Por komuna busvojagxo al la 15-a EK en Zagrebo sin anoncis jam 24 cxehxoj (3 personoj vojagxos pertrajne) kaj 13 slovakoj. Ankoraux do restas liberaj 7 lokoj en la buso. Se vi deziras, karaj gefratoj, eluzi facilan vojagxon al tiu tre promesdona kristana kongreso, bv. tion tuj post aligxo anonci | al mi, por rezervi al vi lokon en la auxtobuso. Por pli bona pregxado ni havos la novan pregx- kaj kant-libron ADORU. La aligxiloj kaj informoj aperis el lasta n-ro de Dio Benu. Volonte mi disponigos al vi pluajn aligxilojn. Skribu do al: Miloslav Sxvacxek, Trsxicka ul. 6, CZ-75127 Pencxice. Ne prokrastu longe la aligxon! |
Dumvoje de urbo Lansxkroun al urbo Sxtity atentigos vin
vojmontrilo pri proksima malgranda kaj malricxa montetara vilagxeto Herbortice.
Gxi ne estas same malgrava, kiel multaj similaj vilagxetoj pro tri kauxzoj.
Domoj de tiu vilagxo situas sur deklivoj, meze de kiuj fluas rojo. Interese
estas, ke tiu rojo estas landlimo inter Bohemio kaj Moravio. Dua
kauxzo de gxia graveco estas, ke en sepdekaj jaroj de la pasinta
jarcento tiu vilagxeto famigxis per Katolikaj Esperantaj Tendaroj, perforte
likviditaj de komunistoj. Kaj la tria, la plej grava kauxzo estas, ke tie
naskigxis nia tre kara jubileulo, 80-jarulo, pastro Josef Xaver Kobza (27.2.1921).
Frato Xaver (laux tiu nomo li estas la plej konata inter katolikaj esperantistoj) post forlaso de la baza lernejo farigxis razisto. Nelonge post tio maturigxis en li sopiro pri sacerdotigxo. Tiucele li en la jaro 1941 ekstudis en Pisek en Instituto por Malfruaj Sacerdotaj Vokitecoj cxe Kongregacio de Fratoj de la Plejsankta Sakramento (Petrinoj). Sekvan jaron estis lia studado interrompita gxis fino de la milito pro deviga laboro en Germanio. Post fino de la II-a mondmilito (1945) frato Xaver studis cxe Petrinoj en Cxeske Budejovice kaj sekvan jaron li farigxis novico en Kongregacio de Fratoj de la Plejsankta Sakramento. Li studis teologion gxis la jaro 1950, kiam okazis fifama tutsxtata invado kontraux klostroj, realiganta likvidon de la ordenoj kaj kongregacioj fare de komunista kontrauxeklezia bato. Post kelkmonata restado en interniga koncentreja klostro en Hejnice, li estis fordirektita al PTP (armea reeduka laborbataliono). Fine de jaro 1952 li estis kun 15 aliaj "soldatoj" arestita kaj jugxita de armea tribunalo pro "sxtatperfido, spionado kaj sabotado". Fine li estis kondamnita je dujara karcera restado pro nepermesita grupigxado. Post akiro de libereco, frato Xaver 15 jarojn laboris en sia razista profesio, dume li sekrete plu studis teologion kaj fine en la jaro 1969 li estis sekrete ordinita. En la jaro 1971 li, post 30-jara interrompadata studado, povis finfine publike cxe la altaro mescelebri. Nuntempe, en sia 80-jarigxo li plenumas animzorgajn servojn en urbo Pisek. Spite de cxiuj malfacilaj vivsituacioj, nia frato kaj pastro Xaver cxiam konservis bonan humoron gxis nun. Kie li estis, tie regis cxiam gaja atmosfero kun ofta kantado. Nun ni permesu al nia jubileulo al ni rakonti kelkajn siajn travivajxojn. "Volonte mi rememoras mian infanagxon kaj mi dankas al Sinjoro Dio, ke li donis al mi tiel bonajn kaj piajn gepatrojn. Ili estis modelo por tuta mia vivo. Mi dankas al Dio, ke nia dekpersona familio vivis en malricxeco, en ligna dometo kun unu pli granda cxambro kaj unu cxambreto. Mi havis du fratojn kaj kvin fratinojn, cxiuj jam transpasxis sojlon de eterneco. Cxe mia frato Stefano mi ellernis frizistan profesion. Li proponis al mi, ke mi krom germana lingvo lernu ankaux Esperanton, kiun li bone regis, kiu poste tre ricxigis mian vivon. Aktive mi partoprenis skoltajn aktivadojn, kie mi trovis bonajn amikojn, kun kiuj mi travivis multajn belajn travivajxojn. Cxiam mi tre sxatis muzikon kaj kantadon. Unue mi ludis violonon, poste mandolinon kaj nune gitaron. Kompreneble mi ankaux ekkonis, kion signifas esti enamigxinta. Mi do havis multajn kamaradojn kaj amikojn kaj ankaux suficxe da amuzo, tamen mi ne estis kontenta. La respondon mi trovis en la libro de Tomaso Kempenio "Imitado de Kristo", ke nura mondo al mi ne kapablas doni la felicxon. Mi konfidis tion al mia fratino, ordenanino, kiu rekomendis al mi eniri Instituton por Malfruaj Sacerdotaj Vokitecoj en Pisek. Kiel 20-jarulo mi do estis tie akceptita nesciante, kiel longan kaj zigzagan vojon mi devos iri por atingi la celon - sacerdotigxon. Sed la Sinjoro estis cxiam kun mi, li gvidis min kaj alkondukis tien, kie li min volis havi. Deo gratias!" Fra- to Xaver estas konata kiel kunfondinto kaj kunorganizinto |
de la Katolikaj E-Tendaroj en Herbortice, pri kiuj
ni raportis sur pagxoj de nia gazeto DIO BENU. Sed certe ni estas scivolemaj,
kion li diras pri sia engagxigxo en la E-movado post sia esperantistigxo
instige de la frato Stefano.
