Turismo
Rottweil: Urbogvidilo
Rottweil: Artkolektajxo:  Lorenca Kapelo Rottweil
Klarigo de domoj dum la urbgvidado
Klarigo de fak-vortoj laux PIV



.al Esperanto-Fidelis
  zur deutschen Esperantoseite
  zur Hauptseite  al la cxef-pagxo


Rottweil
ALTE STADT GANZ ZEITBEWUSST
(MALNOVA URBO TUTE MODERNA)

- En Rottweil kutimoj kaj tradicio estas flegataj. La sxvaba-alemana karnavalo, la gildoj, kreskintaj dum jarcentoj, la sxangxoplena urba historio, belegaj pregxejoj kaj la acerb-cxarmega karaktero de la cxirkauxa regiono donas al Rottweil esprimplenan identecon.
- Rottweil'aj moroj kaj kutimoj, la eventoplena urba historio estas prezentataj en la Urba-Muzeo. La Dominikana-Muzeo, la Lorenc-Kapelo, la Salfareja-Muzeo kaj "Forum Kunst" (Forumo Arto) entenas plie multvalorajn kultur-historiajn eksponajxojn el antikva kaj moderna epokoj.
- Arto kaj kulturo apartenas al Rottweil kiel la cxiutaga pano. Tiu cxiuflanke perceptebla spirito originas el kultur- kaj histori-konscio, kreskinta dum multaj epokoj. Tia kompreno por kulturo devas esti flegata, volas libere disvolvigxi.
- Multnombraj arangxoj en muzeoj, en pregxejoj, en urbo-centraj domoj zorgas en Rottweil pri aktuala, kultura vivo kun altnivela etoso.
 

 ALTE STADT MIT VIEL GESCHICHTE
(MALNOVA URBO KUN RICxA HISTORIO)

- Rottweil havas iom de "historia gxardeno". Cxi tie trovigxas heredajxoj el la epoko de princoj "Staufer" same kiel atestoj de fiera konstruemo el la iama regna urbo.
- Malkovru la romian Rottweil: en la elfosita Romia Banejo, en la malnovurbo sub Pelagio-Pregxejo aux en Dominikana-Muzeo kun trovajxoj el antikva epoko. La romia "municipium" "Arae Flaviae", loko kun urbo-rajto, postlasis fascinajn spurojn.
- Karakteriza por la urbo-plano estas la divido de la urbo-centro je kvar kvadrantoj. Multaj konstru-monumentoj kolorigas la Rottweil'an urbo-historion: la Nigra Pordego, la Alta Turo, la Sankta-Kruc-Pregxejo, la Kapela-Pregxejo kaj, kaj, kaj.
- Rottweil estas la vivanta ekzemplero de eventoplena urba historio. Iam Rottweil'a urbestro deklaris militon al franca regxo. "Por eterne" Rottweil volis esti membro en la Svisa federacio. Kaj Rottweil'a pulvo estis mondkonata.
- Stud-vojagxo tra la Rottweil-a pasinteco kondukas al neelcxerpebla trezoro de tiaj unikecoj.

 ALTE STADT NEU ENTDECKT
(MALNOVA URBO FRESxE MALKOVRITA)

- Rottweil permesas al si kontrastojn. Apud turoj, krutaj gabloj, orieloj, putoj, pontoj kaj  multaj mallargxaj stratetoj ekzistas moderna arkitekturo. Malnova konstru-substanco kontrastas al skulptajxoj el nia jarcento. Fokusu la detalojn kaj vi perceptas tradicion, kulturon, kutimojn kaj vivmedion, tipajn por cxi urbo.
- Esplorante Rottweil vi ne sxparu tempon por malkovri. Karakterizaj konstruajxoj, hejmecaj ejoj, placxaj stratetoj – la urbo plenplenas je sia cxarma aspekto.
- La enamigxinto en detalo ne preterlasos rimarki la cxarmoplenan oriel-figuron cxe la fasado kaj ankaux ne tiun etoson de malantauxaj kortoj kaj anguloj en la stratetoj.

 ALTE STADT GANZ ZEITBEWUSST
(MALNOVA URBO TUTE MODERNA)

- En Rottweil kutimoj kaj tradicio estas flegataj. La sxvaba-alemana karnavalo, la gildoj, kreskintaj dum jarcentoj, la sxangxoplena urba historio, belegaj pregxejoj kaj la acerb-cxarmega karaktero de la cxirkauxa regiono donas al Rottweil esprimplenan identecon.
- Rottweil'aj moroj kaj kutimoj, la eventoplena urba historio estas prezentataj en la Urba-Muzeo. La Dominikana-Muzeo, la Lorenc-Kapelo, la Salfareja-Muzeo kaj "Forum Kunst" (Forumo Arto) entenas plie multvalorajn kultur-historiajn eksponajxojn el antikva kaj moderna epokoj.
- Arto kaj kulturo apartenas al Rottweil kiel la cxiutaga pano. Tiu cxiuflanke perceptebla spirito originas el kultur- kaj histori-konscio, kreskinta dum multaj epokoj. Tia kompreno por kulturo devas esti flegata, volas libere disvolvigxi.
- Multnombraj arangxoj en muzeoj, en pregxejoj, en urbo-centraj domoj zorgas en Rottweil pri aktuala, kultura vivo kun altnivela etoso.

 ALTE STADT GANZ AUS DEM HÄUSCHEN
(MALNOVA URBO INVITAS)

- Eliru la dometon! Eniru la aktivan Rottweil'an kultur- kaj distro-programojn! Feria-magio, subcxielaj teatro-prezentadoj, koncertoj kaj kabaredoj, ekspozicioj, libertempaj renkontigxoj, danckunvenoj kaj urba festo. Kiam en Rottweil la karnavalistoj svarmas, oni senbride amuzigxas. La libertempa oferto allogas cxiujn el la tuta regiono, kaj infanojn kaj maljunulojn, kaj familiojn kaj unuopulojn.
- Belaj kaj multnombraj estas la okazoj por festi abunde. Cxe la grandioza "Göllsdorfer Saukirbe" (Gelsdorfer Porka-Kermeso) aux cxe unu el la sennombraj trinkfestoj. Cxiam io okazas sur la kultura scenejo: foje tuttradicie, foje pli grandburgxece, sed kelkfoje ankaux kritikeme-ribeleme, do buntmiksite!

