Alparolo de la
Prezidanto
Okazis "Nia Kvindekkvina" en Kromeriz
Cxu
komenco de
la kongreso jam vendrede?
Krom esceptoj cxiuj
venis
sabate
Dimancxo -
Inauxguro
de la Kongreso
Saluto de la
Urbestro
Saluto de la Direktoro de
Cxefepiskopa
Gimnazio
Salutletero
de Lia Eminenco James Francis Kardinalo Stafford
La saluto de Lia
Eminenco
Miloslav Kardinalo Vlk
Jacques Tuinder
- Prezidanto
de KELI salutis la kongreson
Saluto de
Direktorino
de E-Programoj de Pola Radio s-ino Barbara Pietrzak
Alparolo de Prezidanto de la Kongresa
Organiza
Komitato Miloslav Svacek
Esperantlingva
Homilio de Episkopo Jozefo Hrdlicka
Dimancxa posttagmezo
kaj
vespero
Sankta
Meso en
pregxejo de Johano Baptisto
Prelegoj
Delegacio en Urbodomo
Vizito de Florgxardeno
Koncerto de Anjo Amika
Pola Vespero
Vizito de Cxefepiskopa
Kastelo
Sankta Hostyn -
plenumita
promeso
Homilio de
Cxefepiskopo
Karlo Otcenasek
Gxenerala Kunveno de IKUE
Vizito de
Cxefepiskopaj
Vinkeloj
Koncerto de frato
Miroslav
Smycka
Vizito de grotaro kaj
abismo
Vendreda prelega antauxtagmezo
Sankta
Meso en pregxejo de Cxielenpreno de la V. Maria
Bunta adiauxa programo
Adiauxa sabato la 27-a de
julio
Postkongresa
Renkontigxo
de IKUEJ en Dub
Cxu vi sxatas surprizojn?
Auxtuna
Renkonto
de IKUEJ en Praha-Kunratice
Monkolekto
por handikapitaj infanoj - rulsegxuloj
Renkonto
de Cxehxa IKUE-Sekcio en Zeliv rapide proksimigxas
DIO BENU
Karaj gefratoj!
La cxefa somera sezono iom post iome forpasas kaj cxe multaj el ni restas en viva memoro agrablaj rememoroj pri la someraj arangxoj de la katolikaj esperantistoj. Mi mencios du el ili, okazintaj julie en Cxehxa Respubliko. La plej grava estis la 55-a Kongreso de IKUE en urbo Kromeriz, al kies arangxo estas grandparte dedicxita enhavo de cxi tiu numero de nia gazeto DIO BENU. Mi, kiel cxefa gxia arangxanto, auxdacas diri, ke la kongreso gxenerale estis bela kaj de Dio benita. Kompreneble, la plej gxustan gxian pritakson povas pli kredinde diri mem gxiaj partoprenintoj. Sed mi tion auxdacas konstati gxuste surbaze de multmultaj esprimoj de la partoprenintoj, auxditaj ne nur dum la tuta kongresa semajno, sed precipe dum la momentoj de adiauxo. Tial niaj dankesprimoj por cxi tiu sukcesa kongreso multvocxe atingu tronon de Dio, cxar lia beno estis evidenta kaj ofte ecx preskaux palpebla. Okazis diversaj momentoj, dum kiuj mi forte sentis helpeman manon de Dio kaj de nia cxiela Patrino, la Virgulino Maria.
Ne cxiuj kongresintoj scias, kiel aperis ideo arangxi la IKUE-kongreson gxuste en urbo Kromeriz. Mi do tion malkasxos al vi, karaj gefratoj. Antaux tri jaroj, do en la jaro 1999, ni planis okazigi renkonton de cxehxaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj. Sur la pagxoj de nia gazeto aperis alvoko, ke oni proponu konvenajn lokojn por tiu cxi renkonto. Venis kelkaj proponoj, inter ili ankaux propono de nia juna fratino Martina, ke versxajne en la Cxefepiskopa Gimnazio en la urbo Kromeriz ekzistas ebleco por gxia arangxo. Gxuste tiuloke cxe fratino Martina maturigxis ideo lerni Esperanton, cxar sur la koridora informtabulo en la Cxefepiskopa Gimnazio sxi legis flugfolion, informantan pri aktivadoj de la katolikaj esperantistoj kaj pri ebleco lerni Esperanton. Cxar tiu cxi sxia propono sxajnis esti la plej konvena por la menciita renkonto, post pozitiva pritrakto de la afero kun direktoro de la gimnazio la planita IKUE-renkonto tie sukcese realigxis. Dum bela tago, vidante dekstraflanke la Cxefepiskopan Kastelon kaj maldekstraflanke la Cxefepiskopan Gimnazion kaj gotikan pregxejon de sankta Mauxricio, subite aperis en mia kapo ideo: Jen la konvena loko por IKUE-kongreso. Tutcerte la apero de cxi tiu subita ideo estis inspiro de la Sankta Spirito. La Estraro de IKUE dum sia kunveno en Romo la proponon akceptis kaj do la kongreso cxi-julie, dank´ al Dio, realigxis en la bela urbo Kromeriz.
Mi tre, tre kore dankas ankaux al vi, karaj gefratoj, kiuj iamaniere helpis la kongreson prepari kaj precipe pro via oferema helpemo dum la kongreso mem. Koran dankon al cxeestintaj pastroj, kiuj prizorgis spiritan enhavon de la kongreso, precipe al pastro Jozefo Zielonka, kiu tiucele multe laboris ankaux antaux la kongreso. Nia deziro estis, ke la arangxo okazu honore al Dio kaj por prospero de la animoj. Kaj la kongresanoj centprocente realigis la kongresan temon: "Malfermu la pordon al Kristo!". Dankon al vi cxiuj, karaj kongresintoj, kiuj kontribuis al la kongresaj programoj. Dio benu vin cxiujn!
La dua, ankaux grava arangxo estis la Postkongresa Renkonto de IKUEJ en Maria-pilgrimloko Dub super rivero Morava, kiu trafluas ankaux la kongresurbon Kromeriz, gxi do kunigas ambaux lokojn - la kongresan kun la postkongresa. La urbeto Dub trovatas nur 25 km norden de Kromeriz. Pri la tiea postkongresa renkonto vin informos sur la pagxoj de cxi-gazeto gxia cxefarangxantino fratino Jana Koristkova.
Limigita nombro de la pagxoj de nia gazeto ne permesas al ni publikigi cxion en tiu cxi numero. Ni ankoraux disponigos parton de la venonta numero por la kongresaj temoj. Tiucele ni volonte ricevos viajn personajn pritaksojn, priskribojn de la plej belaj travivajxoj, tekstojn de la lundaj kaj vendredaj prelegoj ktp. Ne timu ankaux skribi, se io ne placxis al vi, kiamaniere vi tion organizus, per kio vi kompletigus la programon, cxar viaj proponoj povos pliricxigi programon de la venontaj kongresoj. La adreson de la redakcio (ankaux retposxtan) trovu en kolofono sur la lasta pagxo.
Konklude grava atentigo. Ekde la 22-a de septembro ekfunkcios en tuta Cxehxa Respubliko novaj telefon-numeroj. Vi do povos pertelefone kontakti min per n-roj 581 228 304 aux (movebla) 732 420 675, de eksterlande antauxmetu landkodon de Cxehxa Respubliko +420. Dio benu! Miloslav Svacek
OKAZIS "NIA KVINDEKKVINA" EN KROMERIZ
En la tagoj de la 20-a gxis la 27-a de julio 2002 okazis en urbo Kromeriz en Cxehxa Respubliko 55-a Kongreso de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista. Per teksta kaj bilda raportado ni provos alproksimigi la apartajn kongresajn tagojn precipe al tiuj legantoj de DIO BENU, kiuj ne povis persone la kongreson cxeesti. Por gxiaj partoprenintoj estu tio agrabla memorigo de belaj kongresaj travivajxoj.
VENDREDO, LA 19-A DE JULIO
CxU KOMENCO DE LA KONGRESO JAM VENDREDE?