"Esperanto tre ricxigis mian vivon. Post mia reveno el malliberejo hejmen en Herbortice kaj laborante denove mian profesion, mi fondis E-rondeton, por lerni internacian lingvon. Baldaux poste ni partoprenadis diversajn E-arangxojn enlande, ankaux en Pollando. La felicxa okazo tusxis min, povinte partopreni Universalajn Kongresojn en Sofio kaj Budapesxto. Tre belajn rememorojn pri ili mi havas. La katolikaj someraj tendaroj en mia naskigxvilagxo Herbortice estis por mi ankaux granda gxojo kaj lastatempe renkontigxo de cxehxaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj en Zilina kaj precipe la IKUE-Kongresoj en Olomouc, Romo kaj Rimini. Ankaux cxe ni en Pisek ni havis kelkajn sukcesajn E-arangxojn. Firme mi kredas, ke tiel genia inventajxo, Esperanto, plenumos en estonto sian historian rolon; unue en la katolika eklezio. Dume estas necese, ke ekzistu konstante novaj kaj novaj esperantistoj, parolantaj Esperanton. Se estas volo de Dio, ke cxiuj estu unu, poste tio certe realigxos." Jes, ni povus citi pluajn fragmentojn el interesa rakontado de pastro Xaver. Ni ankoraux donu al li eblecon rakonti pri sia restado en konata malliberejo por politikaj malliberuloj Praha-Ruzyn. "Neniam mi ekpensis, ke ankaux mi tie aperos kiel grava krimulo en malgranda cxelo kun netravidebla fenestro. Cxiumomente en pord-luketo aperis okulo de gardisto. Mi estis nura numero. Mi tie estis sola, ekzistis neniu promeno, nur kelkajn pasxojn sur koridoro kun benditaj okuloj al demandesploroj. Mangxajxoj? Nur tiom, por ke homo ne mortu, konstanta malsato, precipe dimancxe. Neniu laboro, terure, nur unufoje dum la semajno lavi la plankon, ho kia gxojo! Mi ekkonis tie, kio estas vera timo. La timo, kiu skuigis min pro timo, ke mi pri aliulo ne diru ion, kio povus al li damagxi. Neniam en la vivo mi havis tiom da libera tempo kiel tie. Tio estis granda donaco de Dio, estis tio spiritaj ekzercoj. La Krucvojon mi povis mediti kaj pregxi preskaux tutan tagon, same pregxi helpe de fingroj rozarion. Mi kantis por mi cxiujn konatajn kantojn. La tuta jaro estis sen la Sankta Meso kaj la sankta komunio. Des pli intensece mi gxuis cxeeston de Dio en mia koro. Ofte mi ripetadis: Mi adoras Vin, Dio Patro, Filo kaj Sanktega Spirito, kiu estadas en mi, dauxre Vi estas kun mi. Cxion mi volas fari pro amo al Vi, por la gloro kaj honoro via. Vi min benu kaj estu mizerikorda al mia animo. Mi sentis certecon, ke cxio estas en la manoj de Dio kaj ke kia ajn verdikto, per kiu oni min punos, servos al mia bono. Tial mi diradis: Kian felicxon sentas mi, pensante, ke Vi, Kreanto de la mondo nia, Vi, la Reganto, Regxo super regxoj, Vi Patro estas, mi infano via. Vi scias, kio por mi estas bona, Vi estontecon mian tutan konas, cxar mia Patro Vi estas amplena, plezure en morgauxon mi rigardas. Vi bone scias, kio min utilas, cxiopov? via ne posedas limon, am? via la plej alta cxion donas, por felicxigi de infan? animon." Nia kara frato Jozefo Ksavero, kune kun vi ni dankas al Dio por via tuta gxisnuna vivo, por via forta kredo, cxiama optimismo kaj gajeco, kiuj priricxigis vivojn de multaj viaj geamikoj. La bona Dio, al kiu vi cxiam plenkore fidis, donu al vi sanon kaj forton, por ankoraux longe labori sur la vitejo de la Sinjoro. La Virgulino Maria vin patrinece sxirmu. Dum arangxoj de la katolikaj esperantistoj ni cxiam ricevis de vi sacerdotan benon. Nun akceptu benon de ni, laikuloj. Benu kaj gardu vin la cxiopova kaj kompatema Dio la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen. |
Komparante kun Sebranice regis en la tendaroj de Herbortice
iom alia spirito; ni tie estis parte duonkasxe en la tempo de komunista
diktaturo. Cxiun fojon ni atendis, ke sur nin falos peza mano de la "legxo".
