Kromeriz (Cxehxa Respubliko) 20-27 julio 2002
Urbo Kromeriz estas atingebla perauxtomobile, pertrajne aux perbuse. Peraviadile oni atingas urbon Brno, eventuale Pragon kaj de tie pertrajne la urbon Kromeriz. Cxiu aligxinto ricevos detalajn informojn pri vojagxkoneksoj, ebligantaj senprobleme atingi la kongresurbon. Pliajn informojn vidu che la fino de chi tiu artikolo.
La kongresejo
La kongresejo estas konstruajxo de Cxefepiskopa
Gimnazio,
iama Knaba Seminariejo por malkovro de vokiteco al sacerdoteco. Gxi
estas
konvena por la kongreso. Cxio okazos sub unu tegmento. Kapacito de la
litlokoj
estas 220 en suficxe grandaj cxambroj, plejofte kun 3 litoj. En
koridoroj
de cxiuj etagxoj ekzistas bone funkciantaj necesejoj, lavejoj kaj
dusxejoj
kun varma akvo. En gimnazia konstru-komplekso ekzistas kuirejo kun du
mangxejoj
por pli ol 300 mangxantoj. Por kongresaj kunsidoj estas je dispono
auxlo
kaj aliaj kunvenejoj. Por privataj aux grupaj pregxadoj ekzistas du
kapeloj,
por mescelebroj la apuda pregxejo de sankta Mauxricio. Surkoridore
estas
trinkajxauxtomatoj kaj ecx bolaparatoj por pretigo de propra kafo aux
teo.
Se iuj preferas logxi en hotelo, ni proponas logxeblecon en tre proksima hotelo Boucxek sur la Granda Placo (Velke namesti), tri minutojn de la kongresejo.
Kongresaj kotizoj
pageblaj en cxehxaj kronoj, euxroj aux
US-dolaroj.
Tarifo A: Cxiuj landoj sen B. Tarifo B: Euxropa
Unio,
Skandinavio, Svislando, Nord-Ameriko.
1. Kongresa aligx-kotizo (ne repagebla) por cxiu
persono
pagenda antaux la kongreso:
gxis 31.3.2002: A: 10.- euxroj, B: 20.- euxroj
gxis 31.5.2002: A: 15.- euxroj, B: 30.- euxroj
ekde 1.6.2002: A: 20.- euxroj, B: 40.- euxroj
Gejunuloj malpli ol 25-jaragxaj gxuas 50%
rabaton de
la koncerna kotizo laux grupo/periodo.
2. Kongresa kotizo pagenda en la kongresejo
(inkluzivas
tranoktojn, mangxojn, busvojagxojn):
A: 90.- euxroj, gejunuloj 50.- euxroj
B: 140.- euxroj, gejunuloj 80.- euxroj
Nur mangxoj sen tranoktoj:
A: 50.- euxroj, B: 80.- euxroj
3. Hotelaj prezoj en Hotelo Boucxek por 7 noktoj
(pagendaj
en hotelo, alkalkulu eblan inflacion):
cxambro logxigita de 1 persono 210.- euxroj,
cxambro logxigita de 2 personoj 280.- euxroj,
apartamento logxigita de 1 persono 360.- euxroj,
apartamento logxigita de 2 personoj 450.- euxroj.
Grava atentigo! La menciitaj kotizoj inkluzivas neniun asekuron. Cxiu kongresano por kongresaj tagoj prizorgu por si la asekuron (precipe sanitaran) en sia lando.
La aligxilon
oni traktos kiel validan
post ricevo de aligxkotizo. Aligxkotizon oni
povas sendi
al banka konto de la Cxehxa IKUE-Sekcio: KB Prerov, kont- numero
194214890297/0100,
aux per posxtmandato je nomo kaj adreso: s-ro Miloslav Sxvaek, Trsxicka
6, CZ-75127 Penice, Cxehxa Respubliko. Al jena adreso (kun ebla risko
de
la sendinto) oni povas sendi la aligxkotizon en bone pakita kaj
registrite
sendita leterkoverto.
La aligxilon sendu al
IKUE-Katolika Sekcio de CxEA, Miloslav Sxvacxek,
Trsxicka
6, CZ-75127 Pencxice, Cxehxa Respubliko.
Aliaj informoj pri la 55-a
Kongreso
de IKUE
TTT-pagxoj: < http://www.ikue.org,
> <
http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek
>
Perletere: IKUE-Katolika Sekcio de CxEA,
Trsxicka 6,
751 27 Pencxice, Cxehxa Respubliko.
Responsulo de IKUE kaj LKK
S-ro Miloslav Sxvacxek, Trsxicka 6, CZ-75127
Pencxice,
Cxehxa Respubliko, telefon-numero +420 641 228304.
