Dua parto de DIO BENU 39
KREDO KAJ KRISTANISMO EN GERMANIO
D-ro Gottfried Noske, Wolfratshauxsen, Germanio

Prelego prezentita la 20-an de majo 2000 kadre de Tago de Prelegoj kaj Diskutoj en Cxeske Budejovice, Cxehxio  

Por kompreni la nunan situacion de la katolika eklezio en Germanio, necesas iom pli longe retroiri kaj komenci pri

La Situacio post la Dua Mondmilito

La Nazia Socialismo estis atakinta kaj persekutinta la eklezion, kaj cxi tiu estis travivanta tre fortan ondon da fideluloj forlasintaj gxin precipe dum la jaroj 1937 (108 000) kaj 1938 (preskaux 89 000), sed entute la eklezio eliris fortigita el tiu luktado. Post la katastrofo de la nazia diktaturo kaj gxia malvenko la plimulto de la germana popolo estis konvinkita, ke nova ordigo de la sxtato kaj socio nur eblas sur la bazo de la kristanaj virtoj kaj valoroj(1). Tiu rememoro de la homoj pri la kristaneco montrigxis ankaux en la konvertigxo kaj reveno de multaj en la katolikan eklezion precipe dum la jaroj 1946 gxis 1948(2). Aliaflanke la eklezio vidis sin konfrontita al grandaj malfacilajxoj. Terure detruita lando signifis same detruitecon de pregxejoj kaj diocezaj
strukturoj. Gxis la jaro 1945 la plej granda eklezia provinco Breslau, kiu pole nomigxas Wroclaw, fakte ne plu apartenis al Germanio; kvarono de ties teritorio estis perdita kaj gxiaj enlogxintoj entorentis kiel fugxintoj kaj elpelitoj, kiuj deziris esti prizorgataj per materiaj bonajxoj kaj animzorgado. Tial la unuaj jaroj estis plenplenaj de taskoj de la karitato, konstruo de novaj animzorgadaj strukturoj kaj reorganizado de la diocezoj. Meze en tiu tempo pligrandigxis pli kaj pli profunde la antagonismo inter la okcidentaj venkintaj potencoj kaj Sovetunio, sekve de kio la resta Germanio dividigxis en du partojn. Tiu duigo kondukis ankaux al diferenca evoluo de la eklezia vivo en ambaux teritorioj.

La Situacio de la Eklezio 
en Soveta Zono kaj Posta GDR

La katolika eklezio havis malavantagxojn en la teritorio de la posta GDR ekde la komenco. Post la reformacio estis tie diaspora situacio por la katolikoj. Tie apartenis al la katolikismo gxis fino de la dua mondmilito nur cxirkaux 6 %, kiuj iom pli ol duobligxis gxis la komenco de la kvindekaj jaroj per eklogxado de la elpelitoj. Je sama tempo 81,6 % estis protestantoj. Tiu diaspora situacio manifestigxis ankaux en la ekleziaj jurisdikciaj distriktoj. Estis nur ununura diocezo en tiu teritorio, nome Meissen, kiu estis nove fondita en la jaro 1921 kaj submetita senpere sub la papan jurisdikcion (latine: "exempta"). Alie estis nur partoj de diocezoj, nome la episkopaj komisariatoj de Erfurt, Magdeburg, Meinigen, Schwerin(3) kaj la cxefepiskopa oficejo Goerlitz kiel resto de la iama cxefdiocezo Breslau. Escepta kazo estis la diocezo Berlin, el kies fideluloj pli ol la duono vivis en okcidenta Berlino, 23% en ties orienta parto kaj 25% vaste dissemitaj en GDR-distriktoj. En la jaro1972 tiuj diocezaj partoj igxis memstaraj kaj estis submetataj kiel apostolaj administraturoj senpere sub la papan auxtoritaton. La GDR-registaro estus preferinta instaladon de propraj diocezoj, sed tio estis rifuzata gxis la fino de GDR kun la atentigo, ke la malnova regna konkordato ankoraux validas; tial la unuigxo de la episkopaj administratoroj nomigxis ankaux ne Episkopa Konferenco, sed Berlina Ordinaria Konferenco.

Tiu reguligo havis avantagxojn kaj malavantagxojn. La episkopaj komisaroj kiel helpepiskopoj ne havis la saman auxtoritaton cxe la partiaj kaj sxtataj altranguloj kiel la diocezaj episkopoj. Aliflanke ili povis eviti gravajn decidojn avertante, ke mankas al ili la kompetenteco. Krome ili nature estis subtenataj de siaj okcidentaj diocezoj per materiaj rimedoj kaj gxis la konstruo de la "Murego" ankaux per sacerdotaj animzorgantoj.

Cetere komence kaj la soveta militara administrado kaj same la komunistoj montris al la katolika eklezio certan bonvolon
sciante, ke la eklezio kaj la plimulto da ties fideluloj estis ponintaj al la naziregximo kaj tial estis elmetitaj al alfacilajxoj kaj cxikanoj(4). Krome ili esperis, ke la eklezio estos preta kunlabori en la tiel nomata kontrauxfasxista bloko. Baldaux tamen sxangxigxis ilia sinteno kaj la eklezio samkiel la fideluloj falis sub socian kaj politikan premadon, cxar la regantaj komunistoj konfesis sin oficiale kiel ateistoj. La kontrauxreligia kaj kontrauxeklezia propagando kreskis pli kaj pli, kio manifestigxis precipe en la ateisme stampita edukado. La rajtoj de la gepatroj estis grandparte forigataj, la influo de la familio malgrandigxis. Kaj por konkeri la infanojn kaj junulojn por si, la sxtato devigis ilin pli kaj pli aligxi al la komunistaj organizoj "Junaj Pioniroj" aux FDJ
(Libera Germana Junularo).