La tendaro situis sur deklivo, cxiu partoprenanto alveturigis propran tendon.
La nombro de la tendaranoj de jaro al jaro pligrandigxis, gxis gxi superis
centon. Krom eksterlandaj gastoj alveturis ankaux pastroj el Italio, Pollando
kaj multaj pastroj alternadis el nia patrujo.
Ni, pli agxaj partoprenantoj tiam estis je tridek jaroj pli junaj. Diversaj kantoj, akompanataj per gitaroj, havis sian premieron. Cxe la tendarfajroj ni ofte bonvenigadis vizitantojn el najbaraj vilagxoj, komune ni organizis maskparadan procesion. Vilagxestro kaj direktoro de la lernejo, s-ro Frantisxek Severin, tenis protektan manon super la tendaro, per kio li tiam multe riskis. Tiu tiutempa duonlegxeco donis al la spirito de la tendaroj sian specife cxarman etoson. Lada Mlejnek En moderna salesana pregxejo de Virgulino Maria - Helpantino
de la Kristanoj en Brno-Zabovresky (Cxehxio) oni celebros cxiun unuan vendredon
de la monatoj en la jaro 2001 Sanktan Meson por esperantistoj (5.1., 2.2.,
2.3., 6.4., 4.5., 1.6., 6.7., 3.8., 7.9., 5.10., 2.11., 7.12.) cxiam je
la 18-a horo. Tiuj Sanktaj Mesoj povas esti monataj spiritaj renkontigxoj
de la esperantistoj ne nur el urbo Brno kaj gxia cxirkauxajxo, sed por
cxiuj, kiuj tiutempe kaj en tiuj tagoj povas ilin cxeesti. Cxiuj estas
tre kore invitataj.
|
Ho, Jesuo,
sur lign? de l? kruco malnoble altigita, de Dio kaj homoj soleclasita. La suno sen Vi ne lumas kaj lun? ne aperas sur cxiel?, la ter? trista en funebro ploras plenplena de malhel?. Ho, eniru pekmalesperon, gxin tusxetu per krucligno. Jesuo krucumita, sin turnanta ame al homo. Kiel jasmeno pregxejo hela,
Verkis Leszek Legowski, tradukis Zofia Kamieniecka
|
Prelego prezentita la 20-an de majo 2000 kadre de Tago
de Prelegoj kaj Diskutoj en Cxeske Budejovice, Cxehxio
La kroata popolo estas la unua slava popolo, kiu akceptis
la kristanismon kaj sencxese restis ligita kun la Katolika Eklezio. En
la kroata popolo la kristanismo vivas jam 13 jarcentojn. La unuajn kontaktojn
kun la Sankta Segxo oni havis jam en la jaro 641, kiam sur la teritorion
de la hodiauxa Kroatio alvenis misiisto, sendita de la Papo Johano la IV-a
mem, plejversxajne dalmato el Zadar, cxar slavaj gentoj venintaj sur la
novan teritorion estis paganoj. La katolika religio rapide enradikigxis
en la kroatan popolon. La tiamaj regantoj subtenis la konstruadon de multaj
pregxejoj kaj monahxejoj. La princo Branimir deziris plifortigi la rilatojn,
tial li per aparta letero sendita al la Papo Johano la VIII-a esprimis
fidelecon kaj obeon. En la respondo la Papo informis la princon, ke li
celebris la Meson sur la tombo de Sankta Petro kaj pregxis por elpeti Dian
benon por la "lando de Branimir kaj lia popolo". Dum la postaj jarcentoj
pluraj kroataj regantoj havis skribajn kontaktojn kun la reprezentantoj
de la Sankta Segxo.
|
kaj Jugoslavio en la jaro 1966. Tio ebligis iom pli da
libereco por la katolikoj mem; komencis aperadi la religia gazetaro. Pli
pozitive oni komencis skribi pri la Sankta Segxo. La zagreba cxefepiskopo
Franjo Sxeper igxis kardinalo kaj prefekto de Kongregacio pri Edukado kaj
la Kredo. Sekvis pli multaj ekleziaj okazajxoj, inter ili beatproklamo
de Nikola Tavelicx, ktp.
