19-a Ekumena Esperanto-Kongreso
(EEK)
62-a de IKUE - 59-a de KELI
18.- 25. Julio 2009 en Wrocław, Pollando
" .. fido, espero kaj
amo, tiuj tri .. (1 Kor 13,13)
espero kristana kaj monda
malespero"
|
Informoj
kun invitilo ĉe frato Miloslav Svacek
La Kongresa Regularo
La ĝisnunaj kongresoj de IKUE
kaj KELI
Kelkaj rimarkigoj pri la pasinta kongreso
La kongreso pasisi. Mi partoprenis kun pliaj 200 kongresanoj
kaj mi havis bonan impreson. La LKK vigle laboris sub gvidado de Teresa
Pomorska. La temo de la kongreso bone evoluis. Ni ekkonis multajn ekleziojn
en Vroclavo/Breslau kun ties ekumenaj flankoj.
Mi mem iomete bedaŭras, ke mi ne
antaŭe petis pritraktadon de Edith Stein, la sanktulino Benedikta a Cruce,
kiu naskiĝis kaj adoleskis en Vroclavo - ni vizitis private la domon de
la familio Stein en la strato Nowowieska. La domo estas nun prizogata de
societo Edith Stein. En ĝi estas kunvenejo kaj muzeeto pri Edith Stein.
Kaj en la najbara kirko Michaela Archaniola troviĝas memor-kapelo - sur
la kirko-placo ni trovis memor-krucon modernan.
Speciale dankema mi estas al tiuj,
kiuj promesis prepari la venontan Ekumenan Esperanto-Kongreson. Pri tio
la
Ĝenerala Kunveno de IKUE kaj la estraro de KELI akceptis
mian suban proponon. La nomitaj personoj akceptis sian taskon kaj tio sekurigas
la okazigon de venonta EEK:
Kongresa Komisiono
Ni petas sacerdoton Attila SCEP gvidi Kongresan Komisionon,
kiu preparos la venontan 20an Ekumenan Esperanto-Kongreson.
Pliaj komisianoj estu:
- Miloslav SVACEK, kiu interkonsile kun Philippe Cousson
responsas por la programo kaj por la LKK.
- Philippe COUSSON, kiu zorgu por la ekumenaj Diservoj
dum la kongreso.
- Pavel POLNICKY por la financoj.
- Stefan LEPPING por la muzikaĵoj (orgeno, kantado,
eventuale ĥoruso, kaj simile).
Ili serĉu pliajn kunlaborantojn.
La organizado de la 20a EEK okazu laŭ la Kongresa Regularo,
aprobita je 26.7.2007 en Pelplin, kaj antaŭe de KELI. En la regularo anstataŭu
la Kongresa Komisiono la nun ne plu laborantan Ekumenan Komisionon.
Vroclavo, 23.07.2009 Bernhard Eichkorn, pastro em.