Felicxaj tiuj, kiuj aspiras al tempo de fido kaj simpleco! Ili ne
volas
esti majstroj de maltrankvilo, sed servistoj de fido. Ili malkovras ke
la plej klara en niaj vivoj konstruigxas dank' al tutsimpla fido. (1) (La
notojn vidu fine de la teksto)
Ili scias, ke en la Evangelio trovigxas belega espero, kaj ili volas
gxin travivi. Ne temas pri tiu espero, kiu estas nur antauxenjxeto de
pasemaj
deziroj, sed tiu, kiu naskas kreivan elanon ecx en situacioj sxajne
seneliraj.
Tiu espero nove inventas la mondon. (2)
Sed kie estas ties fonto? Gxi trovigxas en la kompatema rigardo, kiun
Dio direktas al ni.
Dio donas sencon al nia vivo ankaux per tio, kio en ni estas vundita
(3) kaj ne bel-aspekta.(4) Li ekigas brileton en ni. Gxi eble estas
malforta,
sed jam gxi heligas niajn mallumojn.
Sendube ekzistas momentoj, dum kiuj la fido forvisxigxas, tamen ni
volas vivi el la promeso de Kristo kaj memorigi al ni, ke lia Sankta
Spirito
cxiam logxas en cxiu; Li estas apogo kaj konsolo. (5)
Kiu estas tiu Sankta Spirito? Li estas la Spirito de Kristo resu
rektinta.
Samkiel la venton ni auxdas lian vocxon, sed ni scias nek de kie li
venas nek kien li iras. (6) Li estas la spiro de Dio, cxie kaj cxiam
blovanta.
Cxu vi akceptos internan pregxon, kiun Li estigos en vi? (7)
Cxu vi vivos el Kristo por la aliaj akceptante ecx la plej humilajn?
(8) Fronte al ne komprenebla homa sufero, cxiufoje kiam vi mildigas
aflikton
de senkulpulo, Kristo mem vizitas vin. (9)
Se vi iras pasxojn de solidareco kaj disdono, tiam liberigxas en vi
vivaj fortoj. Ili venas rekte el la koro de Kristo.
Ju pli vi cxerpas kreajn energiojn el la pregxo, des pli vi malkovras
kapablon por konstrui ion kun la aliaj. (10)
Cxu vi antauxsentas gxin? Lukto kaj kontemplado havas unu solan kaj
saman fonton: se vi pregxas, vi amas; se vi luktas transprenante
respondecon,
por ke la tero farigxu pli logxebla, vi ankaux amas.
Kristo lancxas denove sian alvokon: "Amu viajn malamikojn, pregxu por
tiuj, kiuj faras malbonon al vi". (11) Kaj cxar pregxi signifas
pardoni,
Dio atendas, ke ni iru kiel eble malproksimen sur la vojo de la
pardono.
Tie estas la sekreto de libereco.
Kiu aspiras al repacigxo, tiu sercxas pli auxskulti ol konvinki, pli
kompreni ol altrudi. (12)
Ni, kiuj deziras sekvi Kriston, eble en nia infan-agxo aux poste estis
humiligitaj aux ecx forpusxitaj.
Venu la tago por tion konscii: mi ne rajtas stari tie cxi, mi iros
al tiuj, kiuj ofendis min. (13)
Se hazarde ili rifuzas, cxu ni lasos, ke la veneno de amaro paralizu
niajn profundajxojn? Ne, nepre ne.
Ni malkovros tion: post la risko de la fido, nia propra koro
largxigxas.
Kaj aperas io neatendita: la repacigxo estos rekonata en ni dank' al la
paco kaj la gxojo, kiujn gxi estigas en ni. Kiam perdigxas gxojo cxe la
kristanoj, la alvoko al repacigxo pli necesas ol iam. (14)
Sola, disa, kiel elteni tiel tutavive en kontempla atendo, kaj kiel
transpreni tiel dauxran respondecon favore al aliaj.
Sed cxu ni forgesis, ke ni neniam solas? En la korpo de la Kristo vivas
tiu dauxre disvolvigxanta komunumo, kiu nomigxas Eklezio.