Novajn ondojn en la rilatoj donis la elekto de la papo Wojtyla kaj celebro de la Jaro de Princo Branimir. La diplomatiaj rilatoj kaj intersxangxo de la ambasadoroj inter Jugoslavio kaj la Sankta Segxo renovigxis en la jaro 1970. Dum la militaj jaroj 1991-1995 ekestis pozitiva sinteno de Vatikano rilate de agnosko de Slovenio kaj Kroatio kaj por priparolo de la paco en Bosnio kaj Hercegovino. La Sankta Segxo la 20-an de julio 1991 atentigis pri neceso de agnosko de la novaj sxtatoj Kroatio kaj Slovenio. Gxi agnoskis tiujn sendependajn sxtatojn la 13-an de januaro 1992, tri tagojn antaux la oficiala agnosko flanke de la Euxropa Unio. La sxangxo de la regximo alportis kaj al la Katolika Eklezio kaj al aliaj konfesioj pli da libereco. La katolika teologia fakultato en julio 1990 estis reakceptita en la sinon de la Zagreba Universitato (oni nuligis gxin en la jaro 1952). Plene oni solvis la statuson de la fakultato en la jaro 1996. Ekde la lernojaro 1991/92 la katehxizada instruado estis enlistigita kiel studobjekto en la lernejoj. La Kroata Parlamento en la februaro 1992 nuligis la falsan proceson kontraux la kardinalo Stepinac, okazinta en la jaro 1946. La diplomatiaj rilatoj inter la Sankta Segxo kaj Kroatio estis ordigitaj meze de la jaro 1992. La unuaj tri kontraktoj inter la Sankta Segxo kaj Kroatio estis ratifikitaj la 9-an de aprilo 1997 en Vatikano. Ili rilatis al: juraj demandoj, kunlaboro en edukado kaj kulturo, kaj pri la eklezia helpo al la katolikoj en la armeo kaj polico. La kontrakto pri la ekonomiaj demandoj estis subskribita la 9-an de oktobro 1998. Oni nepre devas mencii, ke tio estis la unua okazo, ke oni sur tiu nivelo ratifikis la kontraktojn inter la Sankta Segxo kaj iu sxtato, kiu eliris el la komunisma regximo. La kontrakto pri la juraj demandoj aparte pritraktas jenajn temojn: religian liberecon, aparti- gon de la Eklezio disde la sxtato kaj bezonon de la kun- laboro. La kvara kontrakto pritraktas la financadon de la Katolika Eklezio kaj di- finon redoni al la Eklezio havajxojn, forprenitajn dum la komunisma regximo aux anstatauxi kaj kontrauxpagi tiujn, kiujn oni ne plu povas redoni. Rekoninte la socialan statuson de la Eklezio, la sxtato certigas la monsubtenon el la sxtata bugxeto. Tiun monon oni asignas por la elspezoj de la klerikaj kaj ekleziaj oficistoj, por konstruado kaj rekonstruado de la pregxejoj kaj parohxaj centroj, kiuj ne trovigxas sur la listo de la kulturaj monumentoj, kaj por la subteno de edukado kaj karitata agado de la Katolika Eklezio. Papo Johano Pauxlo la II-a, la tutmonda pilgrimanto, realigis sian 113-an eksterlandan viziton per vizito de Kroatio en la jaro 1994. Sed li ne estis la unua papo, kiu venis al la kroata teritorio. La unua, kiu vizitis tute hazarde Kroation, estis Papo Aleksandro la III-a en la jaro 1177. Li kun siaj akompanantoj, navigante tra Adriatiko, pro malbona vetero devis albordigxi en Zadar. La dua papo, kiu venis al la teritorio de Kroatio, estis Papo Pio la VII-a, kiu en la jaro 1800 vizitis la kroatan Istrion. Menciindas, ke dum la komunisma regximo estis iuj pozitivaj inklinoj por la vizito de la Papo, sed cxiam tion malhelpis la Serba Ortodoksa Eklezio kaj parto de ekstremaj komunistoj. Kun granda atento la kroata popolo atendis la viziton de la Krista anstatauxanto. Tio okazis en la jaro 1994 (la 10-an kaj la 11-an de septembro), kiam la lando ankoraux suferis pro la militaj okazajxoj. Sur la stratoj de Zagrebo trovigxis multaj miloj da kredantoj kaj la kroataj televido kaj radio rekte elsendadis cxiujn okazajxojn de la vizito. Dum sia prediko la Papo atentigis pri graveco de kredo kaj pardono. Al Zagrebo tiam venis miliono da kredantoj, kiuj felicxaj salutis la Papon. La dua vizito de la Papo Johano Pauxlo la II-a havis tre specialan motivon: beatigon de la kardinalo - martiro Alojzije Stepinac inter la 2-a kaj la 4-a de oktobro 1998. Gxi okazis en la plej konata kroata Maria pilgrimejo Marija Bistrica. Tiam li substrekis: "En la persono de la nova beatulo unuigxas la tuta tragedio, kiu trafis la kroatan popolon kaj Euxropon en cxi jarcento, kiun karakterizas tri grandaj malbonoj: fasxismo, naciismo kaj komunismo". Dum tiu vizito la Papo vizitis ankaux Split kaj la plej malnovan katedralon en la mondo de sankta Dujam. En Solin li renkontigxis kun la kroata junularo. |
Kroata Episkopa Konferenco
Kroata Episkopa Konferenco estas rekonita de la Sankta Segxo en la jaro 1992. Gxi estas dividita je tri metropolitejoj: 1. Zagreb: Zagreba Cxefdiocezo, Diocezo de Varazdin, Diocezo de Pozega, Diocezo de Dakovo kaj Srijem, Diocezo de Krizevci. 2. Split: Diocezo de Sxibenik, Diocezo de Hvar, Diocezo de Dubrovnik. 3. Rijeka: Diocezo de Krk, Diocezo de Pula kaj Porecx. Aparta Cxefdiocezo de Zadar, rekte respondeca al la Santa Segxo. Armea vikariejo, fondita la 25-an de aprilo 1997.
