Bonn. Kiam Helmut Kohl komence de aprilo 1995 faris
promeson dum
Berlina Pint-renkontigxo pri klimato, la mondo ekauxskultis.
Medi-protektantoj
mire visxis al si la okulojn. Laux unuanima opinio la eldiroj de la
federacia
kanceliero estas kuragxaj kaj vojmontraj. Kohl promesis, ke gxis la
jaro
2005 Germanio reduktos la karbon-dioksid-eligojn kompare kun 1990 je 25
procentoj. Tiam la industriaj sxtatoj devintus esti ekskuataj kaj la
germana
modelo trovi imitantojn. Malmultajn tagojn antaux la decida monda
pint-renkontigxo
pri klimato komence de decembro en Kyoto, Japanio, oni konsideris la
aferon
malpli optimisma. Mankas cxia iometo da ekir-agordo. Forcejaj gasoj
varmigas
la atmosferon kaj kio pli malbonas: mondvaste pliigxadas la damagxaj
eligoj.
Federacia ministro pri medio, Angela Merkel, veturos laux
siaj diroj kun miksitaj sentoj al Kyoto. Sxi estas konvinkita, ke tio
estos
la plej malfacilaj intertraktoj. Kulpas pri tio cxefe Usono. Prezidento
Bill Clinton (Klinten) timas la potenc-provon kun la potencaj nafto-
kaj
auxto-industrio, kiuj ecx kontestas la utilon de klimato-protekto per
multekostaj
anonc-kampanjoj. Propono de Clinton redukti la eligon de CO2 gxis inter
la jaroj 2008 kaj 2012 je la nivelo de 1990 tute ne suficxos. Per tio
Vasxingtono
restas ecx sub la postulo, formulita antaux kvar jaroj. Krome, Usono
insiste
admonas la evolu-landojn same fari pli kontraux la forcejaj gasoj. Sed
la Tria-Mondo-landoj kulpigas la industri-landojn postulante de ili pli
viglan agadon. Tion ankaux preskribas la Berlina Mandato de 1995.
La supro de l’ monto ankoraux ne estas atingita
„Mi ecx ne kalkulis pri propono de usonanoj“, provas Merkel ankoraux
gajni ion bonan de ofendo de la je 25 procentoj monde plej granda
gas-produktanto.
Kvankam Clinton nun komunikigis, ke siaj celoj ne estas pridiskuteblaj,
la germana ministro pri medio ne kredas, ke tio estos la lasta parolo.
La supro de l’ monto ankoraux ne estas atingita. Klimato-diplomatoj
pensas,
ke nur dum la lasta nokto de longdauxraj intertraktadoj kompromiso eble
estos arangxata.
Auxdigxas de la federacia ministrejo pri medio, ke gxis
tiam regos nervo-milito per psikologiaj trukoj cxiuspecaj. En tio la
frontoj
estas klare difinitaj. Sur la unu flanko staras Euxropo kun sia postulo
al redukto de karbon-dioksid-eligoj je 15 procentoj. Subtenata estas la
komunumo far grupo el evolu-landoj (G 77), inkluzive de Cxinio kaj
Opec-sxtatoj.
Sur la alia flanko staras gastiganta Japanio, Auxstralio kaj kiel unua
Usono. De partoprenantaj rondoj oni auxdas, ke la Clinton-administracio
provos instigi la Euxropanojn al malkonkordo eldevigante koncedojn de
kelkaj
EU-landoj. La demando estas: „Kiu estas unua afabla al Usono?“ Regas
granda
reciproka malkonfido.
„Sed malsukceson de la konferenco ni ne povas permesi
al ni“, diras fidoplene S-ino Merkel. Cxe la diplomato-pokero pri la
estonteco
de la tero ankoraux ne kusxas cxiuj kartoj sur la tablo; sekve sxi
vidas
cxe la oponantoj ankoraux sxancon por kompromisoj. Sed EU ne donos sian
subskribon je konvencio cxiuspeca. Tio estas: Se en Kyoto ne estigxos
legxoforta
protokolo, la klimato-kolapso estos neevitebla. Kio ajn rezultos en
Japanio,
Germanio volas persisti pri sia postulema projekto, asertas S-ino
Merkel.
