Heinz Schütte: Malgranda Ekumena Katekismo 
... ke cxiuj estu unu ...
stato de ekumeno sojle de la 3a jarmilo

Unua Parto


Al la komenca parto de la libro
Parto I
Nia komuna kredo

1. La Sankta Skribo kaj la Ekumenaj Konfesoj

  La Sankta Skribo de la Malnova kaj Nova Testamentoj estas la baza dokumento de la revelacio, do de la kredo, fonto de la revelacio.

- La Sankta Skribo posedas absolutan auxtoritaton. Gxi estas la kriterio por doktrino kaj proklamado.
- Gxi estas la Vorto de Dio, vestanta sin en la vorto de homoj, verkita sub la efiko de la Sankta Spirito (kp 2 Pet 1:21).
- Per la Sankta Spirito promesita de Kristo al la Eklezio (Joh 16:13), gxi ekkonis, kiuj skriboj apartenas al la Biblio kaj kiuj ne; gxi difinis la amplekson de la Biblio kaj gxin establis kiel "kanonon" (tio signifas "mezurilo") (EEKat 167; KEKat 48).
- La Biblio estas la libro de la Eklezio, tial komprenenda kaj legenda en ties intenco (EEKat: KEKat 48).
- Ekzistas komunaj principoj de ekzegezo.
- La Sankta Skribo manifestas grandan variecon kaj diversecon, sed gxi ne enhavas neakordigeblajn kontrauxdirojn.
- La iama konflikto "Sole la Skribo" aux "Skribo kaj Tradicio" estas grandparte finita: La Sankta Skribo estas la rezulto de la prakristana apostola predikado kaj estas tradiciata en kaj fare de la Eklezio (EEKat 1283; Luterana-Katolika Dialogo, La evangelio kaj la eklezio. 1973, pagxo 17)
- Ekzistas komunaj tradukoj kaj klarigoj de la Sankta Skribo, ankaux komunaj esploroj pri la Biblio de protestantaj kaj katolikaj teologoj.

  Ekumenaj Konfesoj estas:

- La kredkonfeso de la Koncilioj de Niceo/Konstantinopolo (325/381 p.K.).
- La Apostola Kredkonfeso
En solena deklaro, cxiuj disigitaj eklezioj kaj komunumoj en Germanio, konfesis sian konsenton  pri la kredo de Niceo/Konstantinopolo okaze de ties 1600-jarigxo en 1981. En sia origina formo gxi tekstas:

 Ni kredas je la unu Dio,
la Patro, la cxiopova,
kiu kreis cxion, cxielon kaj teron,
la videblan kaj la nevideblan mondon.
Kaj je la unu Sinjoro Jesuo Kristo,
la solenaskita Filo de Dio,
naskita el la Patro antaux cxiu tempo:
lumo de lumo,
vera Dio de vera Dio,
generita, ne kreita,
unusubstanca kun la Patro;
per li cxio estas kreita.
Por ni homoj kaj por nia savo
li venis el la cxielo,
alprenis karnon per la Sankta Spirito
el la virgulino Maria
kaj farigxis homo.
Por ni li estis krucumita sub Poncio Pilato,
suferis kaj estis entombigita,
la trian tagon li resurektis laux la Skribo
kaj supren-iris en la cxielon.
Li sidas dekstre de la Patro
kaj revenos en gloro,
por jugxi la vivantojn kaj la mortintojn;
lia regado ne havos finon.
Ni kredas je la Sankta Spirito,
kiu estas Sinjoro kaj vivigas,
kiu eliras el la Patro,
kiu kun la Patro kaj la Filo
estas adorata kaj glorata,
kiu parolis per la profetoj,
kaj la unu, sankta, katolika kaj apostola eklezio.
Ni konfesas la unu bapton por la pardono de la pekoj.
Ni atendas la resurekton de la mortintoj
kaj la vivon de la venonta mondo. Amen.
 

