Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de CxEA agnoskita kiel laika eklezia organizajxo
Jaro
2001
(11)
Numero 2 (42)
Jen antauaj
numeroj de DIO
BENU
POST MALLONGA TEMPO BELAJ TRAVIVAJxOJ
Karaj gefratoj!
Nur kelkaj semajnoj dividas nin de belaj nunjaraj travivajxoj. La esperantistaro el la tuta mondo sin preparas vojagxi al Zagrebo - la cxefurbo de Kroatio, kiu farigxos nunjare ankaux cxefurbo de Esperantujo, cxar en gxi okazos 86-a Universala Kongreso de Esperanto. Sed ne nur gxi. Ankaux ni, kies monujo ne estas suficxe dika por partopreni la Universalan Kongreson, vojagxos kun gxojo al Zagrebo, por partopreni la 15-an Ekumenan E-Kongreson (54-an de IKUE kaj 51-an de KELI) kaj la 5-an Junularan Ekumenan E-Tendaron. La buskaravano veturonta el Cxehxa Respubliko estos jam internacia ekde ekveturo el urbo Olomouc. Kunvojagxos kun ni ne nur denove niaj tre karaj gefratoj el Slovakio, sed ankaux kvar |
gefratoj el Litovio. La vojagxo
mem certe estos ankaux
interesa. Dumvoje ni planas halti en interesa urbo Ptuj kaj en de gxi
proksima
pilgrimloko Ptujska Gora en Slovenio, trovigxanta nur en distanco de
duhora
veturado de nia celo - Zagrebo. Cxar kunvojagxos kun ni ankaux litova
pastro,
en Ptujska Gora ni planas celebron de la Sankta Meso, dum kiu ni
elpetos abundajn gracojn kaj spiritajn fruktojn por la ekumena kongreso
- la unua en la novaj jarcento kaj jarmilo. Gxi certe malfermos novan
etapon
de la fruktodonaj ekumenaj rilatoj de cxiuj kristanaj esperantistoj.
Komune
ni adoros Dion per Jesuo Kristo en la Sankta Spirito helpe de nova
pregx-
kaj kant-libro Adoru.
Gxis la revido en Zagrebo dum la 15-a Ekumena E-Kongreso. Miloslav Sxvacxek |
La statuo de Virgulino Maria la
Protektantino kun Jesu-Infano,
tenanta la fulmojn en la mano, estas unika en la tuta mondo.
Partoprenintoj
de la 48-a IKUE-Kongreso, okazinta en la jaro 1995 en urbo Olomouc,
Cxehxio,
eble memoras, ke tiu cxi statuto trovigxas super la altaro en Baziliko
de Cxielenpreno de Virgulino Maria sur monto Sankta Hostyn. Sabate, la
21-an de aprilo la vetero estis vere malfavora, supro de la monto estis
kasxita en pluvnuboj. Spite de tio la surmonta baziliko estis celo de
multaj
homoj, kiuj sopiris travivi spirite ricxan kaj belan travivajxon.
Tiutage
en la baziliko okazis grava solenajxo - pastra ordinacio de Jan Adamik,
filo de longjaraj IKUE-anoj, geedzoj Frantisxek kaj Otilie Adamik el
urbo
Prerov. Novpastro Jan - jezuito, post studjaroj en Krakovo kaj precipe
en Romo, farigxis sacerdoto de Kristo. La pastran ordinacion li
akceptis
el manoj de episkopo Jozefo Hrdlicxka el Olomouc, favoranto de niaj
aktivadoj,
kiu jam dufoje vizitis la IKUE-Tendaron en Sebranice. Ni deziras al
novsacerdoto
Johano, ke li entuziasme kaj fervore laboru dum multaj jardekoj sur la
vitejo de la Sinjoro.
En la baziliko regis tre gxoja etoso. La cxeesto de la Sinjoro kaj de la Virgulino Maria estis vere sentebla. Pregxante |
antaux la graca statuo de Maria -
la Venka Protektantino
de Moravio, mi metis en sxiajn manojn kaj en la manojn de sxia Filo
Jesuo
la nunjarajn arangxojn, precipe la 15-an Ekumenan E-Kongreson en
Zagrebo
kaj la 20-an IKUE-Tendaron en Sebranice. Sankta Hostyn trovigxas en
distrikto
Kromeriz - la venontjara kongresurbo de la 55-a IKUE-Kongreso. Tial mi
prezentis al Dipatrino mian pregxon: "Ho Maria, nia cxiela Patrino, en
la Plejsanktan Koron de via Filo kaj nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj en
vian
Senmakulan Koron, en viajn manojn mi transdonas la venontjaran
IKUE-Kongreson,
okazontan en Kromeriz, en urbo, de sur tiu cxi monto videbla. Se estas
volo de Dio, helpu, ke kongresontaj esperantistoj el diversaj landoj
venu
pilgrime cxi tien, por celebri la Sanktan Meson kaj honori vian Filon
per
unu lingvo - Esperanto. Ho potenca Protektantino, kasxu nin sub vian
sxirman
mantelon". Tiumomente mian koron plenigis agrabla sento, kvazaux
respondo
de nia cxiela Patrino: "Jes, venu, mia Filo kaj mi atendas vin".
Kun gxojo en la koro mi forlasis la monton Sankta Hostyn
konvinkita,
ke la venontjara kongreso de IKUE ricevos benojn elcxiele kaj placxos
al
la kongresanoj.
