Pasis JET '99 kun granda partopreno de gejunuloj el Pollando, Ruslando, Hungarujo kaj Chehhujo. El okcidentaj landoj nur partoprenis kelkaj junuloj el Germanujo, kiun venigis pastro Eichkorn.
La sekva parto de la kongresaj preparoj restas kiel dokumento en chi tiu dosiero.
2000/10/08: JET'99 bone pasis. Aloi Eder kaj patro Hatto von
Hatzfeld bone majstris la estradon.
La liston de la partoprenintoj vi trovas
en niaj retpaghoj.
Danke al IKUE kja KELI ni povis finfine ankau ekvilibrigi la finanzan
bazon.
Ni decidis, okazigi en 2000 kunvenon JET'2000 en Taizé,
kaj dum la Ekumena Kongreso 2000 Zagreb 14.-21.07.2001 la 5-an JET'2001
Zagreb
lau la modelo de JET'99 Gliwice.
Por historie interesighantoj ni konservas la tiamajn informoj en la sekvaj linioj:
1999/06/26: La JET'99-listo de aligxintoj havas nun 76 aligxintoj
+ 10 anoncitoj. La nombro de partoprenantoj devigas nin, disponigi
al la JET-anoj cxambrojn kun matracoj kusxantaj surplanke. Tiel la Junulara
Ekumena Esperanto-Tendaro '99 vere similas al tendaro, kaj la tre malaltaj
prezoj rajtigas nin, elekti tiun eblecon anstataux malakcepti grandan parton
de la aligxintoj.
Oni atentu, ke cxiu partoprenanto kunportu dorm-sakon, kiel
ni jam dekomence anoncis.
Pri Esperanto-konoj por atingi la anoncitajn
subvenciojn, ili sendu aux personan Esperantan leteron, aux iliaj grupestroj
devas konfirmi, ke la koncernaj grupanoj jam komencis kaj dauxrigas la
lernadon de Esperanto.
La temo de la Ekumena Kongreso: " .. ke cxiuj estu unu .. La ordono de Jesuo, kaj la stato de ekumeno sojle de la 3-a jarmilo" havos ne multajn partojn, kiuj interesos multajn gejunulojn. Do oni devas ofte krei apartan programon por JET. Tio okazos parte de la LKK, parte surloke de la responsaj persojn (vidu sube). Se vi ion povas kontribui, tio estas tre konvena. Oni nur devos atenti jenan kadran programon:
La kadran programon de JET kaj EEK dum la semajno:
Cxiu-tage dum la semajno: 7.45 Komuna matena pregxo; 8.15 matenmangxo;
12.30 tag-mangxo; 18.30 vespermangxo.
Merkredo estas la ekskursa tago: kun busoj al la koncentrejo Auschwitz.
Certe marde okazos iu antauxinfomo, kiun lauxeble ankaux partoprenu la
kunvojagxonta junularo.
Ni planas duan ekskurso-tagon por la junularo en la proksimecon de
Gliwice.
Kompreneble ili esploros la urbon Gliwice.
Vendrede vespere: Adiauxa vespero. Espereble ankaux la junularo partoprenos
kaj kontribuos al la komuna programo.
Sabate, 14.8.1999: Forveturo. Fino de la kunveno.
Kaj por ambaux arangxo gxenerale:
Adolf BURKHARDT , Gimpelweg, D-73235 Weilheim/Teck, tel. kaj fakso
..49 7023 72413
Bernhard EICHKORN, Romäusring 20, D-78050 Villingen, fakse: ..49
7721 22074, <Bernhard.Eichkorn@esperanto.de>
Stanislaw MANDRAK, str. Kormoranow 39-16, PL-44114 Gliwice, <staman@priv.onet.pl>
Nomo kaj tempo: 3-aj Junularaj Ekumenaj Esperanto-Tagoj JET'99 Gliwice 7.-14.8.1999. (La nomo Gliwice estas Pola kun akcento sur la antauxlasta silabo wi).
Invitantaj Organizajxoj: La Ekumena Komisiono de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista IKUE kaj Kristana Esperantista Ligo Internacia KELI invitas al 3-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro JET'99 en Gliwice, Pollando. JET 99 okazas tuj post la UK Berlino. Samtempe kaj samloke okazos la 14-a Ekumena Esperanto-Kongreso.