Interna libero povas prosperi en ni, cxar la Eklezio lasas malfer maj
la pordojn al gxojo kaj granda simpleco, kaj ecx kun preskaux nenio
farigxas
gastema, proksima al la homaj malfacil ajxoj, engagxita en la historio,
akceptema al tiuj, kiuj plej bezonas helpon. (15)
Ju pli ni alproksimigxas al la gxojo kaj la simplo de la Evangelio,
des pli disdonigxas la fido de la kredo.
Kiu elektas la simplecon, tiu subtenas tra la mondo universalan
komunecon
en Kristo. (16)
Ni miras, cxar Kristo, la Relevigxinta, ekskludas neniun el sia pardono
kaj sia amo .(17) Kaj ni nomas la plej altan el la gxojoj tiel: sama
atendo,
sama amo, sama animo. (18)
Antaux cxio nur dank' al la atesto de nia ag-vivo ni povas kredebligi
tiun am-komunecon en la Sankta Spirito. (19)
Kaj se hazarde Kristo alparolus nin: "Kiu mi estas por vi"? (20)
Cxu ni respondus:
Vi, Kristo, vi venis surteren ne por kondamni la mondon, sed por ke
cxiu homo trovu vojon malfermitan al via kompato. (21)
Vi estas tiu, kiu amas nin gxis la vivo, kiu neniam finigxas. (22)
Vi kapablas senti cxion por mi, mian deziron kompreni kaj esti
komprenata,
ami kaj esti amata.(23)
Vi malfermas antaux mi la vojon de la risko. La "ne" en mi vi iom post
iom sxangxas al eterna "jes".
Vi, Kristo, mistera cxeesto, vi estas tiu, kiu tage kaj nokte pregxas
en mi, sen ke mi scias kiel.(24) Tial dauxre forlasante mian spiriton
via-mane,
mi ne maltrankviligxas pri mia ofte tiel mallerta pregxo. (25)
Vi senlace sercxadis min. Vi sugestis al mi: Vivu kion vi kom prenis
el la Evangelio. (26) Venu kaj sekvu min. (27)
Sed kial mi hezitis tiel longatempe?... Tamen, sen ke mi vidis vin,
mi vin amis. (28)
Kaj iutage mi agnoskis tion: vi alvokadis mian decidon definiti van.
Tial mi volas esti tute malferma kun vi, nenion kasxi al vi el mia
koro,
al vi doni ne nur parton de mia vivo, sed mian tutan vivon. Neniam la
Evangelio
pesimisme parolas pri la homo. Neniam gxi invitas al grumblado. Tute
kontrauxe.
Gxi vekas pacan gxojon. Kaj kiam okazas sufero, la koro povas rompigxi,
sed ne malmoligxi. (29)
Jam jarcentojn antaux Kristo, kredanto malkovris tion: "Gxojo en la
koro estas vivo por la homo". (30)
Voko al interna gxojo metas nin antaux fundamenta elekto: cxu ni scios
cxiutempe decidi vivi en la animo de la lauxdspirito? (31)
Gxoju nia koro! La simpla belo de komuna pregxo estas loko, kie
renovigxas
interna gxojo, kiu estas la lauxdspirito. Cxu kant ata pregxo surtere
ne
estas kiel unu el la unuaj donoj de nia relevigxo? (32)
La Evangelio diras al ni, ke dum sia surtera vivo, Kristo pregxis laux
la lauxdspirito, sed ankaux kun larmoj kaj petegoj. (33)
En ni povas subite estigxi rezistoj, maldiafanajxoj, momentoj, dum
kiuj niaj pregx-dezirantaj lipoj restas neklarigeble fermitaj. (34)
Sed ankaux estas vocxo de la koro kaj lingvo de la koro... Tiu interna
vocxo estas nia pregxo, kiam niaj lipoj estas fermitaj kaj nia animo
malfermita
antaux Dio. Ni silentas kaj nia koro parolas; ne al la homaj oreloj,
sed
al Dio. Estu certa: Dio kapablas nin auxdi. (35)
Spirito Sankta, estas en la Evangelio tiel bela espero, kiun ni dezirus
travivi nia-kore. Kie trovigxas gxia fonto? Gxi trovigxas en la
kompatema
rigardo, kiun Dio direktas al cxiu el ni.
