kaj kara frato en Via vivo tre grava dato. Kun bondeziroj mi al Vi venas, cxar mi Vin, Milosx, bone komprenas. Multe okazis dum vivo Via. cxiam Vin helpis Patrin-Maria. Sxirmis Vin via la gardangxelo. Al celo gvidis la verda stelo. Vivu cent jarojn! Benon kaj gracojn de bona Dio estu donacoj. Boguslaw Sobol |
Levigxas ... Levigxas koro
Boguslaw Sobol
|
Sac. Serhij Prudko, Vysxhorod, Ukrainio
Prelego
prezentita la 20-an de majo 2000 kadre de Tago de
Prelegoj kaj Diskutoj en Cxeske Budejovice, Cxehxio
Antaux ol tusxi la cxefajn demandojn
de la prelego, permesu
al mi kelkvorte diri ion pri la pasinteco de nia eklezio, kies historia
nomo estas Eklezio de Kievo (Kyjiv). Tio helpos nin, kiam ni parolos
pri
hodiauxaj problemoj de religia kaj eklezia vivo en mia lando. Ili ja en
kelkaj kazoj diferencigxas de tiuj en aliaj ekssocialismaj landoj.
|
Nur pro la fakto, ke nia rito estas
bizanca kaj grekoj sukcesis okupi Kievan Segxon, por longaj jarcentoj
ni
estis kvazaux apartigitaj de Katolika Eklezio. Mi ne hazarde uzis la
vorton
"kvazaux". En la jaro
1245 ukraina Cxefepiskopo Petro Akerovycx
partoprenas la Koncilion en Liono kaj celebras la Meson kune kun Papo
Inocento
la IV-a.
En la jaro 1438 Cxefepiskopo Isidoro (Isydor), metropolito de Kievo, kun 200 delegitoj de ukrainiaj diocezoj partoprenas Tutmondan Koncilion en Florenco, kaj la 5-an de junio 1439 subskribas Florencan Union. Nur tiuj du eventoj multon diras pri rilatoj inter Kievo kaj Apostola Segxo. Ni memoras, ke Florenca repacigxo ne en cxio sukcesis. Inter tiuj, kiuj gxin ne akceptis, estis Moskvo, kies caro ordonas aresti metropoliton Isidoron, kiu dum reveno el Florenco traveturis la Metropolion kun gxoja novajxo kaj atingis Moskvon. Tiutempe moskvaj teritorioj apartenis al Kieva Metropolio, sed en la jaro 1458 Papo Pio la II-a apartigas ilin disde Kieva Metropolio (cxu ne pro skismo?) kaj gxis la jaro 1589 neniu rekonas Moskvan eklezion. Tamen la sxtato, Moskvo, potencigxas kaj en la jaro 1589 Patriarko de Konstantinopolo Jeremio la II-a post subacxeto kaj perforta devigo instalas Moskvan Patriarkion. Ukrainio tre logis niajn nordajn kaj orientajn najbarojn, kiuj konstante strebis alproprigi gxin, kauxze de kio ni perdus sendependecon, nacian kaj spiritan identecon. Por defendi la kredon, la eklezion, la riton, la popolon, la sxtaton, ukrainia episkoparo kun la Cxefepiskopo de Kievo Mihxaelo (Myhxajlo) Rohoza cxekape en la jaro 1596 dum la Koncilio en Berestja (ukrainia urbo, nune Brest, trovigxanta en Belorusio) oficiale anoncas aprobitan de Papo Klimento la VIII-a Union de Kieva Metropolio kun Apostola Segxo. Do, lauxjure estis restarigita la unueco, kiel gxi ekzistis gxis la jaro 1054: unu Eklezio - du ritoj, samrangaj kaj samgracaj. Tamen ne cxio iris glate: lastmomente 2 episkopoj el 8 rifuzis subskribi la Union kaj en la eklezio ekestis la