Hindio
Informoj el "Schwarzwälder Bote", tradukitaj de Karl Liebermann
Generalaj informoj
Malricxeco gluigxas al progreso. Lando de manko malfermas sin al merkata ekonomio. De Donna Bryson
Krudaj kontrastoj karakterizas Hindion kaj Pakistanon. Antaux 50 jaroj Granda Britio eksigis sian kolonion en sendependecon. Alta tekniko (High Tech) kaj servuteco.
Unu dinastio domininta. La Nehru-Gandhi-familio regadis dum kvar jardekoj.



al Esperanto-Fidelis
  zur deutschen Esperantoseite
  zur Hauptseite  al la cxef-pagxo



Gxeneralaj informoj.  (ap) Hindio, estinta de 1858 oficiala parto de brita imperio, la 15an de auxgusto 1947 farigxis sendependa. Gxi estas la sepa plej granda lando de la tero kaj kun cx. 900 milionoj da enlogxantoj ankaux la plej dense logxata lando post Cxinio. Cxef-urbo estas Nov-Delhio, sed la plej granda estas la havenurbo Bombajo kun 12,6 milionoj da enlogxantoj. La plimulto de la civitanoj estas hinduoj, sed ankaux ekzistas forta muslima malplimulto. Oficialaj lingvoj estas la hinda kaj la angla. Pliaj 15 lingvoj estas lauxkonstitucie agnoskitaj kiel regionaj lingvoj. La fundamenta legxo, akceptita en novembro 1949 fare de konstituciofaranta asembleo, ekvalidigxis en januaro 1950. Gxi deklaras la Hindan Union federacia sxtato. Gxi ampleksas 25 membrosxtatojn kaj 7 unio-teritoriojn el kiuj Jammu (Jamuo) kaj Kasxmiro havas specialan staton. La unio-parlamento en Nov-Delhio konsistas el du cxambroj, la „domo de l’ popolo“ (Lok Sabha) kun maksimume 542 delegitoj kaj la „domo de l’ sxtato“ (Rajya Sabha) kun maksimume 250 membroj. Sxtatestro estas la sxtatprezidento. Tio estas nuntempe K.R. Narayanan, kiu unua senkasta aux „netusxeblulo“ farigxis sxtatestro. Kvankam en la konstitucio estas metita la fundamento por venki la kastismon bazitan sur Hinduismo, anoj de tiu grupo estas ankoraux nun diskriminaciataj precipe en ruraj regionoj. La plimulto de la homoj perlaboras sian vivtenon per agrikulturo.

Raporto,aperinta en „Schwarzwälder Bote“ (Nigrarbara Kuriero), n-ro 186 / 1997 08 14 / La tria pagxo
Tradukis: Karl Liebermann, Rottweil
.


Malricxeco gluigxas al progreso

Lando de manko malfermas sin al merkata ekonomio
De Donna Bryson
 

Nov-Delhio. „La fino de malricxeco, nescio, malsano kaj malegaleco“ – kun sublimaj vortoj promesis sxtatestro Jawaharlal Nehru (Javaharlal Neru) tuj antaux la sendependigxo de Hindio al sia popolo pli bonan estontecon. Cx. la duono de 960 milionoj da hindoj devas kontentigxi per malpli ol unu dolaro tage (1,58 DM); tio estas malricxeckvoto pli alta ol tiu de Etiopio aux Ruando. Tamen estas sukcesoj.
 Absolute malricxaj estas la milionoj da homoj logxantaj sur trotuaroj. Entute 135 milionoj da hindoj ne havas medicinan baz-prizorgadon. La akvo, kiun devas uzi 226 milionoj da homoj, estas epidemie infektita, 640 milionoj da enlogxantoj ne havas necesejon. Laux indikoj de UN (Unuigxintaj Nacioj) la nombro de tiuj, kiuj scipovas legi kaj skribi, duobligxis de 1961 – 1992. Tamen la duono de cxiuj adoltaj hindoj estas analfabetoj. La vivo-ekspekto ankaux duobligxis en la sama tempospaco, pli precize al 61 jaroj. La infan-morteco malpliigxis je pli ol duono al 74 po mil naskigxoj.
 Inter 1951 kaj 1995 kvarobligxis la grenproduktado kaj malsato estas vaste forigita. Tamen pruvas la legioj da almozpetantaj infanoj, ke manko-nutrado ekzistas tutlande.
 Aliflanke vivas en tiu malricxa lando 250 milionoj da anoj de meza klaso, sed efektive jam la posedo de biciklo povas kvalifiki por ascendo en tiun klason. Hindio ankaux havas sian parton de plur-milion-havantaj industriistoj, komputil-specialistoj kaj artistoj.
 La strikta reguligo de ekonomio, sxtatigitaj bankoj, prezkontrolo kaj subvencioj, kiuj devu helpi malricxulojn al pano kaj logxado – devigis Hindion komence de la 90aj jaroj, ke gxi preskaux bankrotis. La reformoj, kiujn la estinta cxefministro Narasimha Rao enkondukis, malfermis la ekonomian merkaton. Sed la burokratio estas ankoraux giganta  kaj inklina al koruptado, sennombraj entreprenoj estas ankoraux nun en sxtata mano kaj grandaj ekonomi-sektoroj ankoraux ne estas malfermita al eksterlandaj investantoj.

