DIO BENU
Jaro 2002 (12) Numero 3(48)


Enhavo-tabelo:

Alparolo de la prezidanto
Kristano - la lumanta lampo
Patrono de IKUE Kardinalo Miloslav Vlk
Renkonto de la Cxehxa IKUE-Sekcio en Zeliv
Premonstrata klostro en Zeliv en kvindekaj jaroj de la 20-a jarcento
Denove Zeliv - iu rememoras
Rememoroj pri parohxestro Josef Toufar
Historio de la klostro en Zeliv
Abateja pregxejo en Zeliv
Renkonto post kvaronjarcento
Ankaux mi cxeestis
Jam aprile okazis renkontigxo de IKUEJ
La milito en Kongo DR - La situacio de la Eklezio
Reala statistiko de la 55-a IKUE-Kongreso
La kongresaj ehxoj
Malfermu la pordon al Kristo!
Kromeriz - urbo de la 55-a IKUE-Kongreso
Dua dinastio de la orgenistoj en Latvio
Statuo honore al sankta Pio en Oradea
Nur Dio povas doni
Al Dio cxiam fidu
Apostrofo al sankta Tomaso la Apostolo
Sacerdoto Cyril Vrbik, IKUE-ano, martiro de la nuna tempo
La 16-a Ekumena E-Kongreso en Rimini, Italio
Ni kondolencas
Dio Benu

ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!
Proksimigxas fino de la kuranta jaro. Baldaux ni ekstaros antaux la sojlo de la nova jaro, kaj retrorigardante la finigxantan jaron, ni en rememoroj haltos cxe la arangxoj de la katolikaj esperantistoj kaj cxe ceteraj arangxoj de la esperantistoj, kiujn ni dum la jaro povis partopreni, gxuante ilian belan, amikecan medion. Tiu cxi halto cxe la nunjaraj arangxoj estu ankaux esprimo de dankemo al Dio, cxar "sen Dia beno vanas homa peno". Jes, la arangxoj, kiuj okazis nunjare en nia lando Cxehxa Respubliko, estis vere de Dio benitaj. Temas pri julie okazinta 55-a Kongreso de IKUE en bela urbo Kromeriz, la auxgusta postkongresa internacia Renkonto de IKUEJ en Dub nad Moravou kaj laste la septembra Renkonto de la Cxea IKUE-Sekcio en Zeliv. Krome junie okazis belega renkonto en Ceska Trebova - Hory de ekstendaranoj de la IKUE-Tendaroj en Herbortice post 25 jaroj ekde ilia perforta likvido fare de komunisma sxtata polico en la jaro 1977. Pri du laste menciitaj arangxoj oni povas legi sur la pagxoj de cxi tiu numero de DIO BENU. Kompreneble, ni ankoraux per kelkaj pagxoj revenos al "Nia 55-a", kiu ja estis la plej grava arangxo de IKUE en la jaro 2002. Do staronte post nelonge sur la sojlo de la nova jaro, ni ne forgesu perpregxe dankeme turni niajn korojn cxielen, de kie ni abunde ricevas benojn kaj gracojn por nia vivo kaj por cxiuj aktivadoj.
Post mallonga retrorigardo al arangxoj de la nuna jaro, ni fiksu la rigardon al la arangxoj de la nova jaro 2003. Ankaux gxi promesas al ni certe belegajn kaj spirite ricxajn travivajxojn enlande kaj eksterlande, kiujn ni jam pridiskutis dum la Konferenco de nia IKUE-Sekcio, okazinta kadre de la Renkonto en Zeliv (Jxeliv). En Cxehxio ni planas arangxi junie Renkonton de cxehxaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj en Koclirov (apud Svitavy) en sidejo de Cxehxa-Moravia Fatimo, situanta gxuste inter du landpartoj: Cxehxio kaj Moravio. Tre mi gxojas, ke ideo arangxi tie la renkonton venis el vicoj de niaj membroj, cxar jam delonge mi sopiras, ke okazigu la renkonto gxuste tiuloke. Tiucele mi jam antaux tri jaroj vizitis tiun lokon, por esplori la eblecon okazigi
tie la renkonton. La kondicxoj niacele estas tie bonaj por cxiuj agxkategorioj kaj la loko mem estas senprobleme atingebla.
La alia arangxo, planata por julio, kiun versxajne pli preferus gejunuloj kaj tiuj, kiuj sin ankaux korpe sentas suficxe junaj, estas la IKUE-Tendaro en Sebranice. Nunjare gxi ne okazis pro la kongreso en Kromeriz kaj postkongresa renkonto de IKUEJ en Dub. Cxu realigxos renovigo de la arangxado de cxi-tendaro, tio grandparte dependas de IKUEJ-anoj, cxu ili pretas transpreni parton de la organizaj devoj kaj zorgoj. Mi supozas, ke tutcerte jes.
Nu kaj la plej grava arangxo de la jaro 2003 okazos en Rimini en Italio. Temas pri la 16-a Ekumena E-Kongreso (56-a de IKUE kaj 53-a de KELI); samtempe kun gxi kaj samloke okazos la 6-a Junulara Ekumena Tendaro. Post pridiskuto de la afero estis decidite, ke la Cxehxa IKUE-Sekcio arangxos komunan busvojagxon por cxehxaj kaj slovakaj kongresontoj al Rimini. Detalajn informojn pri la vojagxkondicxoj kaj la kongresajn aligxilojn ni almete disponigas al la cxehxaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj kune kun cxi tiu numero de DIO BENU.
Karaj gefratoj, fine de cxi tiu mia alparolo mi korege dankas al cxiuj, kiuj partoprenis la nunjarajn arangxojn kaj ankaux al tiuj, kiuj iamaniere helpis ilin arangxi, ecx se la vivkondicxoj ne permesis al ili persone ilin cxeesti. Esperante ankaux venontjaran vian fervoran kunlaboron, tre kore salutas vin "Dio benu!" via frato Miloslav Svacek.

 
  • KRISTANO - LA LUMANTA LAMPO

  • Spirita vorto de Sac. Alojz Dlugi SJ
  • En iu parohxo la parohxestro estis devigita dum la prediko anonci al la grupeto da kredantoj, ke li estas tiel povra, ke li ne plu estas kapabla acxeti la oleon por la lampeto de la eterna lumo en la pregxejo. Post la sankta meso unu povra maljunulino venis en la sakristion kaj diris al la spirita patro:
  • "Sinjoro parohxestro, bonvolu lasi bruli la eternan lumon nur nokte."
  • "Kaj kio tage?"- la surprizita sacerdoto demandis.
  • "Tage mi mem retenigxos en la pregxejo. Mi estas jam maljuna, nekapabla labori, sed mi povas retenigxi en la pregxejo cxiutage pregxante tie dum la tuta tago. Mi mem estos tiu eterna lumo antaux la altara tabernaklo. Mi sincere faros tion, gxis kiam min la bona Dio lasos vivanta."
  • Jen, kia belega idealo por cxiuj kristanoj! Farigxi lampo de la eterna lumo antaux la Dia vizagxo kaj antaux la vizagxo de cxiuj kredantoj! Vivante laux la viva kredo, ne lauxaspekte, ne nur post la bona pekkonfeso, ankaux ni brulegu kiel la lumo de Kristo. Pregxante vere konscie, parolante kun la cxiela Patro en animo kaj konfido, en la nomo de Kristo, en la forto de la Sankta Spirito - ni ankaux lumos kiel la lumo de Kristo. Helpante al nia frato pervorte aux permane, farante tion el animo de la amo kiel al nia frato fratino en Kristo ni ankaux brilos kiel la lumo de Kristo. Prenante sur niajn sxultrojn niajn cxiutagajn krucojn, krucetojn, niajn tagajn devojn, malsanon, dolorojn, kaj fidele pasxante post nia Sinjoro, ni ankaux brilos, jes, brilegos, kiel la lumo de Kristo kune kun Kristo mem, cxar ni estos tiam la lampo de Kristo.
    Tolerante cxiujn humiligojn, maljustecojn, cxiun cxikanadon, estante kun Kristo humiligita, cxikanita, primokita kaj cxiuflanke suferanta, volante en cxio similigxi al Li, tiam brilegas en ni kaj el ni la lumo de Kristo, tiam ni estas la lumo de Kristo. Se do ni vivas la konscian kristanan vivon laux la Evangelio de Kristo, ni farigxas Lia eterna lumo, kiu flagretas en la templo de Dia Regno. Tiu flagranta lumo montras, ke inter ni vivas Kristo mem, cxar la Sinjoro Jesuo Kristo diris: "Vi estas la lumo de la mondo. Tiel tiu lumo brilu, ke cxiuj ekkonu la cxielan Patron". Tiel la nokto sxangxigxos je tago.
    Iam Rabeno demandis siajn discxiplojn: "Kiam la nokto sxangxigxas je tago?" La unua discxiplo respondas: "Tiam, kiam ni distingas domon de la arbo". "Ne, ne" - diras la Rabeno. "Kiam ni distingas hundon de la cxevalo" - aldonas la alia. "Ne!" diras la Rabeno. La discxiploj unu post la alia klopodis trovi la gxustan respondon je la demando de la Rabeno. Finfine la Rabeno mem deklaras: "Tiam, kiam vi vidas la vizagxon de la homo kaj ekkonas en gxi la vizagxon de via frato fratino, tiam finigxis la nokto kaj farigxis la tago. Kiam vi superversxos la vizagxon de via proksimulo per la brilo de via tenera rideto kaj bonkoreco, tiam vere finigxis la nokto, tiam ekestis la tago."
    Estu ni do la lumo de Kristo por cxiuj homoj!

     
    PATRONO DE IKUE KARDINALO MILOSLAV VLK

    Cxefepiskopo de Prago, 70-jarigxis la 17-an de majo 2002. Ni lasu efiki liajn opiniojn, ni gxuu kelkajn liajn pensojn.
    Pri kredo - kiam gxi komencigxas?
    Ekkoni estas unu afero kaj agnoski alia. Kredo - mi pensas pri tiu vera kredo kiel rilato, kiel societo kun Dio. Gxi komencigxas en la momento, kiam mi havas ne nur certecon, ke Dio super mi ekzistas, sed mi laux tio ankaux reagas, agas, vivas. Kiam mi formas al Li konkretan rilaton, kiam mi ekkonas, ke Li estas amo kaj mi akceptas fakton, ke de Li dependas mia vivo, ke gxi apartenas en societon kun Li. Kiam mi akceptos Lin en mian vivon kiel kunulon, kiel certan orientigxon. Ne suficxas agnoski, ke Li estas, ekzistas, mi devas fari el tio por mi mem ankaux konsekvencojn. Mi devas laux tio arangxi mian vivon. Mi fakte ne devas, sed alie tio ne estus logika. Kredo estas persona donaco; Dio eliris al mi renkonten, por ke mi ekkonu Lin, donis al mi "gracon", donacon, por ke mi agnosku Lin. Por akcepto de Dio estas do bezonata graco, cxar cxiuj "pruvoj" de Lia ekzisto ne estas tiel frapantaj (ne temas pri konvinkaj argumentoj) kiel en laboratorio, se mi sukcesos fari ian eksperimenton. Por kredo estas bezonata mia "jes" kaj al tio oni bezonas Lian, do Dian helpon. Estas bezonata mia kunlaboro, kuragxo eniri, cxar certeco de kredo ne estas absoluta. Cxiam restas en gxi pli ol malpli da malcerteco - kaj en cxi tiun "interspacon" devas eniri mi, cxi tie mi simple devas riski… Se mi ja faros cxi tiun pasxon kaj mi fidos senkondicxe je la auxtoritato "super mi" kaj en mi, tio ne restos sen ehxo: "interspaco de malcerteco" iom post iom pli kaj pli mallargxigxas.
    Tion mi spertas dum mia vivo: antaux jaroj mi tute kaj kun konfido fidis tion, ke mi ne estos senrimeda - kaj mia kredo estis konfirmita, vorto de la Biblio konkrete realigxis je mi. Se okazas pluaj tiaj spertoj - vere jes - subite vi havas certecon de kredo kaj espero ne estingigxas: per la morto cxio ne finigxas, antaux ni estas plena realigado, eterna vivo. Kristana espero ne estas nur firma punkto por morgauxo kaj postmorgauxo, tio estas firma punkto antaux cxio por tiu lasta momento de mia vivo, kiam mi estos en la morto sola. Tio estas forto, kiu gvidos min ankaux tra la morto.