skismo, rezulte de kiu aperas neunuigxinta eklezio, por kiu en la jaro 1620 Patriarko de Konstantinopolo Teofan renovigas ortodoksan episkoparon. Sed sendependeco de renovigita ortodoksa eklezio (memkompreneble - de Romo) estis ne longa - en la jaro 1685 nova metropolito de Kievo Gedeon Cxetvertynsjkyj rekonas superecon de Moskva patriarkio, kaj en la jaro 1686 Patriarko de Konstantinopolo Dionizio kontraux 40 zibeloj kaj 200 oraj rubloj redonas Kievan metropolion al Moskva patriarko. Do, ne dezirante kontakti kun la unua Romo, ortodoksa eklezio de Kievo baldaux trovigxas sub tre peza kalkanumo de "la tria Romo" - Moskvo. Tiel du brancxoj de la sama eklezio komencas disvolvigxi aparte. La unua - Unia eklezio - en Orienta kaj Centra Ukrainio estis perforte neniigita post anekso de tiuj teritorioj fare de Moskvo. Sed la eklezio konservigxis kaj disvolvigxis sur ukrainiaj teritorioj, enirintaj Polujon, siavice - Auxstrion, kie en la jaro 1774 gxi ricevis novan titolon: Greka-katolika, sub kiu gxis nun oni konas gxin. En la jaro 1946 soveta potenco neniigas Ukrainan Greka-katolikan Eklezion dum falsa Koncilio en Lvovo (Lviv), kiu proklamis aligxon de UGKE al Moskva patriarkio. Sed la eklezio mem, laux la promeso de Sinjoro, ne mortas kaj pluajn 40 jarojn vivas en la katakomboj kaj gxisvivas la tagon de libero kaj renovigxo. La dua - ortodoksa - en la jaro 1919 proklamis sian sendependecon de Moskvo kaj per la sxtata dekreto de Ukraina Popola Respubliko estis anoncita ekesto de la nova Ukraina Auxtokefala Ortodoksa Eklezio. Do, historie okazis tiel, ke en hodiauxa Ukrainio ekzistas kelkaj apostolaj eklezioj, kiuj kune kun aliaj religiaj organizajxoj reale influas eklezian kaj socian vivon de la komunumo. |
Parolante pri la spirita stato de
la socio dum malamika
al Eklezio komunisma regximo, ni devas emfazi du momentojn:
1. De unua flanko, komunistoj proklamis ekeston de novtipa homa unio - soveta popolo, kiu nek kredas, nek bezonas Dion. Artefariteco de la elpensajxo estas evidenta. Sed ni ne preteratentu, ke verdire granda parto de la socio rilatis al religio tradicie, popolece. Oni baptis infanojn (tre ofte kasxe pro aparteno al la partio) kaj per tio manifesto de la kredo |
preskaux cxiam finigxis. Ne havante
kristanan edukon,
oni rilatis tamen estime almenaux al la plej grandaj festoj, oni festis
ilin, ecx se ne frekventis pregxejon.
2. De dua flanko, la plej firma en kredo kristanaro ortodoksa, katolika kaj protestanta, spite al persekutoj, gardis la kredon kaj la Eklezion. Do, spirite la tri kvaronoj ne similis la dezerton, kaj kiam venis tago de libero kaj estis proklamita sendependeco de Ukrainio, la grundo por disfloro de la religia vivo estis fekunda. |
Komparante Ukrainion kun niaj iamaj
najbaroj en socialisma
koncentrejo, ni konstatas, ke disvolvo de nia religia vivo multe
diferencigxas
de ilia.