Notoj
1 Kiam duboj kaj malkvietoj sukcesas sxanceli en ni la kredfidon,
kelkaj
sin demandas: cxu ni ankoraux kredas? Estas bone tiam memori, ke povas
temi pri efemeraj momentoj de nekredemo, nenio pli.
2 Jam antaux Kristo, la Sankta Skribo invitadis al espero: "Ne rememoru
tion, kio estis antauxlonge, kaj ne meditu pri tio, kio estis en la
tempo
antikva. Jen mi faros ion no van, nun gxi elkreskas; cxu vi tion ne
komprenas?"
(Jes 43, 18-19)
3 Vidu 2 Kor 12, 9
4 Jes 53, 2
5 Vidu Joh 14, 16. "La Sankta Spirito malproksimas ne niun" (S-ta
Maksimo,
la Konfesanto, 7a jc.). Dio donas la Sanktan Spiriton al cxiu,
senescepte,
sed lasas al cxiu la liberon rifuzi lin. Kiel Kristo surtere estis cxe
la siaj, same hodiaux li estas cxe ni per la Sankta Spirito, kie ajn ni
estas. Kaj kiam ni mortos, la Sankta Spirito ne disigxas de la animo
eniranta
la eternan vivon. Li akompanas nin cxiam.
6 Vidu Joh 3, 8
7 Lasi la Sanktan Spiriton pregxi en ni kaj vivigi nian atenton, tio
karakterizas la kristanan pregxon. (Rom 8, 26-27)
8 Ecx la plej eta nia logxejo povas igxi loko de akcepto kaj auxskulto.
La angulo de cxambro arangxeblas por tie kelkmomente enmemigxi.
Invitante
cxetablen, memoru, ke la spirito de festo ne bezonas abundan havajxon.
9 Vidu Mat 25, 40
10 Komunio kun Dio igas komunion kun la homo en ties luktoj kaj
aspiroj.
Multnombras tiuj, kiuj trovas dumpregxe kuragxon preni sur sin
respondecojn
por la aliaj. Iuj montras solidaron kun junaj aux malpli junaj homoj,
kiuj
estas senlaboraj... aliaj prizorgas izolitajn maljunulojn... aliaj
donas
tempon al infanoj, kies iu el la gepatroj mankas aux kiuj bezonas
subtenon
en la lernado... aliaj akceptas tiujn, kiuj vivas malproksime de siaj
landoj
aux apartenas al aliaj kulturoj... Suficxas tre malmultaj rimedoj por
estigi
tiajn gestojn. Kelkaj akceptas, kelkfoje surstrate, senhejmulojn
preparante
varman trinkajxon aux mangxon. Ili malkovris, ke bakistoj,
lernej-kuiristoj...
pretas doni tagfine postrestan mangxon. Ankoraux aliaj subtenas
"nutrajn
bankojn". Se tia disdono estas starigita de junuloj, tiuj devas asocii
plenkreskulojn spertajn kaj sagacajn. Kaj ni neniam forgesu, ke okaze
de
cxiu disdono la cxefa afero estas auxskulti.
11 Luk 6, 27-28. "Kristo suferante ne minacis" (1 Pet 2,
23).
12 Ni ne lacigu nin rigardante la pajlon trovigxantan en la
proksimula
okulo (vidu Mat 7, 3). Ni estu kompatemaj. Esti kompatema ne signifas
suferi
tion, kion la aliaj suferas, por fine malesperi kaj kune fali en la
saman
malfelicxon. Kompati irigas nin, ecx se ekzistas nek solvo nek
respondo,
transdoni al Dio la suferon de aliulo.
13 Vidu Mat 5, 23-24
14 Proksime al la dumila jaro sonas cxe kelkaj la voko al
repacigxo
ne nur inter kristanoj, sed ankaux en plej diversaj situacioj, en
popoloj,
en familioj, ankaux cxe nekredantoj. Evoluoj kelkfoje tiel rapidis kaj
subitis, ke ecx inter kristanoj iaj pensmanieroj kolizias kaj amo
ekmortas.