    Kaj poste? Kio okazos en eterneco?

    Regno de Dio ne estos "gxis iam". Regno de Dio trovigxas meze de ni (en la mezo), diris Kristo, eterneco komencigxas hodiaux, skribis iu. Granda eraro de kristanoj estas, se ili supozas, ke regno de Dio realigxos, okazos "gxis iam", nur poste. Se ni tiel opinias, ni fakte konsentas kun tiuj, kiuj diras, ke nenio alia ekzistas krom tio, kion oni povas percepti per sensoj. Post la resurekto Kristo ne foriris ien for; jes, Li akceptis potencon, sed ne ie "tie". Cxi tie. Regno de Dio ne estas realajxo geografia, spaca, sed mistika, kiu ne estas limigita nur je "tie".


    La plej gravaj tempo-signoj por eklezio hodiaux

    La plej gravaj tempo-signoj estas unueco, societoj, al kiuj cxio direktas sin, celas. Granda bremso de tiu cxi evoluo estas firme disvolvita individua libereco, kiu ofte la homon denove fermas, interrompas lian rilaton kun societo kaj propre lin limigas: gxi ne permesas al li fordoni parton de siaj "rajtoj" por prospero de unueco de la societo, tuto. Eklezio ankaux tra tiu cxi signo pli profunde ekkonis kaj renovigis sian identecon kiel societo. Teorie estis tio cxiam klara. Sed temas pri renovigo de praktiko, vivo de societo.
    Plue tio estas demokratio. Ni ne povas neglekti gxin en eklezio, sed same ni ne povas transpreni gxin kun cxio entute. Eklezio havas sistemon hierarkian, sed hierarko fine ne decidas sola, sed kune kun la aliaj, kun alrigardo al ilia vocxo - vi cxiuj estas fratoj, diris Kristo. Kardinaloj ne estas parlamento kaj la Papo gxia prezidanto, por ke oni vocxdonu kaj se decidos la plimulto - kion oni povas fari. Tio similas al bone funkcianta familio, en kiu la patro respektas opiniojn kaj interesojn de cxiuj, sed decidas li mem. Aux: demokratio kiel tempo-signo diras al ni: estimataj hierarkoj, auxskultu ankaux vian cxirkauxajxon kaj cxefe realigu tion, kion en la mondo demokratio prezentas - kunlaboron kaj komunan respondecon.
    Sxajnas al mi, ke alia tempo-signo, konkrete cxe ni, estas manko de pastroj. Krom grandaj malfacilajxoj, do negativa flanko, gxi signifas ankaux ion pozitivan: gxi kreas spacon por laikoj (donas eblecon al laikoj). Versxajne Dio volas, ke ni komprenu tion.


    Eklezio de la Tria Jarmilo

    En la Biblio estas skribite: "Jen, mi faras cxion novan." Tio jam gxermas, cxu vi ne vidas tion? La Dua Vatikana Koncilio kaj tempo, kiu sekvas gxin, tion novan, kio gxermas, rimarkeble montras, ekz. dokumentoj de la Papo: ke eklezio de la tria jarmilo estos eklezio humila.
    Se mi rigardas tion el alia vidpunkto, mi vidas spiritan renovigon kaj internan transformon de eklezio, kiu iras la saman direkton, havas antaux okuloj Kriston, kiu surgenuigxas en vespermangxejo antaux apostoloj, lavas iliajn piedojn kaj diras: "Faru tion je Mia rememoro". Kiel Kristo ankaux eklezio estos humila, nome servanta. Ankaux dialogo, kiu malfermigxas, iras tiudirekten: por dialogo mi devas havi humilecon. Mi ne pensu, ke cxio estas por mi absolute klara, direktita kaj fino. Vero en tiu cxi socio, kiel diras Konstitucio de Vatikana Koncilio pri Eklezio en Moderna Mondo, devas sercxi sian lokon. En komplikaj situacioj ne eblas veron klare difini; ekz. ne eblas diri, ke por solvi socialajn problemojn oni prefere faru tion. Temas pri vere komplikaj aferoj, pro tio oni devas sercxi malfacile la rezulton komune kaj havi ankaux kapablecon iam diri: mi ne scias. La Biblio tamen ne malkovras, kia socia formo estas la plej bona.
    Eklezio de la tria jarmilo estos humila, eklezio servanta, eklezio de dialogo, eklezio atestanta - kiu atestas pri sia vivo. Eklezio, kiu estos fermento kaj salo; eble malgranda, sed kun dinamiko de la unua tempo-periodo, tio signifas kun Kristo resurektinta en la mezo.
    Al tio oni devas maturigxi. Laux mia opinio tio jam gxermas kaj elkreskas: en apostolaj dokumentoj, enciklikoj de la Papo; multaj homoj jam komprenas, pri kio temas. Venos tempo, kiam eklezio farigxos ankaux altira.
    MI KREDAS, KE AMO ESTAS LA PLEJ POTENCA ARMILO, PER KIU CxI TIU MONDO DISPONAS - KAJ EKKREDI JE DIO SIGNIFAS EKKREDI JE AMO.


    Por DIO BENU kompilis Jitka Skalicka
     
     

    RENKONTO DE LA CxEHxA IKUE-SEKCIO EN ZELIV
    En la tagoj de la 27-a gxis la 30-a de septembro okazis en premonstrata klostro en Zeliv (Jxeliv) Renkonto de la Cxehxa IKUE-Sekcio. Partoprenis gxin 30 personoj el diversaj lokoj de la lando kaj unu el Slovakio. Post iom pli komplika vojagxo cxiuj atingis la celon. Post Sankta Meso en belega pregxejo de Naskigxo de la Virgulino Maria, kiun celebris abato de la klostro, okazis en refektorio unua renkontigxo, dum kiu oni ne nur prezentis sin reciproke, sed ankaux rememoris la nunjarajn IKUE-arangxojn, precipe la 55-an Kongreson de IKUE en Kromeriz.
    Sabate, en la festotago de sankta Venceslao - cxefpatrono de Cxehxlando, okazis matene en klostra refektorio Konferenco de la IKUE-Katolika Sekcio de CxEA, dum kiu oni kromalie pridiskutis partoprenon de la 16-a Ekumena E-Kongreso 2003 en Rimini kaj enlandajn IKUE-arangxojn de la venonta jaro. Estis do decidite denove arangxi komunan busvojagxon de cxehxaj kaj slovakaj partoprenontoj de la kongreso en Rimini 2003. La informojn pri la busvojagxo kaj la kongresajn informojn kun la aligxiloj ricevos la membroj de la Cxehxa kaj la Slovaka IKUE-Sekcioj kune kun tiu cxi numero de Dio Benu.
    Estis akceptita propono okazigi julie 2003 Renkonton en Cxehxa-Moravia Fatimo en Koclirov, kie ekzistas bonaj kaj favoraj kondicxoj por tiu cxi arangxo, konvenaj por personoj de cxiuj agxkategorioj. Kun gxojo ni akceptos partoprenon de eksterlandaj gefratoj en tiu cxi, certe bela kaj spirite ricxa arangxo. Ankaux estis priparolita ebleco renovigi okazigon de la IKUE-Tendaro en Sebranice kondicxe, ke IKUEJ transprenos parton de la organizaj aferoj de la tendaro. Pri tiuj cxi du arangxoj oni trovos detalajn informojn en la venonta numero de D.B.


    Dum la konferenco okazis elekto de la nova sekcia komitato por trijara balotperiodo. Cxe propono de la kandidatoj estis respektita deziro plijunigi la komitaton. La komitato estas seppersona. Reelektitaj estis prezidanto frato Miloslav Svacek (Pencice), vicprezidanto frato Ingx. Jan Kalny (Ceske Budejovice) kaj komitatanino Zdenka Novotna (Ceska Trebova). Novaj komitatanoj estis elektitaj: Jaroslav Chodnicek (Holesov), Jana Koristkova (IKUEJ - Zdar nad Sazavou), Blanka Horackova (IKUEJ - Studenec) kaj Martina Janotova (IKUEJ - Blatnice). Por la sekciaj komisionoj estis reelektitaj la gxisnunaj komisianoj:

    - Revizia komisiono: Drahomira Dudova (Prerov) kaj Jiri Studeny (Majetin).
    - Lingva kaj redakcia komisiono: Miloslav Pastrnak (Havirov), Ing. Jan Werner (Brno) kaj Miloslav Svacek.
    - Tendara komisiono: Josef Jilek (Leznik) kaj Josef Flidr (Litomysl).
    - Spirita gvidanto: Sac. Savio Ricica O.P.
    Post la konferenco okazis en la pregxejo honore al sankta Venceslao Sankta Meso, kiun celebris premonstrata pastro Miloslav Fiala. Tiu cxi solenajxo honore al la cxefpatrono de la Cxehxlando estis vere belega, spirite profunda travivajxo.
    Posttagmeze okazis detala trarigardo de la parohxa pregxejo de Naskigxo de la Virgulino Maria. Danke al erudicia vortakompano de fratino Drahomir Budinska, oni povis detale sin konigi kun belega arhxitekturo kaj superba internajxo de la pregxejo.
    Poste la partoprenantoj de la renkonto denove kolektigxis en refektorio, kien venis ankaux la mescelebrinto pastro Ingx. Miloslav Fiala, favoranto de la esperantistoj, cxar siatempe, kiel studento, ankaux li partoprenis kurson de Esperanto, gvidatan de Jan Filip. Estinte presparolanto de la Cxehxa Episkopa Konferenco, li komentadis televidajn kristnaskajn kaj paskajn transmisiojn de la Papa "Urbi et Orbi", dum kiuj li cxiam akcente informis pri la Papaj bondeziroj kaj benoj ankaux en internacia lingvo Esperanto. Per lia cxeesto kaj parolo li tre ricxigis la programon de la renkonto. Post li dauxrigis tre interesan parolon fratino Drahomir Budinska, rilate al historio de Jxeliva klostro. Tiu cxi posttagmeza belega programo tre konvene anstatauxis la planitan promenon, por kiu la vetero ne estis favora.
    Vespere okazis en refektorio programo dedicxita al sankta Venceslao.
    Dimancxe matene en la refektorio okazis rozaria pregxo en Esperanto kaj post gxi oni eluzis la tempon por dauxrigo de la diskuto pri la venontjaraj arangxoj.
    Post tio okazis Sankta Meso en la pregxejo, kiun celebris prioro de la klostro. Posttagmeze, kiam jam bele brilis la suno, okazis agrabla promeno tra Jxeliv kaj gxia cxirkauxajxo, danke al gvido de logxantino de Jxeliv. Post vesproj kaj eukaristia beno en la pregxejo okazis lasta kolektigxo en la refektorio, por komuna kantado cxe gitarakompano de frato Ladislav Mlejnek.
    Tiuj, kiuj ne devis forlasi Jxeliv jam dimancxe, forveturis lunde matene. Tiel finigxis ne multnombra, sed bela renkonto surloke, kie dum komunista despoteca sistemo estis senjugxe malliberigitaj 500 katolikaj pastroj. Pro pli gravaj nunjaraj arangxoj en nia lando ni ne antauxvidis pli multnombran partoprenon en tiu cxi Jxeliva arangxo. Malgraux tio gxi estis arangxo bela kaj benita.
    Miloslav Svacek