Miloslav Sxvacxek |
Laux la tradicio, en 1291, kiam la krucmilitistoj estis definitive pelitaj el Palestino, la masonitaj muroj de la domo de Maria estis translokitaj "per angxela servado" unue al Ilirio (hodiauxa Kroatio) kaj poste al la teritorio de Loreto (la 10-an de decembro 1294). Hodiaux, surbaze de retrovitaj dokumentoj, de la rezultoj de arkeologiaj fosadoj en Nazareto kaj sub la Sankta Domo (1962-1965) kaj de filologiaj kaj ikonografiaj studoj, pli kaj pli konfirmigxas la teorio, laux kiu la sxtonojn de la Sankta Domo oni transportis al Loreto pere de sxipo, laux iniciato de nobela familio Angeli, kiu regis en Epiro. Fakte, dokumento de 1294 jxus malkovrita atestas, ke Niceforo Angeli, reganto de Epiro, edzinigante sian filinon Ithamar al Filipo de Taranto, kvara filo de Karolo la 2-a Anjxuo, regxo de Napolo, transdonis al li serion da dotaj havajxoj, inter kiuj estas tre klare menciataj "la sanktaj sxtonoj forportitaj el la Domo de Nia Sinjorino la Virgulino Patrino de Dio". Enmurigitajn inter la sxtonoj de la Sankta Domo oni retrovis kvin krucojn el rugxa sxtofo de krucmilitistoj, aux pli probable de kavaliroj de unu el la armeaj ordenoj, kiuj dum mezepoko defendis la sanktajn lokojn kaj la relikvojn. Oni trovis ankaux restajxojn (ekz. ovon de struto), kiuj konjektigas devenon el Palestino kaj simboladon pri la mistero de la Enkarnigxo. La Sankta Domo, krome pro sia strukturo kaj pro la sxtona materialo, ne kutimaj en la cxirkauxregiono, estas konstruajxo fremda je la konstrumanieroj kaj kulturo de la loka regiono. Alifanke, la teknikaj komparoj de la Sankta Domo kun la Groto de Nazareto evidentigis kongruecon kaj kompletigon inter si de la du konstruajxoj. Tre grava por konfirmi la tradicion estas jxusdata esploro pri |
la prilabormaniero de la sxtonoj, farita laux la stilo de Nabateoj (la popolo de Petra), disvastigxinta en Galileo je la epoko de Jesuo (v. bildon 1). Tre interesaj estas ankaux multaj skrapajxoj, kiuj aperas sur la sxtonoj de la Sankta Domo, pritaksataj jud-kristan-devenaj kaj tre similaj al tiuj trovitaj en Nazareto . La Sankta Domo laux sia originala strukturo konsistas el nur 3 vandoj, cxar la orienta parto, kie staras la altaro, estis malfermita ale al la Groto. La tri originalaj muroj - sen propraj fundamentoj kaj bazitaj sur antikva strato altas apenaux tri metrojn. La supra materialo, konsistanta el brikoj, estis aldonita poste, kune kun la volbo (1536) por igi la lokon pli tauxga por kultado. La marmora tegajxo sur la muroj de la Sankta Domo de Loreto estis planita de Papo Julo la 2-a kaj realigita laux projekto de Bramanto (cx. 1507) fare de renomaj artistoj de la itala Renesanco. La Statuo de la Virgulino kun la Infano farita el lebanona cedro anstatauxigis tiun de la 14-a jc., detruitan de brulego en 1921. Famaj artistoj vicigxis dum la jarcentoj por plibeligi la Pilgrimlokon, kies famo disvastigxis rapide en la tutan mondon, farigxante privilegia celatingo de milionoj da pilgrimuloj. La Sankta Domo de Maria estas por la pilgrimulo okazo kaj invito por mediti pri la altegaj teologiaj kaj spiritaj mesagxoj ligitaj kun la mistero de la Enkarnigxo kaj la anonco de la Savo. Pilgrimloko de la repacigo La Sankta Domo estas nomata kelkfoje
"arkeo de la nova
Interligo".
|
"En auxgusto 1987 mi staris antaux "Carmel" en Lisieux. Iu sinjoro diras al mi: Mi venas el Strasburgo (Euxropa Parlamento) kaj tie oni komisiis al mi projekti flagon de Euxropo. Sub Dia inspiro mi elpensis bluan flagon, sur kiu trovigxas 12 steloj de la Mirakla Medaliono de Rue du Bac (la loko en Parizo, kie Nia Dolcxa Virgulino aperis al la sankta Katarina Laboure). Tiel la Euxropa flago estas la flago de nia Dolcxa Virgulino: blua fono kun 12 steloj (Apo 12,1). Mi diras tion al vi, pastro, cxar mi vidas sur via brusto la kruceton de la Blua Armeo (Maria-Movado en Francio). Tiu Euxropa flago estas akceptita de cxiuj euxropaj sxtatoj, nur | la angloj dubis."
Tiun interesan legajxon mi ricevis kaj tradukis en Esperanton el Nederlanda Katoliko 2001, n-ro 1, pagxo 5 por legantoj de Dio Benu. Mi dubas, cxu tiuj, kiuj vocxdonis por tiu cxi flago, sciis, ke la flago havas tian kristanan 'fonton', cxu ili dirus "jes" al gxi, sciante la signifon. Mi esperas, ke nia Sankta Patrino benas la landojn de Euxropa Komunumo, ankaux tiujn venontajn, novajn! Bart Ruigrok
|
La Monahxinoj de Sankta Vincento de Paul en Oradea - Rumanio
Ni estas Filinoj de Karitato de
Sankta Vincento de Paul,
servantinoj de malricxuloj, komunumo en Rumanio kun la sidejo en urbo
Oradea,
strato Mioritei n-ro 23.