Sen tion bone scii la ekumena vokigxo iluzie laboras, se gxi ne iras
repacigxen.
Kaj ne mirus, se gxi perdus kredindecon.
15 Kiam la Eklezio auxskultas, sanigas, repacigas, gxi igxas
kio gxi estas laux la plej luma memo: klara rebrilo de amo, kompatemo,
fonto.
16 En Taize, samkiel kun niaj fratoj, kiuj vivas ali kontinente, ni
kelkfoje demandas nin: cxu nia gastigo ne tro povras? Kaj ni faras tiun
malkovron: kun simpla koro kaj malabundaj rimedoj eblas gastigo, kiu
sxajnis
neebla.
17 (1 Tim 2, 4) Laux la kredsimplo, ni kapablas kom preni, ke Kristo,
la Relevigxinto, estas antaux cxio komu nio... Li ne venis surteren por
krei novan religion; li ne estis kritika koncerne religiojn, sed li
venis
por oferti al cxiuj tiun misteron de amkomunio en sia Korpo, la
Eklezio.
18 Fil 2, 2
19 Kie ajn ni vivas, en Taize aux aliloke, ni tiom bon volus, ke nia
komunumo diafane restadu kaj ke nia vivo per si mem parolu. Nia vokigxo
alkondukas cxiun el ni elekti la evangelian gxojon, la korsimplon, la
kompaton,
kiu estas nur pardono. Unu el niaj fratoj iutage skribis por si mem:
"La
gxojo cxiam cxeestas, gxi estas la gxojo de la Kristalvoko, miraklo,
dankesprimo".
20 Mar 8, 29
21 Vidu Joh 3, 17
22 Vidu Jer 31, 3 kaj Rom 8, 38. Ni rajtas pregxi: "Vi, kiu nin
amas, viaj pardono kaj cxeesto naskas en ni la lauxdklarecon". En tiu
pregxo,
direbla aux kantebla, per pluraj, aux ankaux redirebla en la
korsilento,
la "Vi" sin turnas samtempe al Dio, al Kristo kaj al la Sankta Spirito.
23 Vidu Psa 139, 1-2
24 Vidu Rom 8, 26
25 Luk 23, 46
26 Ecx se ni malmulte spertas en la Evangelio, per nur kelkaj
vortoj, eblas dumtage, ke ni estu interne konstruataj. Tro ofte ni
aliras
la Sanktan Biblion samkiel ni legus leteron de iu amata, sed kiu
skribas
en nekonata lingvo. Tion, kio restas nealirebla en la Evangelio, lasu.
Pli poste aliuloj helpos nin por kompreni.
27 Mar 10, 21. Por vojiri kun Kristo, Dio sin turnas al cxiu
tra fidelalvoko. Ni ne miru, se ni renkontas en ni rezistojn. Sed tia
fideleco
povas redonaci tiom da gxojo, tiom da paco, tiom da klaro, tiom da
lumo.
Gxi supozas dauxran konvertigxon kaj postulas maturigxtempon. Gxi
ebligas
la disvolvigxon de tuta interna vivo.
28 Vidu 1 Pet 1, 18
29 La ortodoksa teologo Olivier Clement skribas: "Iuj sin
demandas,
kiel eblas felicxi tiam, kiam povas okazi tiaj malfacilajxoj homavive.
Ni gardas en ni grandan gxojon, sed gxi ne povas senkompatigi nin al
suferoj
de aliaj. Kontrauxe gxi nin pli kompatigas kaj ni samtempe kapablos
konservi
en ni tiun grandan gxojon de la Relevigxinta Kristo kaj eniri la
korpremegon
kaj suferon de la proksimulo. Gxojo ne kontrauxas kompatemon, gxi
nutras
gxin. Necesas travivi malgxojon kaj samtempe konservi en si gxojon,
cxar
ni scias, ke finfine la Relevigxo lastvorte parolos. Se ni ne estas la
gxojkredantoj, tiam la homaro dronos en tristo. Necesas luktadi, kaj
tio
eblas, cxar ni konservas en ni la gxojon: ja tiu gxojo donas al ni la
forton
por la lukto. (En "Taize, iu vivsenco" Bayard-eldonejo 1997)
30 Vidu Sir 30, 21-23
31 Elekti la lauxdspiriton supozas sagacon por ne per mesi, ke
impresoj distru nin interne. Okazas babiladoj kun ni mem, kiuj
neniuloken
kondukas. Pac-koro kelkfoje bezonas internan barakton: resti atenta je
regado de siaj pensoj, por ke neniu ajn emocio kaj neniu ajn impreso
invadu
nin kaj por ke la fantazio ne rajtu deliri.