     
    PREMONSTRATA KLOSTRO EN ZELIV EN KVINDEKAJ JAROJ DE LA 20-A JARCENTO
    Premonstrata klostro en Zeliv igxis ia "superinterniga" koncentrejo. Plejmulto da provinciaj kaj ecx konventaj superuloj venis cxi tien tuj aprile 1950. Aliajn cxi tien alveturigadis sinsekve Sxtata Polico el cxehxaj kaj slovakaj koncentrejoj. Zeliv funkciis kiel pun-koncentrejo: "Ni sendos vin en Zeliv", minacis la ordenanojn iliaj inspektantoj, se ili "discipline kulpigxis". Ne restis nur cxe minacoj. Entute estis en Zeliv reprezentantoj de dudek diversaj ordenaj komunumoj kun cxirkaux 500 ordenanoj. Plejmulte estis cxi tie jezuitoj, franciskanoj, salesianoj kaj redemptoristoj.
    Logxigo estis simila kiel en kazernoj aux karceroj. Grandaj cxambroj, tridek litoj, kelkaj lavujoj. Vekigxo je la sesa, enlitigxo je la deka vespere. Matene persona higieno, matenmangxo en eksrefektorio. Kalkulvicigxo kun aljugxo de laborejo. La labortempo nedifinita, ok gxis dek horoj, lauxbezone ecx pli. Multe da laboreblecoj disponigadis la koncentrejo mem: kuirejo, tolajxlavejo, diversaj stokejoj, oficejoj, laborejoj. "Eminentuloj" flikis jutajn sakojn por teksfabriko en Humpolec. Al pli malproksimaj laborejoj oni transportis la pastrojn per traktoroj aux auxtobusoj. Oni laboris en arbaroj, surkampe, precipe dum grenrikolto. Oni klasigis terpomojn por eksporto en Humpolec, fosis sablon en proksima sablejo, konstruis konstruajxon por Sxtata Polico de Jihlava en eksklostra parko. En fundamentojn de la konstruajxo oni metis sxtonojn, kiujn la pastroj, ofte gxistalie en la akvo, septembre - oktobre, elportadis el rivereto Zelivka. Al iuj pastroj tio cxi kauxzis dauxrajn sandifektojn. Cxar la koncentrejo estis trologxata, mankis akvo kaj estis necese elfosi novan akvodukton. Oni fosis gxis profundeco de tri - kvar metroj en largxeco de kelkaj metroj, sen sekurigo per tabulbaroj. Argilon oni eljxetis trifoje peretagxe. Nur mirakle ne okazis grava vundigxo.
    Dumlabore gardadis soldatoj de Ministerio de Internaj Aferoj. Ili sxangxigxis en kelkmonataj tempintervaloj, por ke ili ne havu eblecon amikigxi kun koncentrigitoj. La rilato kun civiluloj estis discipline punata.
    Post reveno el laboro estis kontrolo de stato de logxlokoj. Se ne okazis terpombrigado, alia brigado aux instruado, estis libera tempo. Tio estis tempo por studado, legado, pregxado, meso. Bazajn tekstojn de la meso ellernis preskaux cxiuj pastroj parkere. Iom da pano kaj vino oni cxiam iamaniere akiris.
    La mangxajxo estis mezkvalita. Komence regis malsato. La situacio plibonigxis, kiam komencis venadi vizitantoj kaj oni permesadis paketojn, sed kiuj ofte parte, ofte tute, finigxis cxe gardistoj. Antaux grandaj festotagoj ricevadis la pastroj de ekstere tiom da paketoj, ke tio vekis malplacxon de la gardistoj. La malplacxon ili esprimadis per forprenadoj de la mangxajxoj dum neregulaj kontroloj de la logxlokoj. Foje ili ekspoziciis tiel forprenitajn mangxajxojn en la mangxejo, ili alkondukadis tien la pastrojn, por ilin tie fotografi. Mallonge post tio aperis en iu ekspozicio foto-muntajxo kun piedpremitaj pano kaj kukoj disjxetitaj surplanke, kaj cxe tio surskribo: "Tiamaniere la pastroj rilatas la donacon de Dio!" (El libro de Vaclav Vasko "NesilentigitaII")

     
    DENOVE ZELIV - iu rememoras

    Jaro 1951
    Ni kune renkontigxis en Zeliv, en koncentrejo de devigaj laboroj. Sed tie ni ne povis resti kune, cxar ili, episkopo Tomasek, D-ro Vasica kaj ankoraux aliaj "eminentuloj" estis de aliaj izolitaj, ili havis siajn laborlokojn (flikis grandajn jutajn sakojn de lano, kiu venadis eksporte). Nur flugtusxajn silentajn salutojn ni iam intersxangxis, ecx ne estis permesite interparoli. Cxiuj portis la sorton brave.

    Jaro 1968
    Kiam tiujare ekestis kontrauxreligia moligxo, estis esprimita deziro de Zelivanoj: renkontigxi cxe "Penta pilgrimo" en Zeliv. Estis faritaj preparoj. Al skriba demando, cxu kun tio konsentas pastroj - Zelivanoj, sac. D-ro Antonio Suranek respondis: "Tre volonte mi konsentas kun renkonto en formo de pilgrimo cxe Dipatrino de Zeliv. Se neniu neatendita granda obstaklo tion malhelpos, mi alveturos pro dankemo por tio, kion mi en Zeliv ricevis. Mi gxojatendas viziton de Maria-sanktejo, kien ni ne rajtis eniri. Dum forveturo el koncentrejo mi tien rigardis nur per sxlosiltruo..." (El libro P. Suranek: Kukatka - Rigardiloj)

     
    REMEMOROJ PRI PAROHxESTRO JOSEF TOUFAR
    Dum Renkonto de la Cxehxa IKUE-Sekcio en Zeliv okazis ankaux programo rilatanta persekutadon de la katolika eklezio fare de komunista regado en nia lando. Al tiu cxi programo kontribuis ankaux fratino Jaroslava Hamajdova. Jen la teksto de sxia parolado.
    Sinjoro parohxestro Josef Toufar estis bela, gaja, agrabla kaj tre klera sinjoro. Li estis verdire nia familia parohxestro. Mi konis lin de mia infanagxo. Jam ekde la unua klaso de la baza lernejo li instruis al mi religion. Cxar tiutempe en nia urbeto, kie estis anim-zorganto sinjoro parohxestro Josef Toufar, posedis auxtomobilon nur auxtotransportisto E. L., estis do klare, ke por festotagoj, entombigoj kaj aliaj okazajxoj de la sinjoro parohxestro, en tuta parohxo kaj gxia cxirkauxajxo, veturigis lin mia patro, cxar li havis cxevalojn kaj necesan ekipajxon (kalesxon, sledon).
    Sinjoro parohxestro Josef Toufar devenas el kampula gento, tial li bone konis cxiujn agrokulturajn laborojn. Mi memoras eventon en tempo de terpomkolektado. La patro alveturigis el la kampo plencxaron da ensakigitaj terpomoj kaj kun la patrino li ilin forportadis en la kelon. Tiutempe preteriris sinjoro parohxestro, li salutis, demetis surtuton kaj iris anstatauxi en la laboro mian patrinon. Da similaj pruvoj pri lia amo al la proksimuloj mi povus mencii tutan vicon. Se ni bone kondutis en la lernejo, bone lernis, alportis sinjoro parohxestro libron "Kaja Marik" kaj kiu en la klaso plej bone legis, tiu gxin legis lauxte por la tuta klaso anstatauxx instruleciono.
    Post la jaro 1948 kaj precipe en la jaroj 1949-1950 komencis komunistoj "furiozi" en tuta nia cxehxoslovaka respubliko. Kaj tiel same en nia urbeto, en kunlaboro kun Sxtata Polico.
    Tiutempe jam estis nia sinjoro parohxestro translogxigita el nia urbeto en Cihost cxe Ledec super Sazava. Tien transiris de ni ankaux instrui niaj instruistinoj, fratinoj Vera kaj Helena Wagnerova (ambaux instruis min en supera popola lernejo matematikon kaj hxemion). Ankaux ili estis kredantaj kaj cxiudimancxe partoprenadis la Sanktan Meson en la pregxejo.
    Venis adventa dimancxo la 11-an de decembro 1949 kaj dum la Sankta Meso cxe prediko en parohxa pregxejo de Cxielenpreno de la Virgulino Maria en Cihost komencis movigxi kruceto sur la cxefa altaro. Tion vidis 19 parohxanoj, inter ili ankaux ambaux instruistinoj Wagnerova. Publike estis dirite: MIRAKLO! Kaj tio estis io por Sxtata (komunista) Polico kaj por la "pintoj" de la komunista regximo, kiuj surbaze de "Miraklo de Cihost" likvidis aktivadojn de la katolika eklezio ecx kun multaj sacerdotoj.
    La parohxestro Josef Toufar estis la 28-an de januaro 1950 forveturigita en malliberejon en Valdice, kie la anoj de speciala tacxmento de Sxtata Polico (t.n. instrukciadaj grupoj) strebis de li eltrudi konfeson, ke la MIRAKLON li mem enscenigis. Kiam tion la parohxestro rifuzis, ili lin tiel longe korpe kaj anime turmentis, gxis lin enketisto - sadisto Ladislav Macha batmortigis fermitan en la sako!
    Kiel mi persone konis sinjoron parohxestron Toufar, li estis, kun cxiu estimo al li, tehxnika mallertulo, des pli por povi etendi iujn dratojn de la predikejo al la cxefa altaro - kiel tion faris Sxtata Polico. Tuj post la MIRAKLO gxi malpermesis eniron en la pregxejon kaj dum tri semajnoj gxi tie sekrete, helpe de dratoj preparis ekmovigeblecon de la kruceto sur la cxefa altaro.
    Tio estis komenco de ilia razio por fortreni pluajn kelkcentojn da pastroj en malliberejon, ekzemple Vit Tajovsky, abaton de Zeliv, Karlon Otcenasek, nuna cxefepiskopon de Hradec Kralove kaj multajn, multajn pluajn. Cxiuj estis kondamnitaj je 12 gxis 18 jaroj de severa prizona restado. Kelkaj tion sanstate ne eltenis, mortis kaj tiuj, kiuj tion transvivis, revenis hejmen kun subfosita sano. Kompreneble, ke estis likviditaj ankaux ordenaj fratulinoj.
    Estas granda eraro, ke pri tiuj malgxojaj aferoj la nuna junularo scias nenion, ecx ne iliaj gepatroj!
    Jaroslava Hamajdova
    Aldone estas menciinde, kulmino de la dramo okazis en sxtata sanatorio en Prago, kien torturitan pastron Josef Toufar ordonis alveturigi Ministerio de Internaj Aferoj. Polica eskorto alveturigis lin svenantan kaj la operacianta hxirurgo jam ne sukcesis savi lian vivon. Li mortis vespere je la horo 21.30 la 25-an de februaro1950. La 28-an de februaro li estis entombigita en komuna tombo en Praha-Dablice. La operacianta hxirurgo pli poste diris: "Sur la korpo de paciento estis fortaj postsignoj de torturado. La homo, kiun ni flegis, estis per eksterordinare brutala maniero batmortigita".
    La 30-an de januaro 1950 kunlige kun miraklo de Cihost estis arestita abato de premonstratoj Vit Tajovsky kaj sekve pluraj du premonstratoj, tri jezuitoj, du redemptoristoj, unu franciskano kaj unu dominikano. La 31-an de marto okazis inscenita monstra jugx-proceso, dum kiu estis al altaj karcer-punoj kondamnitaj cxiuj senkulpaj akuzitoj. Abato de premonstrata klostro en Nova Rise Sac. Auxgustin Machalek ricevis la plej grandan punon - dumvivan prizon-restadon, Abato de premonstrata klostro en Zeliv Sac. Vit Tajovsky 20-jaran prizon-restadon, ktp. Bedauxrinde, gxis nun neniu el tiamaj komunistaj torturintoj kaj tiranoj estis punita pro iliaj teruraj krimoj. La justan jugxon ni do cedu al Plejjustulo - al Dio