La komunumo devenas el Parizo. La komenco estis tre simpla kaj malfacile perceptebla. La fondintoj sankta Vincento kaj sankta Luiza de Marillac volis helpi al franca socio en la XVII-a jc., kiu suferis pro malsato kaj diversaj epidemioj, kauxze de 30-jara milito. La 29-an de novembro 1653 sub la gvido de Luiza kelkaj junulinoj komencis kolektivan vivon. La unuaj devenis el vilagxoj kaj Luiza instruis ilin flegi la malricxulojn kaj malsanulojn. Tial ili estigis privatajn apotekojn, kie estis preparitaj medikamentoj, disdonataj al bezonantoj, vizitante ilin hej-me. La fratinoj vizitis po du la malricxulojn, cxar krom flegado ili purigis iliajn logxejojn kaj preparis mangxajxojn. Oni nomis ilin "Fratinoj de Karitato". Iliaj laboroj dum tempo disvastigxis en hospitaloj, orfejoj, azilaj domoj, malliberejoj, batalkampoj k.t.p. La fratinoj estis invititaj ankaux en aliajn landojn. Hodiaux la "Filinoj de Karitato" havas plej multe da membroj. En Rumanion la fratinoj venis en la jaro 1878 el provinco Grac, laux la invito de episkopo Johano Nogal el Oradea, kiu fondis la instituton de sankta Vincento en Oradea. Kadre de tiu instituto funkciis sucx-infanvartejo, infangxardeno, lernejo. La aktivado de fratinoj disvastigxis precipe en la regiono Transilvanio. En la jaro 1948 la sxtato cxesi-gis la funkcion de 24 institutoj kun diversaj aktivadoj kaj dispelis 210 fratinojn. Kelkaj |
institutoj, kiuj funkciis gxis tiu
dato, estis: Instituto
Sankta Vincento, Immaculata, Hospitalo Sankta Jozefo, lernejoj en
regionoj
Banat kaj Transilvanio.
Post la sxangxoj en la jaro 1989 la sxtato rekonis la romkatolikajn ordenojn, sed nur en 1997 tion oficialigis. Cxar estis redonita neniu en la jaro 1948 konfiskita havajxo, Centra Domo en Parizo (Rue de Bac 140) konstruigis Provincan Domon en Oradea kun 40 lokoj. Nun en tiu cxi domo logxas 30 personoj, el kiuj 8 junaj kaj pluaj pli ol 70-jaraj. El la junaj fratinoj 5 dejxoras en sxtataj laborejoj (infangxardeno, azila domo), 3 junulinoj estas flegistinoj, kiuj vizitas malsanulojn hejme kaj helpas ilin. Do, tiu estas nia aktivado nun, kune kun Kristo sur novaj vojoj en tiu sxangxema mondo, por plenumi la konsilon de niaj fondintoj. Malgraux tio, ke ni rericevis nenion el nia havajxo, same kiel la unuaj fratinoj ni sercxas malricxulojn, maljunulojn kaj malsanulojn helpante ilin laux ilia deziro, sed kompreneble flegante ankaux la animojn. Krom tio ni helpas al niaj maljunaj fratinoj en mastrumado. La instigo de niaj fondintoj konsilas al ni, ke ni vidu Kriston en malricxuloj kaj malesperaj homoj. La fratinoj klopodas fari videblan la bonecon de Dio. Sankta Vincento diris: "Se iu fratino vizitas dekfoje iun malsanulon, sxi renkontas dekfoje Dion." Harbu Lenuta
-Fratino Magdalena.
Esperantigis Irene Szucs. |
Cxefreprezentanto de Katolika Eklezio en Latvio - Cxefepiskopo Janis Kardinalo Pujats, en cxeesto de sxtataj altranguloj, eksterlandaj ambasadoroj, multaj katolikaj episkopoj, pastroj kaj la plej altaj reprezentantoj de aliaj konfesioj, celebris en katedralo de S-ta Jakobo en Riga (Rigo) - la cxefurbo de Latvio, solenan Sanktan Meson okaze de sia 50-jara parohxa laboro. La Sankta Segxo en Vatikano oficiale kaj antaux nelonge nomumis lin kardinalo, kvankam fakte neoficiale tio okazis jam iom pli frue. Ni ankoraux menciu, ke dum lastaj dek jaroj en Latvio, krom kelkaj restarigitaj pregxejoj, denove estis konstruitaj 15 pregxejoj en regionaj urboj kaj vilagxoj, inkluzive en Limbazi, Salaspils, Sigulda, Salacgriva, Ergli, Ogre, Saulkrasti, Gulbene, Aizkraukle, Cesvaine, Ludza kaj Sarkani. Cxi-jare oni finkonstruos ankoraux tri pregxejojn. En Liepaja versxajne jam en junio ekfunkcios nova, moderna katolika pregxejo - donaco de Vatikano. Tiu antauxe servis kiel pavilono dum Ekspozicio en Hanover. La duan oni finkonstruos en Aluksne. Kaj la tria, nekutime ordinara kaj moderna pregxejo de la Sankta Triunuo, ekfunkcios okaze de 800-jara jubileo de urbo Rigo. Sed pri tio ni iom pli vaste rakontos en la sekvonta numero. Neniu alia konfesio en Latvio aux en apudaj najbaraj landoj povas konkuri tiudirekte. Multaj vizitantoj ecx ne sukcesis enpenetri katedralon por la solena ceremonio; oni gxin disauxdigis ankaux pere de televido. Dum emociplenaj tagoj en januaro de 1991, dum pli ol du semajnoj, konstante dejxoris tacxmentoj el popolamaso, inter ili ankaux specifaj tacxmentoj - | virokorusoj. La ideo kreigxis
cxe aktivulo de virokoruso
"Tevzeme" (Patrolando) s-ro Modris Bakmanis. Kaj tiun ideon tuj
subtenis
naux virokorusoj kaj du knabokorusoj. La ideo de tio estis jena: al
800-jara
jubileo de Rigo revenigi unu el kelkaj, jam konsideritaj kiel perditaj
historiaj urbosignaj valorajxoj - la sonorilon nomitan Sankta Blazio.
