Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de CxEA agnoskita kiel laika eklezia organizajxo
Jaro
2000
(10)
Numero 3 (39)
Jen aliaj numeroj de DIO BENU
Jubilean
la 10-an IKUE-Tendaron en Sebranice (Cxehxio) denove honorigis per la
vizito
Episkopo Jozefo Hrdlicxka el Olomouc. La esperantlingva Sankta Meso en
la tendara Kapelo de Fatima Madono estis celebrita kiel dankesprimo por
ricevitaj benoj kaj gracoj de la katolikaj esperantistoj dum la dudeka
jarcento. Post la Sankta Meso okazis renovigo de sinkonsekro al la
Senmakula
Koro de la Virgulino Maria.
Karaj
gefratoj!
Grava parto de la Sankta Jaro jam estas malanta ni kaj ni povas kun dankemo konstati, ke tiu jaro estas la jaro vere benita, proponanta kaj donanta spirite profundajn travivajxojn al cxiuj, kiuj partoprenas la arangxojn de la katolikaj esperantistoj. Februare okazis renkontigxo de IKUE-Junularo en Dub nad Moravou, maje Tago de Prelegoj kaj Diskutoj en Cxeske Budejovice, julie la jubilea 10-a IKUE-Tendaro en Sebranice kaj auxguste Renkontigxo de Slovakaj kaj Cxehxaj Katolikaj Esperantistoj en Zilina, Slovakio. Kaj malantaux ni estas ankaux la kulmina IKUE-arangxo de la Jubilea Jaro - La 53-a Kongreso de IKUE en Rimini, kadre de kiu okazis belegaj pilgrimoj al Romo, Asizo kaj Loreto. La cxehxaj kaj slovakaj kongresantoj - pilgrimantoj vojagxis komune perbuse al tiu neripetebla grava arangxo en la Jaro de Granda Jubileo. Ni do gxoju pro ekzisto de la komunaj |
aktivadoj
de la cxehxaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj, cxar per ili
konservigxas
kaj plifortigxas reciprokaj amikecaj rilatoj. Dum la kongreso -
pilgrimo
okazis multaj momentoj por ekligi kaj plivigligi ankaux la amikecajn
rilatojn
kun la katolikaj esperantistoj el aliaj landoj. Pri cxiuj gravaj
eventoj
de nia movado ni informadas vin sur la pagxoj de nia gazeto Dio
Benu!
Enhavo
de tiu cxi numero konigos al vi belegajn travivajxojn dum la arangxoj
en
Sebranice kaj Zilina. La venonta numero
Miloslav
Sxvacxek
|
Jam
la dekan fojon okazis en Sebranice apud Litomysxl (Cxehxio) Katolika
E-Tendaro
(KET) en la tagoj de la 22-a gxis la 29-a de julio 2000. Gxi do estis
jubilea
la 10-a IKUE-tendaro tiuloke. Kalkulante ekde la komenco de arangxado
de
la IKUE-tendaroj, gxi do estis la 19-a. Unuaj 9 tendaroj okazis en la
jaroj
1969-1977 en Herbortice. Post deviga pauxzo estis en la jaro 1991
renovigita
arangxado de tiuj tendaroj, sed sur nova loko, do en Sebranice apud
Litomysxl.
Kaj ni esperu, ke venontjare, en la unua jaro de tria jarmilo, okazos
denove
jubilea tendaro, ekde la komenco lauxvice la 20-a. Sed nun ni revenu al
la nunjara.