32 Tiom necesas, ke la komuna pregxo estigxu pli kon templema
dank' al ikonoj diskrete lumigitaj, kiuj estos kiel fenestroj
malfermitaj
al la dia eterno, kun meditaj kantoj, kiuj ebligas cxies partoprenon.
Kerne
de la komuna pregxo silento-tempo memorigas, ke ofte dia vocxo
auxdigxas
en sitobloveto, malkovris samkiel la profeto Elio (vidu 1 Regx
19,
12-13). Silente stari antaux Dio kun la deziro akcepti ties Sanktan
Spiriton
estas jam pregxi.
33 Luk 10, 21-22 kaj Heb 5, 7
34 Se mi sole pregxas, cxu mi ne plej simple esprimu tion, kio
elkorigxas kaj elprofundigxas? La lauxdspirito ne povas esti altrudata.
La unuaj vortoj kelkfoje estas: "Dio, venu por helpi min!" aux "Ne
forlasu
min!"
35 Sankta Auxgusteno skribis tiun cxi tekston kvar jar centojn
p.K. en sia komentario pri Psalmo 125.
Cxiun semajnon dum la tuta jaro eblas partopreni en Taize en
renkontigxoj
kiuj arigas de dimancxo al la sekva dimancxo junulojn el Euxropo kaj
ankaux
el aliaj kontinentoj. Dum semajno en Taize la junuloj kontaktigxas kun
la fontoj de la kredo, kun konfido, kiu povas longtempe resoni en ili,
por kelkaj dum la tuta vivo.
Por prepari vivi tian semajnon, cxiu estas invitita al tiu
pripensado:
"Se Kristo unuigxas kun cxiu homo senescepte, li atendas de ni
tute simplan respondon. Alveni al Taize signifas esti invitita iri al
la
evangeliaj fontoj per la pregxo, la silento, la interparolo. Cxiu venas
por trovi aux retrovi sencon de sia vivo, por repreni elanon por sin
prepari,
revenante hejmen, preni respondecon, sin memorigi la parolon de Sankta
Johano: Kristo Jesuo ne venis teren por jugxi la mondon, sed por ke,
per
Li, cxiu homo estu savita, repacigita".
Tiuj, kiuj alvenis al Taize estas gastoj de komunumo de viroj,
kiuj definitive akceptis sekvi Kriston en komuna vivo, en frauxleco kaj
en simpla vivo.
En Taize la vivkondicxoj estas simplaj, kun logxejo en malgrandaj
kabanoj (somere alportu lauxeble tendon)
Cxiu kontribuas al la elspezoj laux siaj eblecoj. La proponita
partopren-kotizo rilatas al la monvaloro de cxiu lando.
Por alveni al Taize, venante de nordo, auxtovojo A6
elveturejoj
Chalon-Sud aux Tournus, venante de sudo elveturejo Macon-Sud; per
trajno
gxis Chalon-sur-Saone aux Macon-Ville aux Macon-TGV, poste auxtobuso
SNCF
gxis Taize.
Por pli da informoj kaj por registri al la renkontoj, skribu
al:
Accueil, Fe 71250 Taize-Communaute, 03 85 50 30 01
(se urgxas: 03 85 50 30 30) Fakso: 03 85 50 30 16
Rete: meetings@taize.fr (TTT-pagxo de Taize:
http://www.taize.fr)
Frato Roger el Taize,
Okaze de la dudeka euxropa renkonto organizita en Vieno per la
Komunumo de Taize, la Papo kuragxigas la junulojn por profundigi ilian
fidon kaj pripensi pri ilia promeso sekvante Kriston sekve de la
dekduaj
tutmondaj tagoj de la juneco. La grandaj momentoj travivitaj en Parizo
kaj en la multaj renkontoj organizitaj de via Komunumo estas veraj
motivoj
de espero por la tria jarmilo, signo de la eterna juneco de la Eklezio.
