon de la homoj minacas progresanta storado de
datumoj.
Precipe la personajn datumojn necesas protekti. "Libero kaj digno de la
persono malpermesas, ke oni estu senlime eksponata al obervado kaj
kontrolo
de ekstere" (KEKat II,466).
"Teknikaj sistemoj kun sekvoj por cxiuj sferoj de la vivo devas servi
al la homo. Ili devas orienti sin en tio, ke la homo kiel tuteca
persono
posedas dignon. Oni ne rajtas "instrumentigi" lin, t.e. pritaksi lin
sole
laux la grado en kiu li tauxgas por difinitaj postuloj de la sistemo.
Vide
al la dangxero de normigo en socio formita per elektronika
datum-prilaboro
esencas insisti pri la bunta vario de vivo- kaj laboro-formoj kaj
adapti
la teknikan evoluon al tiu ricxa vario. Necesas certigi la protekton de
la personaj rajtoj kaj de la intimeco, same kiel la elekteblon pri la
persona
planado de la vivo kaj de la individua viv-stilo" (EEK 90).
Suficxa protekto de la datumoj estas "morale kaj jure postulenda.
Legxaj
reguligoj fare de la sxtato devas meti ege striktajn limojn al la
storado
de datumoj. Komunikado eblas nur, se tia hombildo estas jesata kiu
bazigxas
sur mem-determino, respondeco kaj konfido" (KEKat II, 467).
La vero en la amas-komunikiloj kaj la politiko
La amas-komunikiloj gazetaro, radio kaj televido ofertas
lavangon da
informoj. Ili helpas krei opiniojn, iafoje ankaux unuflanke determinas
opiniojn" (EEKat 800-812).
Necesas emfaze substreki la devon de la amas-komunikiloj "respekti
la privatan sferon kaj gardi diskretecon. .. Helpe de ili, renomo kaj
reputacio
en la socio povas nerekte esti damagxataj kaj detruataj per simpla
publikigo
el la persona sfero protektenda kontraux la publiko." Kiu "scias pri
alies
peko, pro tio ne havas la rajton publike jugxi pri gxi" (DBK-EKD 1979,
36; kp Mat 7:1).
La ordono direktas "postulojn al la publika kaj politika vivo. Gxi
admonas sxirmi en plena amplekso la komunecon de homoj inter si kaj la
integrecon de cxies persona vivo. Gxi malpermesas mensogon kaj
misfamigon,
kiuj detruas komunecon kaj konfidon. La ordono celas al konservo de
spaco
de konfido kaj al respekto por la digno de la homo kiel kondicxoj por
homa
kunvivado." Gxi memorigas "ke vero en reciprokaj rilatoj de homoj estas
alta valoro" (DBK-EKD 1997, 36).
Deziri povas signifi la strebon pro malsato (Luk 15:16) aux la
sopiron
al bono (Luk 22:15; Mat 13:17). "Kion Dio kreis por la bono de la homo,
tion ni rajtas deziri" (KigV 55): nutro, vestoj, proprajxo, scio kaj
similaj.
En la Skribo, dezirado tamen tre ofte estas "malbona dezirado" (Mat
5:28;
1 Kor 10:6 "La avido pri malbono").
En la Malnova Testamento, dezirado signifas jam pasxon al faro. Laux
Jesuo, malbonaj pensoj venas "el la koro" (Mat 15:19). La ordono "Ne
deziru"
(Eli 20:17), kiun la Nova Testamento citas en konciza formo (Rom 7:7;
13:9)
turnas sin kontraux senkonsidera, senmezura dezirado, kontraux
avido,
envio kaj egoismo, "kontraux la intenco akiri cxion por si mem,
neglektante
la rajton de la alia...La ordono turnas sin kontraux la avida havemo
kiu
penas kapti tion, kio povas servi por kontentigi niajn proprajn
dezirojn,
do kontraux Dia volo arbitre kaj egoisme akapari la bonojn kiujn Dio
disponigis
al ni" (KigV 55).
Avido, havemo, estas la radiko de cxia maljusto kaj kontrastas al la
amo al la proksimulo. En la Surmonta Prediko, Jesuo nomas tiujn
felicxaj
aux beataj, kiuj havas puran koron" (Mat 5:8), kaj postulas: "Estu
kompataj,
kiel ankaux via Patro estas" (Luk 6:36).
"Vide al socio markita de pretendema pensado kaj defendo de propraj
interesoj, ankaux je la kosto de aliaj kaj kiel sxargxo por la popolo,
necesas memorigi, ke kunhomeco apartenas al la bazaj kondicxoj de la
homa
vivo" (DBK-EKD 1979, 37).