     

    HISTORIO DE LA KLOSTRO EN ZELIV
    Sur kunfluejo de rivereto Zelivka kun Trnavka jam dum multaj jarcentoj staras antikva klostro de Zeliv. Fondita gxi estis en la jaro 1139 pere de praga episkopo Otto kaj cxehxa duko Sobeslav kaj lia edzino Adleta por benediktanoj, kiuj venis el klostro de Sazava. Sed post dek jaroj ili forlasis Zeliv. Praga episkopo Daniel alvokis ordenajn kanonikojn el Steinfeld en Rejnlando. Komunumo de premonstratoj venis tien printempe en la jaro 1149, gvidita de beatulo Gotsalk. En malfacilaj komencaj tempoj helpis al ili episkopo de Olomouc Jindrich Zdik. Sub gvido de beata Gotsalk la ordena vivo en klostro de Zeliv tre promesdone disvolvigxis kaj la komunumo baldaux estis kapabla fondi ecx novajn klostrojn - en Geras (Auxstrio), en Milevsko kaj klostron de fratulinoj premonstraninoj en Lounovice sub Blanik, en Dolni Kounice kaj en Pernegg (Auxstrio). Jam en la antauxhusana tempo estis la klostro grava spirita kaj ekonomia centro de la vasta regiono. Origine estis la klostro konstruita en romana stilo kaj post incendio gxi estis renovigita en stilo gotika.
    En tempo de husanaj militoj estis la klostro dufoje konkerita kaj dezertigita. Multaj ordenanoj mortis kaj nur kelkaj sukcesis sin savi en Jihlava. Tuj post malapero de la dangxero oni strebis la ordenan vivon en Zeliv renovigi. La pregxejo estis denove konsekrita en la jaro 1462. Finon de tiuj cxi streboj kauxzis cxehxa regxo Georgo el Podebrady, kiu en la jaro 1467 donacis la klostron al sinjoro Burian Trcka el Lipa. La premonstratoj estis elpelitaj. Rifugxejon ili trovis en Jihlava. La komunumo ekzistanta ekster la klostro post cent jaroj formortis.
    La ordena vivo en Zeliv estis renovigita en la jaro 1622. Tiam la Abato de Strahov Kaspar Questenberk la klostron acxetis. Unue estis renovigita la pregxejo kaj poste estis konstruita la konstruajxo de konvento. Intertempe la klostro denove akiris memstarecon. La unua abato post la renovigo estis elektita Siard Falco. Liamerite la klostro denove farigxis spirita, ekonomia kaj kultura centro. Ankaux estis fondita klostra filozofia-teologia studado. La unua duono de la 18-a jc. estis la tempo de granda disfloro de la klostro dum cxeesto de Abatoj Jeronym Hlina kaj Daniel Schindler. Post granda incendio en la jaro 1742 estis la klostro renovigita en stilo de baroka gotiko fare de Johano Blazej Santini.
    En tempo de jozefismaj reformoj la klostro sin savis antaux la nuligo. La premonstratoj transprenis gimnazion en Nemecky (Havlickuv) Brod. Dum longaj dekjaroj ili poste la gimnazion administris kaj ankaux gravmaniere kontribuis al nacia regenerigxo.
    Komence de la 20-a jc. la klostro denove bruligxis, sed bonsxance ne la pregxejo kaj konvento. La konstruajxo de abatejo estis renovigita en pseudobaroka stilo kaj ornamita en stilo secesa. En la jaro 1950 estis la klostro fare de komunistoj nuligita, sinjoro Abato Vit Bohumil Tajovsky enkarcerigita. En la klostro estis establita koncentrejo por al komunista regximo nekonvenaj pastroj kaj ordenanoj (koncentrejo - karcero sen verdiktoj). De la jaro 1957 gxis la jaro 1992 estis en la klostro psihxiatria sanatorio. La ordena komunumo en la parton de la klostro povis reveni maje 1991. (Hroznata Pavel Adamen, O.Praem.)

     
    ABATEJA PREGxEJO EN ZELIV

    Alveturante al Zeliv el cxiuj direktoj, el la klostra komplekso ni unue ekvidos duopon de 44 m altaj prismformaj turoj de la pregxejo de la Naskigxo de la Virgulino Maria. Se ni poste staras antaux la pregxejo, kiu estas ankaux pregxejo parohxa de parohxo Zeliv, ni vidas, ke la turoj el fronta aspekto kunpremas poligonan arkadan vestiblon, la sxatatan konstru-elementon de la arhxitekto Santini. Malantaux gxi la dauxrantan fasadon finigas triangula frontono, surpinte kun gotika monstranco el cizelita fero, kiu estas atributo de sankta Norberto kaj elokventa atestanto de la eukaristia honorado de la premonstratoj. Cxe eniro en la pregxejon aperos antaux ni vidajxo de trinava halo kun emporoj. Santini cxi tie eluzis dispozicion de la pregxeja konstruajxo kaj li strebis pri centraligo de la spaco, al kio bone helpas stuka ripa volbo el giradaj steloj, ankaux elpendigitaj boltoj en arkadoj. Longeco de cxefa navo estas 30 m, pastrejo havas longecon 20 m kaj largxecon 8 m, la trinavo estas largxa 22 m. La cxefa navo estas alta 20 m, la flankaj navoj 19 m kaj pastrejo 18 m. La interna ekipajxo de la pregxejo devenas plejparte el la 1-a duono de la 18-a jc., kiam gxi estis havigita pere de abatoj Jeronym Hlina, Daniel Schindler kaj Arnost Moravka post granda incendio jare 1712. Iuj ne tro felicxe faritaj arangxoj devenas el fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj. El origina freska ornamajxo de la pregxejo restis nur ok freskoj sur pilieroj de ambaux emporoj, prezentantaj sanktajn evangeliistojn Mateon, Markon, Lukon kaj Johanon kaj kvar grandajn okcidentajn ekleziajn instruistojn sanktajn Auxgustenon, Ambrosion, Hieronimon kaj Gregoron la Grandan. Ili estas versxajne verko de Jan Kalina, naskigxinto el proksima Sedlice (nask. 1684), kiu helpe de Siard Nosecky (1693-1753), premonstrato de Strahov, kreis ankaux la freskojn nun jam neekzistantajn. Arhxitekturo de Santini celas kunigi la spacon de la pregxejo, kiel jam estis dirite. Tio nin alkondukas al interesa ideo, kiun ni devus respekti ankaux en aliaj pregxejoj: do klopodi rimarki reciprokajn rilatojn inter apartaj elementoj de la ornamajxo, ne stari nur en muta miro antaux unu bildo aux statuo, sed percepti tutajxon kaj precipe ne forgesi tion, kial estis tiuj cxi valoraj verkoj kreitaj (por honoro kaj gloro de Dio) kaj kia ilia tasko estas en la pregxejo, t.e. montri modelojn de la kristana vivo, kredon je kunuleco de la sanktuloj kaj eternan vivon (ili estas konstante kun ni!) kaj precipe alproksimigi nin al Dio.
    (J. Z.Chamouz, O.Praem.)


     
    RENKONTO POST KVARONJARCEN
    Nunjare oni celebras gravan jubileon kvaronjarcentan datrevenon post la lasta IKUE-Tendaro de Herbortice, okazinta en Cxehxio en tiama Cxehxoslovakio. Estas do konate, ke tiuj tendaroj okazadis en kondicxoj de ekzisto de krimeca totalisma komunista sistemo ekde la jaro 1969 gxis la jaro 1977. Dum la nauxxa tendaro en la jaro 1977 okazis invado de la sxtata polico en la tendaron, celante gxin likvidi. La jugxproceso pro organizado de la tendaroj kun religia enhavo kontraux la tendarestro Miloslav Svacek kaj pastro Vojtech Srna okazis en la jaro 1979.
    La 8an de junio 2002, do post 25 jaroj, okazis renkontigxo de ekstendaranoj en pilgrimloko Hory apud urbo Ceska Trebova. La renkontigxon partoprenis 60 ekstendaranoj ne nur el Cxehxio, sed ankaux el Slovakio kaj Pollando. En la surmonteta kapelo de la Virgulino Maria okazis Sankta Meso kiel dankesprimo por la naux IKUEtendaroj, kiuj tiutempe, dum forta persekutado de la eklezio, postlasis cxe junaj partoprenintoj religian influon kaj orientigxon por la tuta vivo, kiel tion atestis dum la renkontigxo tiom multaj tiamaj ekstendaranoj, ofte kun larmoj en la okuloj pro dankemo kaj gxojo. La Sanktan Meson celebris du pastroj ekstendaranoj: Xaver Josef Kobza kaj Bohuslav Pulkrabek. Kuncelebris ankaux kapelano de Ceska Trebova. En homilio, en la festotago de Senmakula Koro de V. Maria, la pastro Bohuslav belege parolis honore al la Senmakula, al kiu cxiam filece rifugxadas la katolikaj esperantistoj.
    Post la Sankta Meso kaj komuna fotografado okazis en la apuda restoracio komuna tagmangxo kaj amikeca interbabilado gxis vesperaj horoj. Cxeestis ankaux alia pastro ekstendarano Jozefo David kaj venis ankaux Episkopo Jozefo Kajnek, tiama ofta gasto de la tendaro. La cxeestintaj ekstendaranoj certe ne forgesos la belegan renkontigxon same, kiel la tendaron mem. Oni deziras okazadi la renkontigxojn jam pli ofte, ecx cxiujare. La iamaj IKUEtendaroj en Herbortice estu por ni modelo, kiel evangelizadi ecx spite de malfavoraj ekzistkondicxoj. Miloslav Svacek