Krom tio la kristana kredo estis kontrauxe imitata per substituantaj ritoj. Auxtune de la jaro 1954 estis enkondukita la "junular-solenajxo" kiel substituajxo de la konfirmacio, dum kiu la junuloj faris solenan konfeson kaj promeson por la socialisma sxtato. Katolikaj episkopoj tuj reagis avertante, ke post la participado en tiu ateisma ritaro sekvos la tuja ekskomunikado, pri kio ili persistis gxis la fino de GDR oficiale, kvankam poste ne tiom rigore(5). Sendube la episkopoj kaj la gepatroj staris fronte al timiga dilemo. La rezigno pri la junularsolenajxo, pri aligxo al FDJ ja alportis multajn malavantagxojn: la gepatroj estis malpreferataj en siaj laborlokoj, la gefiloj spertis ne malofte perfortan premadon pere de la samklasanoj. Krome estis barita la vojo al mezlernejoj kaj precipe al altlerneja aux universitata studado. Poste sekvis pliaj pseuxdoreligiaj kontrauxrimedoj: la socialisma nomdonado anstataux bapto, geedziga ceremonio kaj entombigado. Ankaux "10 ordonoj de la socialisma moralo" estis proklamitaj jare 1958.

Ekde la dua duono de la kvindekaj jaroj kreskis la administrada batalo kontraux la eklezio, kiel al "la lasta organizita malamiko de GDR", kiel tekstis. Okazis kriminalaj procesoj kontraux sacerdotoj kaj laikoj, por kiuj la procesoj de la naziistoj certe estis la modelo. Ne la veraj kialoj estis dirataj, nome fervora animzorgado, precipe por geknaboj kaj junuloj, sed aliaj pretekstataj: misuzo de la religia libereco, bojkota fiagitado, per kio oni komprenis la kritikon de la junularsolenajxo aux de la dialektika materialismo k.s., profitado de la pekkonfesa sekreto, malantaux kio estis maskata la prisilentata scio pri ies planita fugxo ktp.

Post la konstruado de la "Murego" farigxis certa malstrecigxo, kiu igxis preskaux kritike-distanca respekto. La malkasxa batalo estis anstatauxigita per administradaj rimedoj kaj speciale per tio, ke la fidelaj katolikoj spertis cxiam malavantagxojn. Eblis tamen la karitata laboro: Tiele estis alte estimataj katolikaj malsanulejoj, porinfanaj kaj porpatrinaj hejmoj, parte ecx infangxardenoj. Ekzistis ankaux katolika eldonejo Benno-Verlag en Lejpcigo, kiu devis eldoni nur religian kaj teologian literaturon, tamen ankaux eklezian gazeton, nome la "Tag des Herrn" (Tagon de la Sinjoro).

Specialan pozicion okupis la katolikaj enklavoj, nome tiu Eichsfeld en la okcidento kaj la Supra Luzacio en Saksio, kie vivas la katolikaj Soraboj, slava minoritato. Tie floris ankaux katolika vivo sur la publika forumo per procesioj kaj pilgrimado. Eblis same dum la sepdekaj jaroj ekleziaj kunvenoj, ekzemple la dioceza sinodo en Meissen 1969 kaj la pastorala en Dresden 1972.

Entute tamen la ateisma politiko sukcesis, cxar nuntempe la regionoj de la iama GDR estas plejparte ateista teritorio. La
evangeliana eklezio perdis ekde la kvindekaj jaroj kvar vinonojn de siaj membroj kaj ankaux la katolika cxirkaux du trionojn.

La Situacio en la Okcidenta Parto de Germanio

Tute alia estis la evoluo en la okcidentaj zonoj. Memkompreneble estis dauxrigata ankaux cxi tie la apartigo de la sxtato kaj eklezioj, sed tamen evoluis prudenta kaj komprenema kunlaboro de ambaux, kies zorgo ja celis la samajn homojn kaj ties bonstaton. Same estis nerefutebla konvinko cxe la kompetentaj politikistoj, ke religio kaj la ekleziaj komunumoj estas grandsignifaj por la tuta socio, kaj nome ne nur en la teorio, sed en la socia praktiko. Tial ankaux en la federacia konstitucio tekstas, ke la eklezioj estas subtenataj en sia agado per propra imposto(6), kiu estas enkasigata por ili de sxtataj oficejoj je kompenspago, ja por specialaj servoj, ekzemple por lernejoj, infangxardenoj, hejmoj por infanoj kaj maljunuloj ktp., ili ricevas krome financan subtenon.

La sperto de la komuna persekuto pere de la nazia regximo kondukis la kristanojn al la konvinko, ke la konfesia skismo
ankaux en la politika sfero nur malfortigos ilin. Tial katolikoj kaj protestantoj unuigxis en la Kristan-Demokratia respektive
Sociala Unio (CDU/CSU). Tiuj partioj povis gajni la limulton en kelkaj federaciaj landoj, precipe en la unuaj federaciaj
balotoj 1949 kaj fari la registaron, kio alportis gravajn ekvojn por la konstitucio kaj socio de la Federacia Respubliko Germanio. Multaj gvidantoj de la kristanaj partioj estis katolikoj. Krome ties sekvantoj kaj posteuloj venis plejofte el la katolika junularo aux katolikaj asocioj, kiuj travivis grandan prosperon dum la postmilita tempo. Tial ne estis mirige, ke speciale la katolika sociala doktrino havis tre grandan influon dum la unuaj du dekjaroj al la socialsxtata ordigo de la Federacia Respubliko Germanio. Sed ankaux alie la influo de katolikoj kaj la katolika eklezio estis tre granda, tial la protestantoj opiniis havi malavantagxojn, kaj tiukaze la evangeliana episkopo postulis, ke minimume la ministroj el la Kristana Unio devas esti egalnombre membroj de ambaux eklezioj.

