Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de CxEA agnoskita kiel laika eklezia organizajxo
Jaro
2001
(11)
Numero 4 (44)
Jen antauxaj numeroj de DIO BENU
Karaj gefratoj!
Unua jaro de la nova
jarcento jam
proksimigxas al la fino. Ni povas konstati, ke por nia katolika
E-movado
tiu jaro estis dank´ al Dio favora. En viva memoro ankoraux
restas
belaj travivajxoj de la 15-a Ekumena E-Kongreso kaj la 5-a Junulara
Ekumena
E-Tendaro, okazintaj en cxefurbo de Kroatio Zagrebo kaj la travivajxoj
de la 20-a IKUE-Tendaro en Sebranice en Cxehxio. Antaux ol ni adiauxos
la jaron 2001, ni ankoraux iomete turnu nian atenton al gxi sur la
pagxoj
de tiu cxi numero de nia gazeto.
Kroation al ni memorigas
heroo
de tiu belega lando kaj popolo, la beata Alojzije Stepinac. La 20-an
KET-on
kelkaj fotajxoj de germana frato Markus Heupel. Pri gxojigaj
aktualajxoj
el la vivo de la Eklezio en Latvio nin konigas gxia landa reprezentanto
de IKUE Jazeps Slars kaj pri kongreso de UECI (itala IKUE-Sekcio) gxia
partoprenantino Jitka Skalicka.
Novembre kaj decembre ni
rememoras
gravajn datrevenojn de eminenta Esperanto-pioniro, sacerdoto, verkisto
kaj poeto, profesoro D-ro Jan Filip. Li enskribigxis en historion de la
katolika E-movado per oraj literoj. Admirindaj estas liaj tiel
ampleksaj
aktivadoj gxis fino de la vivo. Ofte sxajnas al mi, ke niaj entuziasmo
kaj fervoro por esperantistaj idealoj, ankaux kadre de la katolika
E-movado,
iom post iome malfortigxas. Tial ni bezonas turni nian rigardon al niaj
bonaj modeloj, por ke ni konsciigxu, ke dedicxita tempo al la katolika
aux ekumena E-movadoj ne estas la tempo perdita. Tiucele bona modelo
por
ni estas gxuste nia frato, la sacerdoto Jan Filip. Lian entuziasmon kaj
fervoron ni bezonas por bone arangxi venontjare la 55-an Kongreson de
IKUE,
okazontan julie en urbo Kromeriz en nia lando. Dio helpu al ni ankaux
pro
propetoj de niaj esperantistaj gefratoj arangxi la kongreson por gloro
kaj honoro de Dio kaj nia eterna prospero. Dio benu nin! Miloslav
Sxvacxek
Tie cxi ie mi
trankvile kaj kviete
sidas kaj meditas. Mi konstatas: Mi estas cxi tie, malgraux tio, ke mi
faras nenion, por ke mi cxi tie estu. Mi atendas kaj mi estas cxi tie
dauxre.
Mi estas cxi tie kaj mi neniel povas al mi ekzistadon forigi. Kio estas
tiu potenca forto, kiu estas kauxzo kaj konstantan fonto de mia
ekzistado?
Kiu tion plene konscias, tiu ekkomprenas: en mia ekzistado
manifestigxas
Dio.
Dio
manifestigxas en mia konscio de respondeco. Ni sentas la respondecon
por certaj homoj kaj situacio. Ni sentas, ke oni metas sur nin urgxajn
postulojn. Tiuj postuloj dominas super la apartaj aferoj. En profundo
de
mia interno kvazaux iu parolas al mi. En la sento, ke oni ion de mi
postulas,
kaj ke mi por io respondecas, sin anoncas mistero. Estas tio granda
Dio,
kiu de mi postulas bonon.
Dio
manifestigxas en profundo de mia sopiro. Ni sopiras pri rekono,
pri kompreno, pri sento de certeco kaj sekureco, pri amo, felicxo.
Milfoje
dum la vivo tiu cxi sopiro renkontas sin kun seniluziigxo kaj restas
nerealigita.
Gxi atendas ion pli grandan. Gxi direktas al celo, kie gxi ne estos
disrevigxinta,
direktas al iu, kiu plene gxin sukcesas kompreni, rekoni, akcepti,
kasxi,
ami, felicxigi. Mia sopiro, mia celado sercxas verdire Dion.
Dio
manifestigxas en mia demando pri senco de la vivo. Ni cxiuj
defendas nin, se ni estas farontaj ion absurdan. Sed ankaux nia vivo
devas
havi iun sencon. La apartaj motivoj ne suficxas al ni. Ankaux en longa,
grava malsano, en vivkatastrofoj restas malfermita la demando: "Kial?"
Per tiu cxi demando ni fakte demandas pri lasta dauxre valida, en cxio
decidanta senco de la vivo, senco, kiu restadas, ecx se cxio cetera
fiaskis.
La fina respondo al tiu cxi demando estas denove la cxefa, granda
mistero,
kiun ni nomas Dio.
Dio
manifestigxas en mia pacienco. Iam estas tio verdire
malesperiga.
Ofte ni estas cxe fino de niaj fortoj. Kaj poste okazas, ke ni denove
rekolektas
la fortojn, ke ni ne rezignacias, ke de ie elinterne venas trankvilo,
ke
ni ne restas kusxi batmortigitaj, ke ni iamaniere kun nova espero
levigxas,
ke ni ne diras "ne", sed "jes", en gxi estas Dio.
Dio
manifestigxas en mia amo. Tiam, kiam en la homo auxdigxas
gxoja
sopiro rilate al edzo, edzino, al infanoj, kiam li volas por ili vivi.
Kiam li sukcesas vivi sen eraroj kaj malperfektajxoj kaj simple amas
kaj
ne demandas, kion el tio li havas. Tie cxi elfontas io el la interno
mem,
io tre profunda kaj dauxra. En tiu cxi amo estas Dio.Ankoraux
alimaniere
Dio manifestigxas en nia amo. Iufoje la homo klare sentas, ke liaj
edzo,
edzino kaj la infanoj estas mirinda donaco. Tiu cxi konscio lin
kaptas, gxi estas kara por li, gxi pridonacas lin per profunda
plenigxo,
gxi lin edifas, felicxigas. Sed se ni ricevas iun donacon, estas
enigita
en tio samtempe la donacanto. Sen donacanto la donaco ne estus donaco,
sed objekto.
Kiel
ni perceptas Dion? Kiu tiel demandas pri Dio kaj lin sercxas,
al tiu tiaj travivajxoj helpados sinsekve al konstante pli granda kaj
pli
profunda ekkono de Dio. Tiu ekkono ne bazigxos en rapida eldiro de ecoj
arangxitaj per racio, sed en manieroj de renkontoj, kiuj tusxos nian la
plej profundan internon.
Se ni trairos la menciitajn
rimarkojn,
kiuj parolis pri tio, kie kaj kiel Dio manifestigxas en nia vivo, ni
povas
diri:
Dio
manifestigxas kiel origino kaj fonto de mia ekzistado, kiel
origina fundamento, en kiu mi konsistas, kiu donas konsenton al mia
ekzistado
kaj gxin volas.
(Spiritan
vorton el libro "Kiel hodiaux paroli en familio pri Dio" de Klemens
Tillman
diponigis por Dio Benu geedzoj Nosek el Prago).
sacerdoto, profesoro, verkisto, poeto kaj eminenta esperantisto
Li surprenis sur la
sxultrojn krucon
de Kristo kaj gxin li portis pacience dum la tuta vivo. Estis tio
sencxesa
translogxigxado kaj sxangxado de agadlokoj pro ordonoj de sxtataj
distriktaj
(kontraux)ekleziaj administrantoj. Li komencis kiel kapelano en Jicin.
Poste unu jaron li estis administratoro en parohxo Nova Ves nad
Popelkou.
Unu jaron li estis kapelano en Kutna Hora kaj fine dum ses jaroj li
estis
profesoro en gimnazio kaj porinstruista instituto ankaux en Kutna Hora.
Tie li instruis religion, historion kaj latinan lingvon. Unu jaron li
instruis
en gimnazio en Dvur Kralove, unu jaron en gimnazio en Jicin kaj tri
jarojn
en gimnazio en Nachod.
En la jaro 1950, post
komenco de
rigora politika tendenco de komunista ideologio kaj eduko de la homo en
moderna kaj lauxdire scienca ekkono de la vivo kaj mondo, estis al li
malpermesita
pedagogia agado kaj permesita nur la agado en animzorgado.
Kvin jarojn li estis
animzorganto
en naska Pribyslav, kvar monatojn en Velis, kvar jarojn en Chleny, kvar
jarojn en Letohrad kaj naux jarojn en Kratonohy apud Hradec Kralove.
Tie
antaux 30 jaroj, dimancxe la 21-an de novembro 1971, en la festotago de
Kristo la Regxo, dum vestado de ornato antaux la Sankta Meso, lin
invitis
Sinjoro, por ke li surmetu ornaton la plej brilantan kaj akceptu
denaron
por sia laboro.
Jam kiel 9-jara knabo kun
granda
talento, li ellernis internacian lingvon Esperanto. En la 13-a jaragxo
li komencis verki Grandan Esperanta-Cxehxan Vortaron, cxar en Cxehxio
nenio
tia gxis nun estis eldonita. Post tri jaroj li finis gxian kompiladon
kaj
malgraux tio, ke gxis gxia eldono ankoraux forpasis du jaroj, li igxis
la plej juna vortaristo en la mondo. Liaj Esperanta-Cxehxa kaj
Cxehxa-Esperanta
Vortaroj estis trifoje eldonitaj kaj dufoje estis eldonitaj la cxehxaj
popolaj kantoj, tradukitaj de li en Esperanton. Dum liaj studjaroj en
gimnazio
en Prago, la internacia asocio de esperantistoj proklamis konkurson de
la plej bela poemo pri la Virgulino Maria en Esperanto. La unua premio
en la konkurso estis intence nur simbola, sed belega: bukedo da blankaj
rozoj, kiun devus la venkinto meti al piedoj de statuo de la Virgulino
Maria en Lurdo. Ceteraj premioj estis objektecaj. La unuan premion por
la plej bela poemo gajnis juna cxehxa studento de Praga gimnazio -
Johano
Filip. Malgraux tio, ke li mem ne vizitis Lurdon, cxar la lernejo lin
ne
liberigis, lian bukedon de blankaj rozoj al la piedoj de la Virgulino
Maria
en Lurdo metis du reprezentantoj de klubo de katolikaj esperantistoj,
lia
nomo ne estis neita kaj tiel la nomon de cxehxa esperantisto Johano
Filip
baldaux konis tuta esperantista mondo.
