Raporto pri JET'98 de Dr. Ulrich Matthias
Esperanto en Taize: elrevi^goj kaj sukcesoj
Jam de pluraj jardekoj en la vila^geto Taize en sudorienta Francio
renkonti^gas ^ciusomere dekmiloj da gejunuloj el la tuta mondo. Ilin
gastigas komunumo de fratoj, kiuj deziras konduki ilin al la fontoj
de
la religia kredo kaj samtempe kontribui al la kompreni^go inter la
popoloj. ^Ci-jare kadre de la 2a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro
unuafoje renkonti^gis tie internacia grupo de junaj esperantistoj.
Alvenante en Taize, mi unue travivis multajn seniluzii^gojn: Sur polva,
dezerta tereno trovi^gis homamaso (onidire dum la diman^co de la JET,
t.e. je 09.08.1998, estis entute 6.000 partoprenantoj); oni longe
vici^gas por ege malabundaj man^goj (en Taize oni nutris sin ^cefe
per
blanka pano kaj krana akvo), kaj la loko aspektas iel ekstermonda -
neniu
na^gejo en la proksimeco, neniuj eblecoj por a^ceti fre^sajn fruktojn
a^u aliajn sanigajn man^ga^jojn.
En tia homamaso la 30 ^gis 40 esperantistoj el 9 landoj (CZ, D, F, H,
I,
LIT, PL, RO, RUS) ne povis facile kolekti^gi. Kaj kiam fine, en la
posttagmezo de la unua tago, 20 el ni kunvenis en la enkonduka rondo,
la
neesperantistaj organizantoj, kiuj eble unuafoje akceptis vere
internacian grupon, tuj volis nin denove disigi: Ili emfazis, ke ^ciu
nacio devos iri al sia propra akceptejo - la litovoj al la litova,
rumanoj al la rumana ktp., kaj ke necesas strikta divido inter junuloj
sub 30 jaroj, plenkreskuloj kaj familioj. De du polaj esperantistaj
familioj la organizantoj postulis partopreni "en bonega familia programo
en pola lingvo", kio kompreneble ne vekis ilian entuziasmon: "Ni deziras
kunesti kun esperantistoj. Alikaze ni povintus resti en Pollando."
Oni
e^c dubis pri tio, ^cu oni donis al ni la permeson formi apartajn
esperantlingvajn diskutrondojn: "Ni ne akceptas grupojn, kiuj faras
sian
propran programon." Sed bon^sance ni povis montri iun leteron
subskribitan de iu fratino de la Taize-komunumo, kiu almena^u permesis
al ni uzi nian lingvon.
La duan tagon komenci^gis, post la bibliaj enkondukoj en naciaj lingvoj,
la esperantistaj diskutrondoj - junula kaj plenkreskula kun po ^cirka^u
4 partoprenantoj. Vidante, ke tamen ne necesas tiom strikta divido
la^u
a^go, la du rondoj kunfandi^gis al unu, kaj ^gia partoprenantaro
rapide
kreskis. Sed anstata^u grupaj diskutoj esti^gis monologoj de malmultaj
unuopuloj: Kvankam ni esperantistoj preska^u ^ciuj estis katolikoj,
ni
ekstreme malsamis la^u a^go, lingva nivelo, klereco, interesoj, grado
de
religia konvinkiteco ktp., tiel ke veraj dialogoj apena^u eblis.
Nur post tri tagoj da malbonaj spertoj mi a^udacis rompi la embarason,
elektante kelkajn simpatiajn gejunulojn, kiuj sufi^ce bone regas nian
lingvon, sufi^ce similas la^u siaj mondobildoj (malgra^u deveno el
kvar
malsamaj landoj) kaj sufi^ce ^satas unu la alian, por harmonie diskuti
en fermita rondo. Ni trovis belan lokon sur herbejo proksime al la
lago
de Taize kaj parolis pri la (esperantigita) Letero el Taize, la
^ciutagaj taskofolioj de la komunumo, sed anka^u pri personaj problemoj
el nia ^ciutaga vivo. Ni komparis la ekologiajn problemojn en Germanio,
^Ce^hio, Litovio kaj Rumanio, ni diskutis pri la situacio de la eklezio
en niaj diversaj landoj kaj komencis interesegajn, altnivelajn diskutojn
pri la vivo post la morto. Por mi persone kaj pluraj aliaj paroprenantoj
tiuj ^ci diskutoj estis la kulmino de la aran^go.