     
    ANKAux MI CxEESTIS
    Dudek kvin jaroj antauxen rigardante per la homaj okuloj estas suficxe longa tempo, sed retrorigardante mi dirus: Cxu estas eble, ke jam forpasis tiom da jaroj?
    Venis invito partopreni renkonton de iamaj tendaranoj. Tre alloga invito vidi denove tiujn, kun kiuj mi travivis antaux kvaronjarcento centon da agrablaj feriaj tagoj en sino de la Dia naturo en Herbortice.
    Kiom da ili alveturos, cxu ni rekonos nin reciproke post tiel longa temppauxzo? Cxi tiuj kaj similaj demandoj svarmis en mia kapo, kiam mi estis forsendanta la aligxilon.
    Venis la koncerna tago. Cxe la restoracio Na horach (Sur Montoj) en Ceska Trebova vicigxis auxtomobiloj, el kiuj eligxis ekstendaranoj. En plejparto de la vizagxoj mi ekkonis la konatajn trajtojn, sed nomoj de ili ne plu formigxis en mia kapo. Ni prefere prezentis niajn nomojn cxe manpremo kaj saluto. Baldaux ni konstatis, ke iom post iome farigxis el nia multnombra aro denove gxoja sampensanta familio.
    Per kio oficiale komenci nian cxi-tiean cxeeston? Kompreneble pere de multaj dankoj al Tiu, kiu permesis al ni gxisvivi cxi tiun tagon. La malgranda pilgrimkapelo sur la monteto certe estis mirigita, kiam gxiaj spacoj plenigxis per entuziasmaj gefratoj, kantantaj ritmajn kantojn cxe akompano de du gitaroj, post dudek kvin jaroj, kvazaux cxi tie ne estus jam homoj vere maturaj, ecx avoj kaj avinoj, sed vigleca junularo.
    Nova bildo super la altaro, kiu anstatauxas la bildon forsxtelitan, kompreneble per pentrostilo ne kongruas kun ceteraj bildoj, tamen gxi elspiras agrablan atmosferon de ideala harmonia familio, tiukaze de la Sankta familio; almenaux mi tion tiel sentis.
    Tri pastroj kuncelebris la Sanktan Meson, el kiuj la plej agxa - pastro Xaver venis de malproksime el Pisek.
    Kaj poste ni jam altabligxis en la restoracio, kie estis jam cxio preparita por nia korpa fortigxo - la tagmangxo por sesdeko da partoprenantoj el cxiuj partoj de nia lando; venis ankaux amikoj el Slovakio kaj Pollando.


    Cxi tie ni ankaux poste auxdis el la busxo de nia prezidanto Milosx historion de la fino de la lasta tendaro en Herbortice kaj pri cxio, kio poste sekvis.

    Amika babilado, intersxangxo de vivspertoj, rakontado pri familiaj historioj kaj rememoroj je okazintajxoj, kiuj okazis antaux dudek kvin ecx pli ol tridek jaroj.
    Kaj vespere ekstartis auxtomobiloj, por forveturigi la cxeestantojn denove en realan cxiutagan vivon.
    Adiaux, karaj geamikoj! Gxis la revido, laux volo de Dio, post kvin jaroj, kiel tion promesis la arangxantoj de la renkonto, al kiuj ni tre kore dankas.
    Marta Lorkova


    JAM APRILE OKAZIS RENKONTIGxO DE IKUEJ
    En la tagoj de la 5-a gxis la 7-a de aprilo okazis en cxefurbo de Slovakio Bratislava renkontigxo de junaj samideanoj - IKUEJ-anoj. Nia grupo ne estis vere granda, nur nauxnombra, sed la atmosfero de la amikeco kauxzis tagojn plenajn de gxojo per komunaj travivajxoj.
    Vendrede ni logxigis nin en salesiana domo, kiu trovigxas cxe arbaro en rando de la urbo. Sabate ni ludis "urban ludon", kiun preparis Pauxlo Petrik. Dum la interesa aktiveco ni pli bone ekkonis Bratislavon. Ni trairis ankaux konatan Bratislavan ponton kaj ni ekrigardis la urbon el la supra restoracio. Vesperon ni travivis komune kantante kun gitaro, babilante kaj gaje ludante. Dimancxe ni vizitis perpiede antikvan kastelon Devin. Tiu loko estas vere interesa kaj belega, do ni pasigis tie cxiun eblan dimancxan tempon. La bela tempo rapide forpasis. Pauxlo Petrik kaj Marcela Dobiasova restis en Slovakio, ni - Ludek, Petr, Lukas, Blanka, Radka, Mirka kaj mi - mansvingis el trajno por lasta saluto al niaj gefratoj, kaj kun espero pri venonta renkontigxo en Kromeriz okaze de la IKUE-Kongreso kaj la postkongresa renkontigxo en Dub, ni forveturis hejmen en Cxehxion.
    Gxis la revido dum aliaj nunjaraj arangxoj. Jana Koristkova

     
    LA MILITO EN KONGO DR - La situacio de la Eklezio

    De 1998 la milito furiozas en Kongo DR. Dum tiu milito, en kiu jam mortis pli ol du milionoj da gekongolandanoj, estas la viktimo ankaux la Katolika Eklezio. En la okupataj teritorioj multaj pastroj estis/estas murditaj, interalie ankaux Lia Ekscelenco Mons. Kataliko, Episkopo de Bukavu, oriente de Kongo DR, kie estras la ribelantaro subtenita de Ruando (lando oriente de Kongo DR). De tempo al tempo en tiuj medioj pastroj kaj katolikaj parohxoj estas la celoj de vandalismaj agoj, farataj de ribelantaroj kaj iliaj mastroj - ruandanoj. Menciinda estas la atenco dum la lasta Palmdimancxa Sankta Meso, dum kiu estis murditaj unu pastro, kelkaj kristanoj (inter ili ecx kelkaj infanoj), kaj vundita estis la celebranta Episkopo, kiu malgraux tio dauxrigis la mescelebron kuragxe gxis la fino.
    La katolika religio estas la plimulta religio en Kongo DR kun kvardek ok diocezoj kaj kvin cxefepiskopejoj. La Eklezio konstruis multajn lernejojn, universitatojn, malsanulejojn kaj efektivigis multajn sociajn ellaborajxojn, kiuj estas la fiereco de Kongo DR. Do en Kongo la Katolika Eklezio estas motoro de progreso de la landdisvolvigxo. Ekde cxiam la Eklezio engagxigxas en sercxado de la paco, de la starigo de demokratia socio. Menciinda estas la prezidanteco de Nacia Konferenco (1992) de Lia Ekscelenco Mons. Lauxrent Mosengo, Cxefepiskopo de Kisangani (en orienta provinco, kie okazadas la masakroj de la popolo) kaj la aktiva kaj sindonema engagxigxo de Lia Ekscelenco Kardinalo Frederic Etshou, Cxefepiskopo de Kinshasa kaj Prezidanto de Episkopa Konferenco de Kongo DR, dum la dialogo inter kongolandanoj (aprilo 2002) pri la sercxado de solvo de la krizo en Kongo.
    La tuta situacio en Kongo DR estas vere tragedia. Entombigi la homojn en Kongo DR farigxis en tiu ricxa lando cxiutaga, cxiuhora realajxo. Milmiloj da infanoj estas sen lerneja instruado, funkciuloj sensalajritaj (aux sen signifa salajro). Humana tragedio. Ni alvokas la legantojn de Dio Benu pregxi intence de la Eklezio kaj ekrego de la paco en Kongo DR.
    Jean Bosco Malanda, LR de IKUE en Kongo DR


     
    Reala statistiko de la 55-a IKUE-Kongreso (stato je la 26.07.2002)

    1. Cxehxio 60+6*
    2. Danlando 1
    3. Francio 3
    4. Germanio 7
    5. Hungario 8
    6. Italio 7
    7. Kroatio 3
    8. Litovio 7
    9. Pollando 54
    10. Rumanio 0
    11. Rusio 1
    12. Slovakio 16
    Entute 167+6*
    *sesnombra grupo de infanoj el Ceska Trebova dum lastaj du kongresaj tagoj. Proksime logxantaj cxehxaj kongresanoj partoprenis la kongreson, sed logxis hejme.


     
    LA KONGRESAJ EhxOJ

    Ni publikigas kelkajn skribajn reagojn de la kongresintoj, esprimantaj siajn sentojn kaj opiniojn pri la 55-a IKUE-Kongreso en Kromeriz, por ke ni ankoraux unufoje turnu nian rigardon al tiu cxi kongreso, ol ni turnos la rigardon al la venontjara kongreso en Rimini.
    S-ino Maria Mickle, Pollando: "Kara Miloslav, mi gxojis partopreni la kongreson en bela urbo, kie vi bone cxion organizis. Mi sendas al vi la fotojn, kiujn mi faris". Koran dankon, fratino Maria, por belaj fotajxoj.


    S-ro Jan Kasparek, Cxehxio: "Kara frato, ankorauxfoje mi gratulas pro tiel unika kongreso en Kromeriz, kiun vi tiel sukcese kapablis organizi". La gratulon mi transdonas ankaux al cxiuj, kiuj kunlabore helpis.

    S-ro Ingx. Bohdan Wasilewski, Pollando: "Korajn dankesprimojn por bonege organizita 55-a IKUE-Kongreso en la bela urbo Kromeriz kaj por via tre utila kaj bone redaktata Dio Benu". Ankaux mi dankas.

    S-ino Eva Hoffmannova, Cxehxio: "Mi dankas por Dio Benu, gxi estas bela memorajxo pri la kongreso en Kromeriz. Tre placxis tie al mi kaj tre mi aprezas vian organizan aktivecon. Mi sendas aligxilon por IKUE".

    Sac. Franjo Gruić, Kroatio: "Post nia 55-a Kongreso de IKUE en Kromeriz kaj cxirkauxajxo ni veturis al Praha kaj restis tie du tagojn kaj poste bone reveturis hejmen. Dankon por la Kongreso! Sanon kaj gxojon al vi! Dio benu!

    S-ro Lech Kosieniak, Pollando: "Koran dankon pro regula sendado de tre bone redaktata de vi kaj tre valora gazeto "Dio Benu". Gratulon! Mi sendas fotojn el Kromeriz, kie partoprenis kiel la plej juna 2-jaragxa Maria Konstancja Kościelniak kun patrino Joanna la 55-an Kongreson de IKUE". Dankon!

    S-ro Miroslav Smycka, kantisto, Cxehxio: "Mi dankas vin, ke vi ebligis al mi cxeesti, kaj mi restas en la sincera admiro pro via grandioza kongresa organiza laboro". Dankon al vi, frato Miroslav, por kantoj kaj precipe por belega koncerto, per kiu vi tre ricxigis la kongresan programon.
     
     

    MALFERMU LA PORDON AL KRISTO!

    Zofia Kamieniecka, Pollando

    Pri IKUE-Kongreso,
    en Kromeriz - urbo cxarma,
    revenas multaj impresoj,
    la pensoj kaj sentoj varmaj...