En la jaro 1968 lin en
Kratonohy
vizitis svisa esperantistino kaj tradukistino Madlen Welsh, por ke sxi
persone interkonatigxu kun eminenta esperantisto, auxtoro de grandaj
vortaroj
kaj de multaj esperantlingvaj libroj. Tiutempe en Svislando estis
eldonitaj
kaj surscenigitaj liaj teatrajxoj: La Turo Inter Nuboj kaj Fino de la
Mondo.
Por junaj katolikaj esperantistoj li tradukis en la jaro 1970 multajn
ritmajn
religiajn kantojn, kiujn oni kantadis en la tendaroj en Herbortice.
Lian tombon en Pribyslav
ornamas
statuo de la Virgulino Maria - la persona donaco de belgaj
esperantistoj.
En Belgio al tiu statuo de la Virgulino Maria oni diras: Sankta
Virgulino
de la Malricxuloj.
Pli poste li mem vizitis
multajn
landojn, kie liaj prelegoj en Esperanto pri Cxehxio vekis grandan
atenton
cxe la auxskultantaro. Por prelegoj en Belgio, Nederlando kaj Britio li
ecx ricevis specialan dankon flanke de cxehxaj sxtataj oficejoj.
Krom Esperanto li praktike
regis
kelkajn fremdajn lingvojn, en kiujn li tradukis siajn poemojn,
rakontojn
kaj teatrajxojn. Krome el multaj aliaj lingvoj li konis fundamentojn
por
siaj studceloj.
Li postlasis al ni verkon de
vasta
grandeco. Tuta lia vivo, plenigita de laboro kaj oferoj pro proksimuloj
kaj malgraux tio plena de suferoj, abnegacioj, maldankemoj kaj
seniluziigxoj,
estis trabrilita per konstanta rememoro pri sia infanagxo kaj pureco de
la simpla infana koro konservigxis cxe li dum la tuta vivo. Kiel
grandan
sopiron pri la sacerdoteco en li kulturis mem la Plejalta Pasxtisto
pere
de liaj gepatroj kaj favora medio de lia infaneco. Tion al ni devualas
lia rakonto el la libro Post Majesta Celo.
En sia vivo havis Johano
Filip
du grandajn helpantojn, du brilajn lumturojn, kiuj al li per siaj
lumradioj
lumigis tutan lian vivon. En ilia lumo li forgesadis dornojn de la
suferoj
kaj vidis la florojn de la beno, kiujn al la kredanta homo la suferado
alportas.
La unua lumturo kaj lumo en
lia
vivo estis lia patrino, kiun li dum la tuta vivo amis per granda, pura
amo de la infana koro. Neniu ofero, neniu sufero kaj abnegacio estis
por
li suficxe granda, por per ili pruvi esprimi al la patrino sian amon
kaj
dankemon por vivo, por la sacerdotigxo kaj por tio, ke gxuste sxi
eklumigis
en lia koro la duan lumturon kaj tiu estis amo kaj honoro al Dipatrino,
al Virgulino Maria. Al Sxi li rifugxadis en la momentoj la plej
malfacilaj.
Al Sxi li konfidadis siajn sukcesojn kaj etajn floretojn de la gxojo.
Sub
sxian protekton li donadis cxiun sian agadon, al Sxi li konsekris tutan
sian vivon. Al Sxi li solene konsekris tutajn urbojn: Kutna Hora,
Caslav,
Cervene Janovice. Al sxia honoro kaj gloro li lasis orumi sxian statuon
super la cxefpordo de la pregxejo en lia naskigxurbo Pribyslav, dum lia
animzorga agado en tiu parohxo. Li havis ne nur grandan kredon, sed
ankaux
propran sperton, ke la Dipatrino estas vere granda Helpantino de la
kristanoj.
Tial li al ni montras al Sxi la vojon per la tuta sia vivo kaj verko.
En cxio li strebis pacience
sekvi
sian Pasxtiston - Jesuon Kriston. Ankaux li surprenis pacience sian
krucon
kaj gxoje gxin portis. Kaj bona pasxtisto strebis al kruco de Kristo
alkonduki
cxiujn al li konfiditajn sxafetojn.
Malgraux tio, ke lia vivo
estis
tiel fekunda, lia aktivado kaj verkaro tiel ampleksa, malgraux tio, ke
li estis tre populara kunulo kaj predikanto, li restis humila servanto
de Dio kaj servanto de tiuj lastaj.
Nia frato - esperantisto Jan
Filip
ricevis de Sinjoro grandan talenton, kun kiu li bone mastrumis. Tial
certe
ankaux lia rekompenco estas granda. Li sukcesis sonigi la homajn korojn
ecx animojn per beleco de la parolata kaj skribita vorto - per verko
kaj
modelo de sia vivo, kiujn li postlasis al ni. Certe li jam nun gxojas
pro
rekompenco de la Sinjoro, kiel bona laboristo sur Dia vitejo.
Nia rekompenco kaj rememoro
je
Diaj servantoj Jan Filip kaj lia frato Karel, ambaux sacerdotoj kaj
esperantistoj,
(Karel Filip foriris por sia rekompenco januare de la nuna jaro 2001)
estu
bukedo da sinceraj pregxoj por iliaj animoj. Ili ambaux, kiel bonaj
pasxtistoj,
certe propetos por ni, kiam cxi tie surtere jam neniu nin rememoros.
Laux
V. Janacxek kompilis M. Sxvacxek
En gxardeno de la
koro
multan planton homoj miras,
sed benata tiu floro,
kiun Di´ por Si
desxiras.
Sur herbej´
sub suna rido
multajn sxafojn oni vidas,
sed benata la sxafido,
kiun Di´ Pasxtisto
gvidas.
Inter brancxoj de la
pino
multaj kantaj birdoj estas,
sed benata kolombino,
kiu en Kor´ Dia nestas.
Multa voj´ sur
terdeklivo
sxajnas kiel cxarma strio,
sed benata estas vivo
dedicxita nur al Dio!
Sac.
Jan Filip, Nachod, 6.9.1955
Sur luno staras Vi,
per steloj cxirkauxata
plej bela kreitajx' laux Dia
ideal',
en malbenita mondo sola Vi
beata,
plej cxasta Virgulin' en
peka larma
val'.
Ho Virgulin', mi amas Vin!
Espero de l' homar'
laux sankta
dir' profeta
Vi venis sen makul', mirinda
en
humil',
l' angxel' salutas Vin en
domo
Nazareta,
eterna Dia Vort' farigxas
Via Fil'.
Ho Di-Patrin', mi amas Vin!
De l' paradiza arb'
gxis niaj regionoj,
minacas per venen' infera la
serpent',
farigxis gxia pred' jam
miloj,
milionoj,
sed Vi frakasas gxin en nom'
de
l' homa gent'.
Ho Venkantin', mi amas Vin!
Tra Via kor', benata
inter la virinoj,
sub kruco de l' Savant'
penetris
akra glav',
sed sepdolora Vi obea al
destinoj,
fidele kunsuferas nur pro
nia sav'.
Dolor-Patrin', mi amas Vin!
Pro Via sindonem' la
Regxo de la
regxoj
cxielen Vin irigis kun la
korp',
anim',
por Vi ne plu validas pri la
morto
legxoj,
Kron' de la Univers' al Vi
kaj
la estim'.
Ho Mond-Regxin', mi amas Vin!
Cxielen sopirante
pasxas ni sur
tero,
sed inter sanktular'
kunestas nia
kor',
admiras cxiuj Vin en
superstela
sfero,
sin klinas antaux Vi ecx la
angxela
hxor'.
Angxel-Regxin', mi amas Vin!
Nin premas kulpa
sxargx', mizerajn
malricxulojn,
Vi tamen ne rifuzas nin en
arda
pet',
afabla via man' forvisxas la
makulojn,
la Patron pregxas Vi pro
homa infanet'.
Propetantin', mi amas Vin!
Sed cxiu vort'
malforta, estas mi
senpova,
prikanti Vin ecx ne kapablas
lingvoj
mil
kaj nesuficxa restas nomo
cxiam
nova,
do mi nur flustras laux
instig'
de Via Fil':
Mia Patrin', mi amas Vin!
En
malsanulejo de Nachod 3.9.1955.
Tiu sciigo tikis
Georgon.
"Cxu jam?", li diris al si
gxoje
enmense, sed tuj li skuigxis. Sed, se li auxskultos la teruran vorton:
"Ne!"?
Li rememoris la konvinkigajn
vortojn
de la reverinda sinjoro, kiu al li tiam, kiam Georgo alportis
petpostulon
por akiro de subteno por studado, transskribitan laux modelo de pastro:
"Ne timu, Geocxjo, kun helpo de Dio cxio bone sukcesos. Nur multe
pregxu
kaj petu la Sinjoron Dion pri la helpo."
Kaj Georgo pregxis. Matene
kaj
vespere flugis al cxielo vortoj de liaj ardaj petoj. Kun ili kunigxis
en
gxoja harmonio la pregxoj de liaj gepatroj kaj fratineto. Ankaux
dumtage
li ofte vizitis pregxejeton kaj antaux tabernaklo li plenfide metis
siajn
sopirojn kaj petojn en la manojn de Dio.
Hodiaux do eble venis la
decido.
Georgo post finitaj
lernhoroj kuris,
ne, pli gxuste flugis hejmen kaj vokis tute spirlaca tuj el la
antauxcxambro:
"Panjo, pacxjo, Jocxjo
Kovar, mi
devas, eble gxi jam estas cxi tie, posttagmeze, al parohxejo."
"No, posttagmezo cxi tie
ankoraux
ne estas," ekridetis la patro, "nur estas la dekunua horo, sed vi tion
eble cxion bele intermiksis pro nura gxojego, cxu?"