Ekster la oficialaj horoj de la kunvenoj okazis internacia konversacia
kurso por tiuj gejunuloj, kiuj ankora^u ne flue regis nian lingvon.
Fine de la aran^go, ^ciuj esperantistaj partoprenantoj, kiel ^sajnas
al
mi, esprimis grandan kontentecon pri la JET - fakte anka^u tiuj, kiuj
partoprenis unuavice en pollingvaj programeroj. Multaj tre ^satis la
(interne) belegan pre^gejon de Taize, la belegajn kantojn; aliaj la^udis
la ravan naturon apud la tendaro a^u la profundajn esperantajn
diskutojn.
Kvankam por kristanaj esperantistoj povus esti iomete pli agrable kaj
trankvile renkonti^gi en apartaj, malgrandaj aran^goj, Taize montri^gis
ideala loko por konvinki^gi pri la utilo de Esperanto. Ekzemple dum
la
bibliaj enkondukoj kaj la paroladoj de frato Roger tre tedis min la
tradukado; e^c starante ^guste anta^u la germana tradukisto respektive
la la^utparolilo kun la germana traduko, forte ^genadis min la samtempa
disa^udigo de deko da alilingvaj tradukoj. Kaj du el miaj sam^cambranoj
dum la tuta semajno povis diri nur po unu vorton al mi: "Romania"
respektive "Portugues". Ankora^u tre altaj estas la lingvaj baroj en
Taize. Kvankam jen kaj jen videblas anka^u interparoloj en la angla
lingvo, mi taksas, ke ekzemple poloj a^u italoj uzadas en Taize je
99%
sian nacian lingvon.
Ofte ni havis okazon informi aliajn partoprenantojn pri Esperanto
(specialan la^udon meritas niaj litovaj gejunuloj pro portado de belaj
esperantaj t-^cemizoj!), kaj la reago ^ciam estis pozitiva, ^car en
Taize ^ciu iel suferas pro la lingva kaoso. La ali^gintoj de la JET
hazarde renkontis en Taize 5-10 aliajn esperantistojn, kaj certe ni
sukcesis instigi plurajn aliajn partoprenantojn eklerni nian lingvon.
Venontjare JET okazos kadre de la Ekumena Esperanto-Kongreso en Gliwice,
Pollando (7.-14.8.1999, do beda^urinde preska^u samtempe al la IJK
en
Zanka, Hungario. Sed jam ekzistas la ideo denove organizi la JET en
Taize post du jaroj. Ni ^ci-jare gajnis sufi^ce da spertoj por igi
la
aran^gon tiam ankora^u pli sukcesa.
Ulrich Matthias, Germanio
Antauxe Dr. Ulrich MATTHIAS i.a. skribis al Bernhard EICHKORN:
17.8.98
Kara sinjoro Eichkorn,
^jus mi revenis de la JET en Taize. La aran^go fari^gis ^ciutage pli
agrabla kaj sukcesa... Ekde ^ja^ude matene mi decidis mem gvidi
diskutrondon por 7 elektitaj homoj - Kalman el Rumanio (mia ^ciam fidela
kaj fidinda amiko kaj helpanto dum la tuta aran^go), Katka el ^Ce^hio
(kiu bonege kaj ege malferme kapablas diskuti pri religiaj kaj personaj
demandoj) kaj la 5 litovoj (tre bonkoraj kaj entuziasmaj pri Esperanto).
Ni tre altnivele diskutis.
Por 7-8 komencantoj mi gvidis ^ciutage konversacian kurson de
14h00-15h30, do ekster la oficiala programo.