Por 14 gefratoj fakte okazis komenco de la kongreso jam unu tagon antaux gxia oficiala komenco. Por eviti sabate, kiam alvenos amase la kongresanoj, hxaoson kaj eventuale malagrablajn komencajn miskomprenojn, estis do necese, ke "realiga stabo" eklaboru jam vendrede. Estis ja necese transpreni la tutan konstruajxkomplekson de la Cxefepiskopa Gimnazio, fari cxiujn preparlaborojn, por ke la tuta arangxo trapasu, se eble, glite kaj glate. La "realiga stabo" duone konsistis el gejunuloj IKUEJ-anoj, kaj ni povas konstati, ke gxi estis internacia, cxar cxeestis ankaux unu slovako kaj unu gasto el Nederlando. La plej gravan problemon kauxzis lokigo de IKUE-flago kaj kongresa surskribo sur la fasadon de la kongresejo, por ke gxi estu facile videbla ne nur al alvenontaj kongresanoj, sed dum la tuta kongresa semajno al cxiuj abundaj vizitantoj de la Cxefepiskopa Kastelo kaj de ceteraj urbaj vidindajxoj. Post kelkfoja translokigo de tiuj gravaj kongresaj emblemoj estis trovita relative la plej akceptebla alternativo. Ankaux sur la cxetrotuara barajxo kaj super la cxefa enirejo en la kastelon estis lokigitaj emblemoj de IKUE. Konstruo de la granda kongresa panelo en la gimnazia auxlo, kiu farigxis kongresejo, ankaux postulis sian tempon. Certe neniu el la cxeestantaj viroj enuis, sed ankaux ne la virinoj, kiuj sin devis bone prepari por funkciado de akceptejo kaj logxiga servo.
SABATO, LA 20-A DE JULIO
KROM ESCEPTOJ CxIUJ VENIS SABATE
Ekde la sabata mateno ekfunkciis ne nur la akceptejo en vestiblo de la kongresejo - Cxefepiskopa Gimnazio, sed ankaux informservo sur la unua perono de la fervojstacio en Kromeriz. Cxar la auxtobusa stacio najbaras kun la stacio fervoja, la informservo povis do servi por alveturintoj per ambaux trafikmanieroj. Krom tio funkciis perauxtomobila servo, pere de kiu estis transportitaj valizoj kaj la kongresanoj kun irproblemoj al la kongresejo.
Kiel unua kongresano atingis la akceptejon kongresa liturgia zorganto pastro Jozefo Zielonka el Pollando. Sekvis frato Ingx. Danila Vorontsov el Rusio - la kongresano el la plej malproksima loko el cxiuj kongresanoj. Nu kaj iom post iome venis pluaj kongresanoj, sed la plej granda parto atingis la kongresejon en posttagmezaj horoj. Post akcepta proceduro sekvis logxigo en komfortaj cxambroj de la Junulara Hejmo en la sama konstruajxkomplekso de la Cxefepiskopa Gimnazio. Lacaj pro vojagxo kongresanoj povis ripozi gxis komuna vespermangxo. Je la 19-a horo en la supra kapelo de la Cxefepiskopa Gimnazio okazis Sankta Meso por tiuj, kiuj sin ne sentis tro lace. Fine post la Sankta Meso ankoraux okazis ekzerco de la kantoj por dimancxa solena inauxgura liturgio. Kaj jam do estis tempo por enlitigxo.
DIMANCxO, LA 21-A DE JULIO
DIMANCxO - INAUxGURO DE LA KONGRESO
Dimancxo, la 21-an de julio, tago de la inauxguro de la Kongreso estis eksterordinare solena tago. La inauxguro okazis en du partoj: la unua parto en apuda pregxejo de sankta Mauxricio, la dua parto en Cxefepiskopa Kastelo (iama rezidejo de episkopoj kaj cxefepiskopoj de diocezo Olomouc, danke al kiuj la urbo Kromeriz farigxis belega urbo kun multaj historiaj vidindajxoj).
La Sanktan Meson je la 9-a horo kuncelebris 7 cxeestantaj pastroj - kongresanoj (surfote de maldekstre): Alojz Dlugi el Slovakio, Stanislaw Plachta el Pollando, Josef Xaver Kobza el Cxehxio, Stanislaw Platek el Pollando, Lajos Kobor el Hungario, Jozefo Zielonka el Pollando kaj Franjo Gruic el Kroatio. Planita estis la Sankta Meso kun cxefcelebro de Episkopo Jozefo Hrdlicka el Olomouc, sed la urgxaj devoj ne permesis al li veni por la mescelebro. Tamen li venis por prediki en Esperanto, kaj senpere post la prediko li devis forveturi aliloken. Malgraux tio ni tre dankas al li - granda favoranto de la katolikaj esperantistoj, ke li strebis solvi la problemon, antaux kiun lin starigis la situacio, kaj tamen li venis por prezenti sian belan homilion. Post la komunio, omagxe al la Sankta Virgulino, belege kantis la kanton Ave Maria fratino Anna Laszay (Anjo Amika) el Hungario. Fine de la Sankta Meso oni kantis honore al Dio la kanton "Te Deum Laudamus - Granda Di´, ni lauxdas Vin" kaj post gxi la kanton "Sub verdan standardon ni kuru", kiu estas kvazaux dua himno de la katolikaj esperantistoj.
Post tiu cxi spirite profunda travivajxo de la dimancxa liturgio, sekvis la dua parto de la inauxguro en vere sublima spaco de la Cxefepiskopa Kastelo, en la Deputitara Salonego. Krom reprezentantoj de IKUE kaj Radio Vatikana cxeestis ankaux estimataj gastoj: reprezentanto de la Regiono Zlin, anstatauxanto de (forestinta en Usono) Regionestro, Konsiliano s-ro Vojtech Jurcik, Urbestro de la kongresurbo Kromeriz s-ro Mgr. Petr Sedlacek, Direktoro de la Cxefepiskopa Gimnazio s-ro Mgr. Stepan Bekarek, Prezidantino de Cxehxa Esperanto-Asocio s-ino Vera Podhradska, Redaktoro de STARTO - organo de CxEA s-ro Miroslav Malovec kaj reprezentanto de Kristana Esperantista Ligo Internacia s-ro Pavel Polnicky, kiu samtempe estas Sekretario de CxEA. La kongreson inauxguris Vicprezidanto de IKUE kaj Prezidanto de la Kongresa Organiza Komitato s-ro Miloslav Svacek. Post enkonduka kanto de la Himno de la Katolikaj Esperantistoj sekvis prezento kaj bonvenigo de la honoraj gastoj kaj cxeestantaj reprezentantoj de IKUE, Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI kaj de la Radio Vatikana. Cxiuj cxi prezentis sian salutparolon.
Per perfekta esperantlingva prononcmaniero alparolis la kongresanojn urbestro Mgr. Petr Sedlacek. Jen lia salutparolo:
Karaj sinjorinoj, estimataj sinjoroj!
Permesu al mi, ke mi kiel urbestro de la urbo Kromeriz salutu vian solenan kunvenon. Mi gxojas, ke vi kiel lokon por okazigo de la kongreso elektis gxuste Kromeriz. Mi volonte al vi konigos kelkajn informojn el historio de la urbo.
La unua skriba mencio pri Kromeriz estas el komenco de la dekdua jarcento. Tiam la ekzistantan vilagxeton surborde de la rivero Morava akiris en sian havajxon diocezo Olomouc. Kromeriz farigxis somera sidejo de episkopoj de Olomouc kaj poste de cxefepiskopoj. Danke al tio estis Kromeriz renovigita post detrua incendio kaj ankaux post gxia konkero fare de svedaj armeoj dum la Tridekjara Milito.
Grave tusxis la historio de la Euxropo la vivon de Kromeriz en la jaro mil okcent kvardek ok. El Vieno estis en Kromeriz kaj rekte en cxi tiun salonegon translokita la Kongreso de la Nacioj de Auxstria-Hungaria Imperio. La kongreso ne sukcesis plenumi sian celon - krei demokratian konstitucion, sed eksonis cxi tie multe da principaj ideoj, kiuj trovis sian realigon en pli posta tempo.
El la dua duono de la deknauxa jarcento devenas ankaux indiko de la urbo "Atenoj de Hana". Tio esprimis, ke Kromeriz estis ne nur parto de fekunda agrokultura regiono Hana, sed ankaux gxi estis superregiona centro de la kulturo kaj klereco.
Hodiaux estas Kromeriz distrikta urbo, havanta preskaux tridek mil logxantojn. Estas cxi tie cxeestanta malpeza elektronika industrio, nutrajxa industrio kaj la fortan cxeeston nuntempe havas ankaux lerneja sistemo kaj kulturo. En Kromeriz estas unu el la plej malnovaj kaj la plej grandaj urbaj rezervejoj de monumentoj en Cxehxa Respubliko.
Pro regeneracio de la rezervejo de monumentoj akiris Kromeriz por la jaro mil nauxcent nauxdek sep premion de Historia Urbo de la Jaro. Kaj dume la plej grandan aprezon ni ricevis en la jaro mil nauxcent nauxdek ok. La Kastelo de Kromeriz, la Florgxardeno kaj la Subkastela Gxardeno estis enskribitaj en la liston de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredajxoj de UNESCO.
