PRI HISTORIO DE ARTKOLEKTAJxO
Cxe loko de pli malnovaj patriciaj domoj sur la tiama "Bockshof" (Bokshof = boka korto) la Rottweil-a urba arkitekto, Hans Weber von Werth (Veber fon Vert), konstruis cx. 1580 en la stilo de revivigita gotiko de la kontrauxreformacio tombejan kapelon por la "Malnova Di-agro" de la regna urbo. La pregxejo estis dedicxita al romia diakono kaj martiro Lau-rentius (+ 251) kaj suferis jam dum la Tridekjara Milito tiom konsiderindajn da-magxojn, ke la hxorejo denove devis esti pentrita. En 1832 oni translokis la najbaran tombejon antaux la urbon al pregxejo "Ripozo de Kristo". Sankta Lorenco estis sekularigita kaj uzita por arkivaj celoj kaj ankaux kiel foir-domo gxis en 1851 la harmoniplena ejo ak-ceptis la kolektajxon de gotikaj ligno-skulptajxoj kaj tabul-pentrajxoj de la eklezia konsili-sto d-ro Georg Martin von Dursch (fon Dursx). Ekde 1891 la kolektajxo Dursch estis sen-coplene kompletigita per sxton-skulptajxoj el la 14a jarcento, depre-nitaj de sur la Ka-pela Turo, kiujn en 1977, post restauxrado de la Kapela Turo, oni lokis en alkonstruajxo simila al defenda koridoro. La kolektajxo Dursch estas prezentata ekde 1992 en la nova Dominikana Muzeo malantaux la Dominikana Pregxejo faksperte, inde kaj, antaux cxio, denove komplete. En 1991 Sankta Lorenco rericevis sian sonoriltureton (teg-mento-rajdanton) kaj du sonorilojn. La ejo, farigxinte libera, estis arangxita kiel muzeo de la Rottweil-a sxtontajlista arto, kiu ilustru iliajn artajn atingojn kaj ankaux iliajn labor-kondicxojn. Gxia interna rilato al kolektajxo Dursch en Dominikana Muzeo estas nesu-pervidebla.
Ekde 1928 la fiancxin-reliefo
trovigxanta
en arkokampo super la enirpordo al suda sxtu-par-turo de la Kapela
Turo,
kutime atribuita al Maria-majstro, estas unu el aparte sxa-tataj
skulptajxoj
de Rottweil-a Kapela Turo, komencita cx. 1330, en Lorenca Kapelo,
kompa-rebla
eble nur kun "Weckenmännle" (Vekenmenle = bulko-vireto) de Anton
Pil-gram
cx. 1480. La fiancxin-reliefo estis cxizita el fragmita sablosxtono
prezentanta
kavaliron, sur-havantan cxencxemizon kaj soldatan uniformon, kun kasko
kaj kolringo, plektitajn per cxeneroj, kaj ankaux kun glavo cxe zono.
La
kavaliro evidente igas ringon cxirkaux la fin-gron de sia fiancxino,
ornamita
per vualo kaj florkrono. Tiamaniere la ringo montri-gxas kvazaux
simbolo
en la centro de egallatera triangulo de timpano, en kiu la du figu-roj,
turnitaj unu al la alia, genuas.
Oni komprenu la reliefon kiel
variajxon
de "Sponsus-Sponsa-Motivo" (Gefiancxigxa Mo-tivo) kaj gxi ne apartenis
al fiancxin-pordo. Rilate al nuntempo, la kavaliro prezentas neniun
alian
ol "Junkron Jezuon"; lia fiancxino simbolas la kristanan animon al kiu
Je-zuo mistike edzigxas. Tiun klarigon konfirmas prediko, kiu trovigxis
inter kolektajxo da skriboj el Rottweil-a dominikana monahxejo,
verkitaj
en 1360; la titolo de la skriboj estas: "Von Vasnacht Krapfen" (Fon
Fasnahxt
Krapfen = Pri karnavalaj krespoj). Oni trovis ilin en la princa
firstenberga
kortega biblioteko en Donaueschingen (Donauxesxingen). Enhave gxi estas
kompletigata de libro-reliefo, kiu origine trovigxis vidalvide cxe la
norda
sxtupar-turo de la Kapela Turo montrante instruiston kun lernanto,
klinitajn
super libro, eble kiel pre-zentadon de kredo. Cxe la turo trovigxas du
pliaj sed forte detruitaj similaj reliefoj.