La knabo rugxigxis, enspiris
kaj
nur post momento klarigis, kion li antauxe malkontinue aludis.
"La reverinda sinjoro
sciigis pere
de Jocxjo Kovar, ke mi posttagmeze vizitu la parohxejon."
Sian konjekton, ke eble jam
alvenis
plenumo de lia petpostulo, li pli volonte ecx ne elparolis. Subite li
ekpensis,
ke eble la reverinda sinjoro lin ankaux vokas por io alia, kaj poste
sekvus
seniluziigxo.
Sed cxiuj tuj ekkomprenis,
pri
kio temas, kaj iliaj demandrigardoj diris al si reciproke: "Kiel gxi
finigxis?"
"Posttagmeze surmetu la
festan
veston, jam nun purigu viajn sxuojn kaj je la tria horo iru al
parohxejo,
tiutempe la reverinda sinjoro estadas hejme," decidis panjo kaj la
afero
estis dume finita.
Duonhoron antaux la tria
horo jam
estis Georgo tute belaspekta kaj preparita ekiri al parohxejo.
"Geocxjo, mi sxatus iri kun
vi,
cxu mi povas?", malkuragxe auxdigxis Hanjo, vidante frateton en festaj
vestoj. "Sciu, mi atendos apud la parohxejo, dume mi vizitos pregxejon,
ol vi revenos, kaj mi tie pregxos, por la sukcesa rezulto."
"Nur iru, Hanjo," li diris
kun
dankema ekrideto.
Ankoraux estis ecx ne
kvaronhoro
antaux la tria, kiam infanoj de Horak eliris tra la pordo en la
straton.
Manenmane ili iris surplace al la pregxejo.
"Mi do iros la pregxejon,
Geocxjo,"
diris Hanjo, sed Georgo ne ellasis sxian manon.
"Ni tien iros ambaux,
ankoraux
ne estas la tria," respondis li al fratineto kaj jam ili estis en
pordego
sub la pregxejturo.
Estis vendredo kaj
sonorigisto
Borovsky, kiu havis unu brakon paralizitan, jxus eniris la sonorilturon.
"Nur ke la pregxejo ne estu
fermita,"
ektimis Georgo.
Kaj ne estis. Per cxefa
pordo ili
eniris en sanktan silenton de majesta pregxeja spaco. Georgo trempis la
fingrojn en sanktigita akvo kaj tusxis per ili etajn fingretojn de
Hanjo,
cxar la knabineto devus sin starigi sur piedpintojn kaj strecxe levi la
manon, por atingi sanktakvujon. Ambaux sin krucsignis, genuigxis kaj
pregxis
trifoje "Lauxdata kaj salutata estu la Plejsankta Sakramento," kaj
foriris
genuigxi gxis la krado, por ke ili estu lauxeble plej proksime al la
tabernaklo.
La turhorlogxo jxus batis la
trian
horon, kiam Georgo ekstaris. Hanjo dume restos ankoraux cxi tie kaj li
poste revenos al sxi.
Sur la turo ekbalancis
sonorilo.
Al Georgo batis en la brusto la koreto kiel svingilo de la sonorilo,
per
kiu li tiel volonte sonoradis. Sed tamen almenaux unu "Saluton Maria"
li
pregxis por la animoj en la purgatorio, ol li venis al la parohxejo.
Sed
nune tiu pregxo estis tre distrigxema.
En parohxeja antauxcxambro
li frapis
la pordon, super kiu estis per gotika skribo skribite: "Parohxa
oficejo".
"Bonvolu eniri," auxdigxis
de interne
la afabla vocxo kaj post kelkaj momentoj staris la dekunujara knabo
vidalvide
al blankhara pastro.
"Lauxdata estu Jesuo
Kristo," salutis
Georgo, transdoninte la cxapon el dekstra mano al maldekstra kaj ree al
la dekstra.
Bona pastro enrigardis la
brunajn
okulojn de la knabo, el kiuj radiis sopirega espero ekkoni, kia sciigo
lin atendas, cxu li auxdos belegan, la plej belan el la vortoj "jes"
aux
malvarman, la plej malvarman "ne"?
"Jen ni ricevis respondon el
Hradec
Kralove, Geocxjo," diris pastro malrapide, "prenu gxin hejmen kaj
montru
al viaj gesinjoroj gepatroj. Oni donis al vi rabaton, sed restas por
cxiu
monato pago de ducent kronoj."
Kun Geocxjo turnigxis la
planko.
Li pensis, ke la tablo ankaux segxoj kaj cxio rondmovigxas cxirkaux li,
sed post momento li ekkonis, ke nur al li klinigxis la kapo kaj la
okuloj
larmplenigxis.
Fino... Adiauxu kun studado!
Kun
belaj esperoj! Adiaux revoj de la infaneco! Ducent kronojn monate! Tiom
ofte perlaboras la patro ecx ne dum du monatoj!
Georgo ne vidis pro la
larmoj.
Li ecx ne vidis, ke la pastro venis gxis al li, gxis li eksentis liajn
manplatojn sur siaj vangoj, malsekaj kaj varmegaj.
"Ne timu, Geocxjo, sed gxi
tamen
eb-los. Petu la Sinjoron Dion pri la helpo kaj vi vidos, kiel cxio bone
finigxos. Nun prenu cxi tiun dokumenton kaj montru gxin hejme. Kaj ne
forgesu
saluti kaj diri al via patro, ke li venu cxi tien. Adiaux!"
Georgo en la maldekstra mano
premis
la cxapon kaj per dika fingro li altenis donitan dokumenton, per la
dekstra
mano li prenis la manon de la pastro kaj malseketigis gxin per varma
larmo
kaj per kiso de tremantaj lipoj.
"Adiaux!", li respondis kiel
en
la songxo, eliris el la pordo kaj kuris, kvazaux iu lin pelus. Sed meze
de parohxeja korto li haltis. Kial rapidi? Hanjo ekploros kiel li, kiam
sxi tion auxdos. Ducent kronojn. Tiuj tri vortoj estas la muroj de
profunda
abismo, en gxi porcxiame estos entombigitaj belaj revoj kaj esperoj de
la juna animo.
Li ekmemoris, kion antaux
kelkaj
tagoj diris la patro: "Se eventuale temus pri kvindek kronoj monate,
eble,
kun helpo de Dio ni tion iamaniere eltenus. Kaj al tio ankoraux librojn
kaj vestajxojn."
Sed ducent! Reverinda
sinjoro ja
konsolis, sed tion li eble nur tiel konsolas, por ke tio ne tro doloru.
Sed Georgo sentis en la animo, ke porcxiame estas jam la fino al liaj
elrevitaj
sopiroj.
La pordo de parohxeja korto
malfermigxis
kaj en gxi aperis blondhara kapeto de Hanjo. "Geocxjo, ni iru rapide
hejmen,
estis cxi tie iu sinjoro kaj nun li iris al nia hejmo!"
Georgo miris, ke Hanjo povas
interesigxi
pri nekonata homo, se temas pri tiel grava lia afero. Kaj ecx sxi ne
demandas
pri la rezulto de lia petpostulo.
"Sciu, Geocxjo, mi pregxis
en la
pregxejo antaux la tabernaklo kaj venis tien iu sinjoro kaj tuj li min
rekonis, tiu, al kiu ni iam donis bukedeton da galantoj, kaj mi al li
rakontis,
ke vi donis petpostulon kaj ke vi deziras studi por sacerdotigxi." La
knabineto
parolis, gxis sxi tute igxis spirlaca - kaj nur nun sxi ekatentis, ke
el
la okuloj de Geocxjo elfluas sur la vangojn la larmoj.
"Hanjo, gxi eble jam ne
realigxos."
Kaj Georgo lasis la larmojn libere flui senatente, ke ili jam estas sur
la placo.
"Kial?", demandis nur nun
Hanjo
surprize - ja sxajnis al sxi - ecx sxi ne sciis, kiel sxi akiris firman
certecon, ke cxio jam estas ordigita kaj ke sxia frateto farigxos
sacerdoto,
kiel li tion sopiris ekde sia la plej frua infanagxo.
"Sciu, Hanjo, ni devas pagi
ducent
kronojn monate, pli grandan rabaton oni jam ne povas al ni promesi en
tiu
instituto, kiun mi intencis eniri."
Hanjo malgajigxis. Kiel sxi
nur
povis tion nun tiel forgesi? Sed ne, Hanjo havis en profundeco de la
animo
fajreton, etan, sed brilantan fajreton de firma espero, ke cxi cxio
sxangxigxos.
Ah, sxi jam scias. En la pregxejo, kiam sxi pregxis cxe la cxefa altaro
antaux la tabernaklo, sxi forgesis, ke ekzistas ankoraux aliaj
obstakloj,
kaj sxi ekhavis tutan certecon, ke Georgo studos. Kaj iufoje li staros
cxe tiu altaro, kie gxuste antaux unu jaro sxi akceptis la unuan
sanktan
komunion, kiel reverinda sinjoro.
"Sed tiu sinjoro, Geocxjo,
sciu,
eble li al vi volas ankaux ion pri tio diri, li estis tiel afabla kaj
ridetis
je mi." Sxi provis enversxi esperon en la fratan koron.
Hejme atendis infanojn
seniluziigxo.
Estis tie antaux momento
sinjoro
konsiliano Mrstina el Prago, jes, li menciis kelkajn vortojn pri la
infanoj,
demandis la gepatrojn, kion ili planas pri knabo kaj tuj li foriris. Li
haltis por momento en Pribyslav, veturanta ien perauxtomobile.
"Pacxjo, la reverinda
sinjoro sciigas
al vi, ke vi venu al li, kaj mi al vi kaj al panjo transdonas lian
saluton,"
diris Georgo apatie, kiam al ili la patrino findiris pri vizito de
sinjoro
konsiliano.
"Sinjoro konsiliano diris,
ke li
ankoraux haltos en la parohxejo," aldonis patro, "mi do tien ankoraux
ne
iru, nur eble morgaux."