Sinjorinoj kaj sinjoroj! Permesu al mi, ke mi konklude deziru al vi cxiuj sukcesan okazigon de la kongreso, kaj ankaux agrablajn travivajxojn en Kromeriz. Mi esperas, ke placxos al vi restado en Kromeriz kaj ke vi eksopiros al Kromeriz reveni ekzemple kiel turistoj kun siaj familioj. Tial do iam estonte gxis la denova revido en Kromeriz!
Krom la urbestro prezentis sian esperantlingvan salutparolon ankaux la Direktoro de la Cxefepiskopa Gimnazio Mgr. Stepan Bekarek, kiu diris:
Estimataj Gesinjoroj , mi volas vin cxiujn kore saluti kaj bonvenigi en Kromeriz, cxi tie en Deputitara Salonego de la Cxefepiskopa Kastelo kaj ankaux en spacoj de la Cxefepiskopa Gimnazio, kie plejparte okazados la kongresaj programoj. Mi gxojas, ke la Cxefepiskopa Gimnazio povas gastigi arangxon de tia signifo. Mi kredas, ke viaj aktivadoj en atmosfero de nia lernejo trapasos fruktodone kaj alportos multan utilon. Same tiel mi kredas, ke via renkontigxado plifortigos amikecajn rilatojn kaj kontribuos al poreuxropeca orientigxo de nia nacio kaj al la rilatoj, kiuj helpos nian landon envicigi inter kulturajn kaj morale evoluitajn landojn. Mi deziras multajn sukcesojn al viaj intertraktadoj kaj al la tuta Kongreso.
Sekvis tralego de kelkaj jenaj oficialaj salutleteroj, adresitaj al kongresanoj.
La salutletero sendita de Lia Eminenco James Francis Kardinalo Stafford , Prezidanto de la Papa Konsilio por la Laikoj pere de Pastro Duilio Magnani.
Vatikano, la 27-an de junio 2002
Honorinda Pastro Magnani, mi gxojas transdoni al Vi kaj al cxiuj partoprenantoj de la 55-a Kongreso de IKUE, kiu okazas en Kromeriz (Cxehxa Respubliko) de la 20-a gxis la 27-a de julio, saluton de paco, amikeco kaj kristana estimo. Mi faras tion kiel Prezidanto de la Papa Konsilio por la Laikoj, institucio de la Sankta Segxo, kiu jam de multaj jaroj agnoskis IKUE kiel internacian asocion de fideluloj laux la papa juro.
Mi speciale sxatas la temon elektitan por via Kongreso: "Malfermu la Pordon al Kristo!". Jen la invito, kiun la Sankta Patro Johano Pauxlo la II-a ne cxesas adresi al cxiu homo, al la tuta homaro, dum sia tuta fekunda irado de la papado. Ni estas fakte vokataj de Kristo mem, malfermi la pordon de nia koro ankaux al cxiuj personaj kaj kolektivaj dimensioj de nia ekzistado. Li estas Tiu, kiu sxangxas nian vivon, igante gxin pli homa, cxirkauxbrakante per sia mizerikorda amo kaj arigante nin en sian Eklezion, kiel siajn discxiplojn kaj atestantojn.
Ankaux la esperantista movado estas vokata malfermi sian pordon al la Sinjoro, por ke cxi tiu lingvo, parolata de multaj milionoj da homoj, cxiam pli tauxgu kaj strebu levi gloron de Dio kaj unuigi la homojn de diversaj popoloj kaj kulturoj en komunikado pli kaj pli akcelata de sentoj de frateco.
Kun vigla kuragxigo por la laboroj de via Kongreso kaj por la progreso de IKUE, mi transdonas al cxiuj partoprenantoj mian pasxtistan benon.
James Francis Kard. Stafford, Prezidanto
La saluto de Lia Eminenco Miloslav Kardinalo Vlk , Cxefepiskopo de Prago kaj Primaso Cxehxa.
Karaj gesamideanoj,volonte mi okaze de tiu arangxo rememoras la tempon antaux pli ol kvindek jaroj, kiam ni post 2-a mondmilito estis liberigitaj de naziismo kaj antaux ni malfermigxis nova spaco de libereco kaj eblecoj de la kontaktoj kun la mondo.
Tiam mi estis komencanta gimnazia studento en Ceske Budejovice, plena de elano kaj sopiro pri ekkonado de la mondo. Kaj fakte. Post trafrekventado de lingvaj kursoj de Esperanto - kaj ecx de la Somera Lernejo por E-instruistoj - mi pere de adresoj en diversaj Esperanto-gazetoj disvolvis ricxan korespondadon - malgraux tio, ke pli poste tio al komunista regximo ne tro placxis; gxi strebis nin apartigi de la mondo kaj malebligi la kontaktojn ...
Kuro de la historio, evoluo de la scienco kaj tekniko, ekonomio kaj politiko gxenerale montras, ke la mondo cxiam pli proksimigxas en globalan (tutecan) fazon de sia evoluo, kiu strebas superi cxiujn bremsantajn barierojn, eksterajn kaj internajn. Al la unuaj barieroj apartenas ne nur malricxeco de la granda parto de la homaro, sed ankaux la lingvaj barieroj, kiuj al multaj malhelpas partoprenon je bonecoj de la globala disvolvigxo. Al la duaj barieroj - eble ankoraux pli gravaj - apartenas egoismo kaj malamo. Ideo de la internacia lingvo Esperanto efektivigas strebadon pri forigo de la barieroj de ambaux specoj. Gxi akcentigas spiritan pliproksimigxon, amikecon kaj unuecon de unuopuloj kaj la nacioj, kiel gravan antauxkondicxon de la plua evoluado.
Mi deziras al la 55-a Kongreso de IKUE sur cxi tiu vojo multajn sukcesojn kaj mi benas strebadon de la esperantistoj.
Miloslav Kardinalo Vlk, Cxefepiskopo de Prago kaj Primaso Cxehxa
Nome de la Prezidanto de Kristana Esperantista Ligo Internacia s-ro Jacques Tuinder salutis la kongreson estrarano de KELI frato Pavel Polnicky.
Karaj gefratoj, volonte mi kaptas la eblecon sendi miajn plej bonajn dezirojn kaj salutojn al la gepartoprenantoj de la 55-a Kongreso de IKUE, okazanta en Kromeriz. Tre mi esperas, pregxante kaj spirite kun vi estante, ke vi havos fruktodonan semajnon, dum kiu la Sankta Spirito abunde benos vin kaj viajn laborojn.
Plej kore vin kaj la viajn salutas, ankaux en la nomo de mia edzino kaj la tuta KELI-Estraro, Jacques Tuinder, prezidanto de KELI.
Saluto venis ankaux de Direktorino de E-Programoj de Pola Radio , la Estraranino de IKUE s-ino Barbara Pietrzak.
Karaj Estraranoj, karaj gekongresanoj!
Akceptu de mi el Varsovio miajn elkorajn dezirojn de Diaj Gracoj por la 55-a IKUE-Kongreso kaj ankaux bedauxrosentojn pro la maleblo partopreni la Kongreson malgraux mia firma espero gxis la lasta momento.
Bedauxrinde miaj profesiaj taskoj kaj cxefe la sxangxoj en nia poreksterlanda programo kaj do la rifuzo libertempi al la redakciestroj gxis la fino de julio (oni planas gravajn strukturajn sxangxojn en la poreksterlanda programo de Pola Radio) malebligas al mi esti inter vi.
Mi restas kun vi en spirita kaj pregxa unueco. Elkore Barbara Pietrzak, IKUE-Estraranino
Kulturajn programerojn de la inauxguro realigis du kongresanoj - gekantistoj. Frato Miroslav Smycka deklamis poemon verkitan de la auxtoro de Esperanto Ludoviko Lazaro Zamenhof "Pregxo sub Verda Standardo" kaj fratino Anjo Amika kantis tri kantojn.
Post tiu cxi kultura intermetajxo sekvis salutparoloj de la cxeestantaj landaj reprezentantoj kaj fine jena alparolo de Prezidanto de la Kongresa Organiza Komitato Miloslav Svacek .
Tre karaj gefratoj!