La plej faman figur-ciklon el gotika epoko en Sxvabio konsistigas la figuroj de la Rott-weil-a Kapela Turo. La plej multaj el ili estis deprenitaj de sia origina loko kaj lokitaj en Lorenca Kapelo.
Antaux cxio temas pri la
profetoj
sur la suda flanko de la turo kun Maria-statuo kaj pri la apostoloj sur
la okcidenta flanko de la turo kun ilia resurektinta majstro.
Stilistike la profetoj estas
atribuendaj
al profeto- aux Maria-majstro, la apostoloj kun resurektinta Kristo al
apostolo-majstro, kiu iom malfrue verkis en Rottweil. Ambaux partaj
cikloj
estas forte influitaj de Strassburg sed ankaux de Freiburg aux de
Breisacher
(Breisahxer) cxefa pregxejo Sankta Stefano, cxe kio eble la grafoj de
Hohenberg
peris la artajn interrilatojn. La konstruon de la turo kaj la
finpretigon
de gxiaj sxton-skulptajxoj grandparte financis Burkhard Weisherr. Nomoj
de majstroj postlasitaj estas nur Heinrich von Basel en 1342. Li
kongruas
kun litero H trovigxanta encxizita dorsflanke de multaj skulptajxoj. La
plej malnovaj konstru-partoj de la Kapela Turo estas, krom fiancxin-
kaj
libro-reliefo, la timpanoj super la pordaloj de la flankoj suda,
okcidenta
kaj norda kun Naskigxo de Kristo, Maria-Anonco kaj Adorado de Regxoj
same
kiel Lasta Jugxejo.
La sxton-skulptajxoj de la Rottweil-a Kapela Turo, trovigxantaj en la artkolektajxo Lorenca Kapelo, estas formitaj eble pli laux tradicia stilo kiu, koncerne la epokon, antauxas la Parler-arton. Sendepende de tio, cxu oni volas paroli pri propra Rottweil-a stilo, gxi estas karakterizita per la subordigo de skulptajxoj al arkitekturo, kaj asketa, preskaux korpo-rifuza tendenco kiun oni komprenas pere de mistiko. Tiu stilo ricevis gxiajn instigojn el Francio tra "Bauhütten" (bauxhiten = katedralaj konstruejoj) de Strassburg kaj Freiburg. Memstare formulita gxi transdonis ilin al Augsburg kaj Esslingen, al Bavario, Frankonio, Sudtirolo kaj Moravio. En Rottweil cx. 1370 gxi finsonis per tri same eksponitaj skulptajxoj el Rottweil-a hospitalo. Sed gxian elstaran signifon la arto de la Rottweil-a Kapela Turo en la 14a jarcento havis ne nur interne de la gotika monumenta plastiko de Sxvabio sed ankaux por la portret-arto en sxtono kiel montras "Profeto kun skrib-volumo" estigxinta cx. 1340.
Por arto kaj metio la materialo ligno cxiam havis elstaran signifon. Esprimo de tio estas same la artoplenaj tegmentaj etagxoj de malfru-mezepoko kaj burgxaj domoj same kiel la figuroj de sanktuloj en altar-kestoj de Rottweil-aj pregxejoj. Certe, la sxtono apude povas absolute ekzisti. Kvankam normale elmetata multe pli forte al vetero, tamen konservigxis konsiderindajxo el la historio de Rottweil-a sxtontajlista arto. Nature, la plej malnovaj eksponajxoj devenas de sakrala kampo, se oni pensas pri belegaj laborajxoj el junka sablosxtono de Kapela Turo aux la "spolioj" el gotika Dominikana Pregxejo. Sed jam frue oni formis objektojn de cxiutaga uzo aux de profana konstru-arto simile artoplene, la ornamajxon de orieloj kaj dompordoj aux la fieran serion de Rottweil-aj puto-kolonoj. Se oni povas dauxrigi la serion de tiuj artajxoj gxis la nuntempo, tio montras kiun rango-valoron la arto de sxtontajlistoj en Rottweil havas gxis hodiaux. Sed, ke oni komprenu gxin ne nur el arta vidpunkto sed same el gxia socia medio kaj el gxia metia aspekto, klarigu la akompanaj tekstoj kaj grafikoj kaj la malgranda metiejo en la navo de Lorenca Kapelo.
La provizado de la logxantaro
per
akvo certe ludis en regnourba Rottweil la saman rolon kiel jam en la
romia
urbo "Arae Flaviae". Al unua generacio de dom-putoj kun profundaj
sxaktoj
baldaux sekvis en malfru-mezepoko publikaj putoj sur placoj kaj stratoj
de la regna urbo, gxis cx. 1580 jam 26 en la urba centro kaj en
Rottweil-Altstadt
pliaj ok. Unuafoje menciitaj estas la puto cxe urbodomo en 1323, la
hospitala
puto en 1381. Baldaux oni rigardis ilin ne plu nur kiel vivnecesajn
akvodonantojn
sed signifo-portantojn kaj monumentojn de urba socio, faritajn kun
granda
artlerteco.
Tiel kronas la puton cxe bova
foiro
(Friedrichsplatz) gxis hodiaux la sankta Kristoforo, patrono de
vojagxantoj.
La puto cxe "Hochbrücktor" (Hohxbriktor, Alta-Ponto-Pordego) kaj
cxe
la domoj de la grafoj de Sulz kaj de la fratulinoj de
Rottenmünster
(Rotenminster) montras Maria'n, la patrinon de la regno, Sanktan
Georgon
kiel patronon de kavaliroj kaj Katarina'n, la patroninon de kleraj
virinoj.
La foir-puto, fine, portas tutan figur-programon en la senco de
kristan-humana
mondkoncepto kaj sur la pinto de sia puto-kolono ekde cx. 1540
svislandanon
kun flago de Rottweil kiel simbolon de suvereneco kaj signon de
aparteneco
al jxur-kooperativo.
Kiel peniga estis la laboro de sxtontajlistoj kaj iliaj helpantoj en mezepoko kaj ankoraux longan tempon poste, montras la skulpturo de la "Rottweil-a Weckenmännle" (Vekenmenle = bulko-vireto). La malgranda sxtonplastiko, kiun oni interrilatigas kun majstro Anton Pilgram, montras sxtonportiston kun elcxerpita vizagxo, en laborvestoj kun bulko en kamizolo kaj huffero kiel felicxo-alportisto cxe zono. Ecx se la informo ne estas suficxe garantiita, ke lia laboro cxe Kapela Turo estis rekompencita nur per paro da sxulacxoj kaj bulko, oni ne devas pretervidi la fakton, ke la laboro estis farita kiel speciala formo de pieco. Tion oni ekkonas kiam estis faritaj respektivaj figuroj kiel predikej-subportantoj kaj soklo-figuroj de altaj sakrament-altaroj. Cetere, cxe unu konstruejo, kiel la Rottweil-a Kapela Turo, laboradis tuta tacxmento da sxtontajlistoj sub la gvido de unu aux du majstroj, kiuj ankaux estis respondecaj pri konstru-planado. Post la fino de sia laboro ili plumigris same kiel iliaj submajstroj kunprenante siajn teknikajn sciojn kaj estetikajn imagojn. Do, la majstroj, verkintaj cxe Rottweil-a Kapela Turo, venis el Strassburg, Freiburg, Basel kaj plumigris al Augsburg kaj Esslingen, al Frankonio, Moravio kaj Sudtirolo.
Trad. Karl Liebemann