La tendaron partoprenis 55 personoj de cxiuj agxkategorioj, kiuj formis belan "familion". Cxeestis partoprenantoj el 6 landoj: Hungario, Germanio, Litovio, Pollando, Slovakio kaj Cxehxio. Dum la tendaro okazis kursoj de Esperanto. Kompreneble dum kelkaj horoj de kvar tagoj, dum kiuj okazis la kursoj, oni ne povas ellerni la lingvon. Sed por komencantoj ili estas konvena enkonduko al lernado de la lingvo. Por ceteraj ripetado kaj ebleco por praktiki konversacion. Inauxguro
de la tendaro okazis sabate vespere. Dank´ al Dio la vetero estis
senpluva, do favora. Antaux ni estis dimancxo, tre grava tago ankaux en
la tendaro, cxar estis anoncita vizito de grava kaj tre kara persono -
la episkopo Jozefo Hrdlicxka el Olomouc. Kaj fakte, li plenumis la
promeson
kaj jam duan fojon vizitis tiun tendaron. Estas preskaux nekredeble, ke
la
Dimancxe posttagmeze okazis en la tendaro du gravaj eventoj: konferenco de junulara organizajxo IKUEJ (Internacia Katolika Unuigxo de Esperantista Junularo) kaj kunveno de Parlamenta Eklezia Rondeto de la Cxehxa IKUE-Sekcio. En la tendaro tiutage estis ankaux kara gasto, s-ano Miroslav Malovec, redaktoro de Starto - organo de Cxehxa E-Asocio. |
Cxiutage
okazis interesaj kaj agrablaj programoj. Grava programo okazis precipe
merkrede - la tuttaga perbusa ekskurso. Oni vizitis tre belan
pilgrimlokon
- Monton de Dipatrino en Kraliky. Tie okazis por alvenintaj tendaranoj
la esperantlingva Sankta Meso, celebrita de du pastroj: Lajos
Kóbor
el Hungario, vicprezidanto de IKUE kaj la dominikano Savio Ricxica -
spirita
konsilanto de la Cxehxa IKUE-Sekcio.
Post tagmangxo en domo de pilgrimuloj oni dumvoje vizitis Herbortice - lokon de unuaj naux Katolikaj E-Tendaroj, likviditaj perforte en la jaro 1977 fare de komunista tata polico. Plua tre interesa halto okazis en urbo Cxeska Trebova, kie oni vizitis Muzeon de Esperanto, danke al oferema esperantisto, gxia direktoro s-ano Pisxtora. Kaj lasta halto okazis en historia urbo Litomysxl, kie oni vizitis novriparitan cxefpregxejon, iaman katedralan sanktejon. Ankaux la venonta jxauxda tago estis tre bela. Posttagmeze oni vizitis (jam tradicie) proksiman vilagxon Horni Ujezd, kie en la loka pregxejeto okazis en Esperanto la Sankta Meso. Post gxi oni povis gxui antauxvesperan tempon cxe "bierfonto" en la naturo, kantante kaj interbabilante. Post reveno en la tendaron okazis nokta arbara ludo "Pado de la kuragxo". Felicxe, cxiuj revenis en la ordo en la tendaron. Por vendreda vespera cxefajra kunveno la tendaranoj preparis interesan distran programon. Pro pluvo gxi ne povis okazi cxe la tendarfajro, sed en la tendara mangxejo. Oni povas diri, ke spite de pluvo ne mankis bona humoro. Nu kaj la sabata tago estis la tago de adiauxo. Rapide forpasis la unusemajna tendara restado en bela naturo kaj en ecx pli bela amikeca etoso de la esperantistoj. Ni esperu, ke dum venontaj komencaj jaroj de la tria jarmilo la intereso pri Esperanto pligrandigxos, por ke oni povu denove reveni al organizado de dusemajnaj E-tendaroj. Dum disiro cxiuj reciproke sin adiauxis per la vortoj: "Gxis la revido venontjare denove en KET!". Ni
do pregxu al la Sankta Spirito kaj fervore laboru intence de niaj belaj
idealoj. Tio certe garantios okazigon de multaj pluaj tendaroj -
nuntempaj
esperantistaj oazoj de amikeco kaj frateca amo.