Estas granda gxojo kaj honoro por mi, denove post sep jaroj inauxguri la IKUE- Kongreson en Cxehxa Respubliko. Multaj el vi certe havas en viva memoro la 48-an Kongreson de IKUE, okazintan en la jaro 1995 en urbo Olomouc. Tiu kongreso certe ludis gravan rolon en la historio de la Internacia Katolika Unuigxo Esperantista kaj mi esperas, ke ankaux tiu cxi kongreso, la 55-a, ludos same gravan rolon en la historio de IKUE. Laux interkonsento inter IKUE kaj frateca organizajxo Kristana Esperantista Ligo Internacia, alterne okazadas komunaj, tio estas ekumenaj kaj apartaj kongresoj de ambaux organizajxoj. Jes, ni scias, ke okazigi ekumenajn kongresojn estas bone kaj necese por disvolvo de reciproka kunlaboro kaj por kontribuo al la reunuigo de la kristanoj, cxar jarcentojn dauxranta disigo estas skandalo por la tuta mondo. Sed okazigo de la apartaj kongresoj estas same grava, cxar ekzistas diversaj solvendaj aferoj, kiuj estas pli facile solveblaj dum la apartaj kongresoj. Tial la katolikaj esperantistoj nunjare aparte kongresas en cxi tiu bela urbo de la Cxehxa Respubliko. La protestantaj kristanaj esperantistoj, kunigitaj en Kristana Esperantista Ligo Internacia, aparte kongresos auxguste en Hungario.
Temo de tiu cxi nia 55-a Kongreso de IKUE estas vortoj de la Papo Johano Pauxlo la II-a "Malfermu la Pordon al Kristo!", do la tasko por cxiuj homoj dum cxiuj tempoj. Ni do strebu dum la kongresa semajno centprocente plenumi tiun alvokon de la Papo, por ke ni el komuna restado cxerpu novan forton kaj entuziasmon por plua evangelizado pere de internacia lingvo Esperanto, kio estas nia cxefa kaj la plej grava tasko.
Miaj karaj, mi estas profunde konvinkita, ke okazigo de tiu cxi kongreso estas esprimo de Dia volo. Kaj mi firme kredas, ke la kongresaj tagoj plifortigos nian kredon, esperon kaj amon. Kaj tion mi elkore deziras al cxiuj el vi, karaj gekongresanoj. Dio benu niajn strebadojn, niajn kongresajn agadojn kaj aktivadojn. Nia cxiela Panjo protektu nin per sia sxirma mantelo, kasxigu nin en sian Senmakulan Koron. La cxielaj Patronoj de la esperantistoj elpetu por ni cxe Dia Trono benojn kaj gracojn. Dio benu nin!
Konklude de la inauxguro oni kantis la kongresan kanton
"Malfermu la
Pordon al Kristo".
EN PREGxEJO DE SANKTA MAUxRICIO
Karaj gefratoj, jxus estas somero. La kampoj havas oran koloron de la matura greno. Komencigxis tempo de la rikoltado, la grenon oni jam rikoltas... Certe estas en cxiu kampo kune kun tritiko ankaux sarkindajxo, sed de malproksime gxi ne estas videbla, superas la koloro de la matura greno. Precipe cxe ni en regiono Hana estas bona kaj fekunda grundo kaj la rikolto estadas abunda kaj ricxa.
La hodiauxa Evangelio diras al ni, ke ankaux la mondo estas Dia kampo. Maturigxas en gxi same kiel bona Dia semado, tiel ankaux sarkindajxo. Ni rigardu staton de nia mondo. Pli granda duono de la homaro vivas en maldigna malricxeco, malsato kaj malsanoj kaj la dua parto en abundo, trosatigxo, sed ankaux en konsumeca malpleneco kaj timo antaux terorismo. Ecx de malproksime ne estas eble diri, ke en tiu kampo de la mondo dominas la ora koloro de la matura greno de Dia Regno. Sxajnas, ke probable estas pli da sarkindajxo, ol tritiko.
Sed la kristanoj ne estas pesimistoj. La Sankta Skribo nin kuragxigas, ke tie, kie plimultigxis la peko, tie ankoraux pli multe plimultigxas la Dia graco. Tiun Dian gracon, helpon kaj amon ricevadas ankaux nia tempo. Sankta Patro Johano Pauxlo la Dua atentigas, ke nia tempo havas krom la timegigantaj ombroj ankaux grandajn lumojn. Ekzistas cxi tie ne nur dangxero, sed ankaux espero.
Kaj ni sentas, kiel grave estas, stari sur la gxusta flanko de tiu cxi batalo por la mondo, por gxia estonteco, por venko de la amo kaj bono.
Mi estas konvinkita, ke ankaux familio de la esperantistoj apartenas al tiuj signoj de la tempo, kiuj alportas lumon de la espero kaj ankaux la fortan alvokon al unueco de la homoj. En la Biblio estas la vortoj: "Unu Sinjoro, unu kredo, unu bapto". Ni trovos tie ankaux la vortojn: "Unu koro kaj unu animo". Cxe falo de Babilona Turo komencigxis konfuzigxo de la langoj kaj la homoj perdis komunan lingvon. Ili cxesis sin reciproke kompreni. Male, cxe descendo de la Sankta Spirito la homoj de malsamaj lingvoj denove komencis reciproke sin kompreni. Ankaux Esperanto plenumas kaj disvolvas tiun cxi pentekostan testamentajxon. Esperanto ne heroldas nur iun filologian projekton, sed gxi proponas multe pli: La spiritan vojon de proksimigxo, amikeco kaj unueco, kiu estas mallargxe kunigita kun religia dimensio en la koro de la homo. Gxi kunigas multajn homojn en multaj nacioj kaj enportas en la Eklezion kaj ecx en la mondon fortan inspiron kaj sa nan energion, kiu pruvas, ke la Eklezio vivas kaj vivos ankaux en la nova jarmilo.
Ke ankaux tiu cxi via renkonto, karaj geamikoj, ankaux tiu cxi Diservo Vin fortigu sur tiu cxi vojo! Dio sekvas kun amo cxiun pasxon de tiu cxi via nobla vojo. Dankon ankaux por cxiuj neprofitemaj oferoj, kiujn vi devas alporti, por ke tiu cxi renkonto sukcesu. Gxia celo estas unueco, interkomprenigxo, amo. Kie alie ni trovos fonton, senfinan Fonton de tiuj donacoj, ol en Tiu, kiu estas la Amo Mem? Ke ankaux lia cxeesto cxi tie, inter vi, estu por vi refresxigxo kaj gxojo! Ke al Li direktu cxiu nia strebado! Maran Atha, venu, Sinjoro Jesuo! Amen.
DIMANCxA POSTTAGMEZO KAJ VESPERO
Post bongusta festa tagmangxo en kuneco de la karaj gastoj sekvis la posttagmeza programo - trarigardo de la urbaj vidindajxoj. Estis ja necese, ke la kongresanoj tuj komence sin konigu kun la kongresa urbo. La bela suna vetero do permesis agrablan promenon tra la urbaj vidindajxoj, ankaux danke al kelkaj oferemaj esperantistaj cxicxeronoj. Tiuj, kiuj deziris private aux pli detale sin konigi kun multaj historiaj urbaj vidindajxoj, povis tion facile realigi helpe de Kongresa Libro, kiu estis universala praktika kompendio de la kongresanoj. En gxi oni trovis ne nur mapeton de la urbo, kiu ebligis facile orientigxi en la urbo, sed ankaux la tekstojn pri la gravaj historiaj urbaj konstruajxoj.
Bela dimancxa tago kulminis vespere. En la kongresejo kolektigxis kongresanoj, por gxui belegan folkloran programon de ensemblo LIPINA el Vracov, el Moravia-Slovakia Regiono de Moravio. La zimbalonan muzikon kaj la kantojn kun dancoj prezentis gejunuloj, kiuj formas la ensemblon. La duhora programo, spite de iom tro varma vetero, estis vere majstreca prezento, kaj por okuloj kaj oreloj de la kongresanoj vera gxuo. Admirinda estis ankaux ludo de la juna zimbalonludistino. Pervorte esperantlingve akompanis la programon de la ensemblo nia IKUE-frato Ingx. Frantisek Havlik, danke al kiu tiu cxi belega folklora programo okazis. Li ne nur pervorte akompanis, sed ankaux regalis per bongusta vino, cxar gxuste el regiono, kie ekzistas multaj vinberejoj, venis cxarma ensemblo LIPINA.