Ke ili restu en la memoro de la junuloj kiel gracdonaco de la Sinjoro
mortinta
kaj revivigxinta, por ke ili estu firmaj kristanoj dezirante raporti
pri
la Bona Novajxo de la Evangelio per la parolo kaj per la atestado de la
karitato!
Per la propeto de la Sankta Virgulino kaj de Sankta Tereza el
Lisieux, modelo de sankteco por la juneco, la Sankta Patro alpregxas la
Diajn Benojn sur la partoprenantojn de tiu renkonto, sur cxiujn
helpantojn
kaj ankaux sur la parokojn kaj sur la akceptantajn familiojn.
De la Patriarko Bartolomeo el Konstantinopolo
Laux tradicio establita ekde jam pluraj jaroj, ni kun plezuro
nin turnas ankorauxfoje al la partoprenantoj de la euxropa renkonto de
junuloj en Taize kiu okazos tiujare en Vieno (...) Ni estas aparte
felicxaj
ke unu el temoj de la renkontigxo de la junuloj estu tiu de la konfido
(...)
Nia junularo respondeca pri la estonto de la mondo kaj de la
Eklezio aspiras farigxi faktoro de la sxangxigxo, la kerno de pli bona
Euxropo, la fermento de repacigita mondo. Tiu sxangxigxo povas kaj
devas
efektivigxi. Ni fidas, ke nia juneco estas tute kapabla entrepreni tiun
laboron kaj plenumi tiun mision, kondicxe ke gxi cxerpas sian forton el
la pregxo kaj el la fido en Dio (...)
Mi diras do al nia junularo, niaj filinoj kaj niaj filoj en
Kristo,
sin konfidi sen timo al Dio, konfidi al unu Dio, kiu respondante al nia
pregxo flustras sencxese al la orelo, tenere kaj potence: "Ne
timu!
Estas mi! Mi venkis la mondon! Iru!"
"Iru!" do, filoj kaj filinoj plej amataj. En tiu tagigxo de la
tria jarmilo, "Iru" al la mondo kun gxojo kaj konfido, kiel la virinoj
faris tion en la tagigxo de la resurekto. "Iru!" kaj la Dio de la vivo
kaj de la espero estos kun vi gxis la fino de la tempoj.
De la cxef-episkopo el Canterbury – Georgo Carey
Mi estas tre felicxa saluti vin dum vi kunvenas en Vieno por
la dudeka euxropa renkonto de junuloj en Taize. Tiam kiam vi pregxas
kaj
vi meditas kune por malkovri kiel Dio dauxrigas labori en viaj vivoj,
sciu
ke mi portas vin en miaj pregxoj. Por la plimulto vi reprezentas la
esperon
ke la Evangelio de la simpla kaj fidema kredo estas vivanta kaj gxi
pusxas
multajn junajn korojn por marsxi decide por Kristo.
Ke nia Sinjoro benu, tra vin, la euxropajn Ekleziojn. Ke ni cxiuj
firme metu niajn manojn en tiujn de Dio, rikoltu novan jaron, plie unu
jarmilon de repacigo kaj de paco.
La 7an de oktobro 1995, dum la meso en Central Park, hodiaux,
ni dauxrigas nian spiritan pilgrimadon, nin preparante al la proksima
"Tutmonda
Tago de la Juneco" en Parizo en 1997...
Tiu pilgrimado komencigxis en Romo en 1984, poste gxi kondukis
nin al Buenos-Ajreso en Argentino, al Santiago de Kompostelo en
Hispanio,
al Jasna Góra kaj Czenstochowa en Pollando, al Denver, al Manilo
kaj fine al Parizo. Sur la ekumena nivelo pilgrimado simila al la nia
okazas
en Taize en Francio. La forto kiu animas tiun tutan movadon de la
junuloj
estas cxiam la Sankta Spirito."