|
Karaj
fratoj kaj fratinoj, en hodiauxa Evangelio ni auxdis kompari al iu alia
speco de bruto. Iam la homoj kondutas kiel brutoj. Sed Li nin komparas
al la sxafetoj kaj diras: "Iru kaj sekvu min!" Li donas al ni
liberecon,
por ke ni libere kaj volonte sekvu Lin. Tio estas tre grava. Ni
rimarku,
ke la politikistoj nin volas ofte kunpeli de malantauxe, manipuli
nin, direktigi nin, sed la Bona Pasxtisto Jesuo, Li iras antauxe, vortojn de Jesuo: "Ni apartigxu en trankvilan lokon, kaj iom ripozu." Tio estas klara alvoko, rilatanta ankaux vin, kiuj venis al tiu cxi bela loko en la naturo, por ke vi cxerpu forton, kaj Jesuo estas cxi tie kun vi. Cxio tio bela, kio vin kunigas, gepatrojn kun infanoj, infanoj inter si, tio, kio kunigas vin kiel familion de esperantistoj, tio cxio fakte havas sian devenon en Dio, el kiu amo kaj bono transversxigxas en niajn rilatojn. Ni
versxajne rimarkis, ke en la unua legajxo kaj ankaux en la Evangelio
aperas
la vorto "pasxtistoj". Pasxtisto - jen la grava vorto de la Evangelio.
Jesuo mem estas la plej bona asxtisto. Kaj mi rememoras, kiam foje dum
la migrado en Slovakio mi observis gregojn kun pasxtistoj, kaj mi
rimarkis,
ke estas granda diferenco inter tio, kiel pasxtistoj pasxtas
ov-brutarojn
kaj kiamaniere la pasxtisto kondukas sxaf-gregon. Inter tio estas
granda
diferenco. Se tio estas bov-grego, gxi do estas unpelata per pasxtistoj
helpe de bastonoj de malantauxe. La bovinetoj movigxas per mallerta,
obtuza
irado kaj ili devas esti encxese direktataj. Tute alimaniere tio
aspektas,
se la pasxtisto kondukas gregon da sxafetoj. Li cxiam iras
antauxe
kaj la sxafetoj havas iun instinktan econ iri post la pasxtisto.
|
Jes,
jen kaj jen iu sxafeto forflankigxas, sed la tuta grego
orientigxas
laux la pasxtisto. Estas interese, ke se Sinjoro Jesuo komparas la
homojn
al iuj tiuj bestetoj, Li povus ilin frunte kaj ni iras post Li.
Volonte,
obeeme, felicxaj, ke ni en Li havas la plej bonan pasxtiston. Ni do
permesu
nin gvidi per Jesuo, kaj ni estu felicxaj, ke ni estas lia
gregeto.
Antaux nelonge la Sankta Patro, dum li sin esprimis rilate al la dangxero de la falsa globaligo de la mondo, diris interesan frazon: "Globaligu antauxcxie amon kaj solidarecon." Tia cxi globaligo de la merkata ekonomio, kaj mi ne scias de kio ajn ankoraux, povas esti por la homaro tre dangxera. Estas necese kunigxi en la amo, kunigxi en pentekosta interkomprenigxo de cxiuj homoj. Mi auxdis, ke al la mondo minacas, se okazos gxia globaligo, ke la homoj inter- komprenigxados per fusxita angla lingvo. Tion certe ne meritus la lingvo de Shakespeare. Eble, fratoj kaj fratinoj, la mondo iam eksentos la bezonon de iu interkomprenilo, kiu estas pregxada, kiu sekvas Diajn intencojn kaj celojn. Kaj tre versxajne Esperanto, kiu dum longaj jaroj estas pli ofte afero de iniciatemaj grupoj, farigxos alvoko por la nova vojo de la homaro en la Sankta Spirito. Ke tiel okazu, ankaux tiuintence ni oferu tiun cxi Sanktan Meson, por ke ankaux ni cxiuj estu iloj de tiu cxi bela Dia verko. Ni do oferu la Sanktan Meson por komence diritaj intencoj, kaj ankaux por ke la familio de esperantistoj estu por ni en la Eklezio la pentekosta rememorigo kaj la signo, ke fakte ilia strebado pri komuna helplingvo por cxiuj homoj alportu interkomprenigxon al cxiuj en la Sankta Spirito. Kaj nun ni per Esperanto esprimu nian kredon. |
Enkadre
de la 19-a Katolika Esperanto-Tendaro en Sebranice u Litomysxle,
Cxehxio,
dimancxe la 23-an de julio 2000 okazis la 3-a Konferenco de Internacia
Katolika Unuigxo Esperantista (IKUEJ). Gxia cxefa celo estis elekto de
la nova estraro, cxar laux la Statuto de IKUEJ la estraro havas dujaran
oficperiodon.