LUNDO, LA 22-A DE JULIO
SANKTA MESO EN PREGxEJO DE JOHANO BAPTISTO
La lundan tagon oni komencis per la Sankta Meso je la 7-a horo en la pregxejo de Sankta Johano Baptisto, kiu estas perlo de konstruarto de pintnivela baroko en Mora vio. La Sankta Meso okazis omagxe al sankta Magdalena. Cxefcelebranto estis pastro Stanislaw Plachta el Pollando, predikanto pastro Alojz Dlugi el Slovakio. Tiu cxi pregxejo, apartenanta al parohxo de sankta Mauxricio, situas en distanco de nur kelkaj minutoj de la kongresejo, kiel cxiuj ceteraj gravaj konstruajxoj, cxar la kongresejo mem - la Cxefepiskopa Gimnazio apartenas al la historia centro de la urbo.
Lunda antauxtagmezo estis destinita por prelegoj. Je la nauxa horo komencis prelego rilate al la kongresa temo de frato Ingx. Vladimir Nemec el Slovakio. Alian prelegon prezentis frato Ingx. Attila Szep el Hungario.
Antaux la 10-a horo foriris delegacio de 15 reprezentantoj de cxeestantaj landoj al Urbodomo de Kromeriz, kie ili estis tre kore akceptitaj de la urbestro Mgr. Petr Sedlacek, kiu sin jam prezentis dum la dimancxa inauxgura ceremonio en la Deputitara Salonego de la Cxefepiskopa Kastelo kiel homo juna kun agrabla publika prezentigxo. Dum la alparolo la urbestro konigis la cxeestantajn delegitojn kun sistemo de funkciado de la urbaj instancoj, kun atingitaj celoj en renovigaj kaj rekonstruaj strebadoj kaj pri la planataj ambiciaj celoj por estontaj periodoj. Tre interesa estis la diskuto, en kiu la urbestro respondis diversajn demandojn rilate ne nur al urbaj aferoj, sed ankaux la tutsxtataj. Kompreneble ne mankis ioma regalo kaj fine komuna fotografado en salono, kie okazadas solenaj ceremonioj.
Posttagmeze okazis vizito de Florgxardeno, situanta iom fore de la historia urba centro, kiu kune kun la Cxefepiskopa Kastelo kaj la Subkastela Gxardeno estis enskribitaj en la jaro 1998 en la liston de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredajxoj de UNESCO. La bela suna vetero pligrandigis cxarmon de la spektaklo. Grupo da vizitintoj de la Florgxardeno vizitis najbaran klostron de Mizerikordaj Fratinoj de la Sankta Kruco, al kies ordeno apartenas ankaux fratulino Marie Hedvika Durpekova, partoprenintino de la kongreso.
Post bela promeno estis necese iom ripozigi lacigitajn krurojn. Tion ebligis belega koncerto je la horo 16.30 en la kongresejo, kiun prezentis kongresanino - fratino Anna Laszay (Anjo Amika) el Hungario. Belan kantvocxon de fratino Anjo oni povis krome gxui preskaux cxiutage, precipe en la pregxejoj de Kromeriz, Sankta Hostyn kaj Krtiny.
La kongreson partoprenis tri polaj E-poetoj. Tial estis lunda vespera programo dedicxita al ilia prezentado de la poemoj. Ni do povis auxskulti poemojn de fratino Zofia Kamieniecka kaj de fratoj Leszek Legowski kaj Boguslaw Sobol. Legantoj de DIO BENU ofte legas la poemojn de tiuj cxi poetoj, sed auxskulti ilin rekte el la busxoj de la verkintoj estas kompreneble pli agrable, cxar cxiu poemo ankaux povas al ni iomete ion malkasxi pri la auxtoro mem. La aplauxdado de la auxskultantoj konfirmis la fakton, ke la programo estis placxa kaj altnivela.
MARDO, LA 23-A DE JULIO
VIZITO DE CxEFEPISKOPA KASTELO
La marda antauxtagmezo estis destinita por vizito de la Monda Kultura Heredajxo de UNESCO - La Cxefepiskopa Kastelo en Kromeriz. Cxe diverslingva grupo ekestas cxiam problemo, kiun lingvon uzu la gvidisto, cxar por traduki la parolon dum la templimigita trarigardo ne restas tempospaco. Tial cxiu vizitanto ricevis tradukon de esperantlingva gvidista teksto, kaj tiamaniere estis la problemo solvita almenaux certaparte. Vizitinte la Deputitaran Salonegon, kie dimancxe okazis la kongresa inauxguro, fratino Anjo povis tie denove elprovi sian kantvocxon.
SANKTA HOSTYN - PLENUMITA PROMESO
La surmonta Maria-pilgrimloko Sankta Hostyn situas en distrikto de Kromeriz. Dum bona videbleco oni povas de supro de la monto vidi la kongresurbon. Dum aprila vizito de Sankta Hostyn en la jaro 2001, mi petis la Sanktan Virgulinon, ke Sxi etendu sian sxirman mantelon super la okazonta kongreso de IKUE, ke Sxi protektu la kongresanojn kontraux cxio malbona. Por esprimi dankemon por sxia decxiela patrineca helpo, pri kiu mi estis tutcerte konvinkita, mi promesis pilgrime venigi la kongresanojn sur sxian sanktan monton, por ke ni per la ofero de la Sankta Meso adoru komune Dion kaj renovigu sinkonsekron de la esperantistoj al sxia Senmakula Koro, se eble dum cxeesto de episkopo. Kaj gxuste marde realigxis plenumo de la promeso.
Kvar auxtobusoj posttagmeze veturigis la kongresanojn al Sankta Hostyn. Interkonsentita estis ankaux alveturo de la eklezia protektanto de la cxehxaj katolikaj esperantistoj - la Cxefepiskopo Mons. Karlo Otcenasek el Hradec Kralove. Venis pertelefona informo, ke lia alveturo iom malfruigxos pro vojagxproblemo. Post duonhora atendado eniris la emerita Cxefepiskopo Karlo sakristion, la Sankta Meso honore al la Virgulino Maria Cxielenprenita do povis komencigxi. Kun la cxefcelebranto la cxefepiskopo Karlo kuncelebris dek pastroj - esperantistoj, cxar venis ankaux pastroj Ciril Vrbik el Dub, Alois Juran el Olomouc kajJosef David el Dolni Dobrouc. Fine de la Sankta Meso okazis renovigo de la sinkonsekro de la esperantistoj kaj de la katolika E-movado al Senmakula Koro de la Virgulino Maria. Tiucele oni komune pregxis la sinkonsekran pregxon, kiun por tiuj celoj disponigis antaux sep jaroj gxuste la Cxefepiskopo Karlo - patrono de la cxehxaj katolikaj esperantistoj. Kaj tute fine kantis honore al V. Maria belegan kanton "Ave Maria" fratino Anjo Amika, dum kiu estis malfacile reteni larmojn precipe pro kortusxo kaj pro sento de dankesprimoj por solena liturgia atmosfero.
Post la Sankta Meso okazis komuna fotografado sur la sxtuparo antaux la Baziliko kaj post gxi, dum la celebrintaj pastroj kun la cxefepiskopo povis sin iom refresxigi, la kongresanoj eluzis la tempon por sin pli detale konigi kun la tuta pilgrimloko. Tiucele cxiu ricevis speciale, fare de fratino Drahomir Budinskakompilitan brosxuron pri Sankta Hostyn. Dank´ al Dio regis bela, suna kaj varma vetero, cxar dum malbela vetero la monto de Sankta Hostyn estas ofte kovrita per nebulo aux nuboj. Do ankaux por la bela vetero oni dummese dankesprime kantis la kanton "Al cxieloj flugu kante, kie logxas la Patrin´".
Revenante al Kromeriz oni haltis en urbo Holesov, kie en la pregxejo de sankta Anna jam atendis tiea parohxestro, por doni historiajn informojn pri la parohxo kaj fakan klarigon pri la pregxejo kaj gxia internajxo. La vizito de la pregxejo estis realigita precipe pro la fakto, ke en gxi trovatas relikvoj de sankta Johano Sarkander, kiun en la jaro 1995 en Olomouc, kune kun Zdislava el Lemberk kanonizis la Papo Johano Pauxlo la II-a. Sankta Johano Sarkander komence de Tridekjara Milito en la 17-a jarcento estis parohxestro en Holesov (1618-1648). En Pollando en Skoczow naskigxinta kaj en Cxehxio (Moravio) en Olomouc martire mortinta, li estas sanktulo kara por ambaux popoloj. Tial do okazis la halto en Holesov.
HOMILIO DE CxEFEPISKOPO KARLO OTCENASEK
EN BAZILIKO DE SANKTA HOSTYN
Karaj gekongresanoj, karaj gesamideanoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo!