2. La kredo kiel konfesado kaj kred-konfeso

- "kredo" signifas unuflanke la agon kredi, la fidelecon, decidon por Dio kaj Kristo, la fidon, la konfeson.
- "Kredo" signifas aliflanke la enhavon de la kredo: al kiu mi kredas, kion mi kredas. Tio esprimigxas en la Apostola kaj la Nicea kredkonfeso.

  Pli eksplicite, kio estas "kredi?"

Kredo aux fido estas donaco de Dio, graco (1 Kor 12:3; Joh 6:44). En kaj pro la graco, kredo estas persona sindedicxo al la triunueca Dio (Heb 11:6; Joh 20:28),
Al la kredo apartenas, aux la kredo konsistas el:
- pento, akcepto de la sava mesagxo, espero kaj fido.
- konfeso - individue kaj komune.
- Ligita al la kredo estas la bapto (Mar 16:1).
- Viva kredo efektivigxas en la amo (Gal 5:6).
- Kredo estas vojo. Ofte nin atakas dubo kaj ni povas diri nenion krom "Mi kredas, helpu al mia nekredemo!" (Mar 9:24). Dio ne permesas, ke ni malvenku en tento (1 Kor 10:13).

3. Ni kredas je Dio

  Dio estas nesondebla mistero superanta cxian homan kapablon por pensi kaj imagi

- Al cxiuj homoj Dio jam cxiam igas sin rekoni per sia kreo: La verkoj de Dio montras al la verkinto (Rom 1:19-21). "La cxieloj gloras la honoron de la Eternulo" (Psa 19:2).
- Dio revelaciis sin kaj sian savan volon per parolo kaj faro. La atesto de tiu revelacio estas alirebla por ni en la Sankta Skribo.

  Ni kredas je la unu Dio

Konforme al la Biblia mesagxo, Dio estas unu, la Dio de Izraelo, la Dio de nia patroj, la Dio de la interligo. Li estas la Kreinto, per kiu cxio estigxis; la Dio de espero kaj amo; komenco kaj celo de cxio. Dio estas spirito, lumo, la tute sankta, la bona, la vivanta, origino de cxia vivo. Dio staras super la tempo, li estas eterna; li estas cxio-scia, cxio-pova, justa. Dio estas vero; Li estas fidela. Dio estas kompata kaj favorkora, Dio de paco. Dio estas nesondebla kaj nekomprenebla. Ni konfesas Dion kiel la Triunuan, kiel Patron, Filon kaj Sanktan Spiriton (unu Dio en tri personoj aux tri rilatoj).
Dio estas amo. Lia esenco estas amo, absoluta boneco.

4. Ni kredas je Dio, la Patro, la cxio-pova, kiu kreis cxion.

  Patro kaj cxiopova kreinto

Dio la Patro de eterne estas la origino de la Filo kaj de la Sankta Spirito.
- Dio la Patro laux unika maniero estas "Patro de Jesuo Kristo".
Li estas ankaux "nia patro", plena de boneco kaj kompato. La kredanto scias sin sekura cxe Li. "Dio estas patro kaj patrino" (papo Johano Pauxlo I).
Dio estas la cxiopova, kiu kreis cxion, la videblan mondon kaj la nevide blan.
- Dio cxion kreis bona. La eklezio rifutis la opinion (de la tiel nomata "gnosis", de la Manihxanoj kaj de la Kataroj), ke la materia mondo estas malbona.
- Dio kreis cxion el nenio. Per tio rifuzigxas la opinio (de la materialis mo), ke origine estis la materio.
- Dio kreis cxion en libero. La mondo devenas ne el blinda fato nek el hazardo nek el devigo.
- Dio konservas la kreon. Per tio rifuzigxas la opinio (de la deismo), ke Dio post la krea ago ne plu influas la mondon.
- Kredo je la kreado kaj naturscienco estas akordigeblaj. Profesoro Max Planck (1858-1947) deklaras: "Kien kaj gxis kie ni rigardas, ni nenie trovas kontrauxdiron inter religio kaj scienco, tamen gxuste en la decidaj punktoj plenan kongruon". La "kreo-raportoj" (Gen 1 kaj 2) estas glorado al Dio. Kreo estas la kondicxo por evoluo.
 