Menciitaj
korusoj arangxis koncertojn kaj kolektis monsumon necesan por fandformi
la sonorilon en Liepaja, uzino "Liepajas Metalurgs", en unu el iamaj
formoj
de pregxej-sonoriloj, kiuj versxajne estis formoj por pregxejaj
sonoriloj
en Smolensko (Rusio). La nova sonorilo pezas cxirkaux 170 kg, do
preskaux
duoble pli peza ol origina (cxirkaux 90 kg pezanta). Gxis mezo de
antauxpasinta jarcento, kiel tri famaj signoj de urbo Rigo estis ligna
statuo de Kristapo La Granda, la Tura Sonorilo kaj la ponto trans
Dauxgava. Metiistoj kaj amatoroj cxiam pri tio fieris antaux gastoj de
Rigo. Laux skriboj, la sanktulo Blazio estas defendanto kontraux kola
kaj
gorgxa malsanoj, kaj ni esperu, ke tio helpos al vocxoj de la
korusanoj.
Nun korusoj denove planas kolekti monon koncertante, por lokigi
sonorilon
en la turon de la katedralo de Sankta Jakobo, sur gxian antauxan lokon.
Kalkulu, kiom da mono oni bezonas ankoraux kolekti, se unu ricevita Ls
(latva monunuo) kapablas levi sonorilon cxirkaux 4 cm, sed lokigi
necesas
gxin en alteco de pli ol 55 metroj.
Jazeps Sxlars
Landa reprezentanto de IKUE en Latvio |
Mi nomigxas Aurel Hrdina. Cxi nomon
mi akceptis kiel
noviculo dum mia eniro en kapucenan ordenon en pregxejo de Virgulino
Maria
la Angxela en Prago sur Hradcxany la 1-an de auxgusto 1934.
Tuj komence mi devas malkasxi, ke neniam mi sopiris aux deziris animzorge labori ekster mia patrujo. Ankaux mi devas malkasxi, ke cxiam, kiam mi vidis flugantan aviadilon super mi, cxiam sub influo de timo mi diradis, ke neniam mi okupos lokon en aviadilo, ecx se oni tion por mi pagus. Venis tempo de komunista totaleco, kiun ni bone memoras. Cxi tie mi volas min klini tuthumile, estime, kun miro kaj dankemo antaux vi, miaj kunfratoj, kiuj tiel kuragxe atestis pri nia Sinjoro Jesuo Kristo. Sankta Francisko, sankta Klara kaj sankta Lauxrenco certe pri vi en cxielo gxojis kaj gxojas. Kvankam mia familia nomo Hrdina signifas Heroo, mi sentas min antaux vi vere malforta kaj malgranda. Iun tagon pere de Dia providenco mi trovigxis meze de Prago. Mi estis fortrancxita de miaj kunfratuloj, kiuj jam estis arestitaj, fortrancxita ankaux de miaj familianoj. Mi ne sciis, kie estas mia proksima kaj malproksima estonteco, havante malplenan posxon kaj ecx tegmenton super la kapo mi ne havis. Sub influo de tiuj cxi cirkonstancoj mi komencis kvazaux denove travivadi pli intiman rilaton al pregxo, al nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj lia Patrino - Patrino de Dia popolo. Mi komencis cxiutage antauxvespere vizitadi pregxejon de sankta Ignaco sur Placo de Karolo kaj tie mi pasigis multan tempon antaux tabernaklo kaj antaux statuo de Virgulino Maria de Lurdo. Baldaux post tio aperis por mi agrabla surprizo. Iuj bonaj homoj el Zizkov (Jxijxkov - urboparto de Prago) sendis al mi pere de sia filino, kiun mi konis el pregxejo de sankta Jozefo sur la Placo de Respubliko, jenan sciigon: "Patro, la pordo de nia domo estas por vi malfermita. Se vi volas, vi povas logxi cxe ni, ni ne timas." La proponon mi dankeme akceptis kaj cxiuvespere mi solenis en cxi tiu familio kun ili Euxkaristion. Tie mi restis gxis mia transpasxo de landlimo. Post kelkaj monatoj kulminis mia