Je la 15-a horo la gxisnuna prezidanto de IKUEJ frato Ingx. Atilla Szep el Hungario malfermas la konferencon. Cxeestas 11 vocxdonrajtaj IKUEJ-anoj. Unue oni akceptas la konferencordon. Kiel konferencgvidanto estis elektita frato D-ro Ulrich Matthias el Germanio, kiel protokolanto frato Pavol Petrik el Slovakio kaj kiel vocxdonkontrolanto frato Ludek Brada el Cxehxio. Sekvis la raportoj de la prezidanto, kasisto kaj revizoro pri la jaroj 1998-2000. Cxiuj raportoj estis aprobitaj de la cxeestantaj membroj. |
Poste
oni elektis kandidatojn por la nova estraro de IKUEJ. Entute
kandidatigxis
kvin membroj kaj cxiuj estis elektitaj por la nova estraro.
Kiel la prezidanto de IKUEJ por nova oficperiodo 2000-2002 estis reelektita frato Attila Szep el Hungario, kiel la unua vicprezidanto estis elektita frato Pavol Petrik el Slovakio, kiel la dua vicprezidantino fratino Ingx. Zita Kotikova el Cxehxio. Kiel sekretariino estis elektita fratino Jana Koristkova kaj kiel estraranino por informado Blanka Horacxkova, ambaux el Cxehxio. Post
la balotoj oni diskutis pri agadplano por la jaroj 2000-2002, pri
financado,
estontaj arangxoj de IKUEJ, pri informado kaj varbado de novaj membroj
kaj plenumado de ceteraj niaj celoj. Je la 16-a horo frato Ulrich
Matthias
fermis la 3-an Konferencon de IKUEJ.
|
La
cxefepiskopo Karlo, ne povinte viziti la nunjaran IKUE-tendaron en
Sebranice,
sendis jenan gxojigan kaj kuragxigan leteron.
Karel Otcxenasxek, cxefepiskopo de Hradec Kralove Hradec
Kralove 30.6.2000
Karaj
gefratoj en Kristo kaj en lia kaj nia Patrino,
koran dankon pro Via invito al vizito en la tendaro en Sebranice. Dum multaj jaroj mi observis tre atente viajn aktivadojn, ofte tre kuragxajn, memoferemajn kaj dangxerajn, kaj tiel despli admirindajn. Spirite (kaj en Spirito) mi estis kun vi. Vi scias, ke mi estis kaj estas, dum tuta mia vivo, minimume pasiva, sed konvinkita ideano pri internacia, aux pli bone supernacia lingvo - konvinkita samideano. Esperanto estas vera donaco de la Sankta Spirito kaj tiu koncepto estas por mi speciale kara, gxuste pro miaj personaj ligoj al la Katedralo de la Sankta Spirito. |
Geamikoj,
mi devas vin kaj ankaux min, denove seninluziigi. Mi ne povos veni. La
nuna jaro estas plena de tiom da strecxoplenaj eventoj kaj datrevenoj,
kiujn mi devas partopreni, ke mia okdekjarigxo kaj jam multjaraj, cxiam
grandigxantaj san-malfacilajxoj (inter ili ankaux diabeto) instigis la
kuracistojn doni al mi emfazan rekomendon - eviti plej eble cxiujn
aktivadojn
por ne tro pliakrigi mian san-situacion.
Mi volus certigi vin, ke mi estos kunligita kun vi per la Spirito de la Vero, Braveco kaj Amo, samkiel ankaux kun nia cxiela Patrino kaj kun sankta Josefo, pri ilia helpo en plenumado de viaj kaj niaj planoj kaj tiel en plenumo de la intencoj de Dio. Kompreneble, mi estos spirite kun vi kaj kun cxiuj samideanoj ankaux dum la kongresaj eventoj en Rimini kaj Romo. Estime kaj kore salutas kaj benas + Karel |
Estas
bona kutimo, ke dum Katolika E-Tendaro en Sebranice
estas tradicie enprogramata ankaux nokta ludo "Pado de kuragxo". Kaj
estus
ja domagxo, se en la nunjara jubilea jaro kaj jubilea tendaro tiu cxi
ludo
mankus. Cxar la nunjara dumila jaro estas tre eksterordinara, ni do
volis,
ke ankaux la nunjara tiu ludo de la kuragxo estu eksterordinara.