Sed la ekonomia bonstato, la studenta tumulto dum la jaro 1968 kaj sekve de tio faritaj postuloj, samkiel la teknologia
sxangxigxo alportis al la socio fundamentan transformigxon - kreskon de la emo al individualismo ene de la socio, kritikon de geedzeco kaj familio, relativigadon ecx rifuzon de kristanaj valoroj kaj virtoj, perdon de influo de la eklezio super la socia vivo, malkreskon de kristana pensado ankaux en la Kristana Unio, kaj entute dauxrantan kreskon de la sekularigo de la cxiutaga vivo. Cxi tiuj tendencoj restis kasxitaj longtempe, cxar estis ankaux ree kaj ree kulminoj de la religia kaj eklezia vivoj, kiuj peris alian impreson: la cxiujaraj procesioj je la Festo de Korpo de Kristo, "La Katolikaj Tagoj", okazantaj cxiun duan jaron kaj precipe la Euxkaristia Universala Kongreso en Munkeno en la jaro 1960. Same sxajnis, ke la apliko de la decidoj de la Dua
Vatikana Koncilio alportos pozitivan sxangxon de la xenerala tendenco. Cxie ekestis parohxaj konsilantaroj, kiuj elektis el
sia mezo la konsilantarojn de la dekanatoj kaj diocezoj. Same la Centra Komitato de la Germanaj Katolikoj gajnis estimon kaj auxtoritaton. Sed dum la origina celo de cxi tiu la plej alta komisiono de laikoj estis subteni la Papon, episkoparon kaj entute la eklezion kaj defendi ilin sur la publika forumo, nuntempe tiu okupas en multaj temoj kritikan ecx malamikan distancon rilate al la oficiala eklezio kaj precipe al la Papo.

Fine de la sesdekaj jaroj kaj dum la sepdekaj jaroj ne plu povis resti sekretaj signoj de la krizo. Unue malpliigxis la
partoprenantoj en dimancxaj diservoj, la pekkonfesado estis neglektata kaj kvankam la religia instruado estis deviga lernfako en cxiuj lernejoj, la fundamenta sciado pri religio kaj katolika kredo malaperis. Tial ne estis mirige, ke iom post iom pli kaj pli malkasxe forlasis la katolikan eklezion precipe virinoj kaj nome plejparte pli junaj. Same centoj da sacerdotoj forlasis sian oficon kaj gereligiuloj sian ordenon, ne malofte en spektakla maniero. Krome sekve de miskompreno de la koncilia termino "popolo de Dio" oni rifuzis la hierarkian strukturon de la katolika eklezio kaj postulis ties demokratigon. Kaj por replenigi la pregxejojn, kelkaj parohxoj ne eksentis hororon antaux eksperimentoj 

en la liturgio(7). Cxi tiu mankanta respekto kaj sensakraligo, samkiel la kreskanta kritiko kontraux la Papo kaj episkopoj, unuigis la tradiciistojn en la "Movado por Papo kaj Eklezio" aux en "Una Voce", el kiuj poste la pli radikalaj disigxis kiel anoj de la skisma episkopo Lefebvre kaj ties sacerdota fratularo de sankta Papo Pio la 10-a. Pli moderaj sercxis orientadon en la tiel nomataj "Iniciativaj Rondoj de Katolikaj
Sacerdotoj kaj Laikoj". Krom ili estis kaj ankoraux estas diversspecaj grupoj da laikoj kaj sacerdotoj de diferenca nombro, kiuj provas vivi laux la tradicia katolika kredo kaj morala doktrino en la spirito de la Dua Vatikana Koncilio. Kiom grandaj estas tiuj jxus menciitaj grupoj, preskaux ne eblas diri. Cxar en la ekleziaj komisionoj kaj laikaj asocioj ili sxajne formas nur minoritaton. La cxefaj parolantoj en tiuj estas aliaj, kiuj gajnis pli kaj pli grandan gravecon. Ili estis kaj estas la iniciantoj aux simpatiantoj kaj subtenantoj de la supre menciitaj "reformoj", kiuj cxiam kaj cxiam estis ripetataj kaj kompletigataj per aliaj pretendoj kaj postuloj, kiel ekzemple pri "gefrata kaj kompatema sinteno de ekleziuloj, cxesigo de la deviga celibato por sacerdotoj, pri la diakonato por virinoj kaj ecx la sacerdoteco, pri pozitiva taksado de diversspecaj seksvivaj praktikoj" ktp. Kaj cxar al ili la ekumeno tro stagnas, iufoje anstataux Sankta Meso ekzistas jam komunaj diservoj de katolikaj kaj evangelianaj parohxoj ecx dimancxe aux festotage, kiel ekzemple lastjare okaze de la subskribo sub la "Dokumento pri la Justigado". Kiu povis miri, ke la movado nomata "Postulo de la Eklezia Popolo" (germane "Kirchenvolksbewegung"), kiu pledis tiasence por ransformigo kaj renovigo de la eklezio, trovis tiom da atento kaj aprobo en la jaro 1996?

La Situacio post la Unuigo

Mezen en cxi tiun krizon kaj dividigon de la katolikismo en la Federacia Respubliko Germanio venis la unuigo de la ambaux germanaj sxtatoj. Tiam unue superpezis la gxojo pri tiu felicxo, samkiel dankemo, ne laste al Dio. Sxajnis esti venkita cxiu dispartigxo. Pozitivan rezulton alportis la reunuigo de nia patrujo ankaux al la katolika eklezio. Ties longtempe necesa nova ordigo estis interkonsentita inter Vatikano kaj la unuopaj federaci-landoj. Ekde la jaroj 1994/95 la 27 diocezoj estas dividitaj en 7 ekleziajn provincojn kun cxefepiskopoj kiel prezidantoj(8). La unuigo tamen same alportis "veran pusxon de sekularigo", kiu malgrandigis la gravecon kaj influon de la katolikoj konsiderinde. Cxar dum ili faris preskaux la duonon en la iama Federacia Respubliko, nun ili estas el la tuta enlogxantaro nur 35%, el kiuj nur cxirkaux kvinono estas praktikantaj. Cxi tiu malkresko montrigxas cxie. Ekde 1960 gxis 1998 la nombro de junuloj sin eneklezie engagxantaj malkreskis je du trionoj, same tiom da aspirantoj pri sacerdoteco kaj la primiciantoj, samkiel tiom da eklezie benitaj geedzigxaj ceremonioj. La nombro da baptoj duonigxis, dum la eksigxoj el la eklezio kreskis je sesoblo, nome cxiujare de 25.000 al 150.000.

