Mike Leon ********************************** 20-Nov-2000 -- ZENIT Novajxagentejo
MARTIN SHEEN:
Reveno de la Erarinta Filo
Aktoro parolas pri sia reveno al Dio
Romo, (ZENIT.org).-
Martin Sheen, la aktoro de "Apocalypse Now, "
estas konvinkita ke unu
el la plej bonaj vojoj por konscii la valoron de la fido estas retrovi
gxin, vivinte sen gxi.
Konata tutmonde laux lia stelo-nomo, la filo de enmigrintaj gepatroj
(unu el Hispanio, unu el
Irlando) efektive estis baptita Ramon Estevez.
Li estas la patro de Charlie Sheen kaj Emilio
Estevez, la du aktoroj kiuj elektis la malsamajn familiajn nomojn de
sia patro.
La Dayton, Ohio-naskigxinta aktoro prenis la nomon Martin pro tio, ke
gxi estis la nomo de
bona amiko,
kaj la familian nomon Sheen, pro la populara komunikadisto Episkopo
Fulton J.
Sheen.
"Mi kutimis vidi lin televide kiam mi estis infaneto, kaj mi opiniis,
ke li estas granda
aktoro " diris Martin Sheen.
"Li estis granda Nord-Amerika katolika teologiisto kaj brila
oratoro.
Mi sxatis lian fajrecon, lian pasion, lian humuron, lian karismecan
imponon. "
Dum intervjuo en la itala televida programo "Radikoj kaj
Perfidajxoj" de RAI Uno,
Martin
Sheen, 60-jaragxa, kiu naskigxis en katolika familio, parolis pri kiel
li retrovis la fidon.
--Demando: Vi estas
konata kiel granda aktoro kaj bona katoliko, sed ankaux kiel ribelanto
kaj
kritikanto pri politika kaj civila vivo.
Cxu cxi tiu alvokigxo protesti devenas de vi kiel civitano
aux kiel katoliko?
--Sheen: Mi ne povas apartigi
la du: mi esperas, ke mi estas la sama persono cxe Meso,
dum
protesto, antaux kamero aux antaux mia edzino, miaj infanoj, mia
komunumo, kaj mia volontula
laboro.
Mi ne cxiam praktikadis mian Katolikismon.
Mi forlasis gxin en junagxo kaj mi vivis dum
multaj jaroj sen fido.
Mi revenis al la fido en 1981 kiam mi logxadis en Parizo.
Mi havis novan
sperton, preskaux iluminigxon,
sed efektive cxio komencigxis kvar jarojn antauxe en la
Filipinoj, dum la filmado de "Apocalypse Now. "
Mi grave malsanigxis kaj estis mortonta.
Mi havis krizon de konscienco kaj samtempe de
identeco.
Mi jam ne sciis, kiu mi estas, kien mi iras.
Mi jam ne sciis ion ajn.
Mi drinkis, fumis
kaj kondutis malbone ... vere senutila vivo, malgraux la fakto, ke mi
estas edzigxinta kaj havas
infanojn.
Mi estis interne konfuzigxinta. Mi deziris esti granda filmostelo, mi
deziris esti amata
de cxiuj.
Mi estis dividita interne : mi havis neniun spiritecon, mi tute
ne sciis kiel kombini la volon de
la spirito kun la laboro de la karno.
Cxu vi komprenas? Mi estis dividita.
Mi timis morton. Mi
alvokis sacerdoton kaj ricevis la lastan sanktoleadon.
Estis la 5-a de marto, 1977. Mi estis
mortanta, sed mi konsideras tiun tagon kiel la tagon de mia renaskigxo.
Mi revenis al la
sakramentoj, mi komencis iri al Meso denove, sed mi iris kun timo.
Dio frapis min, kaj li povus
frapi min denove se mi ne bone kondutos.
Cxi tiu dauxris dum kelkaj monatoj, gxis iun tagon
mi diris al mi "cxu estas neniu amo, neniu gxojo, neniu libero en cxio
cxi? "
--D: Kiel la historio
de la Erarinta Filo? ...
--Sheen: Precize! Poste mi
komencis drinki kaj pasigis frenezan vivon, sed io estis naskigxinta
en mi.
Semo estis plantita kaj gxi ekkreskis.
Iom post iom, mi komencis demandi al mi, kiu mi
estas, kial mi estas tie cxi, kien mi deziras iri.
Fine, mi alvenis en Parizo, kie mi trovis mian delongan kaj
amatan amikon kiu farigxis tre grava
spirita konsilanto, gvidanto.
Tiu estis Terence Malick, la regxisoro kun kiu mi laboris en
"Badlands".
Li komencis doni al mi librojn: filozofio, spiriteco, teologio.
Iun tagon li donis al
mi "La Fratoj Karamazov".
Finlegi gxin okupis unu semajnon, mi ne povis cxesi la legadon.
Tiu
libro iris rekte al mia koro, al mia animo.