    Revenas la rememoroj

    pri l´ belaj okazintajxoj -
    plenplena estas la koro
    de l´ ricxricxaj travivajxoj...


    La Sanktaj Mesoj solenaj

    kaj kanto cxieltusxanta...
    La donoj gracoplenplenaj
    de l´ Korpo kaj Sango Sanktaj.
    Tre cxarma pilgrimado
    al la belegaj Sanktejoj...
    Instigas al meditado
    la cxefa Kongresa Temo -
    "Malfermu la pordon al Kristo!" -
    la pordon de via koro,
    por ke Krist´ - Bona Pasxtisto
    fortigu vin por ag-vojo...


    Kiu malfermis la koron,

    plej largxe kaj plej sincere,
    al Kristo, nia Sinjoro,
    estas Kristatestant´ vere...


    La mondo sen Di´ vivanta,

    mond´ malpaca, malfelicxa,
    estas esper-bezonanta,
    mondo pekema - malricxa.


    Malfermu al Krist´ korpordon -

    donu al hom´ la esperon -
    prediku Di-mizerikordon,
    la vortojn de l´ Viv´ kaj vero...


    Estu aperta al Kristo

    la pordo de l´ lernejo,
    studmedio, hejmo, ofico -
    pordo de cxiu vivsfero...


    Se estos aperta mondpordo

    al Kristo, nia Sinjoro,
    cxio okazos en ordo,
    la amo kaj paco ekfloros...


    S-ino Zofia Kamieniecka, Pollando: "Tutkoran dankon pro bele organizita 55-a Kongreso de IKUE en Kromeriz, pro ricxa kaj interesa programo, kiu postlasis en la koro neforgeseblajn rememorojn. Mi dankodiras ne nur en mia nomo, sed ankaux en la nomo de la fratoj Leszek Łegowski kaj Bogusław Sobol. Estis granda gxojo por ni interdividi niajn pensojn kun multnombra frataro per prezentado de niaj versajxoj. Mi mem tre gxojas, ke mi povis prezenti miajn verkojn kune kun la fratoj Leszek kaj Bogusław en la Pola Vespero. Pro tio koran dankon, ankaux pro la 3-a n-ro de la revuo "Dio Benu", belege dedicxita al la Kongreso".
     
     

    KROMERIZ - urbo de la 55-a IKUE-Kongreso

    Leszek Łegowski


    Tie vesper´ cxiu odoris julion,

    aromon de l´ cxielo sune matura
    (apenaux antaux kelkaj tagoj...)


    Per rememor-flugiloj mi levas la pensojn

    pri l´ verda fora Moravi-pejzagxo,
    pri l´ burgxaj brikdomoj,
    barokaj fasadoj
    cxe l´ mallargxaj stratetoj, kun Foirej´ ligitaj
    per arkadar´ kasxangula -


    pri l´ gxardenoj admirindaj

    pro l´ florbedaj multkoloraj ornamajxoj,
    pri Olomouc-episkopaj palacoj,
    hela serenecporta arhxitekturo...


    La bildon de l´ urbo, kies nomo

    nefacile prononcebla -
    Kromeriz,
    mi portis en la koro tien,
    kie nun mi estas.


    Inter bel´ fabela de l´ Granda Placo,

    sur svelta kolono,
    en oraj vestoj
    Virgin´ Maria kun Infaneto
    pregxe tusxas la cxielon.
    Cxiutage Sxi benas la urbon
    kaj preterpasantojn
    kune kun la Sanktaj Patronoj:
    Venceslao, Floriano, Rokho, Mauxricio,
    kiuj klinigxante cxe Sxiaj piedoj,
    profundigxas en pregxon.


    Tie vesper´ cxiu odoris julion,

    aromon de l´ cxielo sune matura...


    Bydgoszcz, la 31-an de julio 2002, tradukis: Zofia Kamieniecka, Gdansk.

    S-ro Leszek Legowski, Pollando: "Tro rapide trapasis la belegaj tagoj dum la IKUE-Kongreso en "fabela" urbo Kromeriz. Finigxis varma julia monato, jam baldaux finos sian kuradon la auxgusto. Tamen en la okuloj kaj profunde en niaj koroj restos neforgeseblaj tagoj, plenaj de belegaj religiaj kaj amikecaj interrilatoj, pri kio pruvas mia versajxo pri Kromeriz".

    S-ino Anna Laszay, Hungario: "Kun gxojo mi legis kongresan Dio Benu. Mi estas tre kontenta pri la 55-a IKUE-Kongreso. Cxiuj programoj estis bonege organizitaj. Mi gxuis ankaux la ekskursojn al la diversaj belegaj lokoj, cxu urboj, cxu pilgrimlokoj, aux la belega abismo, kun la grotaro. La "adiauxa" vespero kun abunda kultura programo pruvis, ke estas multaj talentoj, kiuj nur dum tiaj ves-peroj kontribuas. Tamen mi auxskultus ilin pli ofte, same kiel mian kolegon, Miroslav." Koran dankon ankaux al vi, fratino Anjo, por belega koncerto kaj belegaj kantoj.
    Mgr. Stanislaw Smigielski, Pollando: "Por mi mem la plej kortusxa kaj plenplena de vere koraj travivajxoj estis la vespera spirita koncerto de kantisto frato Miroslav Smycka en gotikstila pregxejo de sankta Mauxricio. Mi tre ege travivis tiun belegan kortusxon kaj mi pensas, ke tiu koncerto dum la kongreso estis tre serioza pregxo al Dio la Patro, tamen kun la granda influo kaj helpo de la Sankta Spirito. Mi, nesciante kial, pensis dum tiu koncerto pri multaj martiroj de la cxehxa kaj slovaka eklezioj kaj pri multaj herooj, ankaux esperantistoj, kredantoj, fideluloj. Estis multaj diversaj Sanktaj Mesoj, pregxoj, tamen la kongreso sen tiu pregxo al Dio la Patro, kantita de esperantisto - Majstro Miroslavo - estus neplena. Mi volus auxskulti la Majstron Miroslavon iam dum Pregxtagoj de esperantistoj en Klostro sur Hela Monto en Cxenstohxovo antaux altaro de Nigra Madono. Koran dankon, frato Miroslavo."

    S-ro Boguslaw Sobol, Pollando: "Vere bonega estis la kongreso. Bona programo, amikeco, amo, Esperanta etoso religia. Mi gxojas, ke mi havis eblecon partopreni tiel bone preparitan kongreson. Mi ankaux gxojas, ke multaj polaj gesamideanoj partoprenis. Ankaux mi dankas, ke mi kun miaj gekolegoj havis la eblecon arangxi polan poezian vesperon. Vere neforgeseblaj estas la tagoj en Kromeriz. Jam urbo mem estas belega kun historiaj objektoj, cxarma, pitoreska, gxi tre placxis al mi. Ankaux mi rememoras vizitojn de famaj pilgrimlokoj kaj grotoj. Kiam mi interparolas aux korespondas kun miaj geamikoj, mi auxdas aux legas, ke cxiuj estas kontentaj."


    S-ro Henryk Borkowski, Pollando: "Plenkore mi dankas pro ricevita "kongresa numero de Dio Benu". Kun granda plezuro mi legas gxin kaj almenaux tiamaniere mi revenas per pensoj al la tagoj inter la gesamideanoj en belega urbo Kromeriz."

    Fratulino Katarina Nemcova, Slovakio: "Mi kore vin gratulas por la sukcesa arangxo de la kongreso. Miaj gepatroj rakontis al mi pri gxi. Ili estis ege kontentaj kun la programo kaj la etoso de la kongreso."

    S-ro Hermann Josef Horrix, Germanio: "Mi denove volas konfesi, ke mi gxuis la kongreson, kiun vi tiel bonege preparis, kiel kutime oni devas diri!"

    S-ino Halina Fialova, Pollando: "Mi skribas nome de blindulino Zuzanna Jankowska kaj sxia filo. Ili estas tre dankemaj al vi, admiras bonan organizadon, interesan programon kaj vian grandan zorgon pri cxiuj partoprenantoj. Unuvorte ili estas tre kontentaj.

    Tre karaj gefratoj, antaux ol ni faros punkton post "nia 55-a" kaj turnos la rigardon al la venontjara 16-a EEK, mi volas ankoraux danki al cxiuj, kiuj publikigis kongresajn artikolojn en gazetoj aux revuoj (Heroldo de Esperanto, La Ondo de Esperanto, Frateco, Nase rodina, Gazeta lokalna, Katolicky tydenik, Tydenik HIT Kromerizska, Letero de la Animzorganto, Litova Stelo, Starto ktp.), aux informis pri la kongreso pere de radiostacioj (Proglas, Kroata Nacia Radio) aux alimaniere. La kongresaj travivajxoj plifirmigu la amon al Dio kaj proksimuloj kaj helpu en plivigligo de la katolika E-movado. Ankoraux lastan rigardon de sur la kastela turo al la kongresejo, kiun ebligis al ni fratino Mickle, kaj gxis la revivo venontjare en Rimini. Via frato Miloslav


     
    DUA DINASTIO DE LA ORGENISTOJ EN LATVIO
    (En la numero 2/2002 ni priskribis unuan dinastion, nun sekvas priskribo de la dua)


    Sed nun pri la dua dinastio de orgenistoj, kies komencon oni trovas en la fino de la 19-a jc. en unu el pli foraj de Rigo anguletoj parohxejo Landskorono en Latgale*.