En la socio la kristanismo estas repusxata pli kaj pli. Estas postulata la forigo de la krucifiksoj el la klascxambroj kaj publikaj konstruajxoj, blasfemoj svarmas en gazetaro kaj teatrajxoj kaj en televidaj elsendoj, kiel ekzemple dum la lastaj monatoj en Heilbronn la blasfema teatrajxo "Corpus Christi". Aux kiam la Papo vizitis en la jaro 1996 Germanion la trian fojon, okazis apud la solena akcepto pere de la urbaj reprezentantoj kaj la federacia registaro en Berlino paralela demonstracia procesio, kiu utilis nur al mokado de la eklezio kaj la Papo. Protestoj de la episkopoj kaj fideluloj restas neauxditaj; "cxar ili ja ne endangxerigas la sekurecon de la publiko", kiel konstatis iu tribunala jugxo.

Laux mia opinio estas signifa ankaux la okazintajxo, ke jxurante la ofican jxuron antaux la parlamento, la nuna kanceliero kaj la plej multaj novaj ministroj rezignis pri la alvoko de Dio kiel atestanto, kaj krome post la translokigo de la federacia registaro al Berlino same ne okazis la benado de la novaj ministeriejaj konstruajxoj, kiel kutime faris ekleziuloj de ambaux konfesioj en Bonn. En tio manifestigxas, ke la rilato inter la sxtato kaj la eklezioj estas pli distanca ol antauxe. Tio ne signifas, ke gxi estas malbona. Ankoraux ne estas pridubata la eklezia imposto, per kiu ja la katolika eklezio estas firmigata ekonomie kaj finance, ja ricxigata, tiel ke gxi povas iniciati kaj malavare subtenadi multajn socialajn projektojn enlande kaj eksterlande. Sed la financa subtenigo per la sxtato alportis ankaux dependecon. Memkompreneble la eklezio bezonas la helpon de la sxtato por siaj multaj entreprenoj kaj socialaj projektoj kun amaso da salajruloj. Tamen ne malofte gxi estas malhelpata per publika kritiko. Tio evidentigxas nun en la debato pri la legxo pri abortigo kaj ties realigo. Sendube la eklezio ne aprobas la abortigon, kion la germanaj episkopoj publike deklaris ree kaj ree. Tamen ili toleris, ke la katolika eklezio estu envolvata en la sxtatan sistemon pri abortigo. La motivoj por tiu agmaniero estas multaj. Oni timis perdi ecx pli da sia influo en la socio aux opiniis preventi ion pli malbonan. Krome multaj politikistoj, kies partioj kunhelpis realigante la novan legxon, estas same aktivaj kaj influhavaj en katolikaj laikaj komisionoj kaj asocioj. Unue en la malnova Federacia Respubliko tiu kunlaboro estis iel komprenebla, okazanta bonafide. La tuta dilemo manifestigxis, kiam la legxo devis esti noveligata post la reunuigxo. Tiam oni provis fari kompromison inter la malnova koncepto de konsultigxo kaj la neta limdata reguligo de la iama GDR, kiu estis komprenata praktike kiel naskoregulado kaj havis multajn subtenantojn ankaux en la malnovaj federaciaj landoj kaj partioj. La solvo estas jena: abortigo restas plue kontrauxjura, sed senpuna por virino kaj operaciinto, se minimume tri tagojn antaux la operacio la
gravedulino interkonsiligxis, pri kio sxi devas prezenti  testilon. Tiajn konsultadojn faras ankaux katolikaj institucioj. Tiuj certe informas la virinojn pri eblecoj de helpo aux subtenado kaj pledas por la vivo de la nenaskita bebo. Sed ili devas lasi al la virinoj la finan decidon kaj donas kompreneble pri tio same atestilojn. La pledantoj por cxi tiu agmaniero argumentas jene: 1) Gravedulinoj en mizeron falintaj nur sin turnas al katolikaj institucioj, se ili ricevas la atestilon. 2) Nur gravedulinojn venintajn al ili la katolikaj konsilantinoj povas reteni de abortigo. 3) Tiamaniere ili savas laux sia aserto cxirkaux 5000 da nenaskitaj beboj cxiujare. La kontrauxuloj de restado en la sxtata konsultada servo konsideras tion ne granda sukceso, precipe cxar cxi tiu
nombro estis anoncata jam antaux 25 jaroj, kiam la  onsultado ankoraux ne estis deviga. Krome plinombrigxis intertempe la katolikaj konsultejoj kaj tamen dauxre kreskas la nombro de cxiujaraj abortigoj (cxirkaux 250.000!). Tiun kreskadon povas kauxzi, laux ilia opinio, nur la mankanta konsciigxo pri la maljusteco de la abortigo, kontraux kiu la eklezio ne kapablas batali konsidere al sia ambigua sinteno tiurilata.

Dank´ al Dio, la Episkopara Konferenco nun finfine respondis al la peto de la Papo, ne plu doni cxi tiujn atestilojn kiel kondicxon por senpuna abortigo. Kontraux tio la Centra Komitato de la Germanaj Katolikoj kaj multaj katolikaj asocioj faris iniciativon, nomatan "Donum Vitae" (dono de la vivo). Tiu volas subteni plue katolikajn konsultejojn, kiuj donas atestilojn pri la konsilado. Interese estas tio, ke la progresivaj grupoj petis antauxe cxiam la episkopojn ne rezigni pri donado de atestiloj kaj nun insultas ilin kaj subtenas la kunigon "Donum Vitae", dum la konservativaj grupoj dekomence ja pledis por konsilado kaj subteno de gravedulinoj en mizeron falintaj, sed rifuzis la donadon de atestiloj.