 ALTE STADT RINGSUM NATUR
(MALNOVA URBO CxIRKAUxITA DE NATURO)

- Rottweil estas ne nur grizigxinta beleco. Cxirkauxe natur-adorantoj trovas multvariajn, cxarmajn ejetojn en subcxiela pejzagxo cxiudirekte: al okcidento kondukas belaj migrad-vojetoj kaj itineroj en la  Nigran Arbaron, oriente levigxas la proksima panorama-rando de la Sxvaba Jxuraso kun siaj plej altaj suproj.
- La mezaltaj montaroj formis siajn karakterizajxojn dum jarmiloj. Malnova Rottweil estas konforma al tiu tipa natur-pejzagxo. La jarringoj estas cxiufoje klare legeblaj. Migrado, biciklado, promenado, piknikado kaj ecx ripozado, cxio cxi estas farebla.
- Survoje kune kun la familio aux sola. Malstrecxigxado de cxiutaga vivo. La cxarma Nekar-valo kaj la proksime situanta ripoz-oazo en la "Eschach"-valo (Esxahx-valo) efikas kiel kuracado. Trankvilon kaj solecon trovas ne nur fisxkaptisto cxe "Linsenberg"-lageto.
- La harmonio en cxi tiu natur-protektata tereno estas okulfrapa: vasta, apenaux tusxita kultur-pejzagxo  laux la moto: "Konscie gxui kun senso por la naturo". Ne nur tio, kio frapas la okulojn, kaptas la sensojn, sed pli ol tio estas la simplaj, malgrandaj ajxoj en la Rottweil'aj tradiciaj anguloj kaj en la tipa rura cxirkauxajxo, ligantaj koron kaj okulon.

 ALTE STADT IN DER FREIZEIT AKTIV
(MALNOVA URBO POR AKTIVA LIBERTEMPO)

- Rottweil sin banas. Senlima akvo-plezuro en banejo "Aquasol". La libertempa banejo kun salakva baseno, aro de sauxnoj, plezur-glitejo kaj lud-oazo por infanoj gardas vin kontraux cxiutaga strecxigxo kaj tristaj pluvaj tagoj. Gxuu aktivan plezuron por via sano!
- Faru bonon al via korpo kaj gxoju pri tio! Rottweil kun sia oferto por sano kaj vigleco, prezentas ne malmulton. Cetere, medi-protektante liveras la energion por "Aquasol" elektra blok-hejt-centralo rekte el Rottweil.
- Por sportemuloj kaj movigxemuloj somere kaj vintre Rottweil estas la gxusta adreso. Tenis-ludado, biciklado, nagxado, migrado, kurado, rajdado, arko-pafado, sketado kaj skiado. Movigxo produktas dinamikon kaj estigas bonan humoron. Rottweil aktivigas vin.
- Somero en Rottweil'a liberaera nagxejo: sin bani, nagxi, ludi kaj senti sin gaja. Grand-ampleksaj sport- kaj libertempaj instalajxoj atendas vin. Loko, en kiu povas refresxigxi sportemuloj kaj movigxemuloj.
 

 ALTE STADT ERLEBEN UND GENIESSEN
(MALNOVA URBO POR SPERTI KAJ GxUI)

- Eble jxus vizito en Rottweil kontentigos viajn bezonojn. La bone proporciaj malnovaj urbo-konstruajxoj, vicoj da okulplezuroj, la muzeoj kun siaj imponaj eksponajxoj, la okazajxoj en kultur-kalendaro – unufoje Rottweil vere sperti kaj ekkoni! Estas abundo por malkovri, elprovi, gxui kaj resti bonhumora. La Rottweil'aj fakvendejoj estas la gxustaj adresoj  por butikumi intertempe.
- Rottweil'aj gastronomio kaj hoteloj sentigas al la gasto energian, tradician vivmanieron. Altkvalita elekto de regionaj bonspicitaj kaj internaciaj mangxajxoj estas karakteriza por tiu urbo, romantika etoso inkluzivita. Jen "kvaroneto" en faksperta vin-trinkejo, jen bongusta biero cxe komforta tablo en stratkafejo.
- Por konferencoj, seminarioj kaj prelegoj lokaj hoteloj kaj Rottweil'aj muzeoj proponas la gxustan kadron. Kompreneble, vi ankaux povas kunsidi en Malnova Gimnazio, tiucele renovigita.
 

ALTE STADT MIT LEBENSQUALITÄT
(MALNOVA URBO KUN VIVO-KVALITO)

- Rottweil estas denaske servo-preta urbo. Longjara tradicio kaj favora trafik-situo faris gxin kolektejo de gravaj publikaj instancoj kaj servo-entreprenoj. Tia servado plialtigas la vivo-kvaliton en kaj cxirkaux Rottweil.
- Rottweil. Urbo, en kiu pasinteco cxiam iomete senteblas. Historio, en kiu pasinteco de cxiuj epokoj farigxas viva kaj nuna gxis hodiaux.
- Porsanaj servoj kaj ofertoj jam estis gravaj dum la Rottweil'a romia epoko. Ecx tri publikaj termo-banejoj siatempe gxojigis la ban-gastojn, kaj en medicina kampo estis jam tiam du okulkuracistoj.
- Flughaveno Zepfenhan estas multe uzata por privataj kaj komercaj al- kaj forflugoj. Grava avantagxo por industrio kaj komerco en Rottweil.
- En Rottweil cxiutipaj lernejoj surlokas. La Rottweil'aj entreprenoj profitas de cxi tiu kleriga oferto. Landvastajn honorojn la urbo gajnis per sia elstara komunuma naturmedia energi-politiko. Apenaux iu alia urbo povas konkurenci kun gxi.
- Rottweil. Urbo, kiun oni memoras, kiun oni "tenas en la kapo". Kaj ne nur pro tio, ke konata hundoraso estas nomita laux gxi. Rottweil peras tion, kio nomigxas viva historio. Kaj el tiu historia ricxeco kreskas la aparto de Rottweil kaj formigxas vivo-kvalito. Por la tieaj logxantoj tio estas memkomprenebla afero same kiel por la gastoj.
- Jen  invito al Rottweil !

