Dimancxo, 8.8.99
09h00 Partopreno en pol-lingva
Diservo
en evangelia pregxejo kun Esperantaj partoj, 1. km distance de la kongresejo.
Cxeestos la
evangelia episkopo EINWEILER el Bielsko-Biala.
10h30 en la kongresejo:
Solena
malfermo kun invitiaj gastoj.
13h00 Sankta Meso en Esperanto
en katolika pregejo "Jesuo Kristo la Regxo". 500 m distance de la kongresejo.
Tagmeza mangxo en la kongresejo
15h30 Renkontigxo apud la Gliwice-a
radiostacio, 30 minutojn piede de la kongresejo. Cxi tie komencigxis
Post la vespermangxo: Distra Vespero
kun partopreno de fama esperanta bardo s-ro Jerzy Handzlik, kiu kantos.
Lundo, 9.8.99, samtempe la skemo de la aliaj tagoj.
06h45 Sankta Meso
07h45 Komuna matena pregxo
08h15 Matena mangxo
09h00 Komuna kantado
10h00 kaj 11h00: Gxenerala Kunveno
de IKUE kaj Jarkunveno de KELI
12h00 Tagmeza Pregxo
12h30 Tagmeza mangxoj
15h00 Popol-dancoj
16h00 Enkondukos pastro Eichkorn en
la 1an parton de la Malgranda Ekumena Katekismo: Nia komuna Kredo.
18h15 Vespera mangxo
20h00 Vespera programo
21h45 Vespera pregxo
Mardo, 10.8.99
Ekskurso per busoj al Oswiecim
(Auschwitz). Unu buso veturos al Krakovo kun tiuj, kiuj mendis tiun
ekskurson.
Merkredo, 11.8.99
Kiel lunde, sed
10h00 Enkonduko en plian parton
de la Malgranda Ekumena Katekismo: Ni konfesas la unu bapton - sakramentoj.
Jxauxdo, 12.8.99
Kiel lunde, sed
10h00 Enkonduko en plian parton
de la Malgranda Ekumena Katekismo: Sekvi Kriston - la vivo el la fido.
Amo al Dio
Vendredo, 13.8.99
Kiel lunde, sed
10h00 Enkonduko en plian parton
de la Malgranda Ekumena Katekismo: Sekvi Kriston - la vivo el la fido.
Adiauxa vespero
Sabato, 14.8.99
Adiauxa Mateno
Forveturado
La Estraroj de IKUE kaj KELI decidis laux la propono de la Ekumena Komisiono kunvoki la Kristanan Esperantistaron je 1999 al 14-a Ekumena Kongreso en Pollando. La kongreso okazos en Gliwice tuj post la UK Berlino. La Ekumena Komisiono ankaux decidis, samtempe samloke organizi 3-ajn Junularajn Ekumenajn Esperanto-Tagojn JET'99. Tiel estigxas la sxanco por Kristanaj Esperantistoj, kunvenigi parencajn aux konatajn junulojn kaj familiojn al nia Esperanto-kunveno. Estas antauxkondicxo, ke la junuloj kaj infanoj jam komencis lerni Esperanton. Tion konfirmu antauxe grup-gvidanto aux gepatroj. Ni okzigos dum la 14-a EK kursojn por komencantoj kun antauxscioj kaj paroligan kurson.
Gliwice estas nun la sidejo de Pola Esperanto-Asocio PEA, kiu peras kunlaborantojn por la Loka Kongresa Komitato LKK. La urbo situas en la okcidenta parto de Pollando apud Katowice inter Wrocaw kaj Kraków. Gxi estas facile atingebla el Berlino trajne kaj auxtomobile en 7 horoj.
En Gliwice ni vivos en fervojista instruejo Collegium Nobilium (kolegio nobla). La kongres-domo kaj la dorm-domo estas du konstruajxoj kunligitaj, do kvazaux sub unu tegmento. Tamen dank' al malaltaj prezoj en Pollando ni povas fondi Helpan Kason, el kiu estos subvenciataj precipe familioj kaj gejunuloj, sed ankaux la partoprenantoj el ekssocialismaj landoj. Jam per la Gostyn-a kongreso 1994 ni nutris Helpan Kason, el kiu povis okazi Junularaj Ekumenaj Esperanto-Tendaroj 1997 kaj 1998, kaj el kiu ni povis arigi sukces-plenan grupon de Kristanaj Esperantistoj en Graz 1997.
Tarifo A en Zloty (Eks-socialismaj landoj
sen GDR)
Tarifo B en DM aux samvalore en aliaj sxangxeblaj
valutoj (cxiuj aliaj)
1. Kongresa aligx-sumo pagenda de cxiu persono
kun la aligxo
gxis 31.3.99: Tarifo A: 20.-Zloty;
Tarifo B: 70.- DM;
ekde 1.4.99: Tarifo A: 40.-Zloty; Tarifo
B: 90.- DM;
2. Kongresa prezo aldone pagenda komence de la
kongreso.
2.1. Normala prezo
- unu-lita cxambro: Tarifo A: 450,- Zloty;
Tarifo B: 450,- DM
- du-lita cxambro / 1 persono: Tarifo A: 390,- Zloty;
Tarifo B: 390,- DM
- tri-lita cxambro / 1 persono: Tarifo A: 340,- Zloty;
Tarifo B: 340,- DM
2.2. Familioj kaj grupoj gxis 6 personoj
(1 aux 2 responsa(j) plen-agxulo(j), kaj inkluzive de
cxiuj infanoj/junuloj gxis 25 jaroj):
Tarifo A: 500,- Zloty; Tarifo B: 500,- DM.
Do en 6-kapa grupo cxiu persono pagos 86,50 Zloty/DM plus la aligx-sumo.
(En la JET-parto ili pagos jenan komunan sumon: Tarifo
A: 300,- Zloty; Traifo B: 300,- DM). Do en 6-kapa grupo cxiu persono
pagos 50 Zloty/DM plus la aligx-sumo.)
La diferenco inter la JET-parto kaj la kongresa parto
estas:
- sur la litoj de JET-cxambroj ne estas lit-tukoj, kaj
cxiu persono bezonas dormo-sakon aux proprajn lit-tukojn.
- oni logxas en la etagxo de la gejunuloj, kiuj ne estas
tiel trankvilaj kiel la kongresanoj.
- oni partoprenas en la gardado de la infanoj kaj junuloj,
precipe rilate al la propra grupo.
3. JET'99-anoj rigardu la informojn en JET'99
Kore invitas vin nome de KELI, IKUE kaj de la LKK:
Adolf BURKHARDT , Gimpelweg, D-73235 Weilheim/Teck.
Bernhard EICHKORN, Romäusring 20, D-78050 Villingen.
Stanislaw MANDRAK, str. Kormoranow 39-16, PL-44114 Gliwice.