Tre pozitive evoluis la ekumenismo en Germanio, en la lando, en kiu la reformacio eliris. Sekve de la travivo de komuna persekutigo en la nazia tempo, ekestis tre frue kontaktoj inter ambaux religiaj komunumoj. Ekzemple jam en 1950 estis fondita la "Gemeinsame Sozialarbeit der Konfessionen im Bergbau" (GSKB - Komuna Sociala Laboro de la Konfesioj en la Minindustrio). Ekde la 2-a Vatikana Koncilio pliigxis cxi tiu kunlaboro. Ekzemple formigxis preskaux en cxiu parohxo laborgrupoj, kiuj okupigxas pri ekumenaj temoj aux komuna najbara helpo. Aux okazadas komunaj pregxkunvenoj, kiel
ekzemple dum la pregxa semajno por la unuigo de la kristanoj en januaro aux tiu de la virinoj je la unua sabato marte. La plej altrangaj reprezentantoj de ambaux eklezioj eldonis multfoje komunajn deklarojn pri socio kaj politiko, kiel ekz. antaux du jaroj la socialan vorton "Por Estonteco en Solidareco kaj Justeco" aux pri la rilato al eksterlandanoj ktp. En 1995 okazis en Munkeno la Evangeliana Eklezia Tago, dum kiu ties partoprenantoj renkontigxis post la procesio okaze de la festo de Korpo kaj Sango de Kristo kun la Munkena cxefepiskopo kaj la katolikoj por komuna ekumena diservo. Kaj je la 6-a de majo 1996 estis inauxgurita per ekumena diservo en Augsburg la "Semajno por la Vivo", kiu ekde tiam dum cxiujara junio en Germanio
atentigas la publikon per alia temo pri la dangxerigo de la homa vivo.

Krome kelkio estus referenda, kio prilumus la nuntempan situacion de la katolika eklezio en Germanio. Sed ankaux cxi cxio substrekus nur la impreson, ke la eklezio en Germanio ne nur estas skuata per krizoj, sed ankaux montras multajn pozitivajn tendencojn, kiuj donas motivon por esperoj. Kiuj el tiuj havos sukceson dum la 3-a jarmilo, mi ne povas diri. Sed mi kiel kredanta kristano estas fidoplena, ke estas en Germanio ankoraux suficxe da pregxantoj, por forturni minacantan malbonon, kaj ke antaux cxio Dio ne forlasos sian eklezion en Germanio, sed sendos sian Sanktan Spiriton, kiu faros cxion bonan.

8.1 Bamberg - cxefepiskopo estas Karl Braun, al kiu apartenas krom Bamberg la sufragandiocezoj Eichstätt (episkopo Walter Mixa), Speyer (Episkopo Anton Schlembach) kaj Wuerzburg (episkopo Paul-Werner Scheele).

8.2 Berlin - cxefepiskopo estas Georg Kardinalo Sterzinsky; sufragandiocezoj Dresden-Meissen (episkopo Joachim
Reinelt) kaj Goerlitz (episkopo Rudolf Mueller).

8.3 Freiburg - cxefepiskopo estas Oskar Saier; sufragandiocezoj Limburg (episkopo Franz Kamphaus), Mainz (episkopo Karl Lehmann, kiu samtempe estas prezidanto de la Germana Episkopara Konferenco) kaj Rottenburg-Stuttgart (ties iama episkopo Walter Kasper estas nun sekretario de la Vatikana Konsilio pri Unuigxo; posteulo ankoraux ne estas nomumita.).

8.4 Hamburg - cxefepiskopo estas Ludwig Averkamp; sufragandiocezoj Hildesheim (episkopo Josef Homeyer) kaj
Osnabrueck (episkopo Franz-Josef Bode).

8.5 Koeln - cxefepiskopo estas Joachim Kardinalo Meisner; sufragandiocezoj Aachen (episkopo Heinrich Mussinghoff),
Essen (episkopo Herbert Luthe), Muenster (episkopo Reinhard Lettmann) kaj Trier (episkopo Hermann Josef Spital).

8.6 Muenchen-Freising - cxefepiskopo Friedrich Kardinalo Wetter; sufragandiocezoj Augsburg (episkopo Viktor Josef
Dammertz OSB), Passau (episkopo Franz Xaver Eder) kaj Regensburg (episkopo Manfred Mueller).

8.7 Paderborn - cxefepiskopo Johannes Degenhardt; sufragandiocezoj Erfurt (episkopo Joachim Wanke), Fulda (Josef Dyba, havanta la personan titolon "cxefepiskopo"; rimarko de redakcio: mortis la 24-an de julio 2000 en la agxo de 70 jaroj) kaj Magdeburg (episkopo Leopold Nowak).

Krom la supre menciitaj kardinaloj apartenas al la kardinala kolegio same la germanoj Josef Ratzinger, la prezidanto de
Vatikana Kongregacio por la Kredo, kaj la benediktano Augustin Mayer (alia kardinalo, la jezuito Josef Grillmaier mortis antaux nelonge).

D-ro Gottfried Noske

PLENA PARLAMENTO DE LA CxEHxA EKLEZIO
Prelego de Ingx. Jan Kalny 
la 20-an de auxgusto 2000 en Zilina

La Dua Vatikana Koncilio alportis multajn fresxajn ideojn por nova vivo de la Eklezio, precipe gxi konkludis, ke estas necese proksimigxi al bezonoj de la nuna epoko kaj de la samtempa socio laux "signoj de tempoj" (Mt 16,3). Tiel nia Eklezio pli bone respondu je sopiroj kaj sercxado de niaj samtempuloj. En landoj, kiuj suferis sub komunisma kontrauxreligia premo, ne estis eble disvastigi libere tiujn novajn intencojn kaj praktike cxio finigxis cxe sxangxoj de liturgiaj praktikoj. Dum totalisma periodo oni povis kunvenigadi nek diocezajn, nek plenajn parlamentojn por realigi konciliajn instrukciojn en lokaj kondicxoj. Do, cxi tiu fakta situacio gvidis poste cxehxan episkoparon al decido kunvoki ankaux en nia sxtato landan koncilion, plenan parlamenton, kiun oni anoncis en Velehrad dum festo de sanktaj Cirilo kaj Metodio la 5-an de julio 1997.