Esperantigis: Karl Liebermann

 


ROTTWEIL, LA PLEJ MALNOVA URBO DE BADEN-VIRTEMBERGO
Rottweil kaj siaj vidindajxoj

Iom pri la historio
 La origino de Rottweil havas siajn radikojn en fora pasinteco. Tiel pruveblas setlejaj spuroj jam el la sxtonepoko cx. 2000 a.K. En 73 p.K. la romianoj establis militan bazon en la hodiauxa urbo-parto Rottwei-Altstadt. Rapide evoluis civila setlejo (logxloko) nomata „ARAE FLAVIAE“. Jam antaux 1200 p.K. la princoj „Staufer“ translokis la urbon norden, kie ili konstruis la urbon laux la modelo de urboj, fonditaj de la princoj „Zähringer“ (Ceringer). Karakteriza pri tio estas unue la strat-krucigxo, al kiu multaj romantikaj stratetoj iras paralele, kaj due la kvar kvadrantoj, estigxintaj per la konstruo de tiu strat-krucigxo kaj portantaj gxis nun siajn malnovajn nomojn:
Heiligkreuzort – Lorenzort – Johannserort – Sprengerort.

Dum la tridekjara milito (1643) Rottweil ege suferis de tri siegxoj. Post la rekonstruo de Rottweil en la 17a jc. gxi estis malpli trafita far la postaj militoj, pro kio Rottweil povis konservi sian urbobildon el malfrua mezepoko.
La urbobildon de Rottweil karakterizas kontrauxstrata pozicio de la tegmentaj randoj de unuopaj domoj, kio memorigas pri la profunda rilato al Svisio (en 1463 Rottweil membrigxis en la svisa jxur-kooperativo). En Rottweil la domoj najbaras cxiuj sendistance. La unuopaj domoj estas proksimume 6-8 metrojn largxaj kaj etendigxas gxis 30 metroj malantauxen. La fasadoj diferencas per siaj specifaj koloroj kaj la parte bunt-ornamitaj orieloj1), kiuj kelkfoje etendigxas alten gxis tri, pli ofte du aux ecx nur unu etagxoj. Kiel motivoj de orieloj estas rekoneblaj ornamajxoj, gildaj2) signoj, bestoj, blazonoj aux la dukapa aglo. La ambauxflanke deklivajn grandegajn tegmentojn kun gxiaj fortike konstruitaj subtegmentejoj ornamas la surkonstruoj de sxargxo-leviloj, kiuj kun siaj malgrandaj gablo3)-tegmentoj plejofte elstaras en la spacon kontraux la strato kaj per tio trarompante la striktan randlinion de la tegmentoj. Rimarkindas ankaux la fajna subdivido de rungo4)-fenestroj.
La belega urbo-aspekto de Rottweil vigligxas per la multnombraj artplene forgxitaj sxildoj, diferencaj en formo, koloro kaj ideo. Tiuj karakterizaj sxildoj estas en Rottweil ne nur kutimaj, sed ekde 1560 ecx devigaj por gastejoj. Ili estas ne nur „atentigo-sxildoj pri gastamo“, sed pli kaj pli da komercistoj kaj metiistoj per tio atentigas pri si mem. Atestoj de mezepoka konstru-maniero estas ankaux la multnombraj turoj, putoj kaj pontoj, kiuj estas karakterizaj por la urbocentro de Rottweil. Kiel plej malnova urbo de Baden-Virtembergo kaj iama regna urbo, Rottweil prezen-tas multajn historiajn vidindajxojn. Jen kelkaj el ili elektitaj kaj priskribitaj por kunmeti al vi malgrandan rond-iron.

1. Heilig-Kreuz-Münster(Sankta-Kruc-Pregxejo)
Münsterplatz
La cxefa pregxejo de la regno-urba Rottweil, komencita kiel malfru-romanika baziliko, kontinuis ekde la 12a jarcento. Cx. 1263 oni konstruis la tri malsuprajn etagxojn de la oblikva turo. La pregxejo konformigxas al la natura deklivo de la urbo. En la 15a jc. okazis alikonstruado en gotika stilo: de la hxorejo kun la sakristio en 1430, starigo de tri-nava5) longdomo kun multflanke disbrancxigxinta ret-volbajxo (suda navo en 1497 – norda navo en 1507 – meza navo en 1517). En la 17a jc. oni barokigis la pregxejon kaj C. Heideloff regotikigis gxin gxis la jaro 1843. Per tio multaj arto-trezoroj venis en la pregxejon, nomitan ekde 1950 „Münster“ (Cxef-Pregxejo). Precipe vidindas la kruxcifikso supernature granda, pri kiu oni supozas, ke faris gxin Veit Stoss. Aliaj vidindajxoj estas la altaro de la apostoloj, verkita de Cord Borgentrik, la originalaj gild-lanternoj kaj la grac-statuo de la Dipatrino cxe la Maria-altaro (Klarigojn pri la Maria-statuo vidu sub Dominikana Pregxejo). La konzoloj6) aux portiloj en la pregxejo montras fablajn estajxojn. Cxiu segx-vango7) varias rilate al la aliaj. Ekzistas i.a. la karnavala patrino nutrante sucxinfanon per arlekenajxo.