Mi sentas eksterordinaran gxojon kaj forte konscias pri Dia graco, ke mi povas bonvenigi vin cxi tie, en la pilgrimloko, el kiu dum jarcentoj "kante flugadis al cxieloj" varmaj salutoj kaj petoj de niaj antauxuloj. Ankaux ni havas nunepokajn, aktualajn motivojn por niaj petkantoj, favore al la vera kaj dauxra paco inter la homoj kaj nacioj. Harmonio kaj frateco inter la homoj cetere estis la baza kaj preskaux unusola motivo por la kreo de cxi tiu vere internacia lingvo.
Cxiam pli klare senteblas, ke la solvo de la monda paco kusxas en la Sankta Lando, kie la tuta abrahamida civilizacio havas sian koron, siajn plej sanktajn lokojn. Ni pregxe petu pri tio.
Johano Pauxlo la Dua en sia unua Apostola Letero de cxi tiu jarcento - Novo millennio ineunte - jam cxekomence admonas: "Duc in altum - Iru profunden" (Luko 5, 4) - studu la historion, la problemon. En la fundo de la abismo ni trovos la solvon:
En la komenco estis la Vorto, la Dia Parolo, Dio donacis al la homo la parol kapablon, la mirindan kaj unikan fenomenon en la tuta Dia kreitaro - la pens- kaj esprim kapablon. En tio estas ankaux la antauxkondicxo - amikigxi.
Neniam ni sukcesos reveni al la komenco de la eventoj, al la kreo de la mondo, sed per profunda studado, subtenate per modernaj tehxnikajxoj certe ni ekvidos, ke en la fundo de la historio trovigxas la gxermo de la vera, origina kulturo de la homaro. La vorto "kulturo" do enhavas la radikon "kulto", tio signifas la homan sintenon, reflektigxon, respeguligxon al Dio.
Tiu konstato tute ne volas elvoki malagnoskon al niaj propraj lingvoj. Kontrauxe, cxiu lingvo, ecx la plej eta kaj primitiva, estas esprimo de diverseco de homaj kulturoj, esprimo de la bunteco kaj ricxeco de la Dia donaco al la homoj. Mi rekomendas al vi, laux viaj ebloj, okupigxu pri tiu cxi temo. Gxi povas alporti multe da surprizo.
Kiom ni, pli agxaj homoj, povis sperti, la lingvoj estis cxiam iloj por ekonomia, politika superregado, ekspluatado. Nia celo, same kiel estis la idealo de Zamenhof, devas esti - harmonio. Pripensadu tion! Mem la internacia hxaraktero de la esperantista komunumo povus proksimigi la naciojn ankaux el supernacia vidpunkto, universala pentekosta interamikigxado, kaj ankaux kun la Triunua Dio, kiu estas la Alfa kaj la Omega. Tiu cxi ideo akompanas min en cxiuj situacioj, en kiuj mi vivis, preskaux tiom longe, kiom mi estas sacerdoto. La vorto kaj nocio "amikeco" estas por mi la esprimo kvazaux sakrala kaj, plenmodeste, mi cxiam klopodis diskonigi gxin kaj realigi - ankaux pro la fakto, ke kiam la Papo Pio la Dekdua, jam en la jaro mil nauxcent kvindeka, nomumis min episkopo, destinis al mi la diocezon Hradec Kralove kun katedralo de la Sankta Spirito, kiu, per sia konsekro al la Parakleto, estas tute soleca titolo inter proksimume du mil kvincent episkopaj katedraloj en la mondo.
Fine mi volus ankoraux mencii, ke en cxi tiuj tagoj minimume el du aliaj, reciproke malproksimaj lokoj de la Terglobo forflugas al Dio "kante kaj pregxe" pluaj varmegaj salutoj. El Fortalezzo en Brazilo flugas petoj de la partoprenantoj de la Universala Kongreso de Esperanto, kies granda parto estas kristanoj.
La dua, la plej multnombra renkontigxo, okazas en Toronto, Kanado, kie la junularo de la mondo, kune kun la Papo per diversaj lingvoj manifestas sian kredon kaj esperon por la estonto, cxar ili amas Dion kaj la homaron, simile kiel vi.
Gxuante la amikan kunestadon, gxuante la gracojn de tiu cxi loko, ni petu nian cxielan Patrinon kaj sxian fiancxon, sanktan Josefon, pri propeto. En unueco de Sankta Spirito, per nia Sinjoro, ni petu nian cxielan, eternan kaj mizerikordan Patron pri plenumo de niaj deziroj kaj planoj en nobla amikigxado por lia gloro kaj por la bono de la tiom suferanta mondo. Amen.
MERKREDO, LA 24-A DE JULIO
Matene je la 7-a horo okazis Sankta Meso omagxe al sanktaj Kristina kaj Kinga en la pregxejo de sankta Johano Baptisto. Predikis pastro Jozefo Zielonka. La prediko estis iom pli longa, sed gxia grava enhavo certe tusxis korojn de cxiuj cxeestantoj ekde la komenco gxis la fino.
Je la horo 9.30 komencigxis Gxenerala Kunveno de IKUE en la kongresejo. Prezidis gxin frato Miloslav Svacek. Post kanto de IKUE-Himno kaj la pregxo al la Sankta Spirito la Sekretario frato Carlo Sarandrea prezentis nome de la Prezidanto raporton pri aktivadoj de IKUE de post pasintjara Gxenerala Kunveno en Zagrebo kaj pri nuna stato de IKUE. Sekvis konciza financa raporto. Poste apartaj landaj reprezentantoj de IKUE aux de la IKUE-sekcioj prezentis siajn raportojn. Post tio sekvis priparolo de la venontjara 16-a Ekumena E-Kongreso en Rimini, Italio kaj priparolita estis ankaux afero de venontaj kongresoj. Pridiskutita estis ankaux eldonado de la organo de IKUE la revuo Espero Katolika, kaj rilate al gxi estis donitaj kelkaj proponoj.
VIZITO DE CxEFEPISKOPAJ VINKELOJ
Posttagmeze estis rezervita tempo por privata vizito de la Cxefepiskopaj Vinkeloj, kiuj trovigxas en por tio speciale konstruitaj subteraj spacoj sub la Cxefepiskopa Kastelo, do nur unu minuton de la kongresejo - la Cxefepiskopa Gimnazio. Oni ne kalkulis kun tiel granda intereso de la kongresanoj pri tiu cxi vizito, pro tio estis rezervigita nur unu vizittempo. Spite de tio preskaux cxiuj interesatoj realigis la viziton.
VESPERA KONCERTO DE FRATO MIROSLAV SMYCKA
CxE SANKTA MAUxRICIO
Vespere, je la horo 19.30, kolektigxis la kongresanoj en apuda gotikstila pregxejo de Sankta Mauxricio, por auxskulti koncerton de spiritaj kantoj, kiun prezentis la kongresano, operkantisto - majstro Miroslav Smycka el Cxehxio. Per orgeno majstrece akompanis lin la orgenisto de Sankta Mauxricio s-ro Jan Macek. Cxiuj cxeestantoj ricevis preparitajn esperantlingvajn tekstojn de la koncerto, por perorele auxskulti kaj perokule sekvi la tekstojn. La koncerto estis profunda kultura kaj spirita travivajxo supozeble por cxiuj gxiaj auxskultantoj. La esperantlingvan koncerton oni ne povas ofte auxskulti, do enprogramigi gxin dum la kongreso estas nepre dezirinda afero. Dankon, kara frato Miroslav, ke per via vocxo vi tiamaniere pliricxigis la kongresan programon. Dankon ankaux al sperta orgenludisto s-ro Jan Macek.
JxAUxDO, LA 25-A DE JULIO
La jxauxda tago estis destinita por tuttaga perbusa ekskurso al Moravia Karsto. Kvar komfortaj auxtobusoj unue veturigis la kongresanojn al Maria-pilgrimloko Krtiny, kiu estas enirpordego en Moravian Karston. En la Baziliko de Nomo de la Virgulino Maria okazis Sankta Meso. Cxefcelebranto estis jezuita pastroAlojz Dlugi el Slovakio, kuncelebris la ceteraj cxeestantaj pastroj.