Jen kiel mi revenis al Katolikismo en Parizo je la 1-a
de majo, 1981.
--D: Vi iam parolis
pri "Apocalypse Now" kiel krizo.
Cxu la figuro de Kapitano Willard
reprezentas metaforon de via propra krizo?
--Sheen: Tion mi opinias. Mi ne
povis kompreni gxin tiam; 20 jaroj estas pasintaj.
Tamen, nun
gxi estas tre klara.
Iun tagon mi demandis al regxisoro Francis Ford Coppola: "Kiu estas cxi
tiu
persono, vere? "
kaj Francis diris al mi: "Tiu estas vi, Martin. Tiu estas vi. "
Tiutempe mi estis
tre konfuzigxinta junulo; mi drinkadis kaj cxiam atakemis.
Kaj tion oni povas vidi en la filmo.
Nun, mi esperas ke mi estas iom malsama.
--D: Vi iam diris, ke
vi havas dornon en via sino pro tio ,
ke vi ne transdonis la fidon al viaj
infanoj kiel viaj gepatroj faris al vi.
Kial cxi tio okazas al multaj gepatroj de via generacio?
--Sheen: Estas tre malfacile.
Mi opinias, ke la katolika fido estis donaco al mi, al cxiuj el ni,
kiam ni estis infanoj.
Kion plu miaj gepatroj povus doni al mi?
Ili donis al ni sian fidon; ilia
vivo estis reflekto de tiu fido.
Kaj tio estas bona, sed ni ne meritis gxin, ni ne pagis por gxi.
Ni
ne komprenis la eksterordinaran donacon kiun ni ricevis,
kaj kiam ni plenagxigxas, ni pensas:
"Ne estas tiel grave, kiam mi estas mortanta, mi alvokos sacerdoton."
Multaj pensas tiel cxi, ili
lasas al si forportigxi per la fluo.
Kiam mi revenis al la Eklezio, mi estis forestinta dum 15
jaroj, eble pli.
Mi estis viro sen
bezonoj; mi havis neniom da amo, da respekto.
Por mi do, tuj kiam mi naskigxis al la fido ... mi
sciis tion, mi sciis tion ...
mi pensis: "Mi estas hejme, mi estas hejme. Mi estas libera. "
Sed mi devis forlasi la fidon por kompreni tian, kia gxi estas.
Gxis oni faros tiun vojagxon, kaj
oni ankoraux ne pagis por gxi,
mi opinias, ke oni ne povas konscii la valoron de la celo.
Mi
vojagxas trans la mondo kaj iras al Meso en foraj landoj.
Tamen, tuj kiam la Meso komencigxas
kaj la krucifikso en la centra navo alproksimigxas,
mi pensas: "Mi konas cxi tiu viron, li estas
ankaux mia Elacxetinto, li apartenas ankaux al mi. "
--D: Antaux multaj
jaroj, vi alprenis la respondecon de Carrie kaj Paula, la partneroj de
viaj filoj,
kiuj estis gravedaj.
Vi ne deziris, ke ili estu abortigitaj. Cxu vi povas rakonti al ni pri
tio?
--Sheen: Vidu, mi
opinias ke Dio sendas al ni donacojn.
La plej granda donaco estas alia
persono, infano;
la plej sendefenda, la plej malofenda donaco kiun Dio povas doni al ni.
Dio ne
similas giganton; li estas infano, oni devas luli lin, nutri lin.
Patrino
Teresa cxiam instruas cxi
tion al ni .
Sxi vidis Dion en la plej senesperaj estajxoj, precipe en sendefendaj
infanoj.
Dio
estas sendefenda. Dio bezonas nin; Dio povas superi la misteron de
vivo, farigxi karno kaj
sango.
Cxi tiu estas la plej granda mistero.
Tiel, kiam la amikinoj de niaj filoj estis gravedaj, ili
komencis paroli pri abortigo.
La junulinoj
venis por vidi nin. Ni demandis al ili: "Cxu vi deziras havi la
infanojn? " "Jes."
"Ni helpos, ke
vi havu ilin, cxar ni havas infanojn kaj ni scias la valoron de
infanoj. "
Kaj tion ni faris. Mia
edzino ne estas katoliko, sed sxi estas patrino kaj amas infanojn;
sxi diris: "Ne estos abortigoj
tie cxi". Do ni havas cxi tiujn tri mirindajn homojn:
Taylor, Paloma kaj Cassandra. Ili jaragxas
16, 15 kaj 14 nun.
Dio ne diras: "Mi sercxos vin en perfekta geedzigxo", sed "mi
sercxos vin en via senespereco.
Estos kosto al vi, sed cxio estos redonita al vi. Kredu min".
Jen kion diras Dio. Ne, ne, ne estis
facile; estis malfacile, tre emocilacige.
La knaboj komence ne estis kontenta,
sed poste ili
plenkreskigxis kaj komprenis tion, kion ni diradis kaj, rezulte, ili
nun havas familion.