    Boleslavo Jermaks naskigxis en la jaro 1880 en distrikto Skauxne, kiu tiutempe inkludis en si la parohxejon Landskorono. La familio havis kvar fratojn, sed la terpeceto de bieno estis tre malgranda kaj preskaux ne suficxis por du. Du ceteraj devis posedi ian metion. Boleslavo estis religioza kaj li sxatis pregxejan muzikon, pro tio oni decidis, ke la junulo igxos orgenisto. De komenco li lernis cxe loka parohxa orgenisto, poste lin instruis litova orgenisto kaj komponisto Joza Nauxjalis. En la jaro 1923 post la fondigxo en Dauxgavpils de Popola Konservatorio, Boleslavo dauxrigis lernadon cxe estro de la Konservatorio orgenisto Nikolao Vanadzins. Paralele li plenumis laboron de orgenisto en Skauxne, poste en Nauxjene.
    Precipe produktiva estis la laboro en tridekaj jaroj, kiam li komencis labori en pregxejo de la urbo Preili. En la jaro 1936 li tuj akcelis agadon por kolekti monon kaj konstrui novan orgenon. En la jaro 1938 oni kontraktis kun Latvia majstro Herberto Kolbe (nask.1887) kaj estis interkonsentite, ke la nova orgeno havu 24 registrojn kaj 1414 orgentubojn. Baldaux la parohxejo sukcesis acxeti novan pneumoinstrumenton kun du manualoj kaj unu pedalo. Por tiu tempo la orgeno havis modernajn dispoziciojn: registron de trumpetoj (Trompeti 8`) en la Ia manualo, registron de hobojo (Oboe 8`) en la manualo la IIa kun ladkurtenoj, registron de trombonoj (Posauxne 16`) en la pedalo. La nova instrumento havis brilan "familion" de principalaj registroj kaj fortan registron de miksturo (Mixtur - miksita helpvocxo cxe orgeno).
    La nova orgeno senteme influis la societan muzikan vivon en parohxo. Boleslavo formis fortan koruson, kiun dum la pli gravaj festoj akompanis la blovinstrumenta orkestro, fondita ankaux danke al Boleslavo. Laboro gxojigis ne nur iniciatoron, sed tutan tacxmenton kaj parohejon.
    Simile la plej juna frato Antonio Jermaks (nask.1892) elektis profesion de orgenisto, kaj en 30-aj jaroj studis en la Konservatorio cxe Nikolao Vanadzins. Li finis studi ricevinte neplenan superan klerecon. Li laboris kiel orgenisto en urbo Karsava, sed cxe la fino de la Dua Mondmilito li translokigxis Pollandon, kie en urbeto Ustka li logxis gxis fino de sia vivo kaj laboris kiel loka orgenisto kaj instruisto.
    Sed vivo-vojo de Boleslavo Jermaks kondukis lin al parohxoj Baltinava, Skauxne, Merdzene kaj Dagda. Post la milita periodo Boleslavo kun sia edzino Juzefa kaj gefiloj translokigxis Rigon, kie ekde 1953 li laboris kiel orgenisto en la pregxejo de sta Alberto, poste kiel orgenisto en la pregxejo de sta Antonio gxis la fino de sia vivo. Li forpasis post proksimume 50-jara laboro kiel orgenisto en la jaro 1970.
    Samtempe plenkreskis kaj maturigxis posedantoj de tiu cxi metio liaj du filoj: Romualdo (nask. 1931 en Skauxne) kaj Janis (nask.1937 en Preili). Tuj dauxrigante la patran laboron Janis (Johano) komencis labori kiel orgenisto en la pregxejo de sta Antonio. Ekde la jaro 1983 kune agadas kaj dispartigas laboron lia edzino orgenistino Rita Jermaka (nask. 1958). Post la finigxo de mezlernejo, en la jaro 1988 Rita plialtigis sian profesian rutinon kaj komencis studi en lernejo de orgenistoj cxe pregxejo de sta Alberto. Poste geedzoj ricevis laboron en la pregxejo de sta Francisko, kie ili laboras gxis nun. Post ilia alveno la muzika vivo de tiu cxi pregxejo disfloris. Nun en la pregxejo de sta Francisko agadas tri korusoj: veterana, koruso de junuloj kaj infana koruso. Dum festaj Diservoj partoprenas ensembloj de blovinstrumentoj, violonistoj, profesiaj solistoj. Ofte de tiu cxi pregxejo Latvia Televido faras disauxdigon de Diservoj. Cxe pregxejo funkcias ankaux la Katolika Seminario, pro tio Diservojn partoprenas studentoj de Seminario estontaj pastroj, kaj tio estas vera inventajxo por ilia estonteco. Oni povas konfirmi, ke estontaj pastroj cxi tie ricevas influon de sublima valorajxo de pregxeja muziko, kaj tio akcelas ilin al muzikaj aktivajxoj en estontaj laborlokoj.
    Al cirklo de orgenistoj apartenas ankaux pli junaj brancxoj de gento Jermakoj. Pli juna fratino de Rita finis lernejon de orgenistoj kaj tuj eklaboris kiel orgenistino en la pregxejo de sta Antonio.
    Siavice filino de Janis kaj Rita Renate jam dum studado en konservatorio paralele partoprenis en muzika vivo de la pregxejo de sta Francisko, kelkajn jarojn laboris kiel koncertmajstrino por koruso de junuloj, fojfoje pliricxigante Diservojn kun violonludado. Nun sxi dauxrigas studadon kaj samtempe laboras kiel orgenistino en la katolika pregxejo de distrikta urbo Talsi kaj priservas kelkajn vilagxajn pregxejojn. Ankaux du pli junaj fratoj de Renate, jam estintaj ministrantoj dum Diservoj partoprenas pregxejajn korusojn. La plej juna Francis lernas kaj bone posedas blovinstrumenton.
    Sed profesian vojon de muzikisto kaj komponisto elektis la dua filo de Boleslavo Romualdo Jermaks.
    En la jaro 1962 li finis kiel komponisto kaj orgenisto la Sxtatan Konservatorion de Jazeps Vitols, hodiaux alinomitan kiel Latvia Muzika Akademio. Romualdo estas ankaux ano de la Latvia Komponista Unio.
    La nombro de diversaj kompozicioj estas vere granda (pli ol 800) kaj la paletro de gxenroj abunda kaj kolora. Tamen la apartan atenton la komponisto dedicxis al orgena muziko, spiritenhavaj vokalaj kompozicioj, instrumentaj gxenroj kaj pregxeja muziko. En la orgena muziko Romualdo estas la plej rendimenta komponisto en Latvio. El disvolvitaj komponajxoj oni devas prinoti kvar koncertojn kun orgeno kaj orkestro, du koncertojn por orgeno sole, koncertojn por diversaj soloinstrumentoj (violono, fluto, trumpeto) kune kun orgena muziko, tri sonatojn por orgeno, ses kajerojn, enhavantajn Latvajn popolkantojn kun orgeno kaj ankaux diversajn aliajn instrumentgxenrajn versojn kun orgeno, kaj variaciojn, tokatojn, preludojn kaj fugojn.
    Same abundaj estas komponitajxoj por pregxeja muziko. La favoran lokon okupas 14 mesoj por korusoj, latine kaj latvalingve, akompanataj per orgeno. Inter tiuj estas la Missa solemnis dedicxita al Papo de Romo Johano Pauxlo la IIa, favore al lia vizito de Latvio en la jaro 1993. Ankaux disvolvigita Solena Meso por solistoj, koruso, du trumpetoj, du cxaskornoj kaj orgeno, la Meso de sta Francisko por solistoj, koruso, orgeno kaj kamerorkestro. Aligxenraj kaj per orgeno akomponitaj Te Deum, Rekviemo, la Psalmo 129, Surexit Christus kaj aliaj. Por miksitaj kaj aparte por virinaj korusoj kompilitaj kaj volume eldonitaj Kristnaskofestaj kaj Paskaj Kantoj. Regule la komponajxoj de R. Jermaks sonas en la Doma Katedralo, kiu nun denove akiris pregxejan statuson. Tiu cxi ejo servas kiel la plej belsona koncertsalono en Rigo. La komponajxojn de Romualdo oni povas auxdi dum Diservoj ne nur en Latviaj pregxejoj, sed ankaux dum muzikaj festivaloj eksterlande.
    Konstantan krean laboron kun orgenistoj la komponisto havas en pluraj pregxejoj, sed precipe sukcese tio okazas kun orgenistoj el la pregxejo de sta Francisko kun Rita kaj Janis Jermakoj. Oni rajtas gxin nomi kiel laboratorio, kie ili aprobas novajn mesojn, novajn ekleziajn kantojn.
    Dum la lasta jardeko la muziko de R. Jermaks konstante sonis en la Aglona Baziliko (tiu cxi mirinda sanktigita loko meritas apartan priskribon), la plej populara loko de Latvia orienta regiono. Cxiujare la 15-an de auxgusto, en la Tago de Cxielenpreno de la Virgulino Maria, kunvenas pli ol 200 mil kredantoj, kelkdek miloj da piligrimoj kaj ne nur el Latvio. Gxuste tiam okazas pli solenaj Diservoj, kiujn partoprenas bonaj korusoj kaj orkestroj. Tie oni plenumas la plej malfacilajn mesojn, komplikajn partiturojn por simfoniaj aux blovinstrumentaj orkestroj. Jam preskaux neeblas imagi tiajn arangxojn sen komponajxoj de R. Jermaks.
    Forte ligita kun laboro de Romualdo estas agado de lia edzino Ilma Grauxzdina, kiu laux profesio estas muzikologo. Sxi skribis multajn artikolojn pri orgena muziko, Diservaj koncertoj, kaj estis auxtorino de anotacioj de sonbendigo aux CD ROM. Pli granda tiukampa laboro estas la monografia libro pri Latvia orgenmuzika kulturo Millange la Orgeno Ludas, kun subtitolo La Libro pri Latviaj Orgenkonstruistoj, Ludistoj, Instrumentoj kaj Muziko. La libron lancxis la eldonejo "Liesma" (Flamo) en Rigo, 1987.
    Jen tia estas la rakonto pri dinastio de Jermakoj, kaj mi tusxis la temon, kiamaniere de la unu al la alia generacio oni transdonis kaj samtempe renovigis muzikajn tradiciojn en nia lando. Dum lasta jardeko oni establigis tradicion, ke en katolikaj pregxejoj la Diservojn oni plenumas nacilingve, kaj en orienta parto de Latvio (nomata Latgale) en loka dialekto.
    La alia tendenco en la hodiauxa mondo pliampleksigxo de tradiciaj muzikaj gxenroj. Dum la lastaj jaroj ankaux tiudirekte oni multon faris. Tamen kiel unu el la plej cxefaj kriterioj por la muziko oni taksu kiel vere religian kaj spiritan, oni devas ne nur scii cxiujn regulojn de muziko, kaj havi donacitan de Dio talenton, sed ankaux profundajn sciojn pri internaj ekleziaj muzikaj tradicioj. Tio eblas nur en la okazo, se per tiaj tradicioj jam en antauxaj generacioj oni plifortigis la radikojn. De mia frua infaneco mi jam kantis en pregxeja koruso, spiris tian aeron, kaj pro tio kristanaj valorajxoj influis min nature kaj organike, konfesas Romualdo Jermaks.
    Indas prinoti, ke danke al arda entuziasmo de Romualdo estas restarigitaj pluraj orgenoj en Latvio, kaj ecx de li mem konstruitaj. Danke al li denove sonas orgenoj en Dagda, Andrupene, Landskorono, novinstalitaj en Gaigalovo, Izvalta Gulbene kaj aliaj.
    Evidente, ke tio estis unu el esencoj, eble la plej gravaj kauxzoj, pro kio la religia muziko de Romualdo regule sonas dum Diservoj kaj dum ekleziaj koncertoj. La alia flanko estas ligita kun klerigo kaj praktika agado de orgenistoj. Gxojigas tio, ke lastatempe por junaj orgenistoj kun necesaj scioj, sperto kaj scipovoj la planoj de Latvia Muzika Akademio jam certigas, ke pli aux malpli regule funkcias seminarioj por orgenistoj kaj lernejoj por ili. Tamen en tiu direkteo oni devas konfesi, ke la cxefan rolon ludos la transdono de tradicioj enkadre de dinastioj kaj generacioj, kaj gxuste tio formas la stabilan fundamenton, ecx oni rajtas diri: konscion de sia misio. Esti la parohxa orgenisto signifas ne nur ludi profesie, akompanante Diservon aux muziki dum koncertoj, sed igxi por si mem kiel la muzika centro, akso kaj animo. Tiajn devojn kaj animajn sentojn cxiutempe kaj en cxiuj landoj havas la eklezia orgenisto. Samas tio ankaux en hodiauxa Latvio. Havu ni pli multe tiajn dinastiojn, kiuj tra generacioj elkonduku fortan kaj sonatan nomon ORGENISTO!
    Rimarko: Latgale unu kvarono pli dense logxata de Latvia teritorio, gxia orienta parto.
    Por legantoj de D.B. disponigis Jazeps Slars