Per kio? 1. Pli alta nivelo de la religia aktivado. Se oni kalkulas meze: - en Ukrainio unu kristana komunumo havas 2387 membrojn, - en Belorusio - 4889 membrojn, - en Rusio - 11496 membrojn. Do, religia aktiveco de kristanoj en Ukrainio estas duoble pli alta ol en Belorusio kaj kvinoble pli alta ol en Rusio. 2. Grandega kvanto da religiaj organizajxoj, influantaj la religian vivon en la sxtato mem kaj intersxtate, inter ili: - Ukraina Ortodoksa Eklezio subigita al Moskvo, - Ukraina Ortodoksa Eklezio - Kieva patriarkio, - Ukraina Auxtokefala Ortodoksa Eklezio; - Ukraina Greka-katolika Eklezio; - Rom-katolika Eklezio; - Protestantaj kaj evangelianaj organizajxoj. 3. Aktiva refluado de la kredantoj el unu konfesio al alia. Antaux 10 jaroj Ukrainia ekzarkio de Rusa Ortodoksa Eklezio kaj du malmultenombraj eklezioj de la malnovrituloj unuigis 70%-jn da registritaj religiaj komunumoj. 6 protestantaj organizajxoj, agantaj tiutempe legale - 27%-jn, kaj kvanto de romkatolikaj komunumoj ne superis 2%-jn. Nun 13 ortodoksaj organizajxoj nombras 52%-jn da komunumoj, pli ol 30 protestantaj kaj evangelianaj organizajxoj - 25%-jn. Du brancxoj de Katolika Eklezio - Greka-katolika kaj Rom-katolika - 21%-jn. 4. Manko de agivaj normigaj aktoj, kiuj koordinus kaj regulus interrilatojn inter la sxtato kaj la eklezioj kaj interekleziajn rilatojn. Gxis nun la legxaro pri la interrilatoj ne estas perfekta. Restas aktuala "Legxo pri la libero de la konscienco kaj religiaj organizajxoj", akceptita la 23-an de aprilo 1991, do antaux la sendependigxo. Nenio nova estas en la nova Konstitucio de 1996, kies 35-a cxapitro nur ripetas similajn partojn de la internaciaj dokumentoj, sed neniel respegulas la bezonojn de la hodiauxa vivo kaj la tradiciajn por Ukrainio normojn de interrilatoj inter la sxtato kaj la Eklezio. Tamen, en la komenco de la Konstitucio estas proklamite: "Konsciante pri nia respondeco antaux Dio…" - tio esperigas, ke la sxangxoj estos. 5. Tre multe da interkonfesiaj konfliktoj: jen pri la havajxo, jen ideologiaj. Rimarkindas, ke ofte ekzistas ne nur interkonfesiaj, sed ankaux enkonfesiaj konfliktoj. 6. Esenca diferenco inter la centro kaj la regionoj kaj inter diversaj regionoj. Cxiutagajn religiajn problemojn en la provincoj kaj la distriktoj solvas propravole lokaj potenculoj, kiel al kiu placxas, aux kiel placxas al pli supera estro. Ekzemple, en lernejoj de okcidenta Ukrainio oni studas kristanan etikon, kio estas lauxdinda, malgraux ke legxe malpermesita. Siavice en orienta Ukrainio greka-katolika komunumo de vilagxo Kobelaky (Poltava provinco) dum du jaroj ne povas ricevi terpecon por konstrui pregxejon, kion la legxo ne malpermesas. Cxiu dua decido, akceptita sur loka nivelo, estas neniigata de Supera Jugx-tribunalo aux Supera Arbitra Jugx-tribunalo de Ukrainio. 7. Tre, tre malgrandaj sukcesoj de ekumenisma agado. Moskvo kaj gxiaj discxiploj ecx traktas gxin kiel la plej grandan skismon de la XX-a jarcento. Malkonfido inter konfesioj estas tre forta. |
Senteblas manko de scioj pri aliaj
konfesioj. Novaj - cxefe
karismaj komunumoj - kreskas, kiel fungoj. Novtipaj "misiistoj" agas tiel,
kvazaux antaux ili neniu ion auxdis pri Kristo. Nombrigxas usontipaj
"televidaj eklezioj".
Ofte estas predikataj kaj instruataj malveroj,
ecx senkasxaj trompoj: pekkonfesi cxe katolika pastro estas granda
peko.