Raporto,aperinta en „Schwarzwälder Bote“ (Nigrarbara Kuriero), n-ro 186 / 1997 08 14 / La tria pagxo
Tradukis: Karl Liebermann, Rottweil
.



Krudaj kontrastoj karakterizas Hindion kaj Pakistanon

Antaux 50 jaroj Granda Britio eksigis sian kolonion en sendependecon. Alta tekniko (High Tech) kaj servuteco
De Annegret Ratzkowsky (Anegret Rackovski)

Nov-Delhio.  Anoj de politika kaj ekonomia elito en Hindio kaj Pakistano elspezas sen palpebrumi sumon sam-valoran al 100 DM po persono por franca menuo. Dume en tiu lando 50 jarojn post la sendependigxo de kolonia potenco Granda Britio, centmilionoj da homoj ecx hodiaux nur povas revi pri pli bona vivo. „Akurate je noktomezo, kiam la mondo dormas, Hindio vekigxos al vivo kaj libero“, formulis la unua cxefministro de Hindio, Jawaharlal Nehru, kun rigardo al la 14a/15a de auxgusto 1947, kiam la subkontinento estis dividita. Sed 50 jarojn post la rapida retirigxo de britoj el ilia iama kronkolonio vivas preskaux la duono de la logxantaro de ambaux landoj en amara malricxeco.
 Virinoj trapasas kilometrojn por alporti akvon aux kolekti brul-materialon. Iliaj viroj penadas en servuteco por manpleno da rizo. Infanoj laboras en sxton-rompejoj kaj piroteknikaj fabrikoj. Gxis nun profitas de la prospero nur la elito kaj la meza klaso. La sociala evoluo ne iris egale kun la ekonomia.
 Hindio kaj Pakistano tiel restis landoj de krudaj kontrastoj. La tradicia „Sari“ aux „Salwar Kamez“, longa cxemizo portata sur pantalono, dominadas. Sed cxe junuloj en urboj jxinzoj pliigxas. Antaux McDonald-filio en Nov-Delhio dancas vespere junuloj kaj junulinoj je okcidenta muziko. En drogvendejoj de Islamabado francaj parfumoj forsxovas la ekscitajn hejmecajn odorojn el la bretaroj. Produktoj de multnaciaj entreprenoj konkurencas kun hejmaj pri la favoro de kreskanta meza klaso.
 Bovoj kaj kameloj trenadas altsxargxitajn cxarojn sur sxoseoj. Sed la floto de auxtomobiloj el cxiuj landoj farigxas cxiam pli granda. En malgrandaj himalajaj vilagxoj junuloj premas sin en komputilkursojn. Sur ondoladaj tegmentoj tronas gigantaj satelit-antenoj. Tamen la produktoj por kiuj multnaciaj entreprenoj reklamas televide inter usonaj kicx-filmoj estas por la plej multaj spektantoj neakireblaj.
 Koruptaj burokratoj kaj politikistoj malfaciligas la vivon al ordinaraj homoj. „Gandhi ne sxatus vivi hodiaux. Li abomenis koruptadon. Kaj nun la fetoro de koruptado estas cxie“, opinias la jxurnalisto Sailen Chatterjee. La 74 jarulo akompanis la patron de la hinda nacio dum iom pli ol tri jaroj kaj estis vidatestanto, kiam la 30an de januaro 1948 Mahatma Gandhi estis mortpafita. En la listo de koruptaj sxtatoj rangas Pakistano ecx antaux Hindio.
 Alie ol en Pakistano koruptaj politikistoj kaj komercistoj en Hindio estas pli kaj pli ofte kaptataj je la kolo. La plej eminenta viktimo estas eks-cxefministro Narasimha Rao. Kontraux li oni faras jugxenketon, cxar supozatas fluo de korupt-monoj. „La homoj precize scias, kion faras iliaj politikaj gvidantoj“, diras Chidambaram Subramamiam, kiu kiel iniciatinto de „Verda Revolucio“ faris Hindion memprovizanto el la hejmlanda produktado.
 Al la korupt-riprocxoj kontraux Rao la elektantoj reagis per rifuzo vocxi por li cxe la lastaj parlamentaj elektoj. La logxantaro, krekinta al pli ol 960 milionoj, pruvis per tio unu fojon pli, ke la demokratio en Hindio estas firme enradikigxinta. „Tio estas la sukces-historio“, diras Subramamiam.
 Ankaux la dalitoj, la iamaj netusxebluloj povas festi sukceson. Preskaux duonan jarcenton post la morto de Gandhi plenumigxis unu de liaj deziroj: Kun Kocheril Raman Narayanan antauxnelonge dalito estis elektita sxtatprezidento. Kaj pli pacemaj ol en Pakistano vivas hinduoj, sikhoj, muslimoj, kristanoj, budhistoj, marksistoj kaj hindu-naciistoj unu apud la alia.
 Ankaux en Pakistano la logxantaro malelektas siajn registarojn. Tamen dauxris 23 jarojn gxis la unua parlamenta elekto. Rezulte de tiu elekto Pakistano perdis la duonon de sia lando: El Orient-Pakistano farigxis 1971 la sxtato Bangladesxo helpe de la hinda armeo. Kontraste al Hindio, kie la armeo politike ne intervenas, unu militreganto post la alia pucxis sin supren. Benazir Bhutto farigxis cxefministro kun la beno de la cxiam influhava armeo. Navaz Sharif, kiu sekvis sxin dufoje en ofico, estas subtenata de la armeo. Ekde la divido de l’ subkontinentodum kiu okazis masakroj kaj amas-fugxado de milionoj da homoj, la rilatoj inter Islamabado kaj Nov-Delhio estas venenataj. La pomo de malkonkordo estas precipe Kasxmiro, la plimulte de muslimoj logxata eksa hindua princlando cxe la piedoj de Himalajo. Dufoje ambaux landoj faris militon pri la dividita regiono. La novaj registaroj riskas singardan alproksimigxon.
 La ambaux potencialaj atompotencoj estas ege sin armintaj. La porarmeaj elspezoj pligrandigxas. La pakistana budgxeto estas per tio super-proporcie sxargxata. Tiel ekzemple naux soldatoj havas la sxancon esti kuracotaj de unu doktoro, dum al 60 milionoj da homoj mankas la medicina baz-prizorgado. Estas simile en Hindio.