Cxiujare
la ludo havas sian specifan karakteron. Ordinare iuj el timigantoj
havas
interesajn mask-kostumojn, aliaj timigas per terura ekkrio aux per
mistera
mallauxta vocxo, ktp. Mi do iomete rakontos al vi pri la nunjara tiu
ludo.
La ludo komencigxis cxirkaux la dudek dua horo, kiam jam estis tute malhele. Frato Mirek komencis kunigi kuragxajn infanojn cxe la komenco de vojo. Gxi nunjare trovigxis en tute alia loko ol dum pasintaj tendaroj. Nelonge poste li komencis ekirigi la kuragxulojn tute solajn unu post alia la vojon en la arbara tereno. Gxi unue situis en pli malalta parto de la arbaro, signita per kandeloj. La unua timigilo atentanta lauxvoje estis la malgranda infano (pupo), tenanta brancxon, super la vojo. Post la mallonga pauxzo terure ekkriis Gxemegulo (Hejkal) kaj tuj malantaux li denove pendis infaneto, cxifoje je maneto. Poste oni trairis sxnuran barilon. La vojo jam komencis gvidi la kuragxulojn al arbarsuprajxo. Dum alproksimigxo al gxi io subite klakis antaux la kuragxulo aux jam malkuragxulo. Sur la monteto estis videbla lumo, sed kien plu iri? Tiumomente aperis mistera persono, cxe kiu la lud-partoprenanto devis sin subskribi por ricevi signon, kiudirekte sekvi la vojon. Kaj finfine la lasta surprizo estis sorpoj, falintaj sur la korpon de la jam certe timplena kuragxulo. Post nelonga distanco, atinginte la ceterajn ludantojn, la travivitan timon anstatauxis agrabla sento de heroeco. Post veno de la lasta ludanto al la celo, la kuragxaj infanoj kun |
sento
de triumfo revenis en la tendaron. Eble la ludo
havisdauxrigon en iliaj songxoj, cxar ili travivis antaux enlitigxo
emociplenajn
momentojn. Nun do povis jam komencigxi la pado de la kuragxo por la
maturaj
kuragxuloj. Denove cxiam post kvinminuta intervalo ekiris unu timigito.
Unue ili devis malsupreniri taluson por trairi subsxosean tunelon -
trapasejon
kun fluanta rojo; tiuloke tie fluis nur unu centimetron dika
akvotavolo.
Kiam ili trapasis malhelan longan tunelon gxis la lumanta kandelo,
neatendite
eksonis potenca vocxo de la sekreta monstro. Kaj de tie montris al ili
la kandellumo direkton al herbokampo. Suprenirinte la taluson kaj
pluirante
laux longa herbokampo ili eniris rekte en la arbaron. Enirante la
arbaron,
sur iliajn kapojn falis sorpoj, sed ili kuragxe dauxrigis la iradon
laux
malhela vojo direkte al la tendaro. Tie ilin ankoraux io kaptis je
piedo,
kaj finfine lasta timigo estis terura ekkriego.
Tiel do finigxis la pado de la kuragxo, felicxe sen vivperdoj. Kompreneble, neniu volonte malkasxis, ke tamen estis momentoj, kiam pro timo la koro forte batis en la brusto. Nu kaj cxu eventuale la pantalono ne restis tute seka, tion malkasxis kompreneble neniu. Tamen mi esperas, ke la ludo "Pado de la kuragxo" placxis al cxiuj gxiaj partoprenintoj, kaj ke gxin oni ofte rememoros. Kaj fine tamen malgranda bilanco. La
vojo, kiu situis
en du partoj de la arbaro, estis longa cxirkaux du kilometrojn. La ludo
dauxris pli ol tri horojn, partoprenis gxin pli ol dudek kuragxaj
tendaranoj
kaj kvin timigantoj. Venonttage ricevis cxiuj gxiaj partoprenantoj
dolcxan
premion. Do ne hezitu, kaj dum venontjara tendaro ankaux vi, kara
leganto,
povos elprovi vian kuragxon!
|
2000
okazis la 3-a renkontigxo de la cxehxaj kaj slovakaj
katolikaj esperantistoj, nunjare denove en Slovakio, en gastema urbo
Zilina
(Jxilina). La renkontigxoj okazadas alterne en Slovakio kaj Cxehxa
Respubliko.