Kutima estas la demando: "Cxu vi estas katoliko aux kristano?" -
vorto "katoliko" devenas de vorto "ekzekutisto" (ukraine - kat)
k.t.p.
En iuj evangelianaj komunumoj sub sxirmo de cxiorekono kaj amo estas
kasxata
propagando kontraux sakramentoj, Dipatrino, kruco, ikono - la vico
povus
esti dauxrigota.
8. Hxaosa kaj nesinsekva sxtata religia politiko. Gxis 1989 - sxtata perforto. 1990 -1992: la periodo de plena konfuzigxo, kiam la sxtato nur konstatis la eventojn de la religia vivo, neniel influante ilin. 1992 - 1994: ideo krei fortan kaj sendependan sxtatan ortodoksan eklezion surbaze de Ukraina Ortodoksa Eklezio - Kieva patriarkio (subtenata de tiama unua prezidento L. Kravcxuk). 1994 - 2000: la nova prezidento L. Kucxma subtenas la ideon de sendependa ortodoksa eklezio, tamen balancigxas depende de kondicxoj kaj bezonoj inter Ukraina Ortodoksa Eklezio subigita al Moskvo kaj Ukraina Ortodoksa Eklezio - Kieva patriarkio. Menciindas, ke nun oni provas krei realan sxtatan politikon, kiu respegulos multkonfesiecon de Ukrainio. Do, la sxangxoj dum la lasta jardeko estas vere grandaj. Religia aktiveco pli kaj pli igxas esenca trajto de la socia vivo. La plej grandaj sxangxoj okazas tie, kie religio forte influas politikan, etnan kaj kulturan vivojn, kie gxi sin montras faktoro de la identeco en la plej vasta senco. Esploro de la socia opinio en la fino de 1989 montris, ke la kvanto de la respondintoj, kiuj opinias, ke religio estos utila persone por ili, estas trioble malpli granda, ol tiuj, kiuj opinias, ke religio estos utila por la tuta socio. Tio atestas, ke la socio traktas la Eklezion ne kiel dihoman fenomenon, sed kiel socialan institucion, kiu, ne responsante pri agado de la komunisma regximo, kapablas solvi multajn problemojn, kiujn gxi ne solvis. Sociologiaj esploroj en Ukrainio montras, ke la religieco konstante kreskas. En la jaro1998 81,7% el 1237 respondintoj konsideris, ke la kvanto de kredantoj en la lando estas pli granda ol antaux 10 jaroj. En la 1991 sian kredon deklaris de 41% gxis 49% da respondintoj (laux diversaj pridemandadoj), en la komenco de la jaro 2000 - de 66% gxis 89%. Samtempe kredon je persona vivanta Dio, sed ne je iu supernatura forto, esprimis multe malpli da respondintoj: en 1991 - 16%, en 1998 -23% - 25%. Tamen 14,6% ne certas, ke Jesuo vere vivis inter homoj; 16% opinias Lin nur superordinara homo; 14,5% hezitis, cxu Jesuo estas nur homo aux ankaux Dio; 14,3% ne plene komprenas cxi problemon, malgraux ke ili kredas, ke Jesuo estas Dia persono. Tamen la kvanto de praktikantaj kristanoj kreskas malpli rapide. Malgraux ke en la 90-aj jaroj la eklezioj rericevis preskaux 4000 pregxejojn kaj pli ol 3000 estas konstruitaj, la pregxantoj en ili ne abundas - almenaux unu fojon monate vizitis pregxejon 18% da pridemanditaj. Aliaj aspektoj de religia konduto (ekz. pentokonfeso, pregxo, legado de Biblio) ankaux atestas pri malrapida renovigxo de la religia kulturo. Multnombrigxas la kvanto de la kredantoj (vidu suban tabelon), sed samtempe kreskas kvanto da krimoj kaj senmoraleco de la socio. Korelativeco inter religieco kaj soci-demografiaj karakterizoj estas kutima: pli da kredantoj estas inter la virinoj ol inter la viroj, pli agxaj grupoj estas pli religiemaj ol pli malagxaj. Tamen specifa por Ukrainio estas la trajto, ke la junularo 16-18 kaj 18-20-jara estas pli aktiva ol tiu 20-25 kaj 25-30-jara. |
Papo Johano Pauxlo la II-a
instruas, ke la Eklezio renkontigxas
kun homo, kiu bezonas la kredon ne malpli ol la sciojn. Spite cxiujn
cxefajn
malfacilajxojn, por la Eklezio restas tasko vivigi la kredon,
plifirmigi
la amon kaj la esperon pri la vivo eterna.