JET 99-anoj kaj la partoprenantoj de la ekumena kongreso logxos en diversaj partoj de la sama domo. Oni kune mangxos, sed la programoj estas apartaj, krom la Diservoj kaj ekskurso al la fifama iama koncentrejo Ošwicim/Auschwitz. Pro subteno flanke de la Germana eklezio, de la Germana sxtato kaj de la sam-tempa Ekumena Kongreso, la prezoj de JET 99 estas malaltaj. Subvenciojn ricevos tiuj partoprenantoj el ekssocialismaj landoj, kiuj logxas pli ol 500 km aer-distance de Gliwice. Sed necesas, ke la partoprenantoj jam antaux JET'99 komencis lerni Esperanton. Tion atestu Esperantisto. Okazos kursoj por komencantoj kun antauxscioj.
Logxado: En Gliwice ni vivos en fervojista instruejo Collegium Nobilium(kolegio nobla) meze en la urbo. La kunvenejoj kaj la dormejoj estas en du konstruajxoj kunligitaj, do kvazaux sub unu tegmento. Cxiu JET-ano ricevos liton en plur-lita cxambro, sed sen lit-tukoj, do oni bezona dormo-sakon.
Mi aligxas al JET 99 en Gliwice, Pollando, 7.-14.8.1999
La aligxo validas post pago de la aligx-sumo
al B.EICHKORN aux S.MANDRAK aux post skriba konfirmo de B. EICHKORN
Tuta nomo:__________________________________________________________
Bonvolu skribi vian familian nomon MAJUSKLE kaj
la personan nomon minuskle
Adreso:_____________________________________________________________
Lando (en Esperanto):__________________________________________________
Agxo: (Nur, se je 7.8.99 malpli ol 25-jara, notu cxi tie la naskigxtagon: ______________
Sekso (signu inter la strekoj): ina / /, vira / /.
Aer-linia distanco inter mia logxloko kaj Gliwice: km __________
En la cxambro mi preferas logxi kune kun:
___________________________________________________________________
___________________________________________________________________
Mi pagis hodiaux aligx-sumon (nur validan
en la jaro1998) de 10.-DM aux egalvaloro en valutoj sxangxeblaj
/ per monbileto en la letero kun la aligxo /
/ al UEA-konto echk-x /
/ rekte al s-ro Mandrak aux ties komissiito /
/ (aligxantoj en ekssocialismaj
landoj krom Pollando kaj iama GDR: mi skribas akompanan leteron kaj promesas
la kontantan pagon de 5 Zloty en JET'99 aldone al la kongresa prezo)
Dato: ________________ Subskribo: _____________________________________
1. Aligx-sumo pagota de cxiu persono, por
ke la aligxo validu (aligxantoj en ekssocialismaj landoj krom Pollando
kaj iama GDR skribas akompanan leteron kaj promesas la kontantan pagon
de de la aligx-sumo en JET'99 aldone al la kongresa prezo):
Unuan-Bultenan aligx-sumon (nur validan en la
jaro1998) de A: 5 Zl aux B: 10.-DM
Tarifo A gxis 31.3.99: A: 20.-Zloty;
ekde 1.4.99: A: 40.-Zloty.
Tarifo B gxis 31.3.99: B: 20.-DM;
ekde 1.4.99: B: 40.-DM.
2. JET 99-prezo aldone pagenda en Gliwice
2.1. Unuopulaj junuloj gxis 25 jaroj pagos:
Tarifo A: 90,- Zloty; Tarifo B: 90,- DM
2.2. Familioj kaj grupoj gxis 6 personoj (1-2
responsa(j) plen-agxulo(j), kaj inkluzive de cxiuj junuloj gxis 25 jaroj):
Tarifo A: 300,- Zloty; Tarifo B: 300,- DM.
Tio signifas, ke en grupo de 6 personoj cxiu
grupano pagos 50 Zloty resp. DM plus la aligx-sumo.
2.3. Aliaj partoprenantoj de JET'99:
Tarifo A: 190,- Zloty; Tarifo B: 190,- DM
Partoprenontoj
de cxiuj landoj, kies logx-lokoj distancas pli ol 500 aer-liniaj kilometroj
de Gliwice, ricevos jenan vojagx-subtenon:
Se la logx-loko distancas de Gliwice:
pli ol 500 aer-liniajn km = 50.- DM;
pli ol 1000 aer-liniaj km = 100.- DM;
pli ol 1500 aer-liniaj km = 150.- DM.
Kore invitas vin nome de KELI, IKUE kaj de la
LKK:
Adolf BURKHARDT, Gimpelweg 1, D-73235 Weilheim/Teck,
fakso ..49 7023 72413
Bernhard EICHKORN, Romäusring 20, D-78050
Villingen, fakso: ..49 7721 22074, Bernhard.Eichkorn@esperanto.de
Stanislaw MANDRAK, str. Kormoranow 39-16, PL-44114
Gliwice, staman@priv.onet.pl