konvinko, ke totaleca sistemo en mia patrujo baldaux ne finigxos, ke mia misio estos ekster nia landlimo. En la manojn de Virgulino Maria de Lurdo mi konfidis jenajn petojn: 1. ke Sxi helpu al mi sekure transpasxi landlimon, 2. ke Sxi helpu al mi pilgrimi al Lurdo, por tie danki al Sxi kaj ankaux peti por mia patrujo, kunfratuloj kaj karuloj, 3. ke Sxi konduku min en Auxstralion, se tie ekzistas nia kapucena ordeno, 4. ke Sxi prizorgu, por ke mi ricevu benon de Sankta Patro por mia animzorga aktivado. Mi devas konstati, ke cxiujn cxi petojn la Dipatrino elauxdis. Landlimon mi transpasxis en Cheb per rapidtrajno Prago-Parizo. Mi estis vestita kiel misiisto parolanta la francan lingvon kaj revenanta el Afriko trans Prago al Parizo. Misiistan vestajxon kaj misiistan krucon mi ricevis de Lernejaj Fratinoj. Mi alivestigxis en pregxejo de Sankta Kruco en Prikop (urboparto de Prago) helpe de mia fratino. Tie mi lastfoje brakumis sxin kaj pere de sxi mi adiauxis ankaux miajn familianojn kaj kunfratulojn. Antauxvespere de mia forveturo lastfoje mi ankoraux vizitis pregxejon de sankta Ignaco kaj Virgulinon Maria de Lurdo. Poste mi celebris lastan Sanktan Meson. Dum gxi mi adiauxis familion, cxe kiu mi logxis, dankis al ili kaj petis pri pregxoj. Mi devas diri, ke ekde matena vekigxo mi havis senton, ke cxio sukcese okazos. Dumvoje al Cheb mi memorigis al mi cxiujn instrukciojn, kiujn mi ricevis: ke mi sxajnu esti trankvila, memfida, ke ne estu videbla cxe mi timo, nervozeco, ke mi konstante ridetu, ke mi parolu nur la francan lingvon kaj ne malkasxu, ke mi komprenas la cxehxan, kaj fine ke mi devas ekmemori cxiujn detalajxojn enskribitajn en pasporto. En Cheb, cxe landlima kontrolo, tio ne estis agrabla. Multe oni tie demandis min, kontrolis bagagxojn kaj kelkfoje mi devis plenigi formularojn. Mi sentis, ke iu estas apud mi, kaj tial mi ne timis. En Parizo bonvenigis min provincialo Pierre Denis, mia eksdirektoro de filozofia studado. Li estis ne malmulte cxagrenita, ke mi ne volis resti en lia provinco, en Francio, cxar mi estis decidita vojagxi en Auxstralion, se tie ekzistas kapucenoj. Post kelkaj semajnoj nian klostron en Parizo, kie mi provizore logxis, vizitis mem la superulo de la kapucenoj en Auxstralio. Li nomigxis Anastazio kaj estis membro de amerika kapucena provinco en New Jersey. Tuj post nia interkonatigxo li min invitis en Auxstralion. La konsenton el Romo mi ricevis la 8-an de decembro en la festotago de Senmakula Koncipigxo de Virgulino Maria. Mi volas mencii du vizitojn, kiujn mi gxoje akceptis antaux forveturo el Parizo en Lurdon. Mi estis invitita per grupo de |
deputitoj al vizito de franca
parlamento por vespermangxo
kaj interparolo pri situacio en Cxehxoslovakio. Cxiujn iliajn demandojn
mi strebis lauxeble plej bone respondi. La ricxan kaj bongustan
vespermangxon
kaj la kafon mi longe ne povis forgesi. Alia vizito direktis min al
papa
nuncio. Li estis estonta Papo Johano la 23-a. Lian bonkorecon,
intereson
kaj amon mi neniam forgesos. Li promesis havigi kaj sendi al mi benon
de
la Papo por mia vojagxo kaj laboro en Auxstralio. La beno vere venis al
Neapolo vespere. Mi jam estis sur la sxipo forvojagxonta
Auxstralion.