La jaro 2001 estos elstara en la
historio de Katolika
Eklezio en Ukrainio. En junio ni salutos Sanktan Patron, kiu kiel
|
Pilgrimanto venos en Ukrainion ne
nur al la gefratoj,
sed al cxiuj homoj de bona volo. Li - Krista sendito de amo kaj paco -
portos al ni Dian benon, esperon, alvokon iri la vojon de
interkomprenigxo
kaj repacigxo.
Ni kredas, ke la vizito estas granda donaco de Dia graco kaj gxi estos tre utila por mia patrolando. (En alia numero de DIO BENU aperos priskribo de la historio de Rom-Katolika Eklezio en Ukrainio.) |
ornamita per perloj, koraloj Nigrovanga Dipatrino sur klostraj remparoj. Inter homoj
|
Sanktpordego la Naciespero ho, nin gvidu al Jesuo Evangeli-vero! Verkis: Leszek Lengowski,
24.2.2000
|
kies Vi estas nun plej Sankta je l' milda rigardo el Ostra Brama Virginjo Orete brilanta apud Vilja plej amata Princino el Vilno el Ostra Brama?
|
Vi estas sencxese Madon? Pola post la Helmonta plej fama Ikono Por Vilnanoj plej Kara kaj la plej Bela pri l? mirakloj fama Mater Misericordiae. Verkis: Leszek Lengowski,
29.2.2000
|
Mortis sacerdoto Tadeo Nowakowski
el Pollando, fidela,
sindona, homo kun malfermita koro, grandanima, fervora esperantisto,
vera
amiko.
Antaux kelkaj tagoj li telefonis al mi. Rakontis pri planoj, novaj poemoj, kiujn li verkis, dezirante ilin eldoni. En belaj rimoj li scipovis pentri la bibliajn eventojn kaj familiajn aferojn, cxiutagan vivon kaj diversajn okazajxojn. Li verkis pole kaj Esperante. Ankaux li tradukis. Kiel fervora esperantisto li cxiam klopodis pri disvastigo kaj propagando de Esperanto. Sur liaj korespondajxoj preskaux neniam mankis surskriboj "Esperanto - lingvo internacia". Gravan rolon en lia vivo ludis Esperanto-movado. Interesis lin cxiuj aferoj, ligitaj kun nia internacia lingvo. Gxojigis lin sukcesoj kaj cxagrenigis la problemoj kaj klopodoj. Cxiam li estis preta helpi al kreigxintaj novaj kluboj, rondoj, gesamideanoj kaj instruistoj, kiuj en lernejoj instruas Esperanton. Li sendis al ili E-materialojn, gratulis, deziris sukcesojn. Bedauxrinde cxio finigxas, ankaux la surtera vivo. Kiam pastro Nowakowski ekstaris cxe la altaro en la dua tago de Pasko (16.4.2001) por celebri Sanktan Meson, lia koro ne eltenis kaj la animo forflugis sur la flugiloj de angxeloj al la plej alta Trono. Nun li rigardas nin kaj nian E-movadon de supre kaj tutcerte plu helpos al ni. La entombigo okazis la 19-an de aprilo en Bolimow, naskigxloko de pastro Nowakowski. Pli frue estis celebrita S-ta Meso kaj funebraj ceremonioj en Ostrowite, kie li dum multaj jaroj estis parohxestro. Poste kelkaj auxtobusoj kun liaj parohxanoj venis al Bolimow, kie ankaux estis celebrita la S-ta Meso. En ambaux ceremonioj partoprenis multaj homoj, ankaux esperantistoj. Pregxoj al Dio kaj multaj florkronoj kovris la tombon. Li cxiam restu en nia memoro. Boguslaw Sobol |
La 12-an de marto 2001 mortis
longjara IKUE-ano - sacerdoto
Antonin Mlcxak el Cxehxio. Gxis lasta spiro li estis fidela membro de
IKUE.