2. „Hübscher Winkel“(Bela Angulo)
Hauptstrasse 4
La domo cxe ‘Hübscher Winkel’ (Bela Angulo) estas unu el la plej kuriozaj burgx-domoj en Rottweil. Per siaj du fenestro-aksoj gxi finas la cxefan straton kontraux la „Staufer“-tempa ‘Schwarze Tor’ (Nigra Pordego) kvazaux kuliso, tolere akceptante, ke tio kauxzas angulon de 45 gradoj. Pro sia plastiko-ricxa ornamajxo kun ionikaj8) pilastroj9) cxe pordoj kaj fenestroj, cxiufoje interligitaj kaj faritaj per kronita gablo, la domo jam en 1763 en protokolo de magistrata kunsido estis nomita „Hübscher Winkel“ (Bela Angulo). Komence de la pasintaj 70aj jaroj cxi tie oni faris trapasejon por piedirantoj.

3. Schwarzes Tor (Nigra-Pordego)
Hauptstrasse
La malsupra parto de la pordega turo, konsistanta el kvadrosxtonoj, estis konstruita en 1230 kiel parto de ‘Staufer’-tempa fortikajxo. Antaux 1600 oni surkonstruis tri pliajn etagxojn. En la du supraj etagxoj trovigxis cxeloj por kaptitoj de la regna urbo. La fasadon de la pordego ornamas horlogxo, urbo-blazono de Rottweil kaj kvar leonoj kiel gargojloj10). La ‘Schwarze Tor’ nomigxis antaux 1691 ‘Waldtor’ (Arbara Pordego), cxar la strato tra la pordego kondukas okcidenten al Nigra-Arbaro. Sian specialan taskon havas la Nigra Pordego karnavale, cxar cxi tie komencigxas karnaval-lunde je la oka kaj karnaval-marde je la oka kaj je la dek-kvara la famkonata tradicia ‘Rottweil-a Salto de maskitaj Karnavalistoj’.

4. Hochturm (Alta-Turo)
Hochturmgasse
La kvadrosxtona turo el la tempo de la ‘Staufer’ estis starigita sur la plej alta punkto de la urbo (640 m super marnivelo) kiel gardista- kaj mallibereja-turo. Gxi prezentas la pinton de fortikajx-triangulo por sxirmi la urbon, de okcidento plej multe endangxerigitan. En 1579 la masiva kvadrata turo, tiam 36,8 metrojn alta, kies eksteraj muroj estas 3,5 metrojn dikaj kaj 9,2 metrojn longaj, estis pligrandigita je okangula surkonstruo kun belvidejo. De tiam la turo estas 54 metrojn alta. La Alta-Turo prezentas  belegan rigardon al cxiuj direktoj sur la tri-sxtupan pejzagxon, en kiu kusxas Rottweil kaj sia cxirkauxajxo – la valon de la rivero Neckar (Nekar), la arbigitajn rugx-grejso11)-altajxojn, la cxenaron de la Sxvaba Jxuraso kaj la lastajn etendajxojn de Nigra-Arbaro. Impresa estas la rigardo sur la mezepokan strukturon de la urbokerno kun gxia multvaria tegmentaro, la oriel-ornamitajn burgx-domojn, turojn, putojn kaj pontojn. La sxlosilon al Alta-Turo oni ricevas dum dejxoraj tempoj cxe la urba turist-oficejo, trovigxanta en la Malnova Urbodomo prezentante siajn identigajn dokumentojn kaj kontraux pago de 2,00 DM kaj semajnfine vid-al-vide en kafejo ‘Schädle’ je la samaj kondicxoj.

5. Hochturmkapelle (Kapelo de Alta-Turo)
Am Zwinger
Jam dum la regno-urba tempo staris kapelo sur la tereno apud la Alta-Turo. Gxi estis malkonstruita en 1890 kaj samloke estis starigita alia kapelo en nov-gotika stilo. En la kapelo trovigxas ankoraux la krucifikso el la antauxa kapelo kaj ankaux barokaj, ovale enkadrigitaj pasion-bildoj.

6. Weisse Sammlung (Blanka Kolekto)
Hochmaiengasse 16
Super la portalo de la nuna muziklernejo rememorigas renesanca reliefo, montranta la sanktulojn Dominiko, Ursula kaj Katarina de Siena, pri la jam en 1306 menciita dominikana monahxejo en Rottweil. Gxi estis translokita en 1706. En gxia konstruajxo poste estis establita la gastejo ‘Dreikönig’.

7. Stadtmuseum (Urba Muzeo)
Hauptstrasse 20
Sur la maldekstra flanko de la cxefstrato en la direkto al Nigra Pordego en la iama ‘Herdersche Haus’ nun estas instalita la Urba Muzeo. Gxi entenas ricxajn havajxojn el la urba historio, la ‘Pürschgerichtskarte’ (Pirsxgerihxtskarte, geografia mapo de Rottweil) far David Rötlin el la jaro 1564,la karnaval-cxambreton kaj la kripo de ‘Herrenkramer’, vizitebla dum kristnaska tempo.
Malfermaj tempoj:
Marde – sabate: 10.00 – 12.00 kaj 14.00 – 17.00
Dimancxe: 10.00 – 12.00, semajnfestotage fermita

8. Altes Rathaus (Malnova Urbodomo)
Hauptstrasse 21
La urbodomo, menciita la unuan fojon en 1321, ricevis en 1521 la malfru-gotikan fasadon kun ses-partaj fenestroj. Super la rond-arka enirejo trovigxas du fenestroj, enkadrigitaj de du kariatidoj12) kaj pelikano kvazaux krono, simbolo de kristana karitato kaj burgxa komunumo-sento. En la Malnova Urbodomo trovigxas la iama tribunala cxambro de imperiestra kortumo kun sxtona baldakeno (en la nuna registrejo de logxantoj). Vidindas ankaux la konsilantar-salono kun sia kadrara-plafono, lignaj tegajxoj, premitaj arkoj super la fenestro-nicxoj, renesanca kahela forno de 1762 kaj pentritaj vitrajxoj.