La nunjara renkontigxo okazis en Salesana Domo, kie sub unu tegmento
okazis
cxio - logxado, mangxado kaj la programoj.
Vendrede la 18-an de auxgusto en antauxvesperaj horoj kolektigxis 40 personoj el diversaj lokoj de Slovakio kaj Cxehxa Respubliko en Salesana Domo en Zilina. Cxeestis ankaux cxiujara partoprenanto de tiuj renkontigxoj frato Herman J. Horrix el Germanio. Post la Sankta Meso en salesana pregxejo kaj post la vespermangxo okazis amikeca programo kun komuna kantado. Sabate matene okazis solena inauxguro de la renkontigxo, kiun cxeestis ankaux Direktoro de la Salesana Domo. Poste gxis la tagmangxo okazis komuna kunveno de la Cxehxa kaj la Slovaka IKUE-Sekcioj. Komence de la kunveno la prezidantoj de ambaux sekcioj - D-rino Magda Sxaturova kaj Miloslav Sxvacxek - informis detale la cxeestantojn pri aktivadoj de ambaux sekcioj. Oni ankaux multe diskutis pri aktualaj temoj tiel, ke la tempo por la kunveno rapide pasis. Post angxelusa pregxo kaj tagmangxo okazis komuna fotografado kaj perbusa ekskurso. Unue oni vizitis proksiman kastelon Budatin kun belaj ekspozicioj rilatantaj regionon de Zilina. Precipe interesa estas rara ekspozicio pri dratumarta metio. Kun Budatin kaj Zilina konatigos vin sekvaj artikoloj. Dua celo de la ekskurso estis vizito de historie interesa kaj bela pregxejo en Teplicxka. Tiun pregxejon vizitadas multaj ne nur enlandaj, sed ankaux eksterlandaj vizitantoj, por vidi post kelkaj jarcentoj nebalzamitan kaj tamen nedisfalintan En la semajnfinaj tagoj de la 18-a gxis la 20-a de auxgusto korpon de Zofia Bosnakova, kusxantan en la cxerko de la pregxeja kapelo. Pro historie dokumentitaj bonfaroj de Zofia estis komencita sxia beatproceso; laux informo de tiea |
pastro,
la beat-proklamo povus okazi post tri jaroj.
En la pregxejo ni komune pregxis kaj kantis honore al Jesuo la
Regxo.
Kaj la tria vizitita loko estis bela, tute nove konstruita pregxejo en Zilina - Solniki. Tie ni speciale pregxis por jxus kulminanta la monda pilgrimo de la junularo en Romo. Nia operkantisto frato Miroslav Smycxka tiucele kantis kanton "Marsxo de la kristana junularo", origine verkitan kaj komponitan en la jaro 1999 de pastro Ferdinand Hrusxat kaj tradukitan en la jaro 2000 de frato Josef Cink, la membroj de la Cxehxa IKUE-Sekcio. Tiamaniere ni spirite kunigxis kun la pilgrimanta junularo en Romo. Post reveno el belega ekskurso sekvis la Sankta Meso en la pregxejo de Salesana Domo. Post gxi kaj post espermangxo okazis koncerto, prezentita de frato Miroslav Smycxka. Gxi havis du partojn. La unua belega parto kun spiritaj kantoj okazis en la kapelo, la dua parto kun nespirita enhavo okazis en la salono. Post dimancxa Sankta Meso kaj
matenmangxo okazis lasta
programo de la renkontigxo -la prelegoj. Prelegis fratoj Miroslav
Smycxka,
Miloslav Sxvacxek, Ingx. Jan Kalný kaj Ingx. Vladimir Nemec.