Li naskigxis la 6-an de julio 1919. Sacerdotan
ordinon li akceptis la 29-an de junio 1948
en Olomouc. Plejlonge li plenumis sacerdotajn servojn gxis la morto en
urbeto Sxtity (nur kelkajn kilometrojn de iama IKUE-Tendaro en
Herbortice).
Lia entombigo okazis la 20-an de marto en Sxtity.
Apenaux unu monaton post forpaso de pastro Giacinto Jacobitti mortis nia frato - pastro Carlo Musazzi. Li forlasis la Esperanto-Redakcion de Radio Vatikana kaj Romon fine de la pasinta jaro kaj li eklogxis en urbo Kremona (en norda Italio). Dum kuracistaj esploroj oni diagnozis al li kanceron. Li naskigxis la 24-an de marto 1922. Aprile de 1947 li farigxis pastro de la ordeno de la barnabitoj kaj kelkajn monatojn poste li atingis Argentinon, kie li restis dum dudek jaroj. En 1968 li translokigxis al Hispanio, kie li estis superulo kaj parohxestro en Madrido. Dum kvardek jaroj li do estis misiisto, instruisto, parohxestro. Kiam laux peto de IKUE estis sercxita pastro - redaktoro por la E-elsendoj de RV, li venis al Romo en 1988, por esti vicparohxestro en roma parohxo. Li mortis jxauxde nokte la 22.2.2001 sepdek naux jaragxa. Pastro Carlo estis cxiam gxojo-inspira persono, bonhumora, bonkora. Tre ravaj estis liaj rakontoj pri la komencaj jaroj en Argentino, kie per preskaux neniuj rimedoj li devis starigi religian komunumon kaj parohxon. Kiam li alvenis tien, ecx ne la hispanan lingvon li konis kaj por lerni gxin li sin turnis al la infanoj kaj geknaboj, kies simpla elparolo - li diradis - estas multe pli instrua ol universitataj kursoj. Pri tiuj pioniraj jaroj, kiel misiisto, li lasis kronikon, kiun ni deziras iam publikigi. Carlo Sarandrea
La animojn de la mortintaj pastroj
ni rekomendas al pregxoj
de la gesamideanoj.
|
Ofte, gesinjoroj, eta manko povas
instigi al veturo,
ekzemple la manko de eta kilogramo da najloj. Tiun mankon en Suleyken
havis
Amadeus Loch, kies nemoveblaj posedajxoj etendigxis tute proksime de
Goronca
Gora, t.e. "Varmega Monto".