9. Apostelbrunnen (Puto de la apostoloj)
Hauptstrasse
Sur la dekstra flanko de la cxefstrato en la direkto al Nigra Pordego, cxe Malnova Urbodomo, samloke kie en la regno-urba tempo staris la tielnomata Sal-puto en 1984 estis starigita kopio de la proksimume en 1510 estigxinta Puto de la Apostoloj, montranta la figurojn de la sanktuloj Petro, Johano kaj Jakobo la pli agxa. La Puto de la Apostoloj staris antauxe supre de la Nigra-Pordego, antaux la gastejo ‘Rössle’.

10. Kirsnersches Haus 11. (Domo de Kirsner)
Hauptstrasse 27
La fasado de la tielnomata ‘Domo de Kirsner’ cxe la puto de la Apostoloj estas ricxe strukturita, - impona estas la por-talo. Oni supozas, ke la domo, nomita laux la posedanta familio, estis konstruita de la sinjoroj de Bubenhofen kaj apartenis pli malfrue al brancxo de la grafoj el Zimmern. En la 19a jc. cxi tie la gastejo ‘Kronprinz’ atendis siajn gastojn.

12. Stadtarchiv (Urba Arkivejo)
Engelgasse 13
Cxe la Malnova Urbodomo en lqa unua strateto dekstren trovigxas maldekstraflanke la Urba Arkivejo. En 1583 burgxa domo en la ‘Engelgasse’estis alikonstruita de urba arkitekto Weber von Werth por servi kiel latina-lernejo, institucio supozeble jam ekzistanta en 1275. En 1707 la germana lernejo posedprenis la domon kaj en la 19a jc. gxi estis uzata por industrio. La urbo Rottweil renovigis tiun domon kaj uzas gxin ekde 1981 kiel urba arkivejo.

13. Neues Rathaus (Nova Urbodomo)
Bruderschaftsgasse 4
Se oni sin turnas cxe la urba arkivejo maldekstren al ‘Schulgasse’, oni aliras la Novan Urbodomon. Gxi estis konstruita de prof. Heinz Mohl en 1976. La moderna puto en la interna korto de la Nova Urbodomo estis kreita en 1980 de Erich Hauser, internacie konata skulptisto el Rottweil. La ok marmor-kolonoj portas rondetajn sxtalajn diskojn, jen tiel jen alimaniere malfermitaj kaj kunligitaj al jen kaj jen aliaj strecx-formajxoj. Varias ankaux ilia pozicio sur la piedestalo. La konstruajxo de la Nova Urbodomo  kiel tuto estas malfermita kontraux la hxorejo de Sankta-Kruc-Pregxejo.

14. Bruderschaftsgebäude (Kongresia Domo)
Bruderschaftsgasse 2
De la urbodoma puto ni aliras dekstraflanke de la Nova Urbodomo la hxorejon de la Sankta-Kruc-Pregxejo. Laux la prolongigo de la Nova Urbodomo staras dekstre la ‘Fruchtkasten’ (gren-kolektejo), la ‘Bruderschaftsgebäude’ (Kongregaci-konstruajxo). Jam en 1314 la Sankta-Kruc-Kongregacio estas menciita religia-karitata asocio. En sia domo apud la Sankta-Kruc-Pregxejo gxi administris sian posedajxon kaj zorgis pri malricxaj lernejanoj, almozpetantoj, malsanuloj kaj maljunuloj. Gxia domo estis renovigita post la urbo-brulego en 1696.

15. Dominikanerkirche (Dominikana Pregxejo)
Friedrichsplatz
En 1268 oni ekkonstruis la altgotikan pregxejon de la almozpetanta ordeno. En la 30jara milito la vizitantoj de la pregxejo spertis dum la franca siegxo la miraklon de okul-turno de Maria-statuo sur la rozaria altaro. La Dipatrino, laux jxura deklaro de 42 atestantoj, turnigis dufoje la okulojn (en novembro 1643). La pilgrimado al Dipatrino de okul-turno ekkomencigxis nun el Nigra-Arbaro, Alzaco, la regiono de Lago de Konstanco kaj Svisio. Gxi estis ankaux la iniciato al aliformigo de la pregxejo al baroka stilo cx. 1753; tiuokaze gxi estis ornamita de Jozeph Wannenmacher per freskoj. Dominikana monahxejo situis inter pregxejo kaj urbomuro. La monahxejo kaj la pregxejo estis fermitaj en 1803. Post 1827 la monahxejo estis uzata kiel katolika popol-lernejo. Kaj en 1972 gxi estis malkonstruita. En 1818 la Dominikana Pregxejo estis levita al rango kaj funkcio de protestanta urbo-parohxa pregxejo. Dum la regotikigo de la Sankta-Kruc-Pregxejo gxi estis denove uzata por katolika diservo. En 1824 la pregxejo estis fundamente renovigita. La okupado por militkaptitoj je la fino de la dua mond-milito kauxzis denove tiom da gravaj damagxoj, ke ekde 1970 – 1973 refoje okazis ampleksa renovigo.

16. Dominikanermuseum (Dominikana Muzeo)
Am Kriegsdamm
La Dominikana Muzeo Rottweil estis malfermita en 1992 kiel filia muzeo de la Virtemberga Landa Muzeo Stutgarto kaj estas gvidata komune de la lando Baden-Virtembergo kaj la urbo Rottweil. Gxi akceptis la kolekton ‘Dursch’ kun cx. 180 ligno-skulptajxoj kaj tabul-pentrajxoj el la malfru-gotika epoko kaj el la regiono inter nigrarbara kresto13) kaj Iller, meza Nekaro kaj Lago de Konstanco.
Duan sekcion de la nova muzeo konsistigas la ricxaj elfosajxoj de ‘ARAE FLAVIAE’, la romia antauxula urbo de la hodiauxa Rottweil. Cxi tie la Orfeo-mozaiko meritas apartan atenton. Helpe de trovajxoj el Rottweil estas montrataj preskaux cxiuj vivo-sferoj de romia urbo. Rezervita al aktualaj kulturaj eventoj estas la Dominikana Forumo kiel tria sekcio de la domo. Cxi tie estas prezentata varioplena programo de specialaj ekspoziioj, koncertoj, lekcioj kaj kabaret-similaj arangxoj.
Malfermaj tempoj:
Marde – dimancxe 10.00 – 13.00, 14.00 – 17.00
Fermita je dumsemajnaj festo-tagoj. Pri specialaj arangxoj oni donas specialajn informojn.