|
Logxantaro de Kroatio laux la logxantarstatistiko
el la jaro 1991:
Religio Nombro Katolikoj 3 666 784 Ortodoksoj 532 141 Grekkatolikoj 12 003 Malnovkatolikoj 937 Muzulmanoj 54 814 Hebreoj 633 Adventistoj 3 291 Protestantoj 3 469 Baptistoj 1 141 Jehovaj atestantoj 4 551 Pentekostanoj 817 Aliaj protestantaj komunumoj 7 374 Aliaj movadoj 224 981 Ateistoj 186 161 Sume 4 699 097 Dum la militaj jaroj la strukturo de la logxantaro sxangxigxis kaj kun gxi ankaux la religia konsisto de la logxantaro. |
Milita sufero de la Katolika Eklezio
Post la sxangxo de la politika sistemo en la jaro 1990
Kroatio spertis tre malfacilajn jarojn. La ribelo de serboj kaj agreso
al Kroatio kauxzis grandajn suferojn. Kolonoj da rifugxintoj devis forlasi
siajn domojn. La agresantoj postlasis detruitajn domojn, pregxejojn, monahxejojn.
Kun la logxantaro suferis ankaux la Eklezio. Nur tri kroataj diocezoj ne
estis rekte trafitaj de la militaj okazajxoj, sed la aliaj multe suferis.
Jen statistiko pri tio:
Objektoj
Tute detruitaj
Grave difektitaj Difektitaj
Sume
Parohxejaj pregxejoj
65
100
101
266
Aliaj pregxejoj
51
70
185
306
Kapeloj
88
79
87
254
Parohxejaj domoj kaj salonoj
66
85
135
286
Monahxejoj
7
24
49
80
Tombejoj
15
42
43
100
Publiklokoj, krucoj
88
16
30
134
Sume
380
416
630
1426
Dum la milito en Kroatio tri pastroj kaj monahxoj estis
murditaj kaj tri vunditaj. 226 pastroj, monahxoj kaj monahxinoj devis forlasi
siajn parohxejojn kaj monahxejojn kaj 17 estis en malliberejoj. Deko da
pastroj restis kun la kroata popolo sur la okupita teritorio de orienta
Kroatio por provi helpi al ili ne nur spirite, sed ankaux materie.
Ekleziaj lernejoj
La plej malnova edukejo estas la Katolika Teologia Fakultato en Zagrebo, fondita en la jaro 1669. Gxi fakte estas la bazo de la zagreba universitato. Pliaj superaj edukejoj: Teologia Fakultato en Split, Supera Lernejo en Dakovo, Supera Lernejo en Rijeka, Jezuita Filozofia-teologia Instituto kaj Fakultato. Mezlernejoj: En Zagrebo funkcias Episkopa Klasika Gimnazio (de la jaro 1991 publika). Episkopa Klasika Gimnazio en Split, Klasika Gimnazio en Pazin, Episkopa Klasika Gimnazio en Zadar, Klasika Gimnazio "Ruder Bosxkovicx" en Dubrovnik, Franciskana Klasika Gimnazio en Sinj, Salesana Klasika Gimnazio en Rijeka, Franciskana Klasika Gimnazio en Slavonski Brod, Klasika Jezuita Gimnazio en Osijek, Gxenerala Virina Gimnazio de Monahxinoj de S-ta Vinko en Zagrebo. Jam dum la antauxa regximo cxe kelkaj monahxinejoj funkciis infangxardenoj. Ili dauxrigis la laboron kaj malfermigxis kelkaj novaj. |
Kroata Caritas
La kroata Caritas estis fondita en la jaro 1934 fare de kardinalo Alojzije Stepinac. Dum la militaj jaroj Caritas helpis plurajn, ne nur katolikojn. Post la jaro 1946, kiam oni malpermesis la agadon, la karitata agado kontinuigxis en la parohxejoj. Post la II. Vatikana Koncilio Caritas reformigxis en kelkaj diocezoj. En Zagrebo en la jaro 1966 kardinalo Franjo Sxeper refondis Caritas. Zorgo por kroatoj eksterlande
|
Katolikaj informiloj
Pro la akuzo kontraux la Eklezio pluraj katolikaj informiloj, cxefe la gazetoj, komencis malaperadi post la dua mondmilito. La sxangxoj, kiujn alportis II-a Vatikana Koncilio, reflek-tigxis ankaux cxe iom pli libera prezentado ankaux de la skribaj katolikaj tekstoj. Jam dum la okazigo de la Koncilio oni komencis simplaforme eldonadi semajnan bultenon "Glas s koncila", kiu poste igxis la katolika semajna gazeto "Glas koncila", kiu hodiaux estas trovebla ankaux cxe la Interreto. Pluraj diocezoj kaj monahxaj komunumoj eldonas iom specializitajn gazetojn, ekz. "Veritas" Heroldo de S-ta Antonio. La Kroata Episkopa Konferenco fondis la Katolikan Radion, kiun oni povas auxskulti 24 horojn en la tuta lando kaj eksterlande cxefe danke al la Interreto. Meze de majo 2000 la radio festos sian trian datdevenon. En Kroatio disauxdigas ankaux jam tri jarojn Radio Marija, kroata filio de la internacia reto. Informa Katolika Agentejo, fondita de la KEK, cxiutage disponigas la informojn al interesitaj informiloj. De la jaro 1947 la kroata redakcio de la Vatikana Radio elsendas la nacilingvan progra-mon. Dum la jaroj de "malhelo" gxi estis grava informilo kaj ligilo kun la katolika mondo. La sxtataj radio kaj televido formis apartajn regiliajn redakciojn. Dungintoj cxe la Sankta Segxo Kadre de la internaciigo de la Roma Kurio, en la oficejoj de la Sankta Segxo postenas kelkaj kroatoj (oficejoj de la kongregacioj, Sekreta Vatikana Arkivo, diplomatia servo). Kroata sxtato kaj la Eklezio 1991-2000
Nova kroata registaro kaj la Katolika Eklezio
|
registaro, de la parlamento kaj de la sxtato. Ili
promesis plenumon de la subskribitaj kontraktoj inter la sxtato kaj Vatikano.