Do, por havi suficxe da najloj por konstruado de remizo, tiu Loch iutage iris al sia edzino kaj eble tiel diris: "Ho, mia ?onka, jen manko de eta kilogramo da najloj ekaperis! Tial ni devas veturi al Oletzko. Kaj por ke la veturo estu agrabla, vi do povus kunveturi. Estas ja la samaj preparadoj, kaj se oni do devas forveturi, tiam oni atentu por ne esti sola." Tiel dirinte, Amadeus Loch iris eksteren kaj tuj poste lia edzino el familio Popp metis cxiujn veturajn bezonajxojn sur la fornobenkon. Koncerne la mangxon, interalie tie trovigxis: lardo, flanoj, kukumoj en salakvo konservitaj, pato da brasikajxo, sekigitaj piroj, korbo da ovoj, frititaj fisxoj, cepoj, ronda pano kaj stufita kuniklajxo. Tiam sxi metis je dispono la paltojakon, galosxojn, kovrajxojn, tukojn kaj pulsvarmigilojn - dum Amadeus prizorgis la cxevalcxaron; kaj elsercxinte siajn kvar subjupojn, sxi senprokraste rapidis al sia frato Pauxlo Popp kaj diris: "La manko de eta kilogramo da najloj devigas Amadeus kaj min forvojagxi. Morgaux, eble postmorgaux ni devos vojagxi al Oletzko, kaj kiam oni do devas forveturi, tiam oni atentu por ne esti sola. Pro tio mi ne povas forlasi vin, estus do agrable, se vi kunveturus. Tiel mi eltenus la veturon pli facile!" Tuj sxi foriris kaj post mallonga interkonsiligxo komencis en la domo de la familio Popp la preparadoj por la veturo. Oni malfermis konservujojn, pretigis salitan viandon, rostis haringojn, bucxis kaj kuiris kokon, bakis panon, rapide fintrikis paron da sxtrumpetoj, krome oni alnajlis novajn hufumojn al la cxevaloj, riparis la jungilaron kaj plilongigis la hundorimenon. Farinte la plej necesajn preparlaborojn, Pauxlo Popp persone rapidis al sia bofrato Adolfo Abromeit. Al tiu li diris: "La sorto volas, ke ni devas forveturi. Do imagu, Adolfo, kial oni neniam fartas bone en fremdlando, ekde de la katoj gxis |
la cxevaloj, tial estus bone, se vi
jungus la cxevalojn
por nin akompani. La veturo estus iom pli agrabla."
Adolfo Abromeit, homo cxiam fortimigata, kuris de la kelo al la subtegmento, de la subtegmento en la garbejon, de la garbejo en la kuirejon kaj cxion akcepteble kunmetinte, li kuris tra la kampoj al sia onklo, la leterportisto Hugo Zappka, kaj diris: "Malfelicxo okazis. Fakte brulego. Ni devas forvojagxi al Oletzko, kaj vin, kara onklo, ni ne povas forlasi jam pro la katoj kaj la cxevaloj." Tiel li diris kaj tuj li jam rekuris hejmen. Hugo Zappka, la leterportisto, ordigis la alvenintajn posxtajxojn, iomete starigis bilancon kaj sidigxinte skribis sian testamenton. Tiam li ordigis cxion por la veturo kaj vizitis sian avon Hamilkar Schass, tiu sian onklon Kuckuck, Kuckuck Ludovikon Karnickel, Karnickel la Urmoneit-familianojn, kaj iom post iom la tuta anaro de Suleyken neembarasite estis preta por forveturo, akompanonte unu el siaj anoj en fremdlandon. Kiel konsiderinda la vojagxgrupo estis, vi povas imagi, se mi diras, ke la cxaro de Amadeus Loch jam estis proksime al la vilagxo Striegelhof, dum la lasta, malgajega Bondzio ekmovigxis el Suleyken. Tiel ili ekveturis kaj lauxdire jenaj even-toj okazis dumvoje: du infanoj naskigxis, la maljuna Logaux perdis sian lignan kruron, inter la sxuisto Karlo Kuckuck kaj la riverfisxisto Valentin Zoppek estigxis konflikto, la arbohakisto Gritzan degnis paroli du kompletajn frazojn, krome oni vidis sovagxan uron, kiu poste montrigxis bovino, oni rigardis la nekredeble grandajn betokampojn de Schissomir, ecx interrompis la veturon por spekti la manovron de la famkonataj Infanterianoj de Kulkako kaj, memkompreneble, akiris etan kilogramon da najloj en Oletzko. Laux pliaj informoj la vojagxgrupo post konvena tempo revenis kaj disigxis kun la certigo, ke estas agrable, se en fremdlando oni ne devas esti sola. La veturo al
Oletzko - Mazuraj rakontoj
de Siegfried Lenz.
Esperantigis Hugo Westhoff |