17. Kunstsammlung Lorenzkapelle, Bockshof und Pulverturm
(Art-kolekto Lorenc-kapelo, ‘Bockshof’ kaj Pulvo-Turo)
Lorenzgasse
La ‘Lorenzkapelle’ sur ‘Bockshof’ (Boka-Korto) estis konstruata cx. 1580 kiel tombeja kapelo en malfru-gotika stilo. Antaux 1832 gxi estis tombeja pregxejo. Ekde 1851 gxi entenis la kolekton de malfru-gotikaj lignaj skulptajxoj kaj tabul-pentrajxoj far Rottweil-a parohxa konsilisto D-ro ‘Johann Georg Martin von Dursch’, en 1991 transportitaj en la Dominikanan Muzeon.
Ekde 1977 en alkonstruajxo al la kapelo estas lokitaj la sxton-figuroj de la 14a jc., skulptitaj en ‘Rottweil-a stilo’ kaj estintaj direkto-montraj por la plua evoluo de la gotika sxton-plastiko en Sxvabio. Sekve de tio, en 1992, en la Lorenc-kapelo mem estas instalita muzeo de la Rottweil-a sxtontajlista arto, en kiu multnombraj ekzempleroj de tiu en Rottweil altevoluinta artmetio estas videblaj, ekz. puto-kolonoj, gargojloj kaj pliaj religiaj kaj profanaj konstru-plastikoj.
Malfermaj tempoj:
Marde – dimancxe 14.00 – 17.00

La duonronda Pulvo-Turo, trovigxanta apud Lorenc-kapelo sur ‘Bockshof’, estis parto de la urba fortikajxo. Dum la regno-urba tempo gxi estis deponejo de paf-pulvo, produktita en la Rottweil-a pulvo-muelejo (en 1884 estis inventita en la Rottweil-a pulvo-fabriko la fum-malricxa nigra pulvo far Max Duttenhofer). Dum la jaroj 1570 – 1832 la ‘Bockshof’ estis tombejo. Vidindas la klasikisma tombo-sxtono de Rottweil-a urbo-kuracisto sur la muro maldekstre de la pulvo-turo. Dum julio kaj auxgusto la ‘Bockshof’ kun sia Pulvo-Turo estas kuliso de subcxielaj teatro-prezentadoj de la Rottweil-a cxambro-teatro.

18. Christophorusbrunnen (Puto de S-a Kristoforo)
Friedrichsplatz
Sur la renesanca kolono de la puto antaux la Dominikana Pregxejo, dokumentita jam en 1564, staras la malfru-gotika figuro de S-a Kristoforo, tenanta arbo-trunkon en la mano. Laux la legendo S-a Kristoforo portis la Krist-infanon sekure trans la riveron. La infano dankas lin per rideto. Reliefo de la Rottweil-a urbo-blazono kaj tiu de du leonoj trovigxas cxe la soklo de la Kristoforo-puto.

18. Forum Kunst (Forumo de Arto)
Friedrichsplatz 2
Ekde sia fondigxo en 1970 ‘FORUM KUNST’ okazigas en la ‘Bürgersaal’ (burgxa salono) de ‘Kaufhaus’ (magazeno, fondita en 1802) post kvar-semajna sxangxo ekspoziciojn de prestigxaj nuntempaj artistoj. Hodiaux ‘FORUM KUNST’ nombras pli ol 340 membrojn kaj estas konata trans la limoj de Rottweil.
Malfermaj tempoj: Marde – vendrede 14.00 – 17.00
Sabate kaj dimncxe 10.00 – 13.00, 14.00 – 17.00
Semajnfestotage fermita.

19. Marktbrunnen (Foira-Puto)
angulo Haupt-/Hochbrücktorstrasse
La Foira-Puto cxe la stratkrucigxo devenas proksimume el la jaro 1540. Sur la kvar supren mallargxigxantaj etagxoj de la puto-piramido staras figuroj sub volbajxoj, subportataj de kolonoj.
Cxi tiuj figuroj prezentas temojn de la tiama mondkoncepto. Estas prezentataj virtoj kaj malvirtoj, tamen ne sanktuloj. Sube estas prezentataj la diaj virtoj, la forteco kaj la cxefaj pekoj (vanteco, avareco, kolero kaj inerteco). Super ili, en la dua etagxo, staras la tri herooj (Cezaro, Davido kaj Judito) kaj nun sekvas la kvin astroj (Suno, Saturno, Jupitero, Marso kaj Merkuro).

20. Spital (Hospitalo)
Hauptstrasse 56
Cxe Foira-Puto, laux la cxefstrato en la direkto al Balingen, trovigxas post cent metroj dekstraflanke la hospitalo. Jam en 1275 la Rottweil-a hospitalo estas unuafoje menciita en papa dokumento. Gxi evoluis al unu el la plej ricxaj hospitaloj de la lando kaj ricevis en 1577 sian esence hodiauxan formon. Jam en 1322 gxi entenis kapelon. Hodiaux la hospitalo estas uzata kiel maljunulejo.