Tamen, la problemo dauxre restas plenumrapideco de unuopaj partoj, unuavice
financado, cxar oni proklamis gxeneralan sxparadon en la lando. Nune la
Katolika Eklezio monate ricevadas de la sxtato 14,000.000 kunaoj. Iuj proponoj
celas, ke la kredantoj mem per parto de sia imposto rekte partoprenu la
financadon de la Katolika Eklezio.
La Eklezio ne tuj postulis redonon de cxiuj konstruajxoj, komprenante, ke la antauxa registaro ne klare esploris, kio estis forprenita de la Eklezio, kaj pro tio ne estas klare, kion oni devas redoni al gxi. Oni opinias, ke la havajxo de la Eklezio estas valora, kaj ke la Eklezio mem povus profiti en la kazo de la redono per la luo de la uzantoj. Dum la lasta tempo ankaux aktualas la demando pri la katehxiza instruado en la publikaj lernejoj. Nome, momente cxiuj lernantoj povas libere elekti, cxu ili sekvos tiun studobjekton, kaj se jes, tiam gxi eniras la liston de la oficialaj studobjektoj de la lernanto kaj la lernanto ricevas notojn. La sxtato pagas la katehxiston, kiu havas cxiujn rajtojn, kiel cxiu ajn instruisto en la lernejo. Kiam oni parolas pri la katehxizado en la lernejoj, la Eklezio kaj la sxtato konscias, ke nepras pluraj sxangxoj. La lasta novajxo estas, ke la Papon vizitis la kroata cxefministro, Ivica Racxan, prezidanto de la Social-Demokrata Partio, t.e. la reformita ekskomunista partio. La vizito okazis la 8-an de majo. La Papo kun granda atento auxskultis la informojn de kroata cxefministro kaj akcentis sian subtenon por antauxenigo de Kroatio kaj gxia pliproksimigo al la mondo. La cxefministro ricevis ankaux subtenon de la sxtata vicsekretario de la Sankta Segxo, cxefepiskopo Giovanni Battista Reo. Oni substrekis, ke la rilatoj ne nur dauxrigu, sed plu evoluu. Dum tiu renkontigxo oni ankaux parolis pri Bosnio kaj Hercegovino, kaj la episkopo atentigis, ke la Sankta Segxo interesigxas pri la memstara kaj kompleta sxtato Bosnio kaj Hercegovino, kaj pri la reveno de la kroatoj kaj konservado de la plurkultura karaktero de tiu sxtato. La cxefministro substrekis dum sia vizito al Vatikano, ke la nova registaro deziras plene estimi la kontraktojn kun la Sankta Segxo, kaj atentigis, ke la alia flanko komprenas momentajn ekonomiajn problemojn de Kroatio. Kvankam neformale, oni komencas paroli, ke eble ankaux la prezidento de Kroatio vizitos Papon komence de julio. Gxis nun aperis pluraj verkoj pri la rilatoj inter la Sankta Segxo kaj Kroatio. La plej nova dulingva (kroata-itala) verko "Hrvatska - Sveta Stolica / Croatia - Santa Sede" (Kroatio - Sankta Segxo - rilatoj tra la jarcentoj) kompilita de D-ro Tomislav Mrkonjicx (oficisto cxe la Sekretaj Vatikanaj Arhxivoj), prezentas la rilatojn inter la du sxtatoj de la komenco de apero de kroatoj sur cxi tiun teritorion, tra la jarcentoj kaj diversaj politikaj sistemoj gxis la hodiauxaj tagoj. La libro estas ilustrita per pluraj dokumentoj kaj fotoj, kiuj ilustras la 13-jarcentan fidelon de la kroata popolo al la Krista anstatauxanto sur la tero. |
MALLONGA
PREZENTO
DE LA STATO DE LA KATOLIKA EKLEZIO
EN ALIAJ EKSJUGOSLAVIAJ SxTATOJ
Makedonio