     
    STATUO HONORE AL SANKTA PIO EN ORADEA
    Antaux kelkaj jaroj Esperanto-Asocio en Oradea en Rumanio havis la grandan honoron akcepti grupon da tridek vizitantoj el Italio, la parohxanojn de Rimini, alkondukitajn de ilia parohxestro Sac. Duilio Magnani, la tiama Prezidanto de IKUE. Li kun siaj parohxanoj alportis valoran donacon - la bronzan statuon de Patro Pio por nia parohxo de sankta Ladislao, kies pregxejo estas situanta en centro de la urbo. Okazis tiam granda solenajxo kun Sankta Meso kaj koruskantado en Esperanto. Partoprenis gxin multaj urbanoj.
    Estas konate, ke la fondinto de episkopejo en Oradea estis tiama hungara regxo Ladislao inter la jaroj 1083-1092. La nuna pregxejo estis konstruita en la jaro 1733 honore al sankta Ladislao, la fondinto de episkopejo. Tion dokumentas ankaux la teksto skribita super la pregxeja enirpordego:
    HonorIbVs DIVI regIs LaDIsLaI DICata sVrreXIt
    (Konstruita honore al glora regxo Ladislao)
    Interesaj estas la grandaj literoj en la teksto, kiuj prezentas la jaron, en kiu la pregxejo estis konstruita:
    I V D I V I I L D I L I D I C V X I
    1+5+500+1+5+1+1+50+500+1+50+1+500 +1+100+5+10+1=1733
    La cxefa altaro havas belan pentrajxon, kiu prezentas sanktan Ladislaon, transdonantan la sxlosilon de episkopejo de Oradea (pentrajxo de Friedrich Silcher 1863).
    Por la 16-a de junio 2002, okaze de kanonizado de beata Patro Pio, la statuo estis starigita en la pregxeja gxardeneto, danke al streboj de nia nova parohxestro Otto Lorincz, kiu tuj post sia instaligxo okupigxis pri la aprobo de la auxtoritatuloj, konstruo de postamento ktp. La inauxgura solenajxo okazis la 30-an de junio, celebrita de nia Episkopo Jozefo Tempfli, kuncelebrata de pluaj pastroj.
    Membroj de Esperanto-Asocio en Oradea estis ankaux reprezentitaj; ili estas tre dankemaj por la donaco kaj samtempe felicxaj, cxar per Esperanto la parohxoj
    Rimini kaj Oradea gxemeligxis. Irene Szucs


     
    NUR DIO POVAS DONI Bruno Ferrero (Brazila kanto)


    Nur Dio povas doni kredon;

    tamen vi povas doni ateston.
    Nur Dio povas doni esperon;
    tamen vi povas profundigi la kredon de viaj gefratoj.
    Nur Dio povas doni amon;
    tamen vi povas instrui aliulojn, kiel ami.
    Nur Dio povas doni pacon;
    tamen vi povas semadi konkordon.
    Nur Dio povas doni forton;
    tamen vi povas konsoli la dubanton.
    Nur Dio povas doni vivon;
    tamen vi povas gxin lernigi al aliuloj.
    Nur Dio povas doni lumon;
    tamen vi povas fari, ke gxi brilu en ies okuloj.
    Nur Dio estas la vivo;
    tamen vi povas vekigi cxe aliaj vivdeziron.
    Nur Dio povas fari ion, kio sxajnas esti nefarebla;
    tamen vi povas fari tion, kio estas farebla.
    Dio estas memsuficxanta;
    tamen placxas al Li ion konfidi al vi.
    Tradukis Mgr. Stanislaw Smigielsk

     

    AL DIO CxIAM FIDU

    Rapide fluas tempo,

    forkuras tag´ post tago.
    Auxtuno, vintr´, printempo,
    viv´ flugas kiel sago.
    Al Dio cxiam fidu,
    forjxetu sxtonan koron.
    Al homoj ofte ridu
    dum ludo kaj laboro.
    Dumvoje ni ne staru,
    sed iru al la celo
    kaj bonon gxoje faru.
    Nin gvidu verda stelo.
    Boguslaw Sobol

     
    APOSTROFO AL SANKTA TOMASO LA APOSTOLO

    Versajxo de pola poeto Roman Brandstaetter (1906-1987)


    Pregxu por ni,

    frato nia en dubemo,
    Sankta Tomaso,
    Por ke ni ne ekdubu pri Dio.
    Pregxu por ni,
    frato nia en dubemo,
    Sankta Tomaso,
    por ke Dio pri ni ne ekdubu.
    Tradukis Zbigniew Czupkallo

     
    Tre kore ni dankas al Cxefepiskopo Mons. D-ro Gyorgy Jakubinyi por liaj jenaj kuragxigaj vortoj: "Kara Prezidanto, elkoran dankon por la salutoj el kongresurbo Kromeriz. Dio benu vian klopodon por la kristana unuigxo de cxiuj popoloj!"


     
    SACERDOTO CYRIL VRBIK , IKUE-ANO, MARTIRO DE LA NUNA TEMPO
    Marde matene, la 22-an de oktobro 2002, ekaperis malgxoja sciigo: Parohxestro Cirilo Vrbik el Dub nad Moravou murdita! La sciigo sxokis cxiujn, kiuj konis la pastron Cirilon, gxisfine longjaran IKUE-anon. Dum julia pilgrimo de la kongresanoj al Sankta Hostyn, ankaux li tie kuncelebris la Sanktan Meson (vidu DB n-ro 3, pagxo 88 - dua de maldekstre). Post la kongreso en la parohxejo de Dub li gastigis internacian unusemajnan renkonton, arangxitan de IKUEJ (vidu DB n-ro 3, pagxoj 93-94). Neniu supozis, ke tiu cxi renkonto en Dub estas lasta renkontigxo kun vivanta pastro Cirilo.
    La murdisto lasis sin veturigi per taksio. Dumvoje li batis la taksisxoforon, sian konatulon, per botelo kaj vunditan metis lin sur malantauxan sidlokon, intencante lin iuloke murdi. La vundita sxoforo sukcesis elauxtigxi, kaj kurante sur la sxoseo li strebis sin savi. La murdisto intencis lin perauxtomobile faligi, sed li sukcesis sin kasxi malantaux la betonan kolonon. Tial la murdisto dauxrigis veturon en direkto al Dub, kie la auxtomobilo difektigxis. Kiam li ekvidis iluminitan pilgrimpregxejon en Dub, li decidigxis murdi la parohxestron. Li eksonoris cxe la pordo de la parohxejo kaj petis la parohxestron priflegi sian brakon, vunditan dum la atako je taksisxoforo. Li bategis kolon de la pastro, kaj faliginte lin surteren, li trancxis lian kolon per trancxilo. Poste li trasercxis la parohxejon kaj cxe foriro li ekvidis hakilon, kiun li ankoraux enpusxis en la kapon de sia murdviktimo. Poste li trankvile alvokis taksion kaj forveturis al Prerov, kie li sin denuncis cxe polico. La murdisto, ekssoldulo de eksterlanda legio, estas ano de satanisma sekto. Li estis jam kelkfoje punita pro perfortaj agoj, ankaux pro atako kontraux pastro en Kralice.
    La entombigo de nia frato IKUE-ano, la martiro Cirilo, okazis en Dub la 29-an de oktobro. Cxefcelebranto estis Cxefepiskopo Jan Grauxbner, kuncelebris Episkopo Josef Hrdlicka kaj pli ol cent sacerdotoj. Cxeestis granda amaso da homoj. Laux vortoj de la Cxefepiskokopo, la pastro Cirilo estas martiro de la nuna tempo. Post 33-jara sacerdoteco li postsekvis Kriston gxis Kalvario, ankaux murdita, kiel Li.

    Nia karega martiro, pastro Cirilo, propetu ankaux por ni, esperantistoj, cxe Dia trono!
     

    LA 16-A EKUMENA E-KONGRESO EN RIMINI, ITALIO

    56-a de IKUE kaj 53-a de KELI de la 30-a de auxgusto gxis la 6-a de septembro 2003
    La kongresa temo: Vi estos miaj atestantoj, salo kaj lumo por la mondo


    Ni volas komune kristane vivi, pregxante por plia kreskado de unueco inter la gefratoj de Jesuo Kristo. La 16-a EEK okazos en Rimini honore al pastro Duilio Magnani, honora prezidanto de IKUE. Li ornamis la parohxan pregxejon de Sanktaj Johano kaj Pauxlo ("Katedralon de esperantistoj") per Esperanto-mozaikoj. Post la kongreso pastro Magnani emeritigxos. Nia kongreso EEK estos la kronigo de la Esperanta agado de pastro D. Magnani. Enkadre de la kongreso okazos ankaux vizito de San-Marino kaj tuttaga ekskurso al Ravenna. Tiuj, kiuj jam dufoje partoprenis la IKUE-Kongresojn en Rimini, certe ne hezitos la trian fojon tie kongresi en bela kaj neforgesebla medio, kaj tiuj, kiuj ankoraux tie ne kongresis, ne prokrastu la aligxon, cxar ta ebleco estonte apenaux ripetigxos. La cxehxaj kaj slovakaj kongresanoj denove kune vojagxos perbuse al la kongresloko. Almete al tiu cxi numero de DIO BENU ili ricevis la aligxilojn kun ceteraj informoj. La alilandaj esperantistoj bv. akiri la kongresajn informojn kaj aligxilojn pere de TTT-pagxoj: http://st-fidelis.bei.t-online.de aux http://www.ikue.org/kon2003/kong2003.html, aux retposxte: Bernhard.Eichkorn@esperanto.de aux ikue@ikue.org auxx msvacek@iol.cz., aux cxe adreso: P. Bernhard Eichkorn, Romauxsring 20, DE-78050 Villingen, fakso: +49 7721 22074, aux cxe suba adreso de la redakcio de DIO BENU. Ne forgesu, ke por aligxoj gxis fino de la nuna jaro oni pagas la plej malaltan aligxkotizon. Tial ne prokrastu la decidon kaj tuj agu! Gxis la revido dum la 16-a EEK en belega suna Italio, en la cxemara kongresurbo Rimini!
     
     

    NI KONDOLENCAS

    La 15-an de auxxgusto 2002 estis entombigita en la agxo de 71 jaroj nia frato Josef Kauxc el Ostrozska Lhota, gxisfine longjara membro de IKUE. La Renkonton en Zeliv, kiun li deziris partopreni, cxeestis jam nur lia edzino kaj nia membrino Jana Kauxcova, al kiu ni esprimas sinceran kondolencon. Intence de la mortintaj membroj ni pregxis en Zeliv komune la rozarian pregxon. Eternan ripozon donu al li, Sinjoro, li ripozu en paco. Amen.

    DIO BENU Eldonanto: IKUE-Katolika Sekcio de Cxehxa E-Asocio. Adreso de redakcio: IKUE-Katolicka sekce CES, Trsicka ul. 6, CZ-751 27 Pencice, Cxehxa Respubliko. Respondeca redaktoro: Miloslav Svacek. Telefono +420 581 228 304, portebla: +420 732 420 675. Retadreso: msvacek@iol.cz. Banka konekso: KB Prerov, kontn-ro: 194214890297/0100. Registra n-ro cxe Ministerio de Kulturo de Cx. R.: E 12647.
    Pencice, 1.11.2002. Jaro 2002 (12) - n-ro 4 (48). Nevendebla.
    TTT-pagxo: http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/