21. Kapellenkirche – Kapellenturm(Kapela Pregxejo – Kapela Turo)
Hochbrücktorstrasse
Sur la loko de en 1313 dokumentita ‘Wallfahrtskirche zu Unserer Lieben Frau’ (pilgrima pregxejo al nia Sinjorino) kun poste sekigxonta kurac-fonto por okulmalsanuloj oni komencis konstrui la Kapelan Pregxejon cx. 1320. Gxi estis barokigita inter la jaroj 1227 – 1733 kaj finpentrita de Joseph Firtmair. Renovigo de la pregxejo okazis en 1983.
La Kapela Turo (bazo 12 x 12 m) dividigxas je tri etagxoj kun flankaj turoj sxtuphavantaj. Cx. 1473 gxi estis plialtigita je du okangulaj supraj etagxoj kun po ok altaj,  trarompitaj ogivo14)-fenestroj en malfru-gotika stilo. La turo estas 70 metrojn alta.
La tri portaloj havas sian modelon en la okcidenta fasado de nord-francaj katedraloj. Rimarkindaj estas la reliefoj cxe la turo, precipe la prezentado de la figuro-ciklo de la profetoj kaj apostoloj same kiel la fiancxin- kaj libro-reliefoj (reliefoj estas kopioj – la originaloj estas videblaj en la Lorenc-kapelo). Tiu simbolo de la urbo estas eble la plej valora konstru-monumento en la subdistrikto de Rottweil kaj estas rigardata kiel unu el la plej belaj gotikaj pregxejo-turoj.

 22. Georgsbrunnen (Puto de S-a Georgo)
angulo Grafengasse/Hochbrücktorstrasse
La Puto de S-a Georgo aux Grafo-puto oni konstruis cx.1510 kaj estas jam videbla sur la ‘Rottweiler Pürschgerichtskarte’ (geografia mapo de Rottweil) el la jaro 1564. Gxia kolono montras la sanktulojn Maria, Katarina kaj Georgo. La hodiauxa kolono de la puto estas kopio kaj starigita en 1996.

23. Aktion „Kunst in der Stadt“ (Kampanjo ‘Arto en la Urbo’)
laux la Königstrasse
Dekstre kaj maldekstre de ‘Königstrasse’, tuj post la ‘Alta Ponto’, eksterurben rigardante, trovigxas pli ol 20 plastikoj kaj skulptajxoj far prestigxaj nuntempaj artistoj. Kadre de la kampanjo ‘Arto en la Urbo’ ili estas ekspoziciataj kiel pruntedonajxoj al la urbo Rottweil ekde auxtuno 1970. Kiel cxefa iniciatinto montrigxis la rondo cxirkaux la Rottweil-a skulptisto Erich Hauser, en la arto internacie konatigxinta.

24. Rottweiler Hofgerichtsstuhl (Rottweil-a Kortuma Segxo)
angulo König-/Lorenz-Bock-Strasse
Al la plej gravaj tribunaloj de la malfru-mezepoka regno apartenis ankaux la Rottweil-a kortumo. La urba signifo de Rottweil bazigxis ne laste en tio, ke tiu tribunalo gxuste cxi tie havis sian lokon. La unua konservita dokumento de la kortumo devenas el 1299. La rajtoj de la kortumo etendigxis super la iama duklando Sxvabio, de alpo-kresto gxis Kolonjo, de Vogezoj gxis ‘Lech’ kaj tra Frankonio gxis Turingia- Arbaro. Antaux 1418 la kortuma loko trovigxis sub la kortuma tilio ‘Pürsch’, kiu staras cxe la angulo Heerstrasse / Lindenstrasse kaj poste la kortumo estis translokita en la ‘zoologian gxardenon’ antaux la Alta-Ponto-pordego apud la ‘Königstrasse’. La Kortuma Segxo el 1781 cxe la ‘Königstrasse’ dekstre apud la Landa Tribunalo – imitajxo – (originalo en la Urba Muzeo) memorigas pri la imperiestra kortumo, kiu ekde 1418 kunsidis en tiu loko.

25. Ruhe-Christi-Kirche  (Pregxejo Ripozo de Christo)
angulo Ruhe-Christi-/Eisenbahnstrasse
Samloke de antauxa voj-kapelo estis konstruita ekde 1710 sur la tiam ankoraux libera kamparo la pilgrima pregxejo ‘Ruhe Christi’ (Ripozo de Kristo) komisie de la regna urbo fare de gxia subarkitekto Matthäus Scharpf. En la interna dekoracio de la pregxejo kunhelpis la pentristoj Johann Georg Glückher kaj Johann Achert, same la skulptisto Adam Bertsche. Ilia kontribuo faris la pregxejon ‘Ripozo de Kristo’ cxefa ekzemplo de la Rottweil-a baroko. Sed menciindas, ke en la plastika ornamado de la pregxejo ankaux kunlaboris la metiejo Winterhalter el Vöhrenbach. En 1832 la pregxejo farigxis tombeja kirko. Iam la kirko estis prizorgata de eremitoj kaj poste de franciskanoj, kiuj forlasis la urbon en 1997. La fasado de la malgranda pregxejo prezentas gravan urb-arkitekturan akcenton.

26. Römerbad (Romia Banejo)
angulo Hölder- / Königstrasse
En la regiono de la nuna urbo-parto Rottweil-Altstadt la romianoj establis militbazon kun pluraj kasteloj por sekurigi la stratojn en 73 p.K. Gxi servis kun sia garnizono por protekti la cxi tie krucigxintajn arme-stratojn, el kiuj unu kondukis de Strasburgo laux la valo de ‘Kinzig’ tra Rottweil al Auxgsburgo, la alia de ‘Windisch’ apud Brugg en Aargaux (Svisio) tra Hüfingen al Rottweil kaj plue al la regiono de meza Nekaro. Gxis ilia retirigxo en la dua jc. la romianoj kon-struis minimume kvin kastelojn dekstre kaj maldekstre de Nekaro. Baldaux evoluis civila setlejo ‘ARAE FLAVIAE’. Du grandaj banejoj estas elfositaj, unu sub la Pelagio-pregxejo, la alia sub la ‘Nikolausfeld’ – (Romia Banejo). Abundo da elfosajxoj (antaux cxio la Orfeo-mozaiko) estas ekspoziciataj en Dominikana Muzeo. La Romia Banejo estas la plej grava gxis nun konata konstru-monumento el la romia pasinteco de Rottweil. Kiam en 1967 la urba tombejo estis pligrandigata, oni trafis la 45 x 42 metrojn grandan romian banejon, kiun oni en 1971 faris alirebla por la publiko. La Romia Banejo estas unu el la plej gravaj  konstruajxoj samspecaj en Baden-Virtembergo kaj estis supozeble konstruita  cx. 110/120 p.K. sub imperiestro Trajano.
(Liberaera muzeo - cxiam malferma)