Raporto,aperinta en „Schwarzwälder Bote“ (Nigrarbara Kuriero), n-ro 186 / 1997 08 14 / La tria pagxo
Tradukis: Karl Liebermann, Rottweil
.



Unu dinastio domininta

La Nehru-Gandhi-familio regadis dum kvar jardekoj
De Annegret Ratzkowsky (Anegret Rackovski)

Nov-Delhio.  En nobla sudo de Nov-Delhio Priyanka Gandhi intencas malfermi novan italan restoracion. La pranepino de Jawaharlal Nehru rompas familian tradicion. Cxar sxia familio regadis kaj karakterizis Hindion dum kvar jardekoj. La regado de Nehru-Gandhi-dinastio komencigxis en 1947. Kiam cxefministro Rajiv Gandhi 44 jarojn poste estis dissxiregita de bombo, la logxantaro mistifikis la familio-klanon. Gxenis nur malmultajn, ke ne restis multe da vizioj de Nehru kaj ke lia potencavida kaj ofte senskrupula filino perfidis la idealojn de sxia patro.
 La logxantaro admiris, kiamaniere Nehru, laux sia speco de socialismo, industriigis la landon kaj per elektraj centraloj, akvobarajxoj kaj sxtaluzinoj kreis la „novajn templojn de Hindio“. Iliaj plej subaj membroj sentis sin firmigitaj, se li kolere reagis al disputoj inter anoj de diversaj kastoj.
 La popolo amis Indira Gandhi elektitan cxefministro en 1966, kiam la armeo kvin jarojn poste enmarsxis en Orient-Pakistanon kaj venkis la musliman gxismortan malamikon. Ili krigxojis, kiam en 1974 sxi demonstris la potencon de Hindio per subtera atom-eksplodigo. Indira Gandhi, mortpafita de du sikhaj korpogardistoj en 1984, estis malamata pro tio, ke sxi tiris profiton el sia potenco, nuligis demokratiajn regulojn. Tamen, post kelka tempo cxio jam estis forgesita.
 La intertempe malprospera kongrespartio do ecx gxis nun esperas, ke la nomo Gandhi povos ion efiki. En la ruraj regionoj la personkulto estas tenata alten, al kio Indira Gandhi mem multe kontribuis. Sed ne nur la okazajxoj sur la politika scenejo estis atente observataj, ankaux pri la privata vivo de la dinasti-membroj oni ege interesigxis. Cxu la amo de Nehru al Edwina Mountbattan, la edzino de la lasta brita vic-regxo en Hindio, cxu la fanatika disputo inter Indira kaj sxia bofilino Maneka: Tiajn historiojn forglutis la hindoj.
 Kvazaux sorcxite la publiko sekvas la pasxojn ankaux de la itala vidvino de Rajiv Gandhi Sonia. Kiam la „Sfinkso de Delhio“ tiujare finfine membrigxis en la kongrespartio, oni jubilis.

Raporto,aperinta en „Schwarzwälder Bote“ (Nigrarbara Kuriero), n-ro 186 / 1997 08 14 / La tria pagxo
Tradukis: Karl Liebermann, Rottweil
.



zur ersten Seite "Esperanto" / al la Esperanta komenco-pagxo
zur Hauptseite / al la cxef-pagxo