Post la spirita fortigo en la Baziliko de Nomo de la V. Maria en Krtiny, la kongresanoj povis sin fortigi ankaux korpe per tagmangxo el kunprenitaj mansakoj dum dauxrigo de la veturo al Grotaro Punkva kun Abismo Macohxa. En regiono de Moravia Karsto ekzistas multaj grotoj, el kiuj vizi teblaj estas kvar el ili. Ne ekzistas ebleco por tiom nombra grupo de la kongresanoj dum la posttagmeza tempo viziti cxiujn viziteblajn grotojn. Tial estis por vizito elektita unu el la plej interesaj - Grotaro de Punkva kun fundo de Abismo Macohxa kaj parto kun surakva veturo laux subtera rivero Punkva. Spite de iom pli longa atendado la vizito de la grotaro estis tutcerte bela travivajxo. Certan tempan malfruigon kauxzis ne nur pli longa piedira distanco inter la busparkejo kaj la Grotaro de Punkva, sed ankaux enlaso de malfruigxinta grupo de francaj turistoj en la grotaron antaux lasta grupo de la kongresanoj. Tiu tempa perdo ne permesis plu realigi planitan viziton de pilgrima pregxejo en Sloup. Tial anstataux tiu cxi vizito, dum la revena vojo okazis vizito de moderna pregxejo en Senetarovalmenaux por nelonga tempo, cxar starigita tempo de vespermangxo en la kongresejo rapide proksimigxis. Post dumvoja rozaria pregxo cxiuj felicxe revenis en la kongresejon malgraux tio, ke piediroj kaj la vizito de la grotaro mem estis por kelkaj kongresanoj tre malfacila kaj laciga faro. Sed por ripozo estis disponita tuta vespero.
VENDREDO, LA 26-A DE JULIO
Proksimigxis vendredo, la antauxlasta kon gresa tago. Tri horoj de la antauxtagmeza tempo estis dedicxitaj por tri prelegoj. Prelegantoj estis fratino Marija Belosevic el Kroatio, frato Laurinas Skupas el Litovio kaj Ingx. Daniel Vorontsov el Rusio. Enhavon de la interesaj prelegoj ni planas publikigi sur la pagxoj de venonta numero de DIO BENU.
SANKTA MESO EN PREGxEJO DE CxIELENPRENO DE LA V. MARIA
Por la danka Sankta Meso estis rezervita belega baroka parohxa pregxejo de la Cxielenpreno de la Virgulino Maria, do la tria pregxejo en historia centro de la urbo Kromeriz. En Kromeriz ekzistas du parohxoj: cxe Sankta Mauxricio kaj cxe la Virgulino Maria. Cxefcelebranto de tiu cxi vendreda Sankta Meso estis pastro Lajos Kobor. Per la celebro de la Plejsankta Ofero de Jesuo Kristo flugis dankesprimoj de la kongresanoj antaux Tronon de la Cxiela Patro. Sur la oferaltaron ili metis siajn dankemajn korojn, kiel esprimon de la dankoj por cxiuj kongresaj tagoj, cxar cxiu el gxi estis siamaniere bela kaj agrabla. La logxeblecoj kaj cxio kun tio ligita estis suficxe komfortaj, la mangxoj pro kuirmaniero por multaj eble iom diferenca aux nekutima, sed mangxebla kaj suficxa, la vetero belega, suna, senpluva, ne tro varma aux malvarma, do gxuste tia, kia estis bezonata por agrablaj kongresaj tagoj. Eble Dia Providenco helpis decidi gxuste pri tiu cxi julia kongresa semajno, anstataux komence planita auxgusta dato. Fine de la Sankta Meso denove direktigxis dankesprimoj ankaux al la Cxiela Patrino per kelkaj kantoj de la fratino Anjo.
Vespere okazis bunta amuza adiauxa programo de la kongresanoj. Siajn programerojn prezentis kongresanoj de cxiuj agxkategorioj, kiel tion dokumentas la fotajxoj. La gxojo kaj gajeco regis dum la tuta vespera programo. Eble nur en pli alta agxo la homo pli bone konsciigxas, ke la nemortebla animo restas cxiam la sama, do juna, nur la mortebla korpo iom post iome kadukigxas kaj malfortigxas. Kaj en la bela familio de IKUE-anoj, kie en ammedio regas harmonio, do tie cxiuj sendiference de agxo sentas sin junaj. Tiel estis ankaux dum la bunta vespera programo de la kongresanoj. Ne mankis kantoj, recitajxoj, scenetoj, dancetoj, violonludoj ktp. kaj ankaux spritajxoj de sperta konferencisto de la programo - frato Carlo Sarandrea. La programo estis unuvorte dirite: bela.
Cxio surtera havas sian komencon kaj finon. Ankaux la 55-a IKUE-Kongreso. Venis sabato - la tago de adiauxo. Matene je la 7-a horo okazis Sankta Meso memore al la mortintaj gefratoj en la pregxejo de sankta Mauxricio. Post gxi kaj post matenmangxo okazis je la 10-a horo solena fermo de la kongreso. En sia alparolo frato Miloslav Svacek koncize karakterizis la kongresan semajnon kaj esprimis koregajn dankojn al cxiuj, kiuj iamaniere helpis arangxi la kongreson. Tiuj, kiuj volonte dejxoris dum la kongreso, simbole ricevis kiel donaceton libron "Kaminky - Sxtonetoj", kiu aperis iniciate de Cxefepiskopo Karlo Otcenasek. Koran dankon meritas ankaux s-ano Vladislav Hasala, kiu ofereme dejxoris en la kongresa posxtfilatelia gicxeto. Pere de liaj manoj tra la porokaza kongresa stampmasxineto trairis pli ol 700 sendajxoj. Per IKUE-Himno estis oficiale fermita la 55-a Kongreso de IKUE.
Post lasta tagmangxo sekvis adiauxado kun apartaj kongresanoj. Malgraux gxojo pro bele travivitaj kongresaj tagoj, ne mankis ecx larmoj en la okuloj pro kortusxo. Plej ofte oni adiauxis sin per vortoj: "Gxis la revido en Rimini, okaze de la 16-a Ekumena Kongreso 2003!"
Post kelkaj horoj en la kongresejo restis krom ni, du cxehxoj, gxis dimancxo nur litova grupo kaj unu polo. Ili forlasis la kongresurbon dimancxe matene. Mi kun frato Johano Kalny post Sankta Meso en pregxejo de Sankta Mauxricio transdonis la kongresejon al kompetenta persono de la Cxefepiskopa Gimnazio. Nur je la 14-a horo ni forlasis la kongresurbon Kromeriz kontentaj kaj kun gxojo en la koro, ke dank´ al Dio la 55-a Kongreso de IKUE en Cxehxa Respubliko bone sukcesis kaj enskribigxis en la historion de IKUE-kongresoj per oraj literoj.
Raportas Miloslav Svacek
POSTKONGRESA RENKONTIGxO DE IKUEJ EN DUB
Tuj post la 55-a Kongreso de IKUE en Kromeriz okazis Postkongresa Renkontigxo de IKUEJ en Maria-pilgrimloko Dub nad Moravou. Junaj estas cxiuj, kiuj sin junece sentas, do ni estis diversagxuloj (studentoj, laborantoj, emerito) el 8 landoj: Pollando, Hungario, Germanio, Slovakio, Francio, Litovio, Rusio kaj Cxehxio.
Nia 15-membra grupo logxis en belega pilgrimloko - en parohxejo apud pregxejo de Virgulino Maria en Dub super rivero Morava. La urbeto trovatas meze de tri gravaj urboj: la distriktaj urboj Prerov kaj Prostejov kaj regiona urbo Olomouc. Proksime de Dub situas interesaj lokoj - Tovacov, Svaty Kopecek (Sankta Monteto), Brodek apud Prerov, kaj ankaux la pilgrimloko mem kasxas multe da eblecoj por diversaj travivajxoj. Ni, kiuj renkontigxis tie, konvinkigxis pri tio.
Kiel ni travivis postkongresan semajnon? Antauxtagmeze ni ludis ludojn, kiuj iamaniere rilatis kun niaj ekskursoj, ekzemple pentradon de urba blazono de Tovacov laux priskribo, kunmetadon de frazoj pri Sankta Monteto ktp. Posttagmeze ni ekskursadis al belaj proksimaj lokoj. Krom tio oni povis cxiutage ludi tablotenison. Frato Matous Novotny arangxis turniron, en kiu fine venkis frato Markus Heupel.
Kaj jen iom pli pri niaj programoj. Dimancxe ni komencis la renkontigxon per tuttaga ekskurso al Sankta Monteto, kie en la jaro 1995 okazis neforgesebla renkonto de junularo kun la Papo, kiun la Sankta Patro tre volonte rememoradas. Sanktan Meson en belega Baziliko de Virgulino Maria celebris esperantlingve pastro Lajos Kobor el Hungario. Li cxiutage kun parohxestro de Dub Sac. Cyril Vrbik, IKUE-ano, kuncelebris por ni la Sanktan Meson en Esperanto. Posttagmeze ni vizitis Zoologian Gxardenon, situantan unu kilometron de la Baziliko sur Sankta Monteto.