Sed la patro tamen iris
ankoraux
tiu
Ducent kronojn monate, kiel
estis
skribite en dokumento, kiun Georgo alportis, estis tro, tro multe por
malricxa
montara teksisto. Kaj tamen li sentis bedauxron pro la knabo, kiu tiel
sopiris pri la majesta celo.
Georgo dume malvestis la
festajn
vestojn kaj iris kun Hanjo alporti lignon en la cxambron por vespero
kaj
mateno.
La patrino rigardis ambaux.
Sxi
vidis, kiel el lignotenejo ili apenaux sukcesas porti pezan korbon,
plenan
de sxtipetoj. Kiel tiuj infanoj strebas en cxio helpi! Kion por tio
aliaj,
ricxaj homoj donus, se ili havus tiel bonajn infanojn! Ankaux al sxi
ili
foje kauxzis zorgon kaj doloron, sed neniam tio estis malboneco, sed
nur
infana senpripenseco, kiu ilin gvidis al io, kio kauxzis al gepatroj
malfacilan
momenton. Sed tion patrino tuj pardonis. Kiel volonte sxi plenumus al
ili
iliajn dezirojn.
La infanoj en la cxambro
staplometis
la sxtipetojn en la nicxon cxe la forno. La patrino vidis de la tablo,
kie sxi flikis tolajxon, malgajan vizagxon de Georgo kaj deprimitan
rigardon
de Hanjo. Sxi volonte forjxetus la tolajxon, cxirkauxbrakus ambaux
infanojn
kaj plorus kun ili, sxi ekrigardis instinkte al la kruco sur la muro
kaj
klinis la kapon en silenta sindonigxo. Sed la larmo tamen aperis en
sxia
okulo.
Hodiaux unuan fojon sentis
Georgo
en la infana animo, kiel malricxeco doloras.
Apenaux li komencis elkreski
el
infanagxo en knaban agxon, ne celkonscie, sed emfaze engravuris sin en
lian animon la sopiro farigxi sacerdoto.
Ankoraux antaux ol li
komencis
vizitadi lernejon, li kun respekto rigardis ecx la "malgrandajn
pastrojn",
kiel li nomis mesknabojn. Kaj jen ankoraux pli multe kreskis en lia
animo
la sopiro esti ne nur "malgranda pastro" - mesknabo, sed sacerdoto,
kiel
reverinda sinjoro Remes kaj pastra mosxto Rajsky. La ekzemplo de piaj
gepatroj
firmigis en lia animo sopiron pri bono kaj virto kaj reziston kontraux
la malbono kaj peko. En varmiga varmo de la familia amo kaj altvaloraj
vortoj de bona, ekzemplodona sacerdoto disvolvigxis floro de sacerdota
vokiteco cxiam pli bele.
Kaj foje en decembro, tiam
en la
tria klaso de baza lernejo, Georgo grave malsanigxis. Li vizitis tiam
Jocxjon
Kovar, kiu malsanis je skarlatino. Post veno hejmen li sentis sin
malbone.
Venis sinjoro doktoro Prosek kaj konstatis skarlatinon.
Sed ne nur tion. Forpasis
apenaux
dekkvar tagoj kaj Georgo malsanigxis je forta inflamo de renoj. La
ceteraj
malsanaj infanoj je skarlatino jam antauxlonge resanigxis, nur Gerogo
sin
sentis cxiam pli malbone. Sinjoro doktoro, tiel sperta kaj malsanojn
konanta,
grave skuis la kapon.
"Estu preparitaj je la plej
malbona
momento," diris li al deprimitaj gepatroj Horak.
Estis malgaje en malgranda
dometo
de teksisto. Teksilo silentis, cxar Horak ne volis la febrantan infanon
eksciti per batado de navedo.
Venis Kristnasko, la
festotagoj
de la amo kaj gxojo. En familio de Horak estis malgaje kaj dolore.
"Kion
vi nunjare dezirus de Jesueto?", demandis patrino kaj deturnis la
vizagxon,
cxar la larmoj elpusxigxis el sxiaj okuloj. Eble tio estas la lasta
Kristnasko
de Geocxjo, ekpensis sxi en angoro kaj doloro.
La knabo ekrigardis la
patrinon.
"Sciu, panjo, Jesueto
donadis cxiam
al mi, nunjare mi povus doni al li."
"Infano, kion vi volus doni
al
Jesueto?" diris surprizita patrino kaj dum tio sxi penis deteni la
ploron.
"Mi tion skribos al Li,"
respondis
Georgo. Kaj li skribis sur slipeton:
"Kara Jesueto. Vi jam donis
al
mi tiom multe, mi petas Vin, prenu nunjare Vi de mi. Se mi resanigxos,
prenu min al la altaro kaj sacerdotigu min. Se mi ne resanigxos, prenu
min al Vi. Sed panjon kaj pacxjon kaj Hanjon gxojigu, por ke ili ne plu
ploru kiel nun. Via Georgo."
Kaj Georgo tiam resanigxis.
Tion speciale nune Georgo
rememoris.
Kaj li ne sukcesis al si respondi, kiel li povos plenumi sian promeson
kaj doni tiun donacon al Sinjoro Jesuo.
Malricxeco. Ili estas
malricxaj,
li ne povos studi, li ne povos farigxi sacerdoto.
Kaj se la Sinjoro Dio lin
vokas?
La reverinda sinjoro al ili en la lernejo diris, ke al pastreco vokas
la
homojn Dio mem. Kaj tial Georgo komencis iome trankviligxi.
Se min Sinjoro Dio vokas,
certe
Li al mi helpos," diris li al si.
Tiumomente venis patro. Li
eniris
en la cxambron tute spirlaca. Kaj tuj li alparolis Georgon kun la
rideto:
"Do, studento, vi veturos al
Hradec
por akcepta ekzameno. Se vi en gxi sukcesos, oni vin akceptos en
Cxefepiskopan
Gimnazion en Prago."
Georgo estis kvazaux en
vizio.
"Pacxjo, cxu mi?"
"Nu, mi ja ne studos," ridis
la
patro.
"Sed, pacxjo, kiel tio
finigxis,
ke vi tiel gxojas," demandis la patrino, estante vere scivolema,
kiamaniere
okazis tia sxangxo.
"Mi estis en parohxejo kaj
jxus
antaux mi tie estis sinjoro konsiliano Mrstina. La reverinda sinjoro
min
akceptis tre afable kaj gxoje, li anoncis: "Do estas jam zorgite pri
Georgo."
"Reverinda sinjoro, sed
tamen ducent
estas ducent, tiom mi ne povos pagi." "Vi ne pagos, ne pagos, sinjoro
Horak.
Estis cxi tie iu sinjoro, kiu ne volas esti nomita (certe li estis tiu
sinjoro konsiliano) kaj li sin devligis donadi al Georgo subtenon kiel
stipendion. Ceteron aldonos mi."
Mi arde dankis al reverinda
sinjoro
por lia altvalora komplezo kaj afablo. Kaj li diris: "Do la dudekokan
de
junio okazos la akcepta ekzameno en Hradec Kralove. Georgo tie bone
sukcesu
kaj kauxzu gxojon al ni kaj honoron al Sinjoro Dio!"
Tiuvespere en familio de
Horak
oni speciale pregxis ankoraux por reverinda sinjoro kaj ankaux por alia
anonima bonfaranto.
Kaj nobla celo de Georgo
subite
alproksimigxis kiel stelo sur la horizonto.
Georgo revenis kun la patro
de
akcepta ekzameno. Li sukcesis bonege, li estis la plej bona el cxiuj.
Sed
multe da timo li travivis. La pregxo "Venu, Sankta Spirito" kvazaux
mirakle
al li enversxis la forton. Kaj tiel en Hradec Kralove, kie en Borromeo
faris la ekzamenon knaboj el gxia diocezo, estis akceptita Georgo Horak
en Cxefepiskopan Gimnazion en Prago.
La patrino kun Hanjo atendis
surstrate.
Hanjo estis jam malgaja pro Georgo. Subite sxi konsciigxis, ke post
nelonge
Georgo forveturos al lernejo kaj sxi restos hejme sola. Kaj preskaux
sxi
bedauxris, kial Georgo foriros studi. Sed Georgo apartenos al Jesueto
kaj
Jesueto ne lasos sxin malgxoji.
Kiam patrino kisis Geocxjon,
kiu
cxirkauxbrakis sxian kolon, sxi diris al li mallauxte:
"Sinjoro Dio benu al vi,
Geocxjo,
por ke vi atingu vian celon."
Manenmane la infanoj kuris
antauxe.
Cxe la pordego ilin bonvenigis hundo Alik. Gxi gxoje bojis kaj saltis
gxis
brustoj de la infanoj.
Sur la malhelanta blua
firmamento
jam lumis steletoj pro jubilanta felicxo de varmigita somera vespero.
Sed
al Georgo lumis en la koro stelo la plej bela - stelo de la sankta
sacerdoteco.
Studado, kiun li komencos post ferioj, estos vojo renkonte al tiu cxi
brilanta
stelo.
Bonan vojagxon al la nobla
celo!
Inter diversa
delegitaro indas
mencii 62 reprezentantojn el gento de Buksheveden, de kiu laux
historiaj
fontoj devenis Episkopo Alberto. Li en la jaro 1201 sur areo, tiutempe
logxantaj de livoj, fondis la urbon Riga. Vere, pri tio ne cxiuj
balt-germanoj
kaj latvoj estas konvinkitaj.
Dum Hansa-tagoj la statuon
de Episkopo
Alberto oni denove starigis cxe suda muro de la Katedralo. Menciinde
estas,
ke tiun ideon realigis estro de Balt-germana Societo s-ro Hainc Adolfo
Trojo. Li informis jxurnalistojn, ke renovigo de la statuo postulas
kolekti
sumon de sepdek mil germanaj markoj. Por gxin starigi sur definitan
lokon,
la sumon de tri mil Ls (latva monunuo) donacis Riga urba estraro. Sed
la
cxefa celo de tiu cxi artikolo estas alia. Ni deziras konatigi vin kun
la unua sanktulo el Latvio, kun Apostolo Sankta Meinardo, kiu, kiel la
unua persono komencis misiistan laboron, enkondukante en nuna teritorio
de Latvio kaj Estonio kristanismon.