Retadreso: msvacek@iol.cz.
Kore invitas al partopreno
de la 55-a IKUE-Kongreso la katolikajn
esperantistojn
kaj simpatiantojn de la katolika E-movado gxia arangxanto la Cxehxa
IKUE-Sekcio,
IKUE-Estraro kaj Loka Kongresa Komitato. Gxis la revido venontjare dum
la 55-a IKUE-Kongreso en Kromeriz!
Skizo de provizora
programo
Sabato, 20.7.2002
Akcepto kaj logxigo. Vespera mangxo. Sankta Meso
en pregxejo
de sankta Mauxricio. Ekzerco de la kantoj por Inauxgura Sankta Meso.
Dimancxo, 21.7.2002
Matenmangxo. Rozaria pregxo. Inauxgura Sankta
Meso en
pregxejo de sankta Mauxricio. Solena inauxguro de la kongreso en
Deputirara
Salonego en Cxefepiskopa Kastelo. Tagmangxo. Libera posttagmezo.
Vespermangxo.
Interkona vespero finigxota per vespera pregxo.
Lundo, 22.7.2002
Matenmangxo. Matena pregxo en kongresejo.
Prelego. Tagmangxo.
Sankta Meso en pregxejo de sankta Johano Baptisto. Vespermangxo.
Vespera
programo en kongresejo.
Mardo, 23.7.2002
Matenmangxo. Matena pregxo en kongresejo. Vizito
de Cxefepiskopa
Kastelo kaj historiaj urbaj vidindajxoj. Tagmangxo. Perbusa pilgrimo al
pilgrimloko kun Baziliko de Cxielenpreno de Virgulino Maria sur monto
Hostyn.
Sankta Meso kun episkopo kaj Krucvojo. Vespermangxo. Koncerto en
pregxejo
de sankta Mauxricio.
Merkredo, 24.7.2002
Rozaria pregxo. Sankta Meso en pregxejo de
sankta Mauxricio.
Matenmangxo. Gxenerala Kunveno de IKUE. Tagmangxo. Vizito de Flora
Gxardeno,
promeno en Kastelaj Gxardenoj. Vespermangxo. Gxenerala Kunveno de IKUE
- dua parto finigxota per vespera pregxo.
Jxauxdo, 25.7.2002
Matenmangxo. Prelego. Tagmangxo. Perbusa
ekskurso kun
Sankta Meso. Vespermangxo. Libera ripoztempo.
Vendredo, 26.7.2002
Matenmangxo. Prelego. Tagmangxo. Rozaria pregxo
kaj Sankta
Meso en pregxejo de Cxielenpreno de Beata Virgulino Maria.
Vespermangxo.
Adiauxa vespero - bunta programo de la kongresanoj finigxota per
vespera
pregxo.
Sabato, 27.7.2002
Matenmangxo. Sankta Meso en pregxejo de sankta
Mauxricio.
Solena fermo de la kongreso. Tagmangxo. Adiauxo kun la kongresurbo
Kromeriz.
Helpe de viaj proponoj kaj sugestoj oni formos definitivan programon, kiu postlasos cxe cxiuj kongresanoj neforgeseblajn rememorojn pri la 55-a IKUE-Kongreso kaj entuziamon aktivadi kadre de la katolika Esperanto-movado.
Pri
urbo
Kromeriz
Nomo de la urbo Kromeriz havas slavan devenon.
Gxia nuna
formo historie evoluigxis el malnovslava Kromezirj (germ. Kremsier,
latin.
Cromesir). En 11-a jc. gxi farigxis havajxo de episkopejo de diocezo
Olomouc,
tial gxi farigxis kortega rezidejo de episkopoj de Olomouc. Dum kelkaj
jarcentoj la urbo Kromeriz travivis diversajn dramajn situaciojn,
precipe
pro husana revolucia movado kaj pli posta tridekjara milito. Regreson
de
la urbo haltigis en la 16-a jc. episkopo Karel Lichtenstein, kiu estas
konsiderata kiel dua fondinto de la urbo. En la 17-a kaj 18-a jcj igxis
Kromeriz kultura centro de Moravio. El tiu tempo devenas nuna aspekto
de
la urbo. Post altigo de episkopejo Olomouc je cxefepiskopejo la urbo
Kromeriz
farigxis sidejo de la cxefepiskopo. Krom bela kastelo kun subkastela
gxardeno,
parohxa pregxejo de Cxielenpreno de Virgulino Maria, pregxejo de sankta
Johano Baptisto, pregxejo de sankta Mauxricio ekzistas en la urbo
multaj
historiaj vidindajxoj.