Proksimigxis
tagmezo kaj kun gxi ankaux fermo de la renkontigxo. La dankoj kaj
dankemo
pro la belegaj tagoj en Zilina apartenis al arangxantoj, al frato Ingx.
Vlado Nemec kaj ceteraj gesamideanoj de la gastema urbo Zilina. Frato
Sxvacxek
invitis la cxeestantojn al venontjara 4-a renkontigxo, unua en la 21-a
jarcento kaj 3-a jarmilo, kiu plejversxajne okazos septembre en
Krizanov,
naskigxloko de sankta Zdislava - cxiela patronino de la familioj. Kun
kontento
kaj gxojo en la koro ni povas konstati, ke tiuj renkontigxoj multe
kontribuas
al reciproka
Miloslav
Sxvacxek
|
La
unua skriba informo pri Zilina devenas el la j. 1208.
La urbo estas cxirkauxata de belegaj montaroj Malgranda Fatra,
Kysuca-montaro kaj Strajxov-montaro. La situo de la civito cxe la kunfluo de la riveroj Vah, Kysuca kaj Rajcxianka, cxe la krucigxo de iamaj komercvojoj instigis gxian kreskon jam antaux la j. 1312, kiam Zilina akiris siajn urbajn privilegiojn. La unua domaro ekestis cxirkaux la pregxejo de s-ta Stefano, kiu situas en Zilina-Zavodie. La pregxejo konservigxis gxis nun kaj estas tio la plej malnova historiajxo de la urbo. La historia kerno de la urbo - la kvadrata urboplaco - ekestis post la alveno de germanaj koloniistoj en la 13-a jarcento. Inter la mezepo kaj urboj Zilina havis gravan pozicion. Gxi akiris diversajn rajtojn: rajton de fisxkaptado, rajton okazigi foirojn kaj fondadi diversajn gildojn. La produktoj (precipe drapaj) de la metiistoj el Zilina estis konataj ankaux eksterlande. La ekonomia prospero de la urbo respeguligxis ankaux en la kultura sfero, precipe en la altnivela uzado de juraj normoj. Atestas pri tio la gxis nun konservita „Libro de Zilina" (Zilinska kniha), unu el la plej malnovaj urbaj libroj en Slovakio. La ekspozicio de la historio de Zilina en la feuxdisma epoko enhavas plurajn rarajn eksponajxojn, kiuj atestas pri la ekonomia kaj kultura graveco de tiu cxi regiono. En la 15-a jarcento la urbo apartenis al la burgo Strecxno. En la j. 1429-32 en la urbo estis husanaj tacxmentoj. Husanoj atakis germanojn, kiuj |
fugxis
el la urbo. Tio ebligis al slovakoj akiri gravajn
postenojn en la urba konsilantaro kaj administraj organoj. Ekde tiu cxi
tempo enskribajxoj en la Libro de Zilina estas en
la malnovcxehxa lingvo. Nuntempe Zilina havas cxirkaux 90 mil gelogxantojn kaj estas la 4-a plej granda urbo en Slovakio. Dum lastaj jardekoj estis konstruitaj novaj logxkvartaloj Hliny, Vlcxince, Solinky kaj Hajik. En Zilina havas sian sidejon universitato, kiu nun havas 6 fakultatojn. Estas tie multaj mezlernejoj, inter kiuj estas kelkaj katolikaj: Komerclernejo de s-ta Tomaso la Akvinano, Gimnazio de s-ta Francisko, baza lernejo de s-taj Konstantino kaj Metodo, Metilernejo de s-ta Jozefo. Krom iamaj 3 malnovaj pregxejoj en la centro de la urbo estis en la kvartalo Solinky finkonstruita nova pregxejo, alia pregxejo estas konstruata en la kvartalo Vlcxince. Sed dimancxe estas celebrataj Sanktaj Mesoj en diversaj stabilaj aux provizoraj kapeloj. Dum dimancxo en la urbo estas celebrataj en diversaj lokoj 34 Sanktaj Mesoj. Novan pregxejon en la kvartalo Vlcxince havas grekkatolikoj. Sed siajn diservojn havas ankaux protestantoj, adventistoj, apostola eklezio, frata eklezio, kristanaj korporacioj kaj judoj. Tiom koncize pri la gastema urbo Zilina. |
La
kastelo Budatin, unu el la plej malnovaj konstruajxoj
en Zilina, situas sur la kalksablosxtona rokego cxe la kunfluo de la
riveroj
Vah kaj Kysuca. Arkeologiaj trovitajxoj el la proksimeco de la kastelo
atestas pri tio, ke gxia cxirauxajxo estis logxata certe jam en la 11-a
jarcento. La oportuna situo versxajne estis la kauxzo por la konstruo
de
la kastelo, kiu servis por la defendo de la transiro - travadejo tra la
rivero Vah - kaj kiel doganejo sur la komerca vojo al Silezio.