Kun ortodoksa brancxo de
kristanismo
la tiamajn logxantojn de etsxtatoj malsupre laux rivero Dauxgava kaj
lauxvoje
de Pskovo al Livlando konatigis komercistoj jam pli frue, sed tieaj
logxantoj,
kvankam la komercistoj pagis al ili impostojn, ilian religion ne
akceptis.
La komencon de tiea
evangelizado
la historio kunligas kun nomo Meinardo kaj kun cxebalta regiono, nomita
- Livonio. Meinardo, alveninte kune kun komercistoj, en la jaroj
1186-1188
fondis eklezian komunumon en Iksxkile, kie sur la sama loko de nuna
Rigo
logxis livoj (en regiono Livonio). Dum evangelizado formigxis sep
preskaux
sxtataj strukturoj en Estonio kaj kvar latvaj gentoj en nuna Latvio. La
evangelizada procedo finigxis jam en la 15-a jarcento. Komence de la
16-a
jc. la cxefepiskopo de Riga, skribinte pri antikva Livonio, kie la
Papon
oni respektis kiel la plej superan eklezian estron, partigis teritorion
je du partoj. La nordan parton li nomis Estonio kaj la sudan Latvio. La
cxefa evangeliza sidejo de pastro (posta episkopo) Meinardo estis
Iksxkile
(28 km distance de Riga). Hodiaux tie logxas pli ol du mil logxantoj.
Same
kiel Riga, gxi situas sur dekstra bordo de rivero Dauxgava. Pri tiu
historia
tempo hodiaux nur atestas ruinoj de katedralo, kiun Meinardo dedicxis
al
Sankta Virgulino Maria kaj kiun liainiciate konstruis masonistoj el
insulo
Gotlando (Svedio). Apud katedralo situis ne tro granda kastelo, de kiu
hodiaux ankaux restis nur ruinoj, sed gxi estis unu el la unuaj
masonitaj
konstruajxoj en Baltiaj landoj. Simile, kiel en la Sankta Skribo estas
neniu informo pri genealogio de pastro Melkicedek, same estas pri
livonia
episkopo Meinardo, kvankam versxajne Estonion li vizitis neniam. En
kronikaj
fontoj ni trovas, ke komencante agadon en Iksxkile, Meinardo jam tiam
estis
etgriza kaj proksimume 50 jaragxa viro. Kaj tial, ke misian agadon li
komencis
mallonge antaux sia episkopigxo en la jaro 1186. Laux tio oni kalkulas,
ke nia apostolo kaj episkopo naskigxis en la jaro 1130.
Alveninte kune kun
komercistoj
fine de sepdekaj aux komence de okdekaj jaroj de la 12-a jc., li devis
sercxi normalajn rilatojn kun loka logxantaro, ellerni ilian lingvon
ktp.
Malgraux tio, ke partoj de tiu cxi malgranda sxtato pagis impostojn al
Polocka (rusa) regxo Vladimiro, mankas precizaj notoj, en kiu jaro li
turnis
sin al Polocka regxo, por ricevi permeson komenci evangelizan agadon.
Kaj
vere, li ne nur ricevis permeson, sed ankaux donacojn de Vladimiro. Iuj
historiistoj asertas, ke tio okazis post permeso de Polocka grekrita
episkopo.
Tiel ekkuragxigita Meinardo
tuj
komencis konstrui pregxejon, komence versxajne lignan kaj poste
masonitan.
Li aktive predikis kaj rapide rikoltis sukcesojn. Dum iu atako flanke
de
litovoj, Meinardo kune kun livoj kasxis sin en arbaro. Post fino de tiu
dangxera okazo li promesis al livoj masoni kastelon, se ili agnoskos
kristanismon,
cxar "kasteloj" de livoj tiutempe estis lignaj. Certe, livoj konsentis,
kaj Meinardo konstruis ecx du kastelojn: en Iksxkile kaj en Salaspils
(tiutempe
Kirhholm). En la jaro 1186, entuziasmigita de sukcesoj, li vizitis
Bremenon,
kie Cxefepiskopo Hartvigo la II-a lin igis episkopo de Iksxkile. Tiun
fakton
konfirmis en la jaro 1188 Papo Klemento la III-a, kiu proklamis, ke la
nova diocezo estas inkludita enkadre de diocezo de Bremeno. Ekzistas
ankaux
aliaj legendoj, ke Meinardo, vidinte rezultojn, vizitis Romon kaj
informis
Papon, petante sendi al Livonio episkopon, sed la Papo konstatis, ke
Meinardo
mem estas la plej konvena persono por tio. Ekzistas ankoraux aliaj
hipotezoj,
sed pli vera sxajnas la informo pri lia episkopigxo en Bremeno.
Reveninte Iksxkilen,
Meinardo arde
dauxrigis pastran laboron. Li zorgis pri plinombrigo de pastroj,
invitante
kaj sendante livajn junulojn al porpastra seminario en Zegebergo. Tial
la nomita latva kronikisto Indrikis notis, ke en Latvion li venis kune
kun la tria episkopo de Iksxkile - Alberto. Pri Meinardo la kronikisto
Indrikis skribas kun pli grandaj simpatioj ol pri episkopo Alberto. Oni
povas multon rakonti pri unuaj jaroj de evangelizado, sed tio jam estas
parto por alia artikolo.
Malgraux cxiuj sukcesoj kaj
prospera
agado, la malamon flanke de livoj elvokis postuloj neglekti kristanan
moralon
en familiaj rilatoj. Krom tio livoj dauxris en adorado ankaux de siaj
antauxaj
dioj. Al ili ne placxis, ke pligrandigxas la kvanto de misiistoj, kaj
ili
ecx timegis pro eventuala okupacio. Tial oni proponis forpeli cxiujn
misiistojn
kaj forjxeti kristanismon en Dauxgavon, por ke la torento gxin reportu
al Germanio.
Tion vidinte Meinardo, li
intencis
kune kun misiistoj reveni Germanion, sed lin detenis de tio al li
fidelaj
livoj - kristanoj, kiuj ecx timegis, ke forveturantan Meinardon oni
survoje
mortigos. Meinardo restis, sed li sendis al Romo sian pli proksiman
helpiston
Teodorikon. Tiu vojagxis vestita en pastra vestajxo, tenante enmane
ujon
kun benita akvo. Finfine li sukcese atingis Romon kaj informis Papon
pri
la ekestinta situacio. La Papo donis respondon datitan en komenco de
1193.
Post tio Meinardo ankoraux du jarojn aktive agadis, sed sentinte
alproksimigxantan
morton, kunvokis la misiajn estrojn kaj demandis ilin, cxu ili deziras
post lia morto resti sen episkopo? Cxiuj tuj respondis unuvocxe, ke ili
deziras novan episkopon kaj patron. Certe, tio ekgxojigis Meinardon,
sed
baldaux alvenis la lasta lia tago, kiu versxajne okazis la 14-an de
auxgusto
1196. Lia agado diferencis de agado de la tria episkopo Alberto, kiu
dauxrigis
evangelizadon sange militante.
Estas facile konstati la
sanktecon
de Meinardo, la Apostolo de Livonio - Latvio kaj lian heroan noblecon,
kvankam li vivis antaux 800 jaroj. Suficxas konatigxi kun kvar al li
adresitaj
leteroj - buleoj de du Papoj. Versxajne al Meinardo skribis ecx tri
Papoj
(Kle-mento la III-a, Celestino la III-a kaj Inocento la III-a), kiuj
atestas,
ke lia nobleco estis eksterordinara. Pri tio ankaux dokumentas la t.n.
Kroniko de Resonoj, kiun oni verkis proksimume 100 jarojn post lia
morto.
Estas tie skribite, ke la episkopo Meinardo, vivante laux evangelia
spirito,
kune kun frataro kulturis grenon kaj en malfekundaj jaroj li disdonis
gxin
al mizeruloj kaj malsatuloj.
La episkopon oni entombigis
en
pregxejo Iksxkile, sed en la jaro 1226 translokigis lin en katedralon
de
Riga.
Livonion oni ankaux nomis
"La tero
de Mara"; la iniciato de tio ankaux apartenas al Meinardo. Unua
masonita
pregxejo (poste gxi igxis katedralo de Iksxkile) estis dedicxita al la
Plej Sankta Virgulino Maria. La tria episkopo de Livonio Alberto tiun
cxi
dedicxon ecx plifortigis, konsekrinte la katedralon al Cxielenprenita
la
Plej Sankta Virgulino. Tio tiutempe estis antauxtempa deklaro, cxar la
dogmon pri cxielenpreno de Dipatrino oficiale proklamis la Papo Pio la
XII-a nur en la jaro 1950.
Post la morto de Meinardo
estis
kiel dua episkopo de Livonio ordinita monahxo Bertoldo. Sed livoj
akceptis
lin tre malamike. Bertoldo forlasis Livonion kaj turnis sin al Papo por
anonci krucmiliton kontraux livoj. Kruckavaliroj renkontigxis kun livoj
en ebenajxo, areo de nuna Riga. La episkopo mem gvidis batalon, sed lia
cxevalo ekscitita de alarmoj enportis lin en batalgrupigxon de livoj,
kie
lin mortigis livo Imants. Tamen kruckavaliroj venkis. Ili freneze
bruligis
konstruajxojn, dezertigis kampojn, mortigis homojn. Sekve livoj
kapitulaciis,
akceptis kristanismon kaj promesis pagi impostojn al eklezio. Tamen
tuj,
kiam kruckavaliroj revenis Germanion, livoj cxe Dauxgavo forlasis novan
kredon kaj forpelis pastrojn.
Post Bertoldo kiel posteulon
oni
proklamis altrangan pastron Alberton. Li estis sagxa, prudenta, aktiva
kaj matura viro. De komenco li plifortigis sian potencon kaj poste
dauxrigis
jam perfortan kristanismon. Li vizitis regxojn en Danlando kaj
Germanio,
petinte subtenon kaj kolektis amason da kruc-kavaliroj. En la jaro 1200
li venis al rivero Dauxgava kaj direktis al Iksxkile. Dumvoje li vidis
malamike minacantajn livojn kaj perforte ilin venkis. Sed poste li sin
montris kiel afabla kaj nobla homo, invitinte gasti la gentajn estrojn.