Antaux nia Eklezio staras en komplikaj kondicxoj pretenda tasko: gvidi spirite ne nur la kredantaron, sed ankaux prepari novan evangelizadon, t.e. alporti verojn de la evangelio per allogaj kaj modernaj metodoj - al la tuta logxantaro de la lando. Tio estas grandega celo de renovigo de la homa socio sur sojlo de nova jarcento ecx jarmilo, pri kiu tiel ofte parolas nia kara Papo Johano Pauxlo la II-a. Sed tiun oni povas akiri nur sub gvido de la Spirito Sankta kun akompano de nia persona konvertigxo al profunda kredo, amo kaj sinceraj pregxoj, oferoj kaj senlaca laboro por la regno de Dio.

Al praktika realigo de la menciitaj celoj devas servi Plena Parlamento de cxiuj bohemiaj kaj moraviaj diocezoj kun longa prepara periodo, en kiu partoprenas cxiuj konsistajxoj de la lokaj eklezioj, tio signifas la "Popolo de Dio", do ne nur episkopoj kaj sacerdotoj, sed ankaux gemonahxoj kaj kredantaj laikuloj. Cxiu homo, kiu havas intereson pri katolika religia vivo, povas tute libere partopreni en preparlaboroj de la parlamenta agado. Reale tio signifas, ke oni fondis en multaj parohxoj, monahxejoj, episkopaj oficejoj, teologiaj fakultatoj kaj religiaj institutoj rondetojn, kiuj kunvenadas regule kaj pridiskutas cxiujn solvendajn problemojn de la eklezia vivo. Unu el principoj de ilia laboro estas tuta libereco de pensesprimado kaj respekto al cxiuj opinioj. Neniu rimarko povas esti forsxovita "sub tapisxon".

Prepara komisiono de la Plena Parlamento alvokis nome ankaux nian katolikan Esperanto-sekcion - rekonitan laikan organizajxon de la Eklezio, por fondi parlamentan rondeton. Do, ni kontaktis kun gxiaj respondeculoj kaj grupigis okmembran rondeton, kies gvidanto estis elektita mi. Sed ni ja devis anonci, ke niaj membroj ne povas kunvenadi regule pro troa diso de la logxejoj kaj proponis plejparte nur skribajn kontaktojn inter la unuopaj membroj. La ekretariejo konsentis.

Gxis nun ni havis okazon kunveni nur dum kelkaj oficialaj arangxoj de nia sekcio, praktike dufoje en KET Sebranice, krome dum la Ekumena Kongreso en Gliwice kaj ankaux en Kromeriz, kie okazis sekcia konferenco. Niaj kunvenoj estis cxiam viziteblaj ecx por aliaj IKUE-anoj. Teme ni volis kontribui al solvo de vastaj problemoj de la eklezia vivo, ne nur de tiuj speciale "niaj".

En la unua periodo de la laboro ni serioze strebis pridiskuti kaj sercxi precipe vojojn por funkciado de parohxoj en samtempaj kondicxoj, kiuj kontrastas al tiuj pasintaj. Pozicio de katolikaj kristanoj kiel de malplimulto en la cxehxa socio, malkresko de intereso pri spiritaj valoroj kaj precipe granda manko de sacerdotoj gvidis nin al iom pli profunda analizo de la situacio kaj trovo de realaj elirpunktoj de nuna negxojiga stato. Al multaj neokupitaj lokoj ofte devas veni edzigxintaj diakonoj, profesie kvalifikitaj laikaj teologoj aux aliaj kapablaj anoj de la Dia popolo. Por cxi tiu evoluo devas ja esti nia eklezia komunumo bone preparata, la afero bezonas perfektan koncepton. Jen nia rondeto volas al gxi kontribui per konkretaj ideoj. El diversaj spertoj kaj opinioj ni kompilis la unuan parton de nia propono pri solvo de parohxaj problemoj. Mi iom skizos kekajn cxefajn principojn, kiujn ni konsideras gravaj. Gxenerarale oni devas diri, ke dauxrigo en kutimaj manieroj pri administrado de ekleziaj aferoj - almenaux en niaj cxehxaj kondicxoj - ne plu estas akceptebla, cxar gxi tute ne harmonias kun samtempaj bezonoj. Nun ni rimarku kelkajn niajn opiniojn pri la fundamenta cxelo de niaj lokaj eklezioj - pri parohxo. La parohxo por la kredantaro similas al familia medio en civitana socio. Tio do signifas, ke gxia strukturo kaj vivo estas tre grava, cxar en gxi spirite kreskas kristanoj kaj venas poste en siajn hejmojn, laborejojn, publikajn institutojn ktp. Alivorte, el biblia vidpunkto tie oni cxefe preparu fermentajxon por pasto, do tiu pasto por pano, per kiu nutras sin la homa socio (Mt 13, 33, Lk 13, 20-21). Sed kia estas la pano, se la fermentajxo ne havas bonan kvaliton? Ni devas do ekkonstrui novajn parohxojn, parohxojn, en kiuj kreskus kristanoj de la tria jarmilo de nia eklezia historio post naskigxo de la Sinjoro Jesuo Kristo. Bone, sed nun oni povas demandi, kiamaniere?


 
 

Ni proponas unue transformi la parohxan sistemon. Post necesa redukto de la nombro de parohxoj dividi ilin je tri kategorioj:

A. parohxo baza, kies administradon gvidos - pro manko de sacerdotoj - respondeca laikulo, lauxeble diakono,
B. parohxo cxefa, gvidata de pastro - precipe en urboj kaj en aliaj lokoj laux religia vidpunkto gravaj,
C. parohxo centreja, kun sperta pastro frunte, kiu garantius cxiuflanke spiritan zorgadon pri pli vasta teritorio, t.e. ankaux por proksimaj parohxoj bazaj.