En tiu sxtato katolikaj kredantoj apartenas al la malplimulto, cxar de katolikoj estas malpli ol 1% de la tuta logxantaro. Tamen, la gxenerala socio respektas la Eklezion. Eklezio posedas fermitan diocezan gimnazion. Tiu gimnazio havas tre grandan rolon por la Katolika Eklezio en Makedonio. La lernantoj dauxrigas la edukadon en ekleziaj klasikaj lernejoj ekz. "Paulinum" en Subotica kaj la klasika lernejo en Zadar. Post la fino de la mezlerneja edukado, oni dauxrigas la studadon cxe la papaj universitatoj en Romo aux teologiaj fakultatoj en Germanio. Kvankam hodiaux en la mondo la intereso pri la eklezia servo falas kaj grandnombraj diocezoj havas malmultajn pastrojn, la Katolika Eklezio en Makedonio kun nur kelkmil kredantoj de ambaux ritoj (okcidenta aux roma kaj orienta aux bizanca) hodiaux nombras 22 studentojn kaj 24 gimnazianojn. Cxiuj kandidatoj apartenas al la bizanca rito, sed ili servos en ambaux ritoj, samkiel pluraj nunaj pastroj. Sed la situacio ne cxiam estis tia. Dum la antauxa regximo estis malplimulte da kandidatoj. La kialo estis negativa edukado en la lernejoj, kaj negativa respekto al la Eklezio kaj religio gxenerale. En la lernejoj la lernantoj, kiuj vizitis pregxejon, havis ofte problemojn. Tamen, oni devas |
atentigi, ke la antauxa makedona regximo kompare kun
aliaj eksjugoslaviaj respublikoj pli respektis la Eklezion. Ekz. la lernantoj
de la ekleziaj mezlernejoj povis senprobleme studi en la sxtataj fakultatoj
en Makedonio, dum tio estis iom malfacila en aliaj respublikoj.
De la jaro 1991, kiam Makedonio memstarigxis, la kredanta vivo pli intensigxis. Homoj komencis liberigxi de la komunisma ideologio, kvankam gxi praktike regis gxis la jaro 1998. En la jaro 1995 la Eklezio unuan fojon komencis eldonadi sian gazeton. Hodiaux pluraj aferoj sxangxigxis. Cxe la televido kaj radio (kaj sxtata kaj privataj) oni publike disauxdigas diservojn okaze de Kristnasko, Pasko kaj okaze de aliaj festoj kaj diversaj diskutoj religitemaj. La publikaj medioj pli parolas pri la religiaj temoj: la gazetaro prezentas okazajn artikolojn pri la katolikaj festotagoj, vivo de sanktuloj kaj pri aliaj spiritaj temoj. Oni multe parolas pri la religia edukado en la lernejoj kiel pri regula studobjekto kaj oni esperas, ke tiu strebo realigxos jam la venontan lernojaron. La Katolika Eklezio en Makedonio konsciigxas pri la 45-jara ideologio kaj gxi montras maksimuman komprenemon por tio kaj faras maksimumon por la plibono de la kredantoj. |
Jugoslavio
Cxi informo cxefe rilatas al katolikoj vivantaj en norda parto de la lando, Vojvodino, tamen gxi certe povas prezenti gxeneralan sintenon al la Katolika Eklezio. Antaux la nauxdeka jaro, la diocezo de Subotica estis plej bone organizita diocezo en Jugoslavio. Jam tiam gxi havis organizitajn parohxajn kaj cxiujn diocezajn konsiliojn. Pro tio gxi estis modelo al aliaj. Dum la lastaj dek jaroj la situacio multe malbonigxis. Cxar la milito en cxi partoj produktis nekomprenemojn kaj malamikecon, la informpropagando pro tio kulpigis la Katolikan Eklezion kaj Papon. Esti katoliko en Jugoslavio hodiaux signifas esti neakceptita aux esti civitano de la dua rango. Oni ne povas paroli pri la publika agado de la Eklezio cxe la sxtataj informiloj, aux cxe la privataj, cxar la kroata minoritato ne estas agnoskita kiel minoritato. Hungaroj kaj slovakoj havas iom pli bonan pozicion gxuste pro tiu rekono de la minoritato. |
Kiam oni parolas pri nova evangelizado, oni agas tiel,
kiel ili povas. Estas multaj plenkreskaj katekumenoj.