Ruze li enprizonigis ilin kaj kontraux ilia liberigo li postulis
anstataux
ili doni iliajn filojn, kiujn, proksimume 30, li forveturigis al
Germanio.
Li rimarkis, ke Iksxkile situas en maloportuna loko, malproksime de
maro
kaj laux rivervojo ilin cxiam minacas kaj atakas livoj. Tial li elektis
lokon proksimume 10 km de maro, kie en Dauxgavon enfluas rivereto
Ridzene.
(Historiistoj rilate al tio klarigas devenon de urba nomo Riga). Tie li
fondis la novan urbo-kastelon; starigis defendbarilojn, ordigis placon
por komercado kaj tuj komencis konstrui pregxejon, al kiu li transmetis
episkopan segxon el Iksxkile al Riga. En la novfondita urbo tuj
eklogxigxis
germanaj komercistoj kaj metiistoj. Kaj de tie ni transiru al la unuaj
alineoj de tiu cxi artikolo.
Konklude al rakonto pri
Latva Apostolo
Meinardo indas mencii, ke al rango de sanktuloj lin levis kaj titolis
Apostolo
la Papo Johano Pauxlo la II-a. La kanonizado okazis dum lia vizito en
Latvio
kaj Riga la 8-an de septembro 1993.
Por
legantoj de Dio Benu disponigis Jaseps Sxlars, LR de IKUE en Latvio
La rondforma
konstruajxo mem vere
impresas. Gxi mezuras 42 m, la alteco kune kun turo 12 metrojn. Cxefaj
uzitaj konstru-materialoj estas vitro, ligno kaj metaloj. Gxia pretigo
kostis sep milionojn da germanaj markoj, la demuntado kaj denova
restarigo
en Liepaja postulis ankora unu milionon da markoj. Cxiujn elspezojn
kovris
Unio de Germanaj Diocezoj.
Enirinte la vizitanto sentas
sin
surprizita, cxar la ejoj aspektas neordinare helaj, lumigitaj kaj
varmaj.
Tute nekutima, modesta kaj asket-aspekta estas tiu cxi pregxejo kompare
kun aliaj katolikaj aux luteranaj pregxejoj en Latvio.
Laux
gazetaraj informoj kompilis J. Sxlars
STATUON DE MARIA ONI REVENIGIS AL RIGO - La Cxefurbo de Latvio
Okaze de 800-jara jubileo de Rigo (Riga),
Germanio decidis
redoni forportitan antikvan relikvon -Madonno sur Lunarko . Tiun cxi
1,175
m altan el kverka ligno cxizitan statuon de Maria kun infano Jesuo
enmane,
el komenco de XVI-a jc. oni starigis en salono de Granda Gildio (domo
de
Rigaj komercistoj). Tie oni instalis specialan nicxon, kie la menciita
statuo estis gxis la lasta mondmilito. Dum milito oni forveturigis gxin
al Germanio, kie gxi trovigxis kelkdekjarojn en antikva Hansa urbo
Ljubek
en monahxejo de Anna. Solena reveno okazis aguste 2001.
Adoru estas
profesie presita sur eksterordinare maldika biblia papero 33-grama, ne
tro granda, ne tro peza, ne tro dika, solide bindita en helrugxa tola
kovrajxo.
Gxi estas libro kun enhavo konservanta dauxran valoron.
Adoru estas
ne nur unikajxo en la historio de Esperanto, sed ankaux la libro nepre
bezonota por cxiu partoprenonto de la 55-a Kongreso de IKUE 2002 en
Kromeriz,
Cxehxa Respubliko.
Adoru - la
libro por cxehxoj favorpreze mendebla (por 350 CZK + sendkostoj) cxe
Miloslav
Svacek, Trsicka ul. 6, CZ-75127 Pencice (retposxte: msvacek@iol.cz).
Adoru - mendebla
cxe pastro Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D-78050 VS-Villingen
(fakse: +49 (0)7721 22074). Bonvolu afable gxin baldaux mendi.
Dum la somero 1924 li findecidis esti
pastro. Auxtune
li foriris al Gregoriana en Romo, kie li studis teologion kaj
filozofion
gxis la jaro1931. La 26-an de oktobro 1930 li akceptis pastran ordinon.
La 1-an de novembro 1931 li celebris la unuan Sanktan Meson en la
pregxejo
Sankta Maria Maggiore en Romo.
En julio 1931 li revenis al la patrolando. Papo
Pio XI-a
nomumis lin la 28-an de majo 1934 cxefepiskopo - koadjutoro kun la
heredorajto.
Tiutempe li estis la plej juna episkopo en la mondo estante nur 36-jara
kaj malpli ol 4 jarojn pastro. Post la morto de la zagreba cxefepiskopo
Bauxer, la 7-an de decembro 1937 li transprenis la gvidadon de la
zagreba
diocezo kaj baldaux ankaux de la tiama Episkopa Konferenco de
Jugoslavio.
Kiel pasxtisto de la Eklezio en Zagrebo, li provis
tre
intense kontaktigxi kun la pastraro kaj la kredantoj en sia diocezo. Li
zorgis pri adorado de Euxkaristio kaj pri kulto al Sankta Maria, pri la
familia kaj la junulara religia edukado kaj aktivigo de laikoj en la
Katolika
Agado. Ankaux li antauxenigis la katolikan eldonadon kaj la eldonon de
la tuta nova traduko de la Sankta Biblio. Li fondis plurajn novajn
parohxojn.
En Brezovica li fondis la unuan karmelaninan monahxejon en Kroatio. Kun
cxiuj kroataj episkopoj li planis la feston de 1300-jara jubileo de la
ligo inter la kroatoj kaj la Sankta Segxo (641-1941), kiu devis esti
prokrastita
pro la milito kaj la postaj okazajxoj gxis la jaro 1984.
Dum la dua mondmilito, post la germana okupacio de
Jugoslavio
estis kreita Sendependa Sxtato Kroatio. Stepinac ne estis ligita al iu
ajn partio. Li estis konsekvenca en la amo al patrujo, sed pleje al sia
pasxtista servo, kaj per sia liberemo kaj netimemo li publike
kontrauxis
al rasaj, ideologiaj kaj politikaj persekutadoj. En siaj publikaj
paroloj
kaj per skribaj intervenoj li heroece postulis estimon al cxiu persono,
senkonsidere al raso, nacieco, kredo, sekso kaj jaragxo. Fidela al
Evangelio
li kontrauxis al krimo kontraux la homaro kaj cxiuj aliaj maljustecoj.
Tuj post la akcepto de la rasismaj legxoj, en aprilo 1941, li sendis
proteston
al la registaro. Li savadis la persekutitajn judojn, serbojn, ciganojn,
slovenojn, polojn kaj la kroatojn komunistojn.
Jam dum la unuaj monatoj post la fondo de la
kroata sxtato
li intervenis per la mesagxo: "Laux la katolika moralo neniam oni
permesas
murdadon de ostagxoj pro alies kulpoj". La 25-an de oktobro 1942 en la
zagreba katedralo li diris: "Cxiu popolo kaj cxiu raso sur la tero
havas
rajton je vivo inda de homo kaj la homa traktado. Cxiuj sen diferenco,
cxu ili estas membroj de la cigana raso aux iu alia, aux nigruloj aux
prestigxa
euxropano, aux malsxatata judo aux orgojla arijano, havas la samrajton
diri: "Patro nia, kiu estas en la cxielo". Kaj se Dio al cxiuj donis la
rajton, kiu homa regximo rajtas gxin nei?" Li ankaux kontrauxstaris
perfortajn
sxangxojn de la religio.
Al li venadis de cxiuj flankoj malricxuloj kaj
suferantoj.
Li akceptis tricenton da pastroj el Slovenio. Caritas helpis ne nur al
la helpbezonaj kroatoj, sed ankaux al cxiuj aliaj: serboj, judoj,
slovenoj,
poloj, ktp. Pro cxi tio kaj precipe pro la fasxisma kaj naciisma
persekutoj
li igxis malfavorata ulo.
Gestapo preparis planon por lia mortigo kaj la
registaro
plurfoje postulis de la Sankta Segxo lian forigon el la zagreba diocezo.
Post la fino de la dua mondmilito en Kroatio,
samkiel
en la tuta Jugoslavio ekregis la komunisma partio kun bolsxevismaj
ideoj
kaj precipe militema ateismo. La Cxefepiskopo Stepinac jam la 17-an de
majo 1945 estis en la malliberejo gxis la 3-a de junio 1945. Jam la
sekvan
tagon Tito mem invitis lin. El la interparolado kun li kaj el tiu, kiun
Tito havis du tagojn pli frue kun la reprezentantoj de la katolika
pastraro
en Zagrebo, estis klare, ke la regximo deziras "popolan eklezion"
sendependan
de la Sankta Segxo. Por Stepinac tio signifis tusxi la koron de la
katolika
unueco. Baldaux evidentigxis la planita persekutado de la Eklezio, kio
koncernis ne nur la episkopojn kaj pastrojn, sed ankaux la kredantojn.
Estis organizita granda kampanjo kontraux la
Eklezio,
aparte kontraux la Cxefepiskopo Stepinac. Tiu kampanjo dauxris intense
gxis la foriro de la komunisma regximo el la euxropa politika scenejo.
En septembro 1945 Stepinac kunvokis la Episkopan
Konferencon
kun la tasko pridiskuti la aktualan staton. La 22-an de septembro la
episkoparo
eldonis la pasxtistan leteron, kiu dokumente kaj kuragxe prezentis
cxiujn
persekutojn, kiujn la nova regximo faris dum la milita kaj la
postmilita
periodoj al la Eklezio, sed ankaux kontraux la libero de la konscio de
gxiaj logxantoj. Sekvis ecx pli forta kontrauxstaro direktita al
Stepinac.
Komencigxis diversaj atakoj, ekzemple sxtonatako en Zapresic apud
Zagrebo
la 4-an de novembro 1945, post kiu la Cxefepiskopo ne plu povis iri al
pasxtistaj vizitoj. En januaro 1946 la registaro pere de nova papa
delegito
Hurley postulis de la Sankta Segxo, ke estu forigita la Cxefepiskopo el
la eklezia servo.