Parizon mi forlasis komence de februaro 1951. Pertrajne mi veturis al Lurdo, kie mi restis dum tuta semajno. Tie mi havis eblecon al Dipatrino danki, peti por miaj patrujo, kunfratuloj kaj karuloj. El Lurdo mi pertrajne forveturis en Janov, kie mi fine de februaro logxigis min sur la sxipo. La vojagxo persxipe dauxris kvin se-majnojn. La marmalsano min trafis jam en la unua tago. En Sidnejo ni albordigxis antaux Palma Dimancxo. Post du tagoj en Sidnejo sendis min provincialo Anastazio en Brisbane. Estis tio mia unua peraviadila vojagxo. En Brisbane mi lernis anglan lingvon kaj samtempe mi okupis min per animzorgado inter miaj samlandanoj. La laboro inter samlandanoj ne estis facila. Krom kelkaj esceptoj ili estis malmulte religie instruitaj kaj nur emis paroladi pri politiko. Nia kapucena familio havis kvin membrojn. Du estis italoj, du usonanoj kaj mi cxehxo. Inter si ili parolis aux itale aux angle. Mi kapablis ilin nur auxskulti. Mi strebis interkomunikadi kun ili latine, sed la latinan lingvon ili malmulte regis. En Brisbane mi restis kvin jarojn. Poste min la provincestro Anastazio sendis en Sidnejon, kie mi zorgis precipe pri junularo. Mi povas konstati, ke tion mi tre sxatis. Post sep jaroj de animzorgado en Sidnejo mi estis resendita al Brisbane kiel parohxestro de parohxo konsekrita al gardangxeloj. Plu mi ankaux dauxrigis aktivadon inter tieaj samlandanoj. Tiam mi estis nomumita definitoro (konsilanto kaj asistanto de la ordena provincestro). Cxifoje mi restis en Brisbane dum dek unu jaroj. Post dek unu jaroj mi estis sendita al Balcat, kiu estas parto de Perth en okcidenta Auxstralio, kie formigxis nova parohxo, kiu estis konfidita al ni kaj kiu bezonis konstrui novan pregxejon. Mi estis tien sendita kiel parohxestro. La kapucena familio tie havis komence kvar membrojn kaj poste gxi plinombrigxis je sep. Ni formis la parohxan komitaton, en kiu cxiu servis per la donaco ricevita de la Sinjoro en planado kaj konstruado de la nova pregxejo. Post pli longa tempo ni finfine trovis arkitekton konvenan por ni. Li unue trastudis dokumentojn pri eklezia arto kaj liturgio. Danke al arta kreivo de la arkitekto kaj al lia kapableco auxskulti kaj akcepti proponojn de la homoj la pregxejo estis finkonstruita. Laux opinio de ekspertoj gxi estas verko de moderna kristana arto. Laux flankoj liturgia kaj de persona pieco cxiu sin sentas kiel hejme. En okcidenta Auxstralio mi restis dudek jarojn. Cxiun trian monaton mi peraviadile kvar horojn vojagxis de Sidnejo al Brisbane. Post dudek jaroj mi estis denove vokita reveni al formacia domo en Brisbane. En la jaro 1997 la provinco decidis forlasi Perth, por plifortigi bezonojn de formacio. La kapucenoj venis en Auxstralion el Irlando en la jaro 1833. Cxar ili ne zorgis pri fondo de la ordena provinco, en la jaro 1927 ili formortis. En la jaro 1945 denove la kapucenoj venis al Auxstralio el Florencio (Italio) kaj New Jersey (Usono). En la jaro 1981 estis proklamita memstara kapucena provinco en Auxstralio, plenumanta por tio cxiujn kondicxojn. Nuntempe gxi havas kvardek membrojn. Mi volonte mencias, ke en la tempo, kiam mi venis en Auxstralion, cxiu cxefa urbo havis cxehxan pastron. Cxiuj cxi pastroj jam mortis. Antaux tri jaroj forlasis Auxstralion juna cxehxa pastro P. Kotvrda, kiu nun estas en Usono. Pasintjare en Auxstralion venis alia pastro P. Penkava el diocezo de Brno. Antaux la vizito de mia patrujo - Cxehxa Respubliko mi vizitis generalon de nia ordeno, por ke li konsilu al mi, cxu mi restu en mia patruja provinco aux cxu mi revenu Auxstralion. Post pripenso kaj pregxo li proponis, ke mi revenu Auxstralion kaj plu tie helpadu al auxstralia ordena provinco kaj al samlandanoj, kiuj tie restis. Mi akceptis tion kiel deziron de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Dum adiauxo de mia patrujo mi travivos malfacilajn momentojn. Mia koro sangos kaj la okuloj larmos. Mi forlasos la patrujon, kiun mi vere amas, cxiujn miajn karajn kun konscio, ke mi revenas tien, kie min volas la Sinjoro kaj mi tion faras libervole, gxoje kaj per la amo al Li. Liaj vortoj: "Kiu forlasos patron, patrinon, karulojn kaj sian patrujon pro mi kaj pro Evangelio, tiu ricevos centoble en cxi tiu tempo kaj la eternan vivon" estos por mi konsolo kaj fortigo. |
Sesdek kilometrojn sudokcidenten de Prago trovigxas Maria-kulta pilgrimejo Sankta Monto (cxehxlingve Svata Hora). Laux mal-nova prezento, la unua kapelo konsekrita al la Virgino Maria estis cxi tie konstruita en la jaro 1260 fare de la kavaliro Malovec. Jam en la 15-a kaj la 16-a jarcentoj cxi tie staris malgranda sanktejo kun la turo kaj sonoriloj. En la pregxejeton estis tiam transportita la al ni konata gracoplena statueto de la Virgulino Maria, kiun ekde la jaro 1348, en la hejma kapeleto en Pribram, adoris la unua Praga cxefepiskopo Arnosxt (Ernesto) el Pardubice. La sanktejeton sur la Sankta Monto komence gardis ermitoj. El ili la plej konata estas Jan Prochazka el Nymburk, kiu en junio 1632 cxi tie resanigxis de blindeco. En la jaro 1647 estis la Sankta Monto konfidita al la jezuita ordeno. Tiu restis cxi tie 126 jarojn gxis 1773. Sub ties administrado estis elkonstruita tiu cxi sanktejo kaj en la jaro 1673 konsekrita honore al la Sankta Maria Cxielenprenita. Cxio estas konceptita kiel Maria-kulta kastelo. Ni eniras gxin tra la Praga Pordego, la cxefa templo situas apud la malgranda korto, kiun cxirkauxas aperta klostra galerio kun kvar angulaj kapeloj. Ili estas konsekritaj al la cxefaj misteroj el la vivo de la Sankta Maria (la kapelo nomata laux la urbeto Mnisxek pod Brdy al Senmakula Koncipigxo, la Praga Kapelo al la Anunciacio de la S. Maria, la kapelo nomata laux urbeto Breznice al S. Maria Dolorplena, la Kapelo al Forpaso de la S. Maria). En la jaroj 1773 -1861 la lokan spiritan administradon gvidis tie pastroj de la Praga Cxefepiskopejo. | En la jaro 1861 la Praga
cxefepiskopo Kardinalo Bedrich
(Frederiko) Josef Schwarzenberg alvokis al la Sankta Monto pastrojn el
la Kongregacio de la Plej Sankta Redemptoro, kiuj cxi tie aktivis gxis
la 13-a de aprilo 1950. En tiu tago ili estis perforte transportitaj
for
samtempe kun sufoka likvido de la monahxejoj en nia lando. Post 40
jaroj,
surbaze de la dekreto de la kardinalo Frantisxek Tomasxek, ili revenis
al la Sankta Monto la 1-an de marto 1990.