Ekzistas pastra seminariejo kaj klasika eklezia gimnazio. Ekzistas ankaux teologia-katehxista instituto, kie oni instruas katehxistojn. La katehxistoj hodiaux estas gravaj en la vivo de la parohxejoj, sed oni deziras esti pretaj, kiam oni iun tagon povos eniri la publikajn lernejojn per la katehxizado. Gxenerale malpliigxas la nombro de la monahxaj kandidatoj kaj la monahxinaj preskaux malaperis. En cxi parto de Jugoslavio agas tri monahxaj kaj kelkaj monahxinaj komunumoj. Ili agas en parohxejoj, sed ili ne agas en brancxoj de siaj ordenaj specializoj. Fine oni povas diri, ke kompare kun aliaj eksjugoslaviaj landoj cxi tie la situacio estas plej malfacila. Gxi iom similas al la iama situacio en Albanio, tamen ne tiom severa kaj sen sangaj persekutadoj. |
Slovenio
La Eklezion en Slovenio oni ofte riprocxas, ke gxi okupigxas pri politiko, sed tio estas pro gxia aktiva kritikado de la situacio en eduksistemo kaj abortado. Kiam oni parolas pri edukado, ne temas nur pri la ideoj por plibonigo de la gxenerala eduksistemo, sed ankaux por plenrajte publike en la lernejoj instrui katehxizadon. Okaze de la Granda Jubileo kaj cxe la sojlo de la tria jarmilo la Katolika Eklezio en Slovenio organizas sian Sinodon. Gxia celo estas interna pliprofundigo kaj plifortigo de la kredo, alia rilato al kristanismo, kompare kun la tradicia slovena rilato al la kredo, Eklezio kaj kristanismo. La moto de Sinodo estas "Elektu la vivon". La Papo dufoje vizitis Slovenion. La unuan fojon li vizitis Slovenion en la jaro 1996 (de la 16-a gxis la 19-a de majo). |
Lia lasta vizito (la 19-an de septembro 1999, Maribor)
rilatis al beatproklamo de la episkopo Anton Martin Slomsxek. Li estis
granda homo kaj li defendis la slovenan lingvon kaj slovenan kulturon kontraux
germanismo. Danke al lia strebado kaj la beatproklamo la aprezo de la Katolika
Eklezio en Slovenio pligrandigxis.
Oni gxenerale rekonis la strebadon de la Katolika Eklezio kaj gxian zorgon por la slovenaj lingvo kaj kulturo kontraux la granda imperio. La Katolika Eklezio en Slovenio tre suferis dum la komunisma regximo. Oni murdis 150 studentojn de teologio, en la malliberejoj estis 250 pastroj. Dum tiu periodo multe agis por la Eklezio la episkopo Vovka. Antaux nelonge komencigxis la episkopa procedo por proklami lin beata. Oni havas katolikan radion kaj kelkajn gazetojn: semajnajn kaj monatojn kaj tre bonan eldonejon |
Bosnio kaj Hercegovino
La Katolika Eklezio en Bosnio kaj Hercegovino multon suferis dum la lastaj jaroj. Pluraj pregxejoj estis detruitaj kaj kun la loka logxantaro ankaux la pastroj kiel rifugxintoj devis forlasi la domojn. ed kvankam la Eklezio suferis, en iuj lokoj restis kun la restinta logxantaro ankaux la ekleziaj servantoj. Cxefe restis la episkoparo. Ekz. en Banja Luka dum la tuta milito restis la episkopo Komarica. Tie oni organizis Caritas kaj ambulancon, kiu helpis al cxiuj. Pro tio oni tre estimis lin. Ankaux la cxefepiskopo kardinalo Puljicx restis en Sarajevo. Post la ebleco eliri el la blokitaj urboj ili tra la mondo prezentas, kiel suferis la popoloj en Bosnio kaj Hercegovino. Ambaux pro sia heroeco dum la milito ricevis ne nur agnoskojn de simplaj homoj kaj politikistoj, sed ankaux valorajn pacpremiojn, kiujn ili pludonis por la renovigo de sia lando. La Papo vizitis Sarajevon meze de aprilo 1997, kvankam lia vizito estis planita multe pli frue, la 9-an de septembro 1994, antaux la vizito al Zagrebo. Bedauxrinde pro malsekureco la vojagxo estis nuligita. La Papo celebris la Diservon en la kapelo en Castel Gandolfo kaj tralegis la predikon preparitan por Sarajevo. La televidstacio rekte dissendis la |
Diservon al Sarajevo. La vizito okazis dum la ankoraux
nepaca periodo en la lando. La internacia soldataro zorgis pri la sekureco
de la Papo. Dum du tagoj sur la stratoj de Sarajevo salutis lin ne nur
katolikoj el la urbo, sed ankaux tiuj venintaj el aliaj urboj de Bosnio
kaj Hercegovino, Kroatio. Apud la katolikoj staris ankaux membroj
de aliaj nacioj, kaj oni ofte povis auxdi el iliaj busxoj "Ni salutas nian
Papon". Kaj li alportis al Sarajevo kaj al la tuta logxantaro de Bosnio
kaj Hercegovino mesagxon de la paco; fine de la Diservo li liberigis tri
blankajn kolombojn.
La episkopoj de Bosnio kaj Hercegovino sojle de la Tria Jarcento pardonpetis cxiujn, kiuj suferis pro ajna malbonajxo farita de katolikoj, sed samtempe pardonas al cxiuj. Grava estas la agado de la Kroata Kultura Societo "Napredak", kiu havas siajn filiojn en pluraj lokoj. Ili organizas diversajn kulturajn kaj ekonomiajn manifestaciojn kaj ankaux zorgas pri edukado, monsubteno de lernantoj kaj studentoj. En Bosnio kaj Hercegovino funkcias kelkaj katolikaj lernejaj centroj, kiujn vizitas ankaux nekatolikaj lernantoj. Komence de marto cxiuj diocezoj organizis la jubilean pilgrimon al Romo. |
Deziras korespondi 34-jara
virino, juristino, kun geamikoj, kiuj partoprenos nunjaran Ekumenan E-Kongreson
en Zagrebo. Bv. skribi al: S-ino Zita Filepp, Str. Cazaban Nr. 51/A et.
III ap. 38, RO-3700 Oradea, Rumanio.