En diskutrondo por la aliaj homoj ^cefe kontribuis pastroj Kobor kaj
Heroux kaj Reinhard Pflüger.
Ni decidis doni (kun konsento de s-ro Mandrak) nur po 150 anstata^u
300
FF al Justyna W. kaj al Przemek Fajer el Pollando, kiujn mi apena^u
vidis en JET.
...
Koregan dankon (anka^u nome de la partoprenantoj) pro viaj organizaj
laboroj kaj financa subteno. Kelkaj (speciale Nerijus, kiu danke al
vi
e^c povis partopreni UKon, kaj Kalman, pri kies invitado vi speciala
multe klopodis) petis min transdoni tiun ^ci dankon al vi. Mi ricevis
ankora^u du donacojn por pludono al vi; la litovoj donacis belan bildon
el sukceno, kaj Kalman petis min pludonaci iun bildon de iu episkopo
de
Lenke Szas al vi. ^Ci-lastan mi mem ankora^u ne rigardis. Ver^sajne
sufi^cos, se mi iam transdonos tion al vi, ^cu ne?
...
Eble estus bone, se post du jaroj ni denove povus organizi JET en Taize;
eble nun milo da junaj kristanoj a^udis pri Esperanto danke al JET.
Mi -
nun jam pli sperta - certe pretos denove kunlabori.
En la lastaj du tagoj mi demandis ^ciun, kiel JET pla^cis al li a^u
^si
- kaj ^ciuj estis entuziasmaj.
Balda^u mi sendos al vi ankora^u mian raporton por E-gazetoj.
Reinhard PFLÜGER i.a. skribis al Bernhard EICHKORN
17.8.98
Saluton,
(mi cxefe alparolas s-ron Eichkorn sed samtempe informas Alois Eder
kaj por
informo pri la informfluo ankaux sendas kopion al Ulrich Matthias)
- gxenerale dirite estis sukceso
- Ulrich Matthias tial proponis ripeti tion post du jaroj
- problemo estis nur, ke familioj kun infanoj sub 16 jaroj havis apartan
programon en aparta loko kaj tial nur malmulte povis esti kun la aliaj
e-istoj;
venontfoje oni devus averti ilin pri tio kaj ne akcepti ilin por subvenci-petoj
- cxi-foje ni traktis la familiojn indulge rilate al la subvencioj
cxar ne estis
ilia kulpo
...
Reinhard Pflüger
Kara s-ro Pflüger, kara s-ro Ulrich Matthias,
dankon por vija provizoraj informoj pri JET'98 en Taize. Multe plian
dankon por via gvida partopreno en JET'98 Taize. Sen vi ambaux ni estus
devintaj nuligi la kunvenon.
...
Mi nun estas ege okupita pri nia land-vojagxo 23.8.-5.9.98 tra Gliwice,
Krakau, Lviv (Lemberg) kaj Kiew al Tula, kiu estas perata ankaux de
Esperantistoj en Tula, spite al la malsukceso rilate al Taize, mi
esperas avantagxojn por Esperanto.
Korajn salutojn de pastro Eichkorn, D- Villingen
Dankegon al Ulrich
pro lia raporto pri JET en Taizé. Chu iu Franco partoprenis ?
(Nu, nun mi tre bedauras ke mi ne venis, precipe ke mi povintus!! sed
mi ne sciis pri ghi: mi eksciis vizitante la paghojn de
Ulrich au Attila, ghuste la 14an de augusto!! aliflanke, mi estis tiom
laca post Montpellier ke nescio anstatauis saghecon...)
La raporto de Ulrich estas iome "dolorosus" kaj mi ne scias kion pensi
pri tiuj organizantoj kiuj
devigis homojn vicighi laulande, lauaghe. Estus stulte strebi ke oni
rekonu esperantistojn kiel nacion apartan dum la kunvenoj...
La suferoj de Ulrich estu naskaj!
kaj la popoloj faros en KONSENTO unu grandan rondon familian...
Amike
Bruno