La cxefa pilgrimo de la „kronado" okazas cxiun jaron en la tria dimancxo post festo de la Pentekosto kaj la dua granda pilgrimo dimancxe post festo de la Cxielenpreno de la S. Maria (post la 15-a de auxgusto). La Sankta Monto estas ne nur la kultura monumento, sed precipe la loko de pilgrimoj. Jam milionoj da pilgrimantoj venis cxi tien kaj dekmiloj venas cxiujare. Veni pilgrime signifas mediti pri sia vivo, renovigi kaj firmigi en si la kredon je la mizerikorda cxiela Patro, la amon al nia Savinto kaj la fidon je la potenca propeto de la Sankta Maria. Tial la pilgrimantoj cxi tien venas peti, danki, purigi sin disde siaj pekoj en la sakramento de interpacigxo, partopreni la diservojn, honori la Dipatrinon. Sanktmonta Virgulino, pregxu por ni! |
Malgranda Roberto Macpherson (legu
Mekfersn) staras inter
ceteraj knaboj en malhelblua vesto kaj blanka cxemizeto. En sia mano li
havas ornamitan kandelon. Lia animo unuafoje estas emociita per gxoja
atendado
de la nobla gasto - Jesuo Kristo, cxeestanta en la altara
sakramento.
En la malantauxa parto de la pregxejo staras lia patro, lia patrino kaj
ilia filino, fratino de Roberto, la malgranda Geraldina (legu
Gxeraldina).
Sxi akceptos unuan Sanktan Komunion nur post unu jaro kaj sxi tiam
havos
same belan veston kiel Alica Stewart aux Klara Levy, kiuj staras flanke
en maldekstra parto de la pregxejo. Roberto pensas pri onklo Marteno,
cxu
li venos ankaux por partopreni en cxi tiu festeno. Li ne estas
katoliko.
Li estas anglikano kaj gxis nun li ne enpasxis katolikan pregxejon. La
vangoj de Roberto ardigxis per entuziasma atendado. En la menso li
ripetas
cxion, kion ilia pastra mosxto, la katehxisto, akcentis, ke ili akceptu
honore la Plej Sanktan Korpon. Li pregxas arde la Saluton Maria, por ke
la plej sankta Virgulino enmetu spiritan donaceton, tio estas, la
cxielan
Infaneton en lian koron okaze de cxi tiu grandioza soleno. Kiel sxi iam
Lin metis en la kripon kun patrina gracieco, hodiaux sxi enmetu Lin en
iliajn purajn koretojn. La finaj vortoj de la predikanto fikse restis
en
la menso de la knabeto. La Virgulino Maria, kiu helpas al siaj infanoj
dum la tuta vivo, ne forgesos en la horo de la morto tiujn, kiuj
perpregxe
turnas sin al sxi.
Dum la hejmenreveno li kuragxis diri la modestan demandon: "Patrino, cxu la Virgulino Maria alvenos al mi, kiam mi estos mortanta, se mi cxiutage pregxos al sxi?" La piema patrino kun afabla rideto karesas liajn harojn dirante: "Certe sxi alvenos. Pregxu al sxi regule". Kaj Roberto pregxis cxiutage. Iufoje li jam kusxis endormigxante, sed li ankoraux ekrememoris: "Patrino, mi estas forgesinta pregxi al la Virgulino Maria." "Vi pregxos morgaux." "Ne, ne, la Virgulino Maria ne estus venonta al mi, dum mi estos mortanta." Li genuigxis sur la liteto por sia kutima pregxeto al Regxino de la Cxielo. Roberto kreskis kaj frekventis la lernejojn kun tre bonaj rezultoj. Kiam lia lerneja klerigxo estis finota, li pensis pri estonta okupo kaj elektis por si la lignajxistan metion laux ekzemplo kaj deziro de sia patro. Ilia hejma metiejo estis largxigita kaj ekfloris per lia lerteco kaj diligenteco. Post morto de lia kara patrino li alkondukis junan, pian mastrinon kaj Dio benis ilian ekzemplan geedzan vivon, doninte al ili tri infanojn. Najbaroj lin ofte instigis al vizito de gastejo, sed juna Roberto pli sxatis la hejman tempopasigon. Li pravis pensante: "Kiel mi povus pregxi al Senmakula Virgulino pro felicxa horo de mia morto, se mi perdus tempon per sidpasigo en gastejo, auxdado de senutila parolado kaj malsxparado de mono per kartludo. Tiukauxze mi ne povus sincere pregxi. Tio estus malkonvena trompado de mia kara cxiela Patrino". La tutan tagon li pensis pri la vespera pregxo. Tiu eliris el pura koro, cxar li evitis gravajn pekojn kaj ofte pekkonfesis. La sacerdotoj de ilia urbo prizorgis animservojn nur en unu pregxejo, kiu estis malproksime de ilia logxejo. Gxi estis konstruita en kontrauxflanke kusxanta urbokvartalo, sekve de tio ilia dimancxa vizito de la pregxejo estis pli ol nura promeno. En ilia najbareco logxis nur alikonfesianoj, kaj tio fakte kauxzis, ke li kaj lia edzino ne tro amikigxis kun la aliaj. Krom cxiutaga kontakto kun plej proksima cxirkauxo, ili fermis sin en propran familian rondon por firmigxi en la kredo. Ili sendis siajn infanojn kompreneble en la lernejon ekzistantan cxe katolika pregxejo, fonditan en ordena domo de la lernejaj fratulinoj. Ne estis facile por la gepatroj |
konservi cxe iliaj infanoj
la katolikan memfidon. Ofte la infanoj revenis hejmen kun ploro:
"Patro,
tiu kaj tiu insultis min, ke mi estas katolikino kaj ke mi pregxas al
Maria".