27. Pelagiuskirche (Pelagio-pregxejo)
en Rottweil-Altstadt, Pelagiusgasse
La Pelagio-pregxejo, kiu levigxas super la gxis nun konservitaj restajxoj de romia banejo, estis konstruita je la fino de la 11a jc. kiel fru-romana kolona baziliko. En la jaroj 1899/1900 la pregxejo estis plilargxigita en la stilo de la ‘Reichenau’-pregxejo S-a Petro kaj Pauxlo. La malfru-gotika kvadrata turo estis starigita en la 15a jc. Vidindas la gotika ‘Pietao’ (patrino Maria kun morta filo Jesuo sursine, cx. 1530), la baroka krucifikso kaj la romia puto. La Pelagio-pregxejo eble estas la unua , jam cx. 600 p.K. konstruita ‘Leutkirche’ (pregxejo sen parohxaj rajtoj) en la regiono. La nur en la 11a jc. elektita pregxeja patrono S-a Pelagio estas la dua S-a patrono de la iama diocezo Konstanco, al kiu apartenis la Rottweil-a regiono gxis la komenco de la 19a jc.

28. Salinenmuseum (Salfareja muzeo)
‘Unteres Borhaus’, Primtal
En ‘Prim-valo’, sud-oriente de Rottweil, estas konservata la ‘Bohrhaus’ de salfarejo‘Willhelmshall’ starigita en 1824 kaj fermita en 1969. La akvo estis kondukita el la ‘bordomo’ en la sal-trovejojn por poste elpumpi la solvigxintan salon, la salakvon. En okangulaj aux rondaj rezervujoj la salakvo prete atendis la denovan elboligon de la salo. En salfareja muzeo estas videblaj iloj kaj produktoj de la Rottweil-a salfarejo same kiel dokumentoj de gxia historio kaj la salfareja horlogxo.
Malfermaj tempoj:
De majo gxis la fino de septembro dimancxe kaj festotage: 14.30 – 17.00
Merkrede laux komuna akordigxo.
Ankaux hodiaux estas utiligita la gajnita salakvo en la sxatata salakva-travivajx-banejo ‘Aquasol’.
Gxuu ankaux vi la plezuron kaj finu vian rond-iron per vizito de la multvaria libertempa banejo.

29. Sole-Erlebnisbad ‘aquasol’ (Salakva-travivajx-banejo ‘Akvasol’,
Brugger Strasse 11
Interna salakva baseno, ekstera salakva baseno, la unua ekstera salakva inhalejo de Sudgermanio, 25 metrojn longa sport-baseno, plezur-baseno kun granda glitejo, aparta ejo por gepatroj kun infanoj, romia-irlanda vaporbano, amplekse kaj moderne arangxitaj sauxno-establajxoj kaj multo pli.
Malfermaj tempoj: Cxiutage 10.00 – 22.00
Lunde: ekde 13.00

Esperantigis: Karl Liebermann, Rottweil

Klarigo de fak-vortoj laux PIV

1) orielo Speco de elstara fenestro, precipe cxe supra etagxo
2) gildo Mezepoka asocio inter korporacioj de laboristoj,komercistoj aux artistoj
3) gablo a) Supra triangula parto de muro, sur kiu sin apogas la firsta trabo kaj kies flankoj sekvas la deklivon de la tegmento
b) (gotika arkitekturo) Malpeza ornamo, ofte ajxura,triangula muro, kiu enkadrigas kaj kronas la arkon de fenestro, pordego ks.
4) rungo Lateto ligna aux metala, kun ronda aux rektangula sekco, kiu servas por rigidigi la piedon aux la apogilon de segxo, tablo aux alia meblo, aux kiel sxtupeto de eskalo.
5) navo Tiu parto de pregxejo, kiu etendigxas de la pordego gxis la hxorejo, inter du paralelaj muroj aux kolonaroj: la cxefa navo, flankaj navoj...
6) konzolo a) Elstaranta sxtona, metala aux ligna peco, ordinare kurbigita laux S-formo, fiksita al muro, kaj destinita subporti balkonon, kornicon, buston ktp.
    b) Ornama meblo, metita cxe muro, kaj destinita subporti vazojn, kalikojn, statuetojn ktp.
7) segx-vango Eksteraj flankoj de pregxejaj benkoj,
 (ne PIV-a) ofte ornamitaj per reliefoj.
8) Ionika Prezentanta unu el la tri cxefaj ordoj en la helena arkitekturo, karakterizitan per volutoj cxiuflanke de la kapitelo.
9) pilastro a) Prisma kolono, plejofte enigita en muro: ~oj de parka pordo; la ~oj de lando estos disbatitaj.
    b) Centra kolono, cxirkaux kiu volvigxas spirala sxtuparo.
    c) Pli-malpli ornamita koloneto, kiu subtenas sxtuparan balustradon cxe la subo aux cxe la supro.
Apog ~o, ~o, konstruita reliefe sur muro, por gxin plifortigi.
10) gargojlo Elstaranta kanaleto, ofte skulptita kun formo de vomanta besto aux homo, el kiu la akvo de tegmentoj falas ekste-ren, distance de la muroj
11) grejso Sablosxtono
12) kariatido Statuo de virino, servanta kiel kolono por subporti kornicon.
13) Kresto Elstara longforma konturo: la ~o de monto, de ondo.
14) Ogivo Pintarko, ~a 1 Karakterizita per ~o: ~a volvo, pregxejo
    2 Pintarka: ~a fenestro
    3 Gotika: la ~a arkitekturo


al Esperanto-Fidelis
  zur deutschen Esperantoseite
  zur Hauptseite al la cxef-pagxo