Per tiu firma sinteno sxi ankaux gajnus kredindecon dum la malfacilaj
intertraktadoj
en Kyoto.
Esperantigis en oktobro 1998
Karl Liebermann, Rottweil
Germanio
staras malproksime de siaj celoj
Kun aldonaj fortostrecxoj la federacia registaro intencas malaltigi
la energi-bezonon / Privataj mastrumajxoj aparte trafitaj
Bonn. (les). La moto: „Libera veturado por liberaj civitanoj“
jam longe
ne validas sur germanaj auxtostratoj. Cxiutage la lado-lavango turmente
movigxas antauxen, kelkfoje nur laux-pasx-rapidece. Bufro cxe bufro
staras
auxtoj kaj kamionoj. Kion stresitaj sxoforoj plej ofte ecx ne supozas:
cx. 60 procentoj de kamionoj ne havas kargon. Do, ne mirige, ke la
modela
knabo klare mistrafos sian memmetitan celon pri plibonigo de klimato.
Intertempe
tion malkasxe koncedas la federacia registaro. En la plej nova raporto
pri klimato-protekto oni povas legi: „Laux disponeblaj kalkuloj
kondukos
la deciditaj pasxoj gxis la jaro 2005 kompare kun 1990 al redukto de
CO2-eligoj,
kauxze de energi-bezono, de cx. 15 – 17 procentoj“. Mankas 10
procentoj.
Tre gxustatempe por monda pint-renkontigxo pri klimato
en Kyoto la federacia registaro faris programon por ne esti nekredinda.
Abundo da reglamentoj cxesigu la malsxpareman uzon de energio. Tri
kampoj
estas rigardataj plej gravaj: privataj mastrumajxoj, trafiko kaj
industrio.
La federacia ministrejo pri medio rigardas la
konstru-kampon
la plej bona sxanco por sxpari energion. Ankoraux nun multaj luantoj
kaj
dom-posedantoj hejtas vane, malfermante la fenestrojn. La nova
instrukcio
pri varmo-protekto efektivigxas cxi tie.
Helpe de pliaj subten-programoj la federacia registaro
volas rapidigi investojn en modernaj hejt-instalajxoj kaj pli bona
izolado
de konstruajxoj. Reglamentoj estu akrigataj. Estonte, cxe malatento,
punmono
povus esti-postulata. Franzjosef Schafhausen (Franc-Josef Sxafhauxsen),
estro de la inter-ministreja laborgrupo pri CO2-redukto, plendis, ke
gxis
nun arkitektoj, ingxenieroj kaj metiistoj ordinare ne direktas sin laux
la instrukcioj.
Ankaux en la trafik-kampo Bonn jam ne volas fidi nur je
libervolaj pasxoj. Nuntempe la ministrejo pri trafiko testas la
enkondukon
de strat-uza pago por kamionoj, konsiderante la distancon kaj per tio
celante
pli justan fakturadon de voj-kostoj kaj samtempe transsxovigxon al
medi-konvenaj
transportiloj. Krom tio Bonn urgxe proponas euxropo-vastan enkondukon
de
imposto super flug-benzino. La lauxpasxa plialtigo de la
mineral-oleo-imposto
estas rigardata enkonduko de enspezo-neuxtrala, euxropo-vasta ekologia
impost-reformo. Fine ankaux la ekonomio ne povas preterlasi pliajn
klopodojn.
Tiun semajnon montrigxos, cxu gxi plenumis la memdevontigojn al
CO2-redukto.
Tiam ni havos la unuan monitor-raporton kun precizaj rezultoj. Pliajn
akrigojn
la federacia registaro ne ekskludas.
Kun progresigo de alternativaj energioj, kiuj kovru cx.
50 procentojn de la energi-bezono gxis la jaro 2050, la federacia
registaro
esperas, ke gxi tamen povos realigi sian klimato-celon.
Esperantigis en oktobro 1998
Karl Liebermann, Rottweil
Ankoraux ne
estas
kialo por paniko
Sciencistoj antauxdiras sxangxigxojn de klimato / En kiu grado gxi
sxancxigxos dependas de la homoj
Bonn. (les). Skeptikaj klimato-profetoj pentras tristan bildon
pri la
estonteco de la tero. Multnombraj insuloj kaj marbordaj regionoj estos
inundataj en proksima estonteco, sxtormoj ruinigas pli kaj pli da
regionoj.