Post pluraj intensaj insultoj kaj atakoj kontraux
lia
persono, li denove estis malliberigita la 18-an de septembro 1946. Kaj
la 30-an de septembro aperis antaux la muntita politika jugxproceso.
Estis
notita lia parolo antaux la tribunalo la 3-an de oktobro, kiu ne estis
nur defendo, sed samtempe plendo kontraux nejusta tribunalo kaj lia
konfeso
pri preteco oferi sian vivon por la sanktajxoj. Surbaze de truditaj
deklaroj
kaj malveraj atestoj, ecx falsaj dokumentoj, li estis senkulpe
kondamnita
la 11-an de oktobro 1946 al 16-jara restado en malliberejo kaj deviga
laboro
kaj dum pluaj 5 jaroj per perdo de civilaj rajtoj.
La 19-an de oktobro 1946 oni kondukis lin al la
plenumado
de la puno en arestejon Lepoglava, kie li estis gxis la 5-a de decembro
1951. Oni permesis al li celebri la S. Meson kaj legi teologiajn
librojn,
sed li estis en plena izoleco, konstante humiligata kaj plej versxajne
ankaux venenata, kio grandparte detruis lian sanon.
Post 1864 tagoj de lia restado en malliberejo, la
5-an
de decembro 1951 oni lin translogxigis al lia naskigxparohxo Krasic,
por
finpasi la reston de la puno en la ekzilo, for de lia diocezo.
En malliberejo, la 12-an de januaro 1953 la Papo
Pio
XII-a nomumis lin kardinalo, post kio la registaro cxesigis la
diplomatiajn
rilatojn kun la Sankta Segxo. Li ne povis iri al Romo por preni la
kardinalan
purpuran cxapelon, ecx ne post la morto de la Papo dum konklavo, cxar
li
ne estis certa, cxu li povos reveni al la patrolando, kie li deziris
resti
kun sia popolo.
En ekzilo kaj en izoleco li komencis skriban
apostoladon.
Li verkis milojn da pagxoj de predikoj kaj aliaj spiritaj tekstoj. Li
sendis
al pluraj episkopoj, pastroj kaj kredantoj pli ol 5 mil leterojn, el
kiuj
konservigxis cxirkaux 700. En la leteroj, kiel homo de viva kredo kaj
neskuebla
espero kaj tute dedicxita al Dio, cxiujn li kuragxigis, konsolis kaj
atentigis,
ke oni restu fidela al la Eklezio kaj la eklezia unueco. Kaj en tiuj
leteroj,
dum la jugxproceso kaj dum la tuta ekzilo li montris sinceran amon
ankaux
al tiuj personoj, kiuj kontrauxstaris lin kaj lin nejuste akuzis.
Pregxo
por malamikoj kaj pardonpeto al cxiuj estis konstanta temo de liaj
eldirajxoj,
leteroj en liaj tri testamentoj.
De printempo 1953, de lia restado en mallibero en
Lepoglava,
li malsanis pro trombozo de piedoj kaj bronka kataro. Estis necesa
hospitala
sanigado, kvankam la kuracistoj, kontrolitaj de la regximo, kontrolis
lian
sanstaton. Li ne akceptis iun ajn privilegion, kiu povus montri, ke li
klinigxis antaux la nejusta tribunalo kaj regximo kaj tiel misgvidi la
pastraron, kredantojn kaj aliajn homojn persistantajn en sia kredo.
Tiel cxiuj doloroj igxis parto de lia ekzila vivo,
kiujn
li pacience akceptis gxis la morto.
Li mortis la 10-an de februaro 1960. Li mortis,
kiel
oni diras laux la martira vortaro "kauxze de malliberejaj doloroj, sed
pregxante por la persekutantoj kaj per Kristaj vortoj "Patro, estu via
volo!"
Lian vivon kaj la martiran morton la Dia popolo
ekkonis
kaj festis jam dum lia vivo, kaj precipe post la morto. La 13-an de
februaro
1960 oni entombigis lin en la kripton de la zagreba katedralo. La 18-an
de februaro 1960 La Papo Johano XXIII-a dum la Sankta Meso menciis: "Ni
pregxu por la agnosko de lia elektita spirito".
Kasxe la 4-an de decembro 1980 en Romo komencigxis
la
episkopa procedo por beat-proklamo de zagreba cxefepiskopo kaj
kardinalo
Alojzije Stepinac.
La Kroata parlamento la 14-an de februaro 1992
rehonorigis
la kardinalon.
En Romo la 16-an de junio 1993 finigxis la
episkopa parto
por lia beat-proklamo.
Inter la 22-a kaj 23-a de junio 1993 en la zagreba
katedralo
okazis elterigo kaj identigo de la postmortaj restajxoj. En liaj ostoj
oni trovis substancojn de arseno.
Dum la unua vizito de Zagrebo, la Papo Johano
Pauxlo
la II-a vizitis en la katedralo lian tombon kaj proklamis lin beatulo
en
Marija Bistrica la 3-an de oktobro 1998.
Kompilis
kaj tradukis
Marija Belosevic, Zagrebo, auxgusto 2000
La kongreso okazis en favora, impresdona
domo de la bonfara
kaj altmerita ordeno, fondita de beata pastro Guanella (1842-1915), kiu
estis beatproklamita de la Papo Pauxlo la 6-a la 25-an de oktobro 1964.
Li pastrigxis en majo 1866. Kun entuziasmo li eniris la pasxtistan
vivon
en Valchiavenna kaj post tri jaroj en la saleziana ordeno kun Johano
Bosko
li aktivis en parohxo en Valtellina, ktp. Tiuj jaroj estis malfacilaj
pro
la politikaj kontrastoj, estigitaj de lia firmeco en decidoj kaj amo
por
la justeco kaj la malricxuloj. En Pianello Lario la episkopo konfidis
al
li gastejon por knabinetoj kaj maljunulinoj, regatan de kelkaj
„ursulaninoj";
organizis ilin en religia kongregacio Filinoj de Sankta Maria de la
Providenco.
Kun ili li starigis Domon de la Dia Providenco en Komo (1886),
kunlaboris
ankaux kun la Servantoj de la Karitato. La agado baldaux disvastigxis
ankaux
ekster la urbo kaj eksterlanden, al Svislando kaj Usono, kun la
protekto
kaj amikeco de Papo Pio la 10-a. Li mortis en Komo la 24-an de oktobro
1915.
Okazis vere interesa kaj valora programo. Sabate
la 8-an
de septembro, post inauxguro de la kongreso, la cxeestantoj auxskultis
bonege preparitan prelegon de D-ro Serio Boschin, prezidanto de UECI
(Itala
IKUE-Sekcio) je la temo „Biografio de Antonio Rosmini" kaj „La kvin
plagoj
de la sankta Eklezio". Sanktan Meson okaze de naskigxo de la Beata
Virgulino
Maria cxefcelebris honora prezidanto de IKUE pastro Duilio Magnani. Dum
la homilio li menciis tri bibliajn frazojn, kiuj bildigas la gxojon, la
feston de la Sankta Triunuo pro la naskigxo de Maria.
La Patro gxojas pere de la Cxefangxelo Gabrielo:
„Saluton
al vi gracoplena, la Eternulo estas kun vi" (Luk. 1, 28). Per la
antauxviditaj
meritoj de la Elacxetanto, Maria estas „la gracoplena", do sen origina
peko, la Senmakula. Post la peko de la prapatroj finfine la Patro
gxojas
pro la naskigxo de sia unua kaj unika vera Filino.
La Filo estas felicxa, cxar naskigxis tiu, kiu
plenumos
perfekte la Dian volon. Cxu vi memoras la vortojn de Jesuo: „…Kiu ajn
faros
la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo, tiu estas mia frato,
fratino
kaj patrino" (Mat. 12, 49-50)? La Filo, do, gxojas antauxvidante, ke
Sxi
tutcerte estus plenumonta la volon de la Eternulo, gxis ankaux sxian
„animon
glavo trapasos" (Luk. 2, 35).
La Sankta Spirito ekgxojegas pro la naskigxo de
Maria,
cxar la Cxefangxelo Gabrielo anoncas la edzinon: „La Sankta Spirito
venos
super vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio
ankaux
la naskitajxo estos nomata sankta, la Filo de Dio" (Luk. 1,35) kaj „la
Vorto farigxis karno kaj logxis inter ni" (Joh. 1, 14).
Nia grava kaj cxefa tasko estas imiti nian
Patrinon.
La imitado farigxas la plej bela kaj sxatata donaco al Sxi. Tia donaco
gxojigos la Virgulinon, cxar tia nia vivo vere gloras kaj honoras la
Sanktan
Triunuon. Do, por festi adekvate la naskigxtagon de la Virgulino kaj
kongrue
honori la Verkiston (ni ofte admiras la verkajxon, sed tute malatentas
la verkiston), ni devas precipe imiti la Modelon, la Patrinon de la
Eklezio,
de la Dia mistika popolo. Se la morala cxeftrajto de la Virgulino
estis,
laux la vorto de Jesuo, plenumi la Dian volon, cxu vi ne auxdas la
vocxon
de Jesuo diranta: "Faru la samon ankaux vi" (Luk. 10, 37)? Efektive, ni
ne forgesu, ke plenumi la Dian volon estis la kerno de la surtera vivo
de Jesuo kaj ke Jesuo diras al ni en Patro Nia: „Farigxu via volo kiel
en la cxielo tiel ankaux sur la tero" (Mat. 6, 10). Kion signifas „Kiel
en la cxielo, tiel ankaux sur la tero"? Tutcerte vi konas la diferencon
inter „plenumi la Dian volon" kaj "vivi en la Dia volo". Cetere,
suficxas,
ke ni pridemandu nin jene: cxu en la cxielo oni plenumas la volon de
Dio
aux la beatuloj vivas en la Dia volo? Estas multe da diferenco inter la
du demandoj.
Konklude pastro Duilio Magnani diris: "Jen,
karegaj gefratoj,
kiel Jesuo lauxgrade gvidas nian animon atingi la cxefan surteran celon
- plenumi la Dian volon kaj ne nur, cxar gxin plenumas ankaux la
diabloj,
perforte ankaux la servistoj, ankaux la gefiloj, kvankam ne cxiam
volonte.