Lunde ni promenis en Brodek apud Prerov, situanta en distanco de kvar kilometroj de Dub, kie ekzistas famkonata firmao produktanta la pregxejajn sonorilojn. Meze de urboplaco apud la parohxa pregxejo trovatas kariljono (zvonkohra), kiun al Brodek donacis gxuste tiu firmao.
Marde okazis ankaux promeno. El urbeto Tovacov ni iris laux bela natura vojo al Dub kun ebleco de banado. Sed antaux la promeno ni vizitis en Tovacov kastelon. De sur la kastela turo ni povis rigardi vastan ebenan cxirkauxajxon de la parto de regiono Hana.
Merkrede ni admiris belecon de Olomouc, kiu estas la provincurbo kaj cxefurbo de regiono Hana. Gxi estas dua la plej ricxa urbo je historiaj vidindajxoj en Cxehxa Respubliko. Nia cxicxerono tra la urbaj vidindajxoj estis nia IKUEJ-frato el Dub Ingx. Jindrich Perina. Kromalie ni vizitis Cxefepiskopan Palacon, Kapelon de sankta Johano Sarkander, kiu siatempe estis malliberejo de la sanktulo, kie li estis fare de protestantoj terure torturita gxis heroa martira morto. Proksime de la menciita kapelo kaj la pregxejo de sankta Mihxaelo Cxefangxelo trovigxas Cxefepiskopa Porpastra Seminario, kie en la jaro 1995 okazis la 48-a Kongreso de IKUE. En la urbo Olomouc ekzistas multe da vidindajxoj, kiujn ni pro tempolimo ne povis viziti. Tial kelkaj el ni tiun cxi urbon ankoraux foje vizitis.
Jxauxde nin vizitis frato Miloslav Svacek. Dum lia cxeesto pastro Cirilo konigis nin detale kun internajxo de la pilgrima pregxejo kaj subtera kripto. Posttagmeze sekvis sub gvido de frato Jindrich trarigardo de malfacile atingeblaj lokoj de la pregxejo: la turoj kaj subtegmentejo.
Vendrede ni vizitis proksiman vilagxon Majetin, kie logxas kvinpersona familio de Studeny, fidelaj partoprenantoj de IKUE-Tendaro en Sebranice kaj de ceteraj IKUE-arangxoj, inkluzive de la kongresoj. Dum la nuna 55-a IKUE-Kongreso en Kromeriz ambaux malgrandaj knaboj - filoj de Studeny - aktivadis kiel mesknaboj. En la vilagxo Majetin trovatas onidire "mirakla" akvofonto, pere de kies akvo, laux historiaj notajxoj, estis resanigitaj kelkaj homoj.
La tuta semajno rapide trapasis kaj ni devis nin adiauxi, cxar ankaux cxio bela surtere havas sian finon. Ni esperas nian revidon dum la venontaj arangxoj de la esperantistoj.
Jana Koristkova
Sabate la 27-an de julio, do post la kongreso en Kromeriz, kelkaj kongresanoj renkontigxis en Dub super rivero Morava, por tie pasigi ankoraux unu postkongresan semajnon en amikeca esperantista medio. Dum vespermangxo ni sxercante babilis, supozante, ke ni jam estas cxiuj, kiuj sin aligis al tiu cxi arangxo: frato Danila el Rusio, pastro Lajos Kobor kun frato Attila kaj fratino Kitty kaj fratino Anjo Amika el Hungario, Pauxlo el Slovakio, tri polinoj: Teresa, Mirka kaj Renata, Jean-Jacques el Francio, Markus el Germanio kaj ni el Cxehxio: Martina, Blanka, Maruska, Matous kaj mi, Jana.
Neatendite aperis en la pordo alta, svelta homo kun cxapelo surkape kaj kun la mapo en la mano. Cxies okuloj surprizite fikse rigardis lin. La aperinta juna viro ekparolis: "Saluton, mi estas Sarunas el Litovio ..."
Por ni lia alveno estis granda surprizo, cxar jam neniu antauxanoncita mankis, por li miraklo, ke li sukcesis trovi lokon de la renkontigxo, kaj por cxiuj granda gxojo.
Dank´ al Dio kaj gastema parohxestro Cirilo ni travivis en Dub nad Moravou belajn tagojn, kiuj restos porcxiame en niaj rememoroj.
Jana Koristkova
AUxTUNA RENKONTO DE IKUEJ EN PRAHA-KUNRATICE
Internacia Katolika Unuigxo de Esperantista Junularo arangxos en la tagoj de la 25-a gxis la 28-a de oktobro 2002 kvartagan renkonton en Prago, urbopartoKunratice. La renkontigxo okazos en Cxefdioceza Centro de Junularo NAZARET, kiu trovigxas en parohxejo, en proksimeco de la parohxa pregxejo de sankta Jakobo, kie jam en la jaro 1994 okazis renkonto de Cxehxa IKUE-Sekcio (mescelebris Kardinalo Miloslav Vlk).
Interesatoj pri la renkonto de IKUEJ, bv. vin aligi cxe fratino Jana Koristkova, Haskova 47/61, CZ-59101 Zdar nad Sazavou 6, Cxehxa Respubliko aux perrete: jana.koristkova@email.cz. Bv. skribi vian nomon kaj kompletan adreson aux retposxtan adreson, por ke vi ricevu pluajn informojn pri la renkontigxo.
Nome de IKUEJ tre kore vin invitas Jana Koristkova, la sekretariino.
MONKOLEKTO POR HANDIKAPITAJ INFANOJ - RULSEGxULOJ
Dum la 55-a Kongreso de IKUE estis farita monkolekto por handikapitaj infanoj. La monkolektajxo da 10 mil cxehxaj kronoj estis disponigita al banka konto de Boruvka - Rehabilita Centro de Infanoj en Borovany, Cxehxa Respubliko, de kie venis jena dankletero:
Estimataj, permesu al mi, ke mi tiuvoje danku al vi por financa donaco da 10 mil kronoj. S-ino Dagmar Knappova, via membrino kaj iniciatintino de la monkolekto, estas nia longjara kliento, kiu admirinde strebas akiri por nia Centro financajn rimedojn. Momente ni trovatas en tre malfacila situacio, cxar la inundo ecx ne evitis nin. Tial ni estas dankemaj pro cxiu helpo.
Ni tre gxojas, ke vi realigis la monkolekton por nia Centro. Temas pri bela sumo, kiu estas donita elkore. Per via unika aliro vi donis al ni esperon, ke en zorgo pri handikapitaj infanoj ni ne estas izolitaj. Tiu cxi sumo ne estas nur de financa karaktero, sed ankaux de psihxa subteno kaj rekono.
Konklude permesu al mi danki vin kaj deziri al vi multajn sukcesojn. Kun deziro de bono, nome de Rehabilita Centro Boruvka salutas Jiri Zmeskal.
Al cxiuj enlandaj kaj eksterlandaj donacintoj tre kore dankas la Cxehxa Sekcio de IKUE.
RENKONTO DE CxEHxA IKUE-SEKCIO EN ZELIV RAPIDE PROKSIMIGxAS
Karaj gefratoj, post bela kongreso atendas nin certe ankaux bela semajnfina renkonto (27.-29.9.2002) en bela loko, en premonstrata klostro de Abatejo en Zeliv(Jxeliv). Tre kore mi invitas vin. Bv. tuj perletere, pertelefone aux retposxte sciigi al mi vian intencon partopreni la renkonton, por ke mi povu disponigi al vi vojagx-koneksojn kaj al la gastiganta klostro gxustatempe anonci la nombron de la partoprenontoj. Dum la bela programo okazos ankaux sekciaj balotoj. Venu, ne hezitu longe, eluzu la eblecon! Vian tujan aligxon atendas frato Miloslav Svacek.
DIO BENU Eldonanto: IKUE-Katolicka Sekce de Cxehxa Esperanto-Asocio. Adreso de redakcio: IKUE-Katolika Sekce de CxEA, Trsicka ul. 6, CZ-751 27 Pencice, Cxehxa Respubliko. Respondeca redaktoro: Miloslav Svacek. Telefono ekde la 22.9.2002: 581 228 304, movebla: 732 420 675 (de eksterlande antauxmetu landkodon de Cxehxa Respubliko +420). Retposxta adreso: msvacek@iol.cz. Banka konekso: KB Prerov, kontnumero: 194214890297/0100. Registra n-ro cxe Ministerio de Kulturo de Cx. R.: E 12647. Pencice, la 30.8.2002. Jaro 2002 (12), n-ro 3 (47).