"Lasu ilin! Ili tion ne komprenas, cxar ili ne konas nian afablan Patrinon, kiu al ni elpetas multajn gracojn en la cxielo." Dum tiu klarigo havis la patro ofte larmojn en okuloj. Dimancxe li kondukis montrigxeme siajn "littles beetles" (skarabetojn), kiel li sxatis ilin nomi, en la malproksiman katolikan pregxejon. Post la Sankta Meso li surgenuis kun ili kutime antaux la altaro de Maria, por rekomendi ilin sub la sxirmon de Dipatrino. Kiam li elkreskadis de malgranda Roberto al lignajxista majstro Roberto Macpherson, tiam ankaux elkreskadis progrese liaj infanoj kaj la parohxa pregxejo bonvenigis festajn tagojn de ilia vivo: la tagon de la unua sankta komunio, la tagon de la sankta konfirmacio kaj fine la tagon, kiam ili geedzigxis. Ankaux en tio montrigxis pia antauxvidemo de la patro, kiu direktis iliajn amajn kontaktojn tiel, ke ili elektu katolikan fiancxon, respektive fiancxinon. Lia filo translogxigxis al Liverpool, al sia laborloko kiel elektromehxanikisto. La pli agxa filino restis en domo de la gepatroj kun sia edzo la lignajxista submajstro, la pli juna translogxigxis en la katolikan kvartalon de ilia urbo. Sinjoro Roberto travivadis kontentan maljunecon. Iufoje li fartis malbone. Li devis enlitigxi, cxar li tremis pro febro. Komence li opiniis, ke tio estas transira stato, sed poste li sentis malpligrandigon de la vivforto. La edzino prizorgis flegadon kaj la filino preparis sin iri al kuracisto. Tiumomente iu frapas la pordon. Pli agxa, majesta sinjoro en longa nigra jako eniras ilian logxejon. La hejmuloj respekteme bonvenigas lin kaj disponigas la segxon. "Herba teo cxi tie bonodoras," diras la nekonata sinjoro kun rideto. "Ni havas pacienton," diras la mastrino kun dolorgxemo. "Ho, cxu estas eble lin viziti?" La nekonata sinjoro estas alkondukita al la lito de la malsanulo kaj per sperta okulo li ekkonas, ke la herba teo supozeble ne helpos. Kiam la hejmuloj foriris, li gravmienis kaj per delikataj vortoj komencis paroli pri tio, ke cxiu homo devas esti bone preparita por la foriro el cxi tiu mondo, kaj protestanto kaj katoliko. "Mi estas katoliko," diris la malsanulo, cxar li opiniis, ke la nekonata sinjoro supozis lin protestanto, kaj aldonis: "Sed neeble al mi nune morti". La malfruan vizitanton konsternetis liaj lastaj vortoj. "Cxu vi estas ankaux katoliko?" demandis la malsanulo. La sinjoro jesis kun afabla rideto. "Mi do devas al vi sciigi, ke mi pregxas cxiutage al la Virgulino Maria ekde la tago de mia unua komunio, por ke Sxi min ne lasu morti sen la sacerdoto kaj sen la pentosakramento." La okuloj de la nekonata sinjoro eklarmis pro kortusxo. Senvorte li malvualis sian mantelon kaj sub gxi sur la violkolora klerikvestajxo ekbrilis la episkopa kruco. Li mallonge klarigis al la malsanulo, ke li restadas cxi tie okaze de la vizitado kaj ke cxi-vespere dumpromenade erarvojigxis. Li eniris ilian domon por demandi pri rekta vojo. "Mem Maria, kiun vi nomas Virgulino Admirinda, direktis miajn pasxojn cxi tien, por ke mi mem, via episkopo, servu al vi en grava momento de via vivo. Tio estas rekompenco por via amo al la Senmakula Virgino." Poste lia Ekscelenco priservis sinjoron Roberton Macpherson per konfespreno kaj la sekvan tagon la parohxestro alportis al li sanktan Hostion, kiel la fortigon por la vojo al eterneco. Por legantoj de Dio Benu prilaboris Sac. Ferdinand
Hrusxat
|
Dauxrigu kun la dua parto de DIO BENU 42