(Taize kunlaboras en la "Tutmonda Tago de la Junularo" ekde gxia kreado
en Romo en 1984, gxis tiu de Parizo, kaj dauxrigos.)
De la Gxenerala Sekretario de la Unuigxintaj Nacioj -
Kofi Annan
Por la dudeka jaro sinsekve vi venis el cxiuj partoj de Euxropo
por celebri la pacon, la harmonion kaj la interkonsenton de popoloj.
Respektoplena de la diferencoj, tute celanta al la kono de la
alia, la fido kiu kunigas vin instigas al admiro. Efektive la respekto
kaj la kono naskas la konfidon - memfidon same kiel
konfidon
al la aliaj - tiun konfidon sen kiu eblos nek vera
solidareco
nek vera progreso. Kaj tio, kio estas vera por la homoj, validas ankaux
por la sxtatoj.
Dauxrigu do per la fervoro de via promeso por montri la ekzemplon
al la granduloj de tiu mondo. Cxiuj miaj bondeziroj akompanas vin.
Patrino Tereza nun eniris en la eternan vivon. Kun la fratoj
de
nia Komunumo, speciale tiuj kiuj vivas en Azio, kun multaj junuloj de
cxiuj
kontinentoj ni partoprenas en la doloro de sxiaj fratinoj kaj de cxiuj
sxiaj proksimuloj.
Patrino Tereza sciis ke ni estas en unu mondo kie kunekzistas
la lumo kaj la tenebro, kaj per sia vivo sxi invitis elekti la lumon.
Mi renkontis sxin en la plej diversaj situacioj inter alie kiam
mi vivis kune kun kelkaj miaj fratoj inter la plej malricxuloj en
Hindio.
Dum unu el la restadoj de Patrino Tereza en Taize en 1983, ni
deziris lancxi komunan alvokon kiu restas valida gxis hodiaux:
"En Kalkuto estas videblaj mortontejoj, sed en Okcidento multaj
junuloj trovigxas
en
nevideblaj mortontejoj. Ili estas markitaj de rompitaj sociaj rilatoj
aux
de maltrankvilo pri sia estonteco. Senkuragxaj kelkaj sin demandas: Por
kio utilas vivi? Cxu la vivo ankoraux havas sencon?"
Inter la belaj momentoj pasigitaj kun Patrino Tereza estas unu
kiu datigxas de Romo en 1984, kie ni estis kune petitaj komune
kunorganizi
la inauxguron de la unua Tutmonda Tago de la Juneco.
La pregxo estis por Patrino Tereza la amfonto, kiu bruligas la
koron. Sxi devis esti konscia ke komunio en Dio kondukas al
transfigurigxo
de nia persono. Kaj ekaperas la demando: Kiel ni povas mildigi la
animajn
kaj korpajn suferojn de la homoj surtere? Frato Roger de Taize
La komunumo de Taize neniel akceptas donacon por si mem, gxi
vivas
nur el sia laboro. Gxi ankaux ne retenas por si mem la personajn
heredajxojn
de siaj fratoj, sed faras donacojn el tio al la plej malricxa.
Per sia laboro la komunumo prenas sur sin grandparte la elspezojn
estigxantajn pro la akcepto de la junuloj. Plie, ekde sia komenco
(antaux
57 jaroj), pro Kristo kaj la Evangelio, gxi devigis sin alporti
subtenon
al la malricxuloj proksimaj aux malproksimaj.
La Komunumo ne povas kovri cxiujn vojagxkostojn de la junuloj,
kiuj venas el malproksimaj landoj por partopreni en la renkontoj en
Taize
aux aliloke.
Krome nuntempe urgxas alporti helpon al zonoj de malricxeco kie
nutrajxoj mankas, i.a. en Bangladesxo, Kambogxo, Etiopio, Brazilo,
Bolivio,
Bulgario... aux ankaux al regionoj kie kuracadoj estas necesaj,
kelkfoje
pro aideso.
Ni estas konfuzitaj skribi tiujn liniojn, rememorante la Agadon
ESPERO...
Por partopreni en tiu helpo, donacoj povas esti sendataj al: