Antauxparolo
(1) Por la lutera reformacio de
la 16a jarcento, la Doktrino
pri Pravigo havis centran signifon. Gxi konsideris gxin "unua kaj cxefa
artikolo", kiu samtempe estas "kondukanto kaj jugxisto super cxiuj
partoj
de la kristana doktrino". Precipe oni elstarigis kaj defendis la
Doktrinon
de Pravigo en ties reformacia formo kaj en ties specifa graveco
kontraux
la rom-katolika teologio kaj eklezio de la tiama tempo, kiuj siavice
elstarigis
kaj defendis alimaniere formitan Doktrinon de Pravigo. El la reformacia
vidpunkto, tie trovigxis la kerna punkto de cxiuj disputoj. En la
Luteranaj
Konfesiaj Dokumentoj kaj en la Trienta Koncilio de la rom-katolika
eklezio
rezultis anatemoj, kiuj validas gxis nun kaj havas eklezi-dividan
efikon.
(2) Por la luterana tradicio, la Doktrino de
Pravigo
plu tenas tiun specifan gravecon. Tial, de la komenco, gxi okupis
gravan
lokon en la oficiala luterana-katolika dialogo.
(3) Speciale oni devas atentigi pri la
raportoj "Evangelio
kaj Eklezio" (1972) kaj "Eklezio kaj Pravigo" (1994) de la Internacia
Komuna
Rom- katolika/Evangelia-Luterana Komisiono", pri la raporto "Pravigo
per
la Fido" (1983) de la katolika-luterana dialogo en Usono, kaj pri la
studo
"Doktrinaj anatemoj - cxu disigantaj la ekleziojn?" (1986) de la
Ekumena
Laborgrupo de evangeliaj kaj katolikaj teologoj en Germanio. Kelkaj el
tiuj raportoj pri dialogoj akiris oficialan rekonon. Grava ekzemplo
estas
la oficiala komentario pri la studo pri la doktrinaj anatemoj, kiun sur
la plej alta sxtupo de eklezia rekono akceptis la Unuigxinta
Evangelia-Luterana
Eklezio en Germanio kune kun la aliaj eklezioj de la Evangelia Eklezio
en Germanio (1994).
(4) La menciitaj raportoj pri dialogoj kaj
ankaux la
komentoj pri ili, en sia diskuto pri la Dokrino de Pravigo, montras
inter
si altan gradon de komuna celado kaj komuna prijugxo. Tial jam temp'
está
por fari bilancon kaj resumi la rezultojn de la dialogoj pri pravigo
tiamaniere,
ke niaj eklezioj estu precize kaj koncize informitaj pri la tuta
rikolto
de tiu dialogo kaj samtempe havu la eblecon sin-devige esprimi sian
starpunkton.
(5) Tion la Komuna Deklaro volas fari. Gxi
volas montri,
ke surbaze de la dialogo, la subskribintaj luteranaj eklezioj kaj la
rom-katolika
eklezio nun kapablas prezenti kaj defendi komunan komprenon pri nia
pravigo
per la graco de Dio en la fido al Kristo. Gxi ne enhavas cxion kion oni
instruas en cxiu el la eklezioj pri la pravigo; gxi tamen ampleksas
interkonsenton
pri fundamentaj veroj de la doktrino de pravigo kaj montras, ke la
disvolvoj
ankoraux diferencaj ne pli longe donas okazon por doktrinaj anatemoj.
(6) Nia Deklaro ne estas nova kaj sendependa
prezento
apud la gxisnunaj dialog-raportoj kaj dokumentoj, des malpli gxi volas
anstatauxi ilin. Male, gxi referencas - kiel montras la apendico pri la
fontoj - al la nomitaj tekstoj kaj ties argumentado.
(7) Same kiel la dialogojn mem, tiel ankaux
cxi Komunan
Deklaron
portas la konvinko, ke la superado de
gxisnunaj disputataj
demandoj kaj doktrinaj anatemoj nek bagateligas la dividojn kaj
kondamnojn
nek senkreditigas la propran eklezian pasintecon. Sed gxin determinas
la
konvinko, ke en la dauxro de la historio niaj eklezioj akiras novajn
komprenojn
kaj ke okazas evoluoj, kiuj al ili ne nur permesas, sed samtempe de ili
postulas, ke ili reekzamenu la disigajn problemojn kaj anatemojn kaj
rigardu
ilin en nova lumo.
1. La Biblia mesagxo pri la pravigo
8) Al tiuj novaj komprenoj
kondukis nin nia komuna maniero
auxskulti la Vorton de Dio en la Sankta Skribo. Komune ni auxskultas la
evangelion, ke "Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan
filon, por ke cxiu, kiu kredas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon"
(Joh 3:16). Tiu bona mesagxo estas prezentata en la Sankta Skribo laux
malsamaj manieroj. En la Malnova Testamento ni auxdas la vorton de Dio
pri la homa pekeco (Psa 51:1-5; Dan 9:5s.; Koh 8,9s.; Ezr 9:6s.) kaj
pri
la homa malobeo (Gen 3:1-19; Nehx 9:16s.26) same kiel pri la justeco
(Jes
46:13; 51:5-8; 56:1; [kp 53:11]; Jer 9:24) kaj pri la jugxado de Dio
(Koh
12:14; Psa 9:5s.; 76:7-9).
(9) En la Nova Testamento, la temoj de
"justeco" kaj
"pravigo" estas pritraktataj malsame cxe Mateo (5:10; 6:33; 21:32),
Johano
(16:8-11), en Hebreoj (5:3; 10:37s.) kaj en la epistolo de Jakobo
(2:14-26).
Ankaux en la epistoloj de Pauxlo, la dono de la savo priskribigxas
divers-maniere,
i.a. kiel "liberigo al libero" (Gal 5:1-13); kp Rom 6:7), kiel
"repacigxo
kun Dio" ( 2 Kor 5:18-21; kp Rom 5:11), kiel "paco kun Dio" (Rom 5:1),
kiel "nova kreo" (2 Kor 5:7), kiel "vivo por Dio en Jesuo Kristo" (Rom
6:11.23), aux kiel "sanktigo en Jesuo Kristo" (kp 1 Kor 1:2; 1:30; 2
Kor
1:1). Elstaras inter tiuj nocioj la priskribo kiel "pravigo" de la
pekulo
per la graco de Dio en la kredo (Rom 3:23-25), kiu estis aparte
emfazita
en la reformacia epoko.
(10) Pauxlo priskribas la evangelion kiel
potencon de
Dio por la savo de la homo, kiu subigxis al la potenco de la peko: kiel
mesagxon kiu proklamas la "justecon de Dio per fido al fido (Rom
1:16s.)
kaj donacas la "pravigon" (Rom 3:21-31). Li proklamas Kriston kiel
"nian
justecon" (Rom 3:21-31), aplikante al la resurektinta Sinjoro, kion
Jeremia
proklamis pri Dio mem (Jer 23:6). En la morto kaj resurekto de Kristo
radikas
cxiuj dimensioj de lia sava agado, cxar Li estas "nia Sinjoro, kiu
estis
transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo" (Rom
4:25).
Cxiuj homoj bezonas la pravigon fare de Dio, cxar "cxiuj pekis kaj
maltrafis
la gloron de Dio" (Rom 3:23; kp Rom 1:18-3:20; 11:32; Gal 3:22). En la
epistolo al la Galatoj (3:6) kaj en Romanoj (4:3-9), Pauxlo komprenas
la
kredon de Abrahamo (Gen 15:6) kiel kredon je tiu Dio, kiu pravigas la
pekulon
(Rom 4:5) kaj apogas sin sur la atesto de la Malnova Testamento por
substreki
sian evangelion, ke tiu pravigo estas alkalkulata al cxiuj, kiuj same
kiel
Abrahamo kredas la promeson de Dio. "La virtulo vivos per sia fideleco"
= la homo, kiu estas justa per sia fido, vivos) (Hxab 2:4; kp Gal 3:11;
Rom 1:17). En la leteroj de Pauxlo la justeco de Dio estas samtempe la
potenco de Dio por cxiu kredanto (Rom 1:16s.). En Kristo li igas gxin
nia
justeco/praveco (2 Kor 5:21). La pravigon ni ricevas per Jesuo Kristo,
"kiun Dio antauxdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango" (Rom
3:25;
kp 3:21-28). "Cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem;
gxi estas dono de Dio; ne el faroj, por ke neniu fanfaronu" (Efe 3:8s.).
(11) Pravigo estas pardono de la
pekoj (Rom 3:23-25; Ago
13:39; Luk 18:14), liberigo el la reganta potenco de peko klaj morto
(Rom
5:12-21) kaj el la malbeno de la legxo (Gal 3:101-4). Gxi estas
akceptigxo
en la komunecon kun Dio, jam nun, sed prefekte nur en la venonta regno
de Dio (Rom 5:1s.) Gxi unuigas kun Kristo kaj lia morto kaj resurekto
(Rom
6:5). Gxi okazas per ricevo de la Sankta Spirito en la bapto kiel
enmembrigon
en la unu korpon (Rom 8:1s.9s.; 1 Kor 12:12s.). Cxio tio venas sole de
Dio pro Kristo el graco per la kredo al la "evangelio de la Filo de
Dio"
(Rom 1:1-3).
(12) La pravigitoj vivas el la kredo venanta
el la Vorto
de Kristo (Rom 10:17) kaj efikanta en la amo (Gal 5:6), kiu estas
frukto
de la Spirito (Gal 5:22s.). Sed cxar la potencoj kaj deziroj atakas la
kredantojn ekstere kaj interne (Rom 8:35-39) kaj ili falas en pekon (1
Joh 1:8.10), ili devas ree kaj ree auxskulti la promesojn de Dio,
konfesi siajn pekojn (1 Joh 1:9), partopreni en la korpo kaj sango de
Kristo
kaj esti admonataj por juste vivi konforme al la volo de Dio. Tial la
apostolo
diras al la pravigitoj: "Ellaboru kun timo kaj tremo vian propran
savon;
cxar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laux Sia
bonvolo" (Flp 2:12s.). Sed la bona mesagxo restas: "Ekzistas do jam
nenia
kondamno kontraux tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo" (Rom 8:1) kaj en
kiuj
Kristo vivas (Gal 2:20). Per la justa faro de Kristo venos la donaco
"al
cxiuj homoj gxis la pravigo de vivo" (Rom 5:18).
2. La pravigo kiel ekumena problemo
(13) En la 16a jarcento, la kontrasta ekzegezo kaj apliko de la biblia mesagxo pri la pravigo estis unu el la cxefaj kialoj por la dispartigo de la okcidenta eklezio, kio montrigxis ankaux en doktrinaj anatemoj. Tial por supervenki la eklezian skismon, la komuna kompreno pri la pravigo estas fundamenta kaj nerezignebla. Akceptante ekkonojn biblio-sciencajn, teologi- kaj dogmo-historiajn, la ekumena dialogo post la Dua Vatikan Koncilio evoluis gxis konsiderinda pliproksimigxo rilate al la doktrino de pravigo, tiel ke nun eblas formuli en cxi komuna deklaro interkonsenton pri la bazaj veroj de la doktrino de pravigo, en kies lumo la koncernaj doktrinaj anatemoj de la 16a jarcento hodiaux ne trafas la partneron.
3. La komuna kompreno de la pravigo
(14) La komuna auxskultado de la
bona mesagxo proklamita
en la Sankta Skribo, kaj ne laste la teologiaj dialogoj de la pasintaj
jaroj inter la luteranaj eklezioj kaj la rom-katolika eklezio kondukis
al komuneco en la kompreno pri la pravigo. Gxi ampleksas interkonsenton
pri la fundamentaj veroj; la diferencaj disvolvoj en la unuopaj
konstatoj
estas akordigeblaj kun gxi.
(15) Estas nia komuna kredo, ke pravigo estas
la verko
de la triunua Dio. La Patro sendis Sian Filon en la mondon por la savo
de la pekuloj. La homigxo, la morto kaj resurekto de Kristo estas bazo
kaj kondicxo de la pravigo. Tial pravigo signifas, ke Kristo mem estas
nia pravigo, kies partoprenantoj ni farigxas, laux la volo de la Patro,
per la Sankta Spirito. Komune ni konfesas: Sole per graco en kredo al
la
sava ago de Kristo, ne surbaze de nia merito, ni estas akceptataj de
Dio
kaj ricevas la Sanktan Spiriton, kiu renovigas niajn korojn kaj
kapabligas
kaj vokas nin al bonaj faroj.
(16) Cxiuj homoj estas vokitaj de Dio al la
savo en Kristo.
Sole per Kristo ni pravigxas, ricevante tiun savon en la kredo. La
kredo
mem siavice estas donaco de Dio per la Sankta Spirito, kiu en la Vorto
kaj la sakramentoj efikas en la komunumo de la kredantoj kaj samtempe
kondukas
la kredantojn al tiu renovigo de ilia vivo, kiun Dio perfektigas en la
eterna vivo.
(17) Komune ni estas konvinkitaj, ke la
mesagxo pri la
pravigo direktas nin laux aparta maniero al la centro de la
novtestamenta
atesto pri la sava agado de Dio en Kristo: Gxi diras al ni, ke ni
pekuloj
dankas nian novan vivon sole al la pardonanta kaj nove kreanta kompato
de Dio, kiun nur donace kaj en la kredo ni povas akcepti, sed
neniam,
sub kiu ajn formo, meriti.
(18) Tial la doktrino pri la pravigo, kiu
reprenas kaj
disvolvas tiun mesagxon, estas ne nur unu peco el la kristana kreda
instruo.
Gxi esence rilatas al cxiuj veroj de la kredo, kiujn oni devas rigardi
kune en interna konekso. Gxi estas nerezignebla kriterio, kiu sencxese
volas orienti al Kristo la tutan instruon kaj praktikon de la eklezio.
Se luteranoj emfazas la unikan signifon de cxi kriterio, ili neniel
neas
la konekson kaj la signifon de cxiuj kredo-veroj. Se katolikoj sentas
sin
ligitaj al pluraj kriterioj, ili neniel neas la specifan funkcion de la
mesagxo pri pravigo. Luteranoj kaj katolikoj komune havas la celon, en
cxio konfesi Kriston, al kiu sola oni devas fidi kiel ls unika interulo
(1 Tim 2:5s.), per kiu Dio donas Sin mem en la Sankta Spirito kaj donas
siajn renovigajn donacojn.
4. La disvolvo de la komune kompreno de pravigo
4.1 Senpovo kaj peko de la
homo vide al la pravigo
(19) Ni komune konfesas, ke la homo rilate al
la savo
plene dependas de la sava graco de Dio. La libereco, kiun la homo
posedas
rilate al aliaj homoj kaj al la objektoj de la mondo, ne estas libereco
direkte al la savo. Tio signifas, ke kiel pekulo la homo staras sub la
Jugxo de Dio kaj ne kapablas el si mem turni sin al Dio por savo aux
meriti
sian pravigon antaux Dio aux per propra forto atingi sian savon.
Pravigo
efektivigxas sole per graco. Pro tio ke katolkikoj kaj luteranoj komune
konfesas tion, tial validas:
(20) Se katolikoj diras, ke prepare al la
pravigo kaj
ties ricevo, la homo "kunlaboras" per sia konsento al la praviga agado
de Dio, ili vidas en tia persona konsento mem la efikon de la graco kaj
ne iun agadon de la homo el propraj fortoj.
(21) Laux luterana kompreno, la homo ne
kapablas kunlabori
por sia savigxo, cxar kiel pekulo la homo aktive kontrauxstaras al Dio
kaj Lia sava agado. Luteranoj ne negas, ke la homo povas rifuzi la
agadon
de la graco. Se ili emfazas, ke la homo povas nur ricevi la pravigon
(Latine:
mere passive), per tio ili ja negas la eblecon de propra
kontribuo
de la homo al la pravigo, sed ne la plenan personan partoprenon de la
homo
en la kredo, kiun la Vorto de Dio mem efikas.
4.2 Pravigo kiel pardono de
pekoj kaj justigo
(22) Ni komune konfesas, ke Dio el graco
pardonas al
la homo la pekojn kaj samtempe liberigas la homon en sia vivo el la
sklaviga
potenco de la peko kaj donacas la novan vivon en Kristo. Se la homo
partoprenas
en Kristo per la kredo, Dio ne alkalkulas la pekon kaj efikas en li
aktivan
amon per la Sankta Spirito. Ambaux aspektojn de la graca agado de Dio
oni
ne devas dispartigi. Ili apartenas kune tiamaniere, ke en la kredo la
homo
unuigxas kun Kristo, kiu en sia persono estas nia justeco (1 Kor 1:30):
kaj la pardono de la pekoj kaj la sanktiganta cxeesto de Dio. Cxar
katolikoj
kaj luteranoj tion komune konfesas, tial validas:
(23) Se luteranoj emfazas, ke la justeco de
Kristo estas
nia justeco, ili volas konservi antaux cxio, ke per la proklamo de
pardono,
la justeco antau Dio en Kristo estas donacata al la pekulo kaj ties
vivo
renovigata nur en ligiteco kun Kristo. Se ili diras, ke la graco de Dio
estas pardona amo ("korfavoro de Dio"), per tio ili ne negas la
renovigon
de la vivo de kristano, sed volas esprimi, ke la pravigo restas libera
de homa kunlaboro kaj ankaux ne dependas de la graco efikanta novan
vivon
en la homo.
(24) Se katolikoj emfazas, ke la kredanto per
la ricevo
de la graco donace akiras la renovigon de la interna homo, ili volas
konservi,
ke la pardona amo de Dio cxiam estas kunligita kun la donaco de nova
vivo,
kiu montrigxas per la Sankta Spirito en aktiva amo; sed per tio ili ne
negas, ke la graca dono de Dio en la pravigo restas sendependa de homa
kunlaboro.
4.3 Pravigo el la kredo kaj
pro graco
(25) Ni komune konfesas, ke la pekulo estas
pravigita
per la kredo je la sava agado de Dio en Kristo; tiun savon donas al li
la Sankta Spirito en la bapto kiel fundamenton de la tuta kristana
vivo.
En la praviganta kredo la homo fidas la kompatan promeson de Dio, en
kiu
enkludigxas la espero pri Dio kaj la amo al Li. Tiu kredo estas aktiva
en amo; tial kristano ne povas aux darfas resti sen faroj. Sed cxio,
kio
en la homo antauxiras kaj postsekvas la liberan donacon de la kredo, ne
estas bazo por la pravigo kaj ne perlaboras gxin.
(26) Laux lutarana kompreno, Dio pravigas la
pekulon
sole per la kredo (Latine: sola fide). En la kredo, la homo plene fidas
sian kreinton kaj savanton kaj tiel vivas en komuneco kun Li. Dio mem
efikas
la kredon, elvokante tian fidon per Sia krea Vorto. Pro tio ke tiu faro
de Dio estas nova kreo, gxi koncernas cxiujn dimensiojn de la persono
kaj
kondukas al vivo en espero kaj amo. Tiel en la doktrino pri "la pravigo
sole el kredo" oni ja distingas, sed ne apartigas la renovigon de la
vivado,
kiu necese sekvas el la pravigo kaj sen kiu ne povas esti kredo. Pli
vere,
oni tiel indikas la fundamenton, el kiu venas tia renovigo. El la amo
de
Dio, kiu estas donacata al la homo en la pravigo, elkreskas la renovigo
de la vivo. - Pravigo kaj renovigo estas interligitaj per la Kristo
cxeestanta
en la kredo.
(27) Ankaux laux katolika kompreno, la kredo
estas fundamenta
por la pravigo, cxar sen gxi ne povas ekzisti pravigo. La homo
pravigxas
kiel auxskultanto de la Vorto kaj kiel kredanto per la bapto. La
pravigo
de la pekulo estas pardono de la pekoj kaj justigo per la praviga
graco,
kiu igas nin infanoj de Dio. En la pravigo la pravigitoj ricevas de
Kristo
kredon, esperon kaj amon kaj tiel estas akceptataj en la komunecon kun
li. Tiu nova personeca rilato al Dio bazigxas tute kaj plene sur la
kompatemo
de Dio kaj cxiam restas dependa de la savo-krea agado de la kompata
Dio,
kiu restas fidela al Si mem kaj kiun la homo tial povas fidi. Tial la
praviga
graco neniam farigxas posedo de la homo, pri kiu la homo povus insisti
antau Dio. Se laux katolika kompreno la renovigo de la vivo per la
praviga
graco ricevas emfazon, tiu renovigo en kredo, espero kaj amo cxiam
bezonas
la senkialan gracon de Dio kaj al la pravigo ne liveras kontribuon, pri
kiu ni povus fanfaroni antaux Dio (Rom 3:27).
4.4. La pekuleco de la
pravigito
(28) Ni konfesas komune, ke la Sankta Spirito
en la bapto
unuigas la homon kun Kristo, pravigas kaj vere renovigas. Kaj tamen la
pravigito dumvive kaj sencxese dependas de la Dia graco senkondicxe
praviganta.
Ankaux la pravigito estas plu elmetata al la ataka potenco de la peko
(kp
Rom 6:12- 14) kaj al la dumviva batalo kontraux la kontraudieco de
egoisma
dezirado de la malnova homo (kp Gal 5:16; Rom 7:7.10). Ankaux la
pravigito
devas, ekzemple en la Patro Nia, cxiutage peti de Dio pardonon (Mat
6:12;
1 Joh 1:9), denove kaj denove li estas vokata al konvertigxo kaj pento,
kaj ree kaj ree ricevas pardonon.
(29) La luteranoj tion komprenas en la senco,
ke la kristano
estas "samtempe pravigito kaj pekulo": Li estas tute pravigita, cxar
Dio
per la Vorto kaj la sakramentoj pardonas la pekon kaj aljugxas la
justecon
de Kristo, kiu en la kredo farigxas lia proprajxo kaj faras lin
pravigita
antau Dio en Kristo. Rigardante sin mem la pravigito tamen rekonas per
la legxo, ke li samtempe plene restas pekulo, ke la peko ankorau logxas
en li (1 Joh 1:8; Rom 7:17.20); cxar ree kaj ree li fidas falsajn diojn
kaj ne amas Dion kun tiu nedividita amo, kiun Dio kiel kreinto postulas
(Read 6:5; Mat 22:36-40par.) Tiu kontrauxdieco kiel tia estas vera
peko.
Sed la sklaviga potenco de la peko estas rompita pro la merito de
Kristo:
gxi ne plu estas peko "reganta" la kristanon, cxar lin "regas" Kristo,
kun kiu la pravigito estas ligita en la kredo; tiel la kristano povas
dum
sia surtera vivo almenau parte havi vivon en justeco. Kaj malgrau la
peko,
la kristano ne plu estas apartigita de Dio, cxar al li, kiu estas
renaskita
per la bapto kaj la Sankra Spirito, la peko estas pardonata en cxiutaga
reveno al la bapto, tiel ke lia peko lin ne plu kondmnas kaj ne plu
alvenigis
al li eternan morton. Do, se luteranoj diras, ke la pravigito estas
ankau
pekulo kaj lia kontraudieco estas vera peko, ili ne negas, ke malgraux
la peko li estas en Kristo ne apartigita de Dio kaj ke lia peko estas
regata
peko. Spite de la diferencoj en la kompreno de peko, en tio lasta ili
akordas
kun la rom-katoilika flanko.
(30) La katolikoj opinias, ke la graco de
Jesuo Kristo,
kiu estas donata en la bapto, nenigias cxion, kio "vere" estas peko,
kio
estas "kondamninda) (Rom 8:1), sed ke tamen en la homo restas emo
venanta
el kaj pusxanta al la peko (Latine: concupiscentia). Laux katolika
konvinko,
al la estigxo de homaj pekoj apartenas personeca elemento; tial, se tiu
mankas, ili ne konsideras kontraudian emon kiel pekon en la propra
senco.
Per tio ili ne volas negi, ke tiu emo ne respondas al la origina plano
de Dio pri la homo, nek ke gxi objektive estas kontrauxdieco kaj celo
de
dumviva lukto; pro danko por la elacxeto per Kristo ili volas
elstarigi,
ke tiu kontraudia emo ne meritas la punon de eterna morto kaj ne
apartigas
la pravigitojn de Dio. Tamen, se la pravigito intence disigas sin de
Dio,
ne suficxas denova obeo al la ordonoj, sed li devas ricevi pardonon kaj
pacon en la sakramento de repacigxo per la parolo de pardono, kiu estas
donata al li en la potenco de la repaciga ago de Dio en Kristo.
4.5 Legxo kaj evangelio
(31) Ni komune konfesas, ke la homo estas
pravigata en
la kredo al la evangelio "sendepende de la faroj de la legxo" (Rom
3:28).
Kristo plenumis la legxon kaj per sia morto kaj resurekto gxin
supervenkis
kiel vojon al savo. Ni samtempe konfesas, ke por la pravigito plu
validas
la ordonoj de Dio kaj ke Kristo en sia Vorto kaj vivo esprimas la volon
de Dio, kiu ankaux por la pravigitoo estas direktilo por la vivo.
(32) La luteranoj atentigas, ke la distingo
kaj gxusta
enordigo de legxo kaj evangelio estas esenca por la kompreno de
pravigo.
La legxo en sia teologia uzo estas postulo kaj akuzo, sub kiu dumvive
staras
cxiu homo, ankaux la kristano estiel pekulo; gxi malkovras lian pekon,
por ke en la kredo al la evangelio li turnu sin tute al la kompato de
Dio
en Kristo, kiu sola lin pravigas.
(33) Cxar la legxo kiel vojo al la savo estas
plenumita
kaj superita per la evangelio, katolikoj povas diri, ke Jesuo ne estas
legx-donanto en la senco de Moseo. Kiam katolikoj emfazas, ke la
pravigito
observu la ordonojn de Dio, per tio ili ne negas, ke la graco de eterna
vivo al la infanoj de Dio per Jesuo Kristo estas promesita pro kompato.
4.6 Certeco pri la savo
(34) Ni konfesas komune, ke la kredantoj
povas fidi la
kompaton kaj la promesojn de Dio. Ankaux vide al sia propra malforto
kaj
variaj minacoj al sia kredo ili povas, surbaze de la morto kaj
resurekto
de Kristo, fidi la efikan promeson de Dia graco en la Vorto kaj
sakramento
kaj tiel esti certaj pri tiu graco.
(35) Tion tute aparte akcentis la
reformaciestroj: En
spirita malkvieto kaj dubo la kredanto ne rigardu al si mem, sed plene
al Kristo kaj fidu nur lin. Tiel fidante la promeson de Dio li estas
certa
pri sia savo, kvankam, rigardante al si mem, neniam sekura.
(36) Katolikoj povas partopreni la urgxan
deziron de
la reformintoj, bazi la kredon sur la objektiva realo de la promeso de
Kristo, neglekti la propran sperton kaj fidi sole la promesan parolon
de
Kristo (kp Mat 16:19; 18:18). Kun la Dua Vatikana Koncilio, la
katolikoj
diras: Kredi signifas, sin mem plene konfidi al Dio, kiu liberigas nin
el la obskuro de peko kaj morto kaj vekas nin por eterna vivo. Oni ne
povas
kredi je Dio en tiu senco kaj samtempe dubi ties promesan parolon.
Neniu
darfas dubi je la kompatemo de Dio kaj la merito de Kristo. Sed cxiu
povas
fari al si zorgojn pri sia savo, rigardante siajn proprajn malfortojn
kaj
mankojn. Kvankam sciante pri la propra fiasko la kredanto povas esti
certa
pri tio, ke Dio volas lian savon.
4.7 L bonaj faroj de la
pravigito
(37) Ni komune konfesas, ke bonaj faroj -
kristana vivo
en kredo, espero kaj amo - sekvas la pravigon kaj estas fruktoj de la
pravigo.
Se la pravigito vivas en Kristo kaj agadas en la ricevita graco, li
portas,
en la vortoj de la Biblio, bonan frukton. Tiu sekvo de la pravigo estas
por la kristano, kiu ja dumvive luktas kontraux la peko, samtempe
devo-ligo,
kiun li devas plenumi; tial Jesuo kaj la apostolaj skriboj admonas la
kristanon
fari laborojn de amo.
(38) Laux katolika kompreno, la bonaj faroj,
kiuj estas
plenaj de la graco kaj de la agado de la Sankta Spirito, tiel
kontribuas
al kreskado en la graco, ke la pravigo ricevita de Dio konservigxas kaj
la komuneco kun Kristo profundigxas. Se katolikoj persistas pri la
"meriteco"
de la bonaj faroj, ili volas diri, ke tiaj faroj laux la Biblia atesto
havas la promeson de rekompenco en la cxielo. Ili volas akcenti la
respondecon
de la homo por sia agado, sed per tio ne refuti la donac-karakteron de
la bonaj faroj, des malpli negi, ke la pravigo mem cxiam restas graca
donaco
ne meritita.
(39) Ankaux cxe la luteranoj troveblas la
ideo de konservado
de la graco kaj kresko en graco kaj kredo. Ili tamen akcentas, ke la
pravigo
kiel akceptigxo de Dio kaj partopreno en la justeco de Kristo
cxiam
estas perfekta, sed ili diras samtempe, ke ties sekvoj en la kristana
vivo
povas kreski. Kvankam ili konsideras la bonajn farojn de la kristano
kiel
"fruktojn" kaj "signojn" de la pravigo, ne kiel proprajn "meritojn",
ili
tamen komprenas la eternan vivon laux la Nova Testamento kiel merititan
"rekompencon" en la senco de plenumo de la Dia promeso al la kredantoj.
5. La signifo kaj konsekvenco de la atingita interkonsento
(40) La kompreno pri la Doktrino
de Pravigo, prezentata
en la nuna deklaro, montras ke ekzistas inter luteranoj kaj katolikoj
interkonsento
en la fundamentaj veroj de la Doktrino de Pravigo, en kies lumo la
restantaj
diferencoj laux la lingvajxo, teologia elformigxo kaj akcentado de la
kompreno
pri la pravigo, kiel priskribitaj en n-roj 18 - 39, estas tolereblaj.
Tial
la luterana kaj la rom-katolika disvolvoj de la pravigo-kredo estas
apertaj
unu al la alia kaj neniel ree nuligas la interkonsenton en la
fundamentaj
veroj.
(41) Per tio, ankaux la doktrinaj anatemoj de
la 16a
jarcento, laux tio kiom ili rilatas al la Doktrino pri la Pravigo,
aperas
en alia lumo: La anatemoj de la Trienta Koncilio ne trafas la doktrinon
de la luteranaj eklezioj prezentitan en la nuna deklaro. La anatemoj de
la luteranaj konfesiaj dokumentoj ne trafas la doktrinon de la
rom-katolika
eklezio prezentitan en la nuna deklaro.
(42) Per tio oni nenion forprenas el la
seriozeco de
la doktrinaj anatemoj rilate al la Doktrino pri la Pravigo. Kelkaj el
ili
ne estis simple sen motivo; ili konservas por ni "la signifon de
bonfaraj
avertoj", kiujn ni devas atenti en vivo kaj praktiko.
(43) Nia interkonsento en la fundamentaj
veroj de la
Doktrino pri la Pravigo devas efiki kaj pruvigxi tauxga en la vivo kaj
en la doktrino de la eklezioj. Vide al tio restas demandoj kun malsama
graveco, kiuj bezonas pluan klarigxon; ili koncernas inter alie la
rilaton
inter la Vorto de Dio kaj la eklezia doktrino same kiel la doktrinon
pri
la eklezio, pri la auxtoritato en gxi, pri gxia unueco, pri la oficoj
kaj
la sakramentoj, fine pri la rilato inter pravigo kaj sociala etiko. Ni
estas konvinkitaj, ke la atingita komuna kompreno liveras solidan bazon
por tia klarigxo. La luteranaj eklezioj kaj la rom-katolika eklezio plu
klopodos profundigi la komunan komprenon kaj igi gxin fruktodona en la
eklezia doktrino kaj en la eklezia vivo.
(44) Ni donas dankon al la Sinjoro pro tiu
decida pasxo
al la supervenko de la dispartigo de la eklezioj. Ni petas la Sanktan
Spiriton
gvidi nin plu al tiu videbla unueco, kiu estis la volo de Kristo.
El la
germana versio trad. A.
Burkhardt por la Ekumena Kongeso 1998 en Nantes