La plej malnova parto de la kastelo
estas granda kvaretagxa
turo - cilindroforma (alteco 20 m, diametro 12 m, dikeco de
|
Dum
krucmilitoj en la 17-a jarcento la kastelo forbrulis,
tial sekvis pluaj renovigoj kaj rekonstruoj. En la 18-a jarcento la
kastelo perdis jam sian defend-karakteron kaj oni konstruis en la nordokcidenta parto de la iama remparo kapeleton kaj teretagxan konstruajxon kaj sur la loko de la iama okcidenta renesanca remparo oni konstruis baroka-klacisisman kastelon. Dum la burgxa revolucio en la j. 1848-49 estis la kastelo Budatin alterne kelkfoje okupita de hungaraj gvardioj kaj de la imperia armeo. La 10-an de januaro 1849 la imperia armeo fugxante el la kastelo kauxzis incendion, dum kiu la kastelo plene forbrulis. Parte gxi estis rekonstruita cxirkaux la j. 1870 kaj la plenan rekonstruon faris gxiaj posedantoj nur en la j. 1920-22, kiam la kastelo ricevis nunajn trajtojn. Post la forigo de ruinoj de la supra parto de la baroka-klacisisma kastelo oni konstruis sudokcidentan alon en la historiisma stilo kaj arkadojn por la frugotika palaco. La plena kaj lasta renovigo okazis en la jaroj 1966-76. Nuntempe estas en la kastelo Budatin sidejo de la Vah-vala muzeo, kiu cxi tie havas siajn soci-sciencajn ekspoziciojn. |
La mizero de la logxantaro en la valoj de la riveroj Vah kaj Kysuca kauxzis, ke multaj junaj viroj devis forlasi siajn hejmojn por sercxi panon aliloke. Kun dorsokorbo plena de drato, lado kaj dratumilaro ili vagadis ne nur tra Slovakio, Moravio kaj Bohemio, sed preskaux tra cxiuj euxropaj landoj kaj kelkaj atingis ecx Amerikon. Kelkaj fondis tie ecx siajn manufakturajn laborejojn. | La ekspozicio de la dratumarto pruvas pri la lerteco de slovakaj metiistoj, kiuj per simpla materialo - drato - kapablis elsorcxi rarajn kreitajxojn de la popola arto - figurojn, korbetojn, vazojn, birdkagxojn kaj ankaux ilaron por kuirejo kaj domo, pretigitajn kun sento por la karaktero de la materialo. |
de
s-ro Valerij Malihin, infana Esperanto-klubo,
Dvorec pionerov, str. Konstitucii 1, 660049, Krasnojarsk, Siberio,
Rusio.
Mia retadreso: sapphire@ns.kgtu.runnet.ru
Estimataj gesamideanoj! Mi kaj miaj junaj Esperanto-gelernantoj salutas vin cxiujn kaj bondeziras grandajn sukcesojn en la laboro de la 19-a Katolika E-Tendaro en Sebranice. |
Kun
respekto siberia E-instruisto Valerij Malihin kaj
anoj de mia infana Esperanto-klubo.
P.S. Miaj Esperanto-gelernantoj (13-16j.) deziras korespondi kun gesamideanoj de via lando (la agxo ne gravas). Se estos intereso, mi nepre sendos iliajn adresojn.
|