Cxi tiu sistemo postulas ja principajn sxangxojn de gxisnuna strukturo, precipe gxi signifas liberigi pastrojn de diversaj flankaj taskoj - ne nur de tiuj ekonomiaj kaj teknikaj, sed ankaux de mastrumaj. Tio supozas alligi kvalifikajn helpantojn, ankaux laikajn. Precipe la centreja parohxo do vivus plene kiel grupa kunlaborantaro. Al gxi apartenus ankaux parohxaj fratulinoj, zorgantaj pri mastrumado en parohxa domo ecx pri diversaj aliaj bezonoj. Fako de materiaj kaj konstruaj aferoj transirus poste al teknika centrejo sub dioceza gvidado.

En cxiuj parohxoj oni devas laux Kodekso de Kanonika Juro konstitui ekonomiajn konsilantarojn. Kompreneble, premiso pri bona funkciado de cxiuj parohxaj kategorioj estas oferema agado de tie logxantaj kredantoj, precipe en parohxaj konsilantaroj. Ecx se cxi tiuj ne estas lauxjure devigaj, tamen estas tre utile, se ili ekzistas por helpi la lokan administranton. En malgrandaj parohxoj funkciu almenaux eta grupo da kunlaborantoj. Cxiu ano de la parohxa konsilantaro havu konkretan taskon, ekzemple zorgon pri liturgiaj aferoj, animzorgadon pri infanoj, gejunuloj, plenkreskuloj, malsanaj kaj maljunaj homoj, riparajn laborojn ktp. La konsilantaranoj devas ja ankaux atentosekvi aliajn logxantojn de koncerna teritorio, cxar cxie vivas ecx baptitaj, sed nepraktikantaj katolikoj, alikonfesianoj, nekredantoj, sed cxiuj estas homoj kun animoj, kiujn amas nia bona Dio tute same. Jen estas motivo ankaux por la nova evangelizado, kiu inkluzivas ecx ekumenajn kontaktojn kaj specialan intereson pri homoj starantaj iom ekster la socio. Precipe al tiu lasta grupo estas necese dedicxi atentemon. La parohxoj farigxu hejma medio por cxiuj homoj de bona volo! Kompreneble la aliorganizado de parohxaj strukturo kaj vivo postulas ankaux sxangxojn en gvidado de diocezoj. Cxiu tiu loka eklezio estu organize kaj teritorie arangxata tiel, ke gxi povu plenumi funkciojn, kiujn atendas de gxi ne nur gxia kredantaro, sed gxenerale bezonas tiea logxantaro. Sideja episkopo devas esti vera patro de cxiuj, li ne estu precipe eklezia oficisto, kiu solvas cxiuspecajn problemojn ne nur spiritajn kaj organizajn, sed ankaux jurajn, ekonomiajn kaj materiajn. En la nuna situacio multaj kredantoj ofte ecx ne konas sian episkopon aux vidas lin nur dum iu solenajxo. Tial ni konsideras grava lauxeble dividon de spirita kaj administrada agadoj de episkopejo. Ni proponas, ke cxiu diocezo havu krom la gvidanta episkopo kaj gxenerala vikario ankaux episkopan vikarion por animzorgado. Tiu lasta prizorgu ekskluzive spiritajn aferojn en la tuta al li komisiita teritorio. Se cxi tiu trio de la cxefaj gvidantoj de koncerna diocezo havus episkopajn konsekrojn, do gxi povus farigxi tre efika kolegio en frunto de la loka eklezio.

Krome ni emfaze atentigas pri neceso de principa fordivido de ekonomiaj kaj teknikaj aferoj de cxefa misio de la Eklezio, do de la evangelizado. Pro tio estus utile establi apartan administrejon por prizorgo de materiaj havajxoj subordigotan rekte al la dioceza episkopo. Cxi tiu organizajxo estu gvidata de fakuloj kaj ekipita per cxiuj necesaj rimedoj. Gxi zorgus pri cxiuj konstruajxoj, riparoj ktp., ankaux pri tiuj parohxaj. Episkopejoj ricevus tiel ankaux pli grandan gravecon kaj influon al ordinaraj aferoj de siaj eroj.

Nur tiamaniere konsekritaj personoj liberigxus de multaj pezigaj devoj kaj krome pri teknikaj aferoj decidadus veraj fakuloj. Do, sendube tiuj proponitaj sxangxoj alportus pli efikan funkciadon de la Eklezio sur lokaj niveloj certe je kontenteco de cxiuj.

Jen mi prezentis al vi en konciza skemo la unuan parton de la opinioj kaj proponoj, kiuj devenis el nia parlamenta rondeto. En la pluaj partoj de la laboro la rondetanoj dedicxos sian atentemon al praktikado de la kredo en niaj sociaj kondicxoj, al personaj aferoj, sistemo de edukado kaj fine ni volas tusxi bezonojn de la Universala Eklezio. Por ni, esperantistoj, estas kompreneble tre gava solvo de la interkomprenigxo helpe de nia internacia lingvo, kiun ni proponos.

Ni certe bone scias, ke eklezia problemaro estas tre ampleksa kaj ke diversaj sxangxoj ne estos facile realigeblaj. Tamen ni kredu, ke la Sankta Triunuo gvidos siajn gefilojn ankaux en nia patrujo al pli serena estonteco, cxar renovigo de la homa socio estas tre ege urgxa. Ni pregxu komune por la sukceso de la Plena Parlamento de la Cxehxa Eklezio.