  La homo en la kreo

- Dio kreis la homon bona. La homo estas korpo kaj animo, unu tuto.
- Dio kreis la homon laux Sia bildo, samvalora kiel viro kaj virino (Gen 1:27).
- De la komenco de la homara historio, ekzistas peko kaj kulpo. Peko konsistas en mem-aserto kaj sen-dieco. La homo volas mem esti la ma stro, sendependa de Dio. Tiu peko konkretigxas en la apartaj pekoj.
- Cxiu naskigxe eniras homaron markitan de peko. Neniu komencas cxe la punkto nulo.
- Cxiu igxas peka persone, partoprenas en la kulpo de aliaj. La pekecon de cxiuj oni devas vidi sur la fono de la sava ago de Dio en Kristo por cxiuj. Konfliktaj opinioj pri peko kaj praa peko plejparte estis superitaj en dialogo.

5. Ni kredas je la unu Sinjoro, Jesuo Kristo

'Jesuo' estas la greka formo de la hebrea 'Jesxua' - 'Dio estas helpo', 'Dio savas'.
'Kristo' estas la greka traduko de la hebrea vorto 'masxiahx', 'mesio': la sankt-oleito. En la Malnova Testamento, regxoj kaj pastroj estis sankt- oleitaj por indiki, ke Dio ilin komisiis.
"Jesuo Kristo" volas diri: Li estas la alportanto de la savo, promesita de la profetoj, sendita de Dio.

  Jesuo Kristo estas vera Dio (Joh 1:1)

- Li estas samsubstanca kun Dio, la Patro (kontraux Ario).
- Cxio estas kreita per Kristo, direktita al Li, kaj konservigxas en Li.

  Jesuo Kristo - homigxinta por ni homoj kaj por nia savo

En la lumo de la homigxo kaj sin-transdono de Jesuo evidentigxas la vera situacio de la homaro: cxiuj estas pekuloj kaj bezonas la elacxeton. Sam tempe en tio riveligxas la eterna amo de Dio al cxiuj kreitajxoj.

  Jesuo Kristo - homigxinta per la Sankta Spirito, el la virgulino Maria

Koncipita per la Sankta Spirito (Luk 1:35; Mat 1:20). Naskita el la virgu lino Maria: Sxi estas Dipatrino, "Dinaskintino" (koncilio de Efeso, 431).
-Jesuo Kristo estas samtempe Dio kaj homo en unu persono;
 Dieco kaj homeco en Jesuo Kristo konsistigas nedisigitan unuon; la homeco ne englutigxis en la dieco kvazaux guto en la maro. Jesuo Kristo farigxis egala al ni en cxio, sed Li estis sen peko.
- Jesuo Kristo auxtoritate proklamis la evangelion. Li vivis en la epoko de Herodo kaj Poncio Pilato.

  Jesuo Kristo proklamis la alvenon de la regado kaj regno de Dio.

Al la tradicia kompreno de la legxo Jesuo kontrastigis la originan volon de Dio.
Jesuo konsciis, ke Li estis sendita kun auxtoritato.
Jesuo venis por liberigi la kaptitojn en peko kaj kulpo, por alporti al ili pardonon.
Jesuo kompatis la funebrantojn, helpis al homoj en mizero, sanigis malsa nulojn kaj amis la infanojn.
Jesuo faris miraklojn, kiuj konfirmas Lian auxtoritatan parolon.
Jesuo vokis homojn por sekvi Lin.

  Jesuo Kristo fordonis sin por ni

Li estis krucumita sub Poncio Pilato. Li antauxvidis kaj antauxdiris sian suferon kaj morton. Li mortis "laux la Skriboj". Li estis preta por sufero, agnoskante la volon de la Patro. Jesuo estis perfidita de Judaso, kondam nita de la sinedrio kaj de la romia prokuroro Poncio Pilato - kvankam tiu ne trovis kulpon en Jesuo - kaj transdonita al krucumo. La sin-transdono de Jesuo sur la kruco okazis por ni, por nia savo. Ties signifon por ni esprimas diversaj bildoj kaj ideoj: "mirinda intersxangxo", "anstatauxa do" - "elacxeta pago" - "ofero". "Jesuo Kristo, la krucumito, estas poten co de Dio kaj sagxo de Dio" (1 Kor 1:23s.). Li suferis kaj estis entombi gita.