En kelkaj regionoj fortegaj pluvoj kauxzas inundojn dum aliaj regionoj
suferas de varmo kaj sekeco. Popol-migradoj, okazintaj en antauxaj
tempoj
dum cento da jaroj, okazas nun en malmultaj jaroj. Frostaj grundoj el
la
lasta epoko de la paleozoika erao (erdgeschichtl. Altertum) degeladas
same
kiel glacxeroj kaj polusaj bankizoj (Eisbänke).
Certeco pri tiu procezo ne ekzistas. Povus okazi tiel
aux ankaux pasi multe malpli dramece. Certas, ke ni atendas
sxangxigxojn,
se ni dauxrigas tiamaniere, diras prof. Klaus Hasselmann, direktoro de
Max-Planck-Instituto (Maks-Plank) pri meteologio en Hamburgo. Sed ne
estas
kialo por paniko. “Ni ankoraux havas tempon, sed ni devas fari ion“.
Esperantigis en oktobro 1998
Karl Liebermann, Rottweil
Tiam regos
cirkonstancoj
kiel en Alasko
Neniu serioza sciencisto kontestas la negativajn sekvojn
de la pliigxanta forceja gas-produktado. Pro tio, ke la klimato havas
bonan
memoron, la temperaturo plialtigxos en la venonta jarcento ankaux cxe
fiksado
de karbon-dioksid-eligoj je la nivelo de 1990. „Tion ni devas
alfronti“,
opinias prof. Hans-Joachim Schellnhuber (Hans-Joahxim Sxelnhuber),
direktoro
de la instituto pri esploro de klimato-sekvoj en Potsdamo. La bremsvojo
de la klimata sistemo dauxras jarcentojn. Sed tio ne signifas, ke en
proksima
estonteco kreskos palmoj sur Helgolando. „Tamen, oni devas konsideri
cxiujn
eblecojn“, avertas Schellnhuber. Finfine temas pri homoj. Cxe duobligo
de karbon-dioksid-eligoj povus kolapsi ecx la Golfo Fluo kun
netakseblaj
sekvoj por Euxropo. „En tiu okazo ni havus cirkonstancojn kiel en
Alasko“.
Hasselmann taksas, ke la tutmonda temperaturo plialtigxus
je du gradoj gxis la fino de la venonta jarcento, se fiaskos la
pint-renkontigxo
pri la monda klimato en Kyoto, Japanio. La marnivelo levigxus je 70
centimetroj.
Tio signifus, ke multaj malgrandaj insuloj subakvigxus. Inundoj minacus
multnombrajn marbordajn regionojn. La homoj en norda Germanio starus en
la akvo gxis la kolo. Schellnhuber kalkulas en tiu okazo pri jaraj
popol-ekonomiaj
damagxoj de cx. unu biliono da germanaj markoj mondvaste. En Euxropo
malfelicxe
povus disvastigxi malario.
Kontrauxdiroj, ke naturaj klimato-fluktuadoj estas
kauxzintaj
la tutmondan varmigxon, estas por Hasselmann ne akceptindaj. Tiu
probableco
povas esti taksata je malpli ol kvin procentoj. Krome, estas science
pruvita
fakto, ke la forcejaj gasoj efike absorbas la sunradiojn.
Tamen, unu konsolon havas la direktoro de la
Max-Planck-Instituto
pri meteologio. Ankoraux ne ekzistas pruvo por tio, ke la observata
tutmonda
varmigxo estas kondukinta al pliigxo de ekstremaj veter-situacioj, kiel
ventegoj. „Kompreneble, cxe pliigxanta varmigxo oni devas kalkuli pri
sxangxigxo
de ofteco de ekstremaj veter-eventoj. Per tio Hasselmann neniigas
ekgxermajn
esperojn. La esplorado ja cxiam postlamas iomete la realon. Kio
ankoraux
ne estas pruvita, oni ne rajtas ekskludi apriore.
Esperantigis en oktobro 1998
Karl Liebermann, Rottweil