15-A EKUMENA KONGRESO 4-21 Julio 2001 en Zagreb, Kroatio
54-a de IKUE                                  51-a de KELI
5-a JET
Temo ADORU
Karaj gefratoj, post partopreno de belega septembra kongresa-pilgrima restado en Italio estas jam necese serioze pensi pri partopreno de la venontjara 15-a Ekume-na E-Kongreso (54-a de IKUE kaj 51-a de KELI), okazonta en la tagoj de la 14-a gxis la 21-a de julio 2001 en Zagrebo, Kroatio. La kongreso en la lando, kie dominantas la katolika religio, promesas, precipe al la katolikaj esperantistoj, eblecon travivi tre belajn kaj spirite ricxajn kongresajn tagojn. Post ampleksa informbloko, kiun prezentis fratino Marija Belosxevicx el Zagrebo, cxefarangxantino de la kongreso, pli ol 20 cxehxaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj jam aligxis al la 15-a EEK. Por facile atingi la kongreslokon - Zagrebon - la cxefurbon de Kroatio, oni denove planas arangxi komunan busvojagxon de la cxehxaj kaj slovakaj kongresanoj, se aligxos suficxa nombro da personoj, dezirantaj eluzi tiun komfortan servon. Elkalkulita provizora prezo de busvojagxo estas por cxehxoj 1400 CZK, por slovakoj 1500 CZK (la auxtobuso veturos tra Bratislava).

Samtempe kaj samloke okazos por gejunuloj 5-a Junulara Ekumena E-Tendaro (JET), ofte kun aparta programo. La

gejunuloj, logxantaj en pli ol 500 km aerdistanco, povas ricevi vojagx-subvencion. Ankaux la Cxehxa IKUE-Sekcio esploros eblecon trovi subvencion por plifaciligi partoprenon de gejunuloj, IKUEJ-anoj. Karaj gefratoj, ene de tiu cxi numero de Dio Benu troveblas la kongresa aligxilo. Bv. gxin uzi por via aligxo al la kongreso. La aligxilon kun aligxkotizo sendu rekte al fratino Marija Belosxevicx, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Se vi aligxos gxis fino de la nuna jaro, vi pagos aligxkotizon nur 5 euxrojn = 10 germ. markojn. Plej facile estas kune kun aligxilo sendi registrite ankaux bone pakitan 10-markan monbileton. Kaj ne forgesu vian aligxon tuj anonci al mi, se vi volos eluzi komunan busvojagxon, por ke mi rezervu por vi sidlokon en la auxtobuso. En venontaj numeroj de Dio Benu vi trovos pluajn aktualajn kongresajn informojn.

Ne forgesu perpregxe subteni laboron de la Loka Kongresa Komitato, por ke tiu grava arangxo en la unua jaro de la nova jarcento estu bela komenco de la disfloro de niaj movadoj kaj fruktodona dauxrigo de ekumenaj rilatoj de la kristanaj esperantistoj.                    Miloslav Sxvacxek

Pliajn informojn pri la 15-a Ekumena Esperanto-Kongreso Zagreb:
http://home.t-online.de/home/b.eichkorn/eek2001.htm


Korespondi deziras kun gejunuloj tutmonde

  Daniel Mrazek, Podolska 108, CZ-14700 Praha 4-Podoli, Cxehxio (junulo 15-jaragxa).

  Martina Janotova, CZ-33025 Blatnice 186, Cxehxio (junulino 22-jaragxa).

  Ivetta Sxnebergerova, nam. Komenskeho 1044, CZ-57001 Litomysxl, Cxehxio (junulino 21-jaragxa).

  Timea Nagy, Vaghy F. u. 24, H-9400 Sopron, Hungario (junulino). 

Ili atendas viajn korespondproponojn.



GRAVAJ INFORMOJ

53-a Kongreso de IKUE kun jubileaj pilgrimoj al Romo, Gubbio, Asizo, La Verna, Loreto kaj Covignano okazis en Rimini,
Italio en la tagoj de la 2-a gxis la 8-a de septembro 2000. Partoprenis gxin gefratoj el Euxropo kaj Afriko, inter ili 34 cxehxoj
kaj 13 slovakoj kune vojagxantaj perbuse. Pri neforgeseblaj kongresaj travivajxoj raportos venonta n-ro de Dio Benu.

15-a Ekumena Kongreso (54-a de IKUE kaj 51-a de KELI) kaj 5-a JET (Junulara Ekumena E-Tendaro) okazos samtempe en la sama kongresejo, sed ofte kun aparta programo en la tagoj de la 14-a gxis la 21-a de julio 2001 en Zagreb, Kroatio. Informojn pri partoprenebleco kaj perbusa vojagxebleco legu sur alia pagxo de Dio Benu.
Pliajn informon pri JEZ'2001 Zagreb vi trovas en:  http://home.t-online.de/home/b.eichkorn/jet2001.htm

La jubilea 20-a (lauxvice) IKUE-Tendaro (KET - Katolika E-Tendaro) okazos en la unua duono de auxgusto 2001 en
Sebranice, Cxehxio. 

LA PLEJ FRESxA GRAVA NOVAJxO

  55-a Kongreso de IKUE okazos en la jaro 2002 en bela urbo Kromeriz (Kromierzijx), situanta en centro de Moravio, landparto de Cxehxa Respubliko, en la tagoj de la 17-a gxis la 24-a de auxgusto en Cxefepiskopa Gimnazio (en bela, historia

kaj trankvila urbocentro). La kongresurbo kaj la kongresloko disponigas bonajn kondicxojn por arangxo de la IKUE-kongreso, en Cxehxa Respubliko jam la kvara en historio de IKUE.



DIO BENU - Eldonanto: Cxehxa Sekcio de IKUE. Adreso de la redakcio: IKUE-Katolika Sekcio de Cxehxa
Esperanto-Asocio, str. Trsxicka 6, CZ-75127 Pencxice, Cxehxa Respubliko. Respondeca redaktoro: Miloslav Sxvacxek.
Telefono: +420 641 228304 aux tel./fakso (labortage) +420 68 5311818. E-posxto: msvacek@iol.cz. Finredaktita la 3-an de
oktobro 2000.