  Jesuo Kristo - relevigxinta kaj glorigita

- Li relevigxis la trian tagon laux la Skribo. La relevigxo de Jesuo Kristo konfirmas Lian pretendon, ke Li estas la savanto de cxiuj. Gxi fundamen tas nian espero de relevigxo al eterna vivo.
- Jesuo Kristo supren-iris en la cxielon. Li estas en la gloro de Dio kaj proksima al ni en nova maniero.
- Jesuo Kristo sidas je la dekstra flanko de la Patro.

  Jesuo Kristo estas la peranto kaj elacxetanto de cxiuj homoj

Pravigo okazas sole per Kristo, sole pere graco, sole per la fido (Rom 3:21-28).
- Jesuo Kristo estas la sola peranto (CA 20, KEKat 238; LG 60).
- Per sia sin-transdono sur la kruco li pagis la sxuldon de la homoj kaj alvenigis repacigxon kun Dio.
Dio volas la savon por cxiuj homoj (1 Tim 2:4): Ne ekzistas antaux- destino por eterna pereo (EEKat 215).
- Cxiuj homoj estas pekuloj kaj bezonas la elacxeton. Ili ne kapablas elacxeti sin mem (KKat 237).
- "Justeco de Dio" en Rom 3:26 signifas: Dio estas justa kaj igas justa aux prava. La savo estas donaco al la homo - "sole per graco".
- Pravigo estas verdikto de pravo, absolvo fare de Dio. En la homo gxi efikas renovigon, sanktigon, pravigon (EEKat 948;KEKat 71).
- La homo ricevas la pravigon "sole per la fido" en la bapto (EEKat 948; KEKat 240s.).
- La pravigito devas cxiutage peti pardonon: "Patro, pardonu al ni niajn sxuldojn."
- Tiel la homo estas samtempe "justa/prava kaj pekulo" (EEKat 333; KEKat 240).
- Fido kaj savo plu estas minacataj pro la homa malforto; sed la kristano povas firme fidi la promeson de Dio (EEKat 446; KEKat 241s.).
- Pravigo kiel donaco estas ankaux tasko. En kaj pro la graco, la homo estas vokita aktivi en la fido, agi en la amo (Flp 2:12s.; 1 Kor 15:10; Gal 5:6).
En la Doktrino de la Pravigo ne plu trovigxas disigaj kontrastoj (Komuna Deklaro de 1998, konforme al "Doktrinaj anatemoj - cxu disigantaj la ekleziojn?" 1986).
Pravigo estas ne nur unu doktrino apud aliaj; gxi estas (laux Martin Luther) ankaux "artikolo, kun kiu la eklezio staras kaj falas". Gxi estas kriterio uzota por kontroli cxiun doktrinon kaj montranta, cxu gxi estas konforma al la evangelio. La Komuna Deklaro de la Luterana Monda Federacio kaj de la Rom-Katolika Eklezio akceptas la pravigon kiel "kriterion kiu volas sencxese orienti al Kristo la tutan instruon kaj prakti kon de la eklezio".

  Jesuo Kristo revenos en gloro por jugxi la vivantojn kaj la mortin tojn; Lia regado ne havos finon

- Jesuo Kristo estas la jugxisto de cxiuj homoj.
- Kiu vivas en la fido al Kristo, havas eternan vivon.
- La jugxo okazos laux la verkoj faritaj en la fido (Rom 2:1ss.; 2 Kor 5:10), laux tio kion ni faris al la kunhomoj aux preterlasis fari (Mat 25:40.45).
- Lia regado ne havos finon.



Returne al la enhavo-tabelo de Malgranda Ekumena Katekismo
Dauxrigo:  Parto 1B


  zur ersten Seite "Esperanto" / al la Esperanta komenco-pagxo
zur Hauptseite / al la cxef-pagxo