Ni estas vokatajtravivi en la Dia volo samkiel la beatuloj en la
cxielo.
Maria estis tia en sia vivo: humila Servantinokaj obeema Filino de la
Patro,
la Dipatrino, plenumanta kun la Filo la Patran volon gxis „morti"
surkruce,
la Edzino, fandanta sian volon en la Sankta Spirito. Ni klopodu imiti
Sxin
por festi kristane sxian naskigxtagon kaj tiel glori kaj honori la
Sanktan
Triunuon."
Dimancxe estis la cxefcelebranto Mons-ro Giovanni
Balconi
el Milano. Tiuj, kiuj partoprenis la 50-an IKUE-Kongreson en Romo kaj
Rimini
en la jaro 1997, konas lin, cxar ankaux tiam li prelegis kaj
kuncelebris.
Jen kelkaj vortoj el lia prediko:
"Papo Pio la 8-a aprobis la instituton de la
Karitato
de Rosmini kondicxe, ke gxi komence estu «ne granda afero».
La Papo deziris, ke tiu Instituto havu profundan fundamenton kaj estu
malricxa.
Kiam Rosmini eniris en «Monto
Kalvario-n»
cxe Domodossola, alkutimigxanta al ricxa vivo, li trovis nur malgrandan
cxelon kun sxtonoj, meblitan per tableto, du segxetoj, submatraco el
folioj
kiel lito. Li preferis kasxi sin en humileco, malricxeco, neglekto.
Tiamaniere
vivas la sanktuloj. Sian krucon ili sercxas ne en oro aux argxento, sed
krudeco."
Mons-ro Giovanni Balconi prelegis poste je la temo
„La
disputo pri Rosminianismo" kaj respondis kelkajn demandojn. Do, mi
menciu
almenaux kelkajn liajn pensojn:
Parto de la disputo koncernis la verkojn de
Rosmini,
sed ankaux la interpretadon de lia filozofio.
Jam en la jaro 1831 Rosmini estis denuncita al la
Sankta
Kongregacio de la Indekso; en la jaro 1854 la kongregacio deklaris, ke
liaj verkoj ne estas malpermesitaj, sed ke ili ne estis sen eraroj
kontraux
la kredo kaj la moralo. Rosminianismo estis, sxajne, afero filozofia
aux
teologia; konkrete gxi estis polemiko politika.
La filozofio de Rosmini ne estas facile
komprenebla.
Li forlasis la filozofion de Aristotelo kaj iris la vojon de la
kritikismo
de Kant kaj de la idealismo. Cxi tio klarigas la kauxzon de nefidemo de
katolikoj, kiuj konsideras rosminianismon kiel dangxeran doktrinon kaj
novan formon de raciismo kaj rekonsideradon de subjektivismo. Tial la
aspekto
pli bela kaj interesa de Rosmini, la dialogo kun la moderna penso,
farigxas
duba por la katolikoj, cxar ili pensas, ke ekzistas unu senkrepuska
filozofio,
aristotelismo, kiel gxi estis klarigata de la skolastika filozofio.
Tiamaniere
Rosmini forlasis la simplecon de la vero.
Akuzoj, adresitaj per katolikoj kontraux
rosminianismo,
eblas resumi per unu frazo: rosminianismo respondecas ankaux pri la
nekredemo.
La plej dubaj punktoj rilatas la gnozologion, la
konon
de Dio, la liberecon, la supernaturan ordon, la kreon de la animo. Kion
konkludi el cxi tiu polemiko, kion lerni?
1. Neniam ni havas rajton troigi. Ni ne povas
cxion kompreni
sendistinge. Jesuo polemikis, sed savis la homojn; indikis la erarojn,
sed estis bonrilata kun la erarintoj.
2. Grava estas la plurnombreco de la opinioj. La
vero
estas tiel granda, ke ni havas multajn vojojn por kompreni gxin. Cxiuj
vojoj ne estas egalaj. La auxtosxoseo ne estas kiel kampo. La hodiauxa
mondo estas pordo fermita aux barilo, sed samtempe gxi estas trapasejo.
La pentristo ne nur miksas la kolorojn, sed sercxas la tauxgan koloron;
ne konsideras la pomarbon, kvazaux gxi estus granatarbo. Cxiu afero
devas
havi sian signifon. Trajno kaj sxipo ne povas uzi la saman vojon. Ne
suficxas
ripeti doktrinon aux filozofion pasive sen konfronti gxin kun aliaj
pensuloj.
Cxiu ripeto estas ankaux pliprofundigo.
3. Ni devas respekti klopodojn pri dialogo inter
kulturoj.
La vero havas tamen siajn regulojn. La dialogo ne konsistas el konfuzo,
ecx ne el malsxato. Bona supo enhavas plurajn verdajxojn, sed ne cxiuj
verdajxoj estas tauxgaj por la supo, cxiu verdajxo bezonas certan
tempon
por kuiri gxin.
4. Gravas profundo de la kulturo. Ni,
esperantistoj,
kontaktas plurajn kulturojn; en cxiu kulturo cxeestas iu blanka
sxtoneto,
kiu signas la vojon. Ni kristanoj havas alian sxtoneton - Jesuon
Kriston.
Li estas la vojo, la vero, la vivo. Li estas la vinberujo, la paco, la
gxojo. Li estas la roko, el kiu sxprucas akvo de la eterna vivo. Li
estas
la pano, kiu satigas nin. Kial ni kredas cxi tiujn verojn? Kial ni
interparolas
pri ili? Se la semo ne enpenetras profunde la grundon, gxi ne donas
fruktojn.
Lunde partoprenantoj de la kongreso pilgrimis
perauxtobuse
al Ermitejo Sankta Katarina „del Sasso". Tie okazis Sankta Meso por la
unueco de la kristanoj. Boatado gvidis cxiujn tra Lago Maggiore al
insulo
Isola Bella, kie post la tagmangxo en restoracio Delfino dauxrigis la
programo
pere de vizito de palaco Borromeo kaj de gxia gxardeno. Nuntempe vivas
en unu parto de la konstruajxo la heredantoj.
Poste oni boatis al Stresa por viziti muzeon de
Rosmini.
Post la vasta klarigo de loka pastro, interese parolanta en la itala,
mi
sciigxis, ke nek unu verko de Rosmini estis tradukita en la cxehxan.
Kiam
mi venis al Prago, mi esploris la situacion en la biblioteko. Jes, nek
unu verkon de Rosmini eblas be-dauxrinde trovi en la cxehxa; ecx pri
lia
verko nenion.
Per la auxtobuso ni atingis Arona kaj tie ni
rigardis
Sanktan Monton de Sankta Karlo.
La kongreso kulminis marde en Cormano, urbeto
situanta
1 km de Milano. Vizito de la unua euxropa E-gxardeno certe restos por
cxiuj
neforgesebla. Oni samtempe malkovris la memortabulon okaze de la
okazinta
kongreso sur Placo de Esperanto; apuda Domo de IKUE aperis tute nova
kun
multaj konataj nomoj el la historio de la movado. En la gxardeno ne
mankas
lageto kun fisxoj, insuleto kun trezoro, ponteto, stratetoj kun nomoj
dedicxitaj
al elstaraj personoj de E-movado, ekz. Zamenhof, Grabowski, Waringhien,
ktp., ne mankas konata nomo Mario Sola, eksprezidanto de la itala
IKUE-Sekcio,
(kiu partoprenis ankoraux en la jaro 1997 la IKUE-Kongreson, sed la
1-an
de januaro 1998 li mortis). Oni povas rimarki, ke aviadilo kun E-signo
estas preta forflugi ien; oni gxuas E-medion ekde la unua pasxo. Admiro
apartenas al la auxtoro frato Giovanni Conti kaj danko por kompreno al
lia edzino Marioline. Dankegon al cxiuj organizantoj por vere valora
kaj
sukcesa kongreso.
Mi opinias, ke tauxgas mencii kelkajn informojn
pri vivo
de Rosmini. Mi intencis tralegi ion pri li aux almenaux unu lian
verkon,
bedauxrinde ne eblas en la cxehxa. Por traduki ion el la itala ne estas
tempo. Do almenaux kelkajn frazojn mi aldonas. Mi volas diri al vi, ke
la cxefa prelego, diskuto kaj cxiuj klarigoj dum la ekskurso okazis en
la itala, do mia tasko evidentigxas malfacila.
Jitka
Skalicka
Papo Johano Pauxlo la 2-a diris pri
Rosmini: „Kvankam
li estis viro de la 19-a jarcento, Rosmini preteriris sian epokon kaj
sian
medion por farigxi universala atestanto, kies instruo estas ankoraux
hodiaux
grava kaj oportuna" (26.9.1998).
Jitka
Skalicka
Mehxanika betlehemo de fratoj Josef kaj
Jiri Mraz (vidu
gxin supre) komencis estigxi fine de 20-a jarcento. Sur areo de tri
kvadrataj
metroj oni povas vidi pli ol 65 figuretoj, el kiuj dume 40 estas
mehxanike
movigataj tiel, ke ili similas movojn de diversaj homaj agadoj. Estas
sur
gxi bildigitaj multaj forgesitaj metioj, kiuj estigis vivtenadon por
simpla
popolo en vilagxoj dum pasinta jarcento. La betlehemo altiras atenton
precipe
de infanoj, cxe kiuj gxi povas veki ridetan rigardon je gxoja mesagxo
pri
naskigxo de Jesueto en Betlehemo.
La pli malnova betlehemo, kiun ankaux la
tendaranoj tie
vidis, devenas el dua duono de la 19-a jarcento. Gxia kreinto estis
s-ro
Frantisek Stritesky el Tremosna - prapraavo de fratoj Mraz - auxtoroj
de
la pli nova betlehemo. La unika 140-jaragxa betlehemo estas denove
ekspoziciata
post kelkjara pauxzo, dum kiu gxi estis deponita en lignaj skatoloj en
subtegmentejo de iu domo en Sebranice. La plej grandan atenton la
betlehemo
akiris dum ekspozicio de betlehemoj en Litomysl en la jaro 1924, pri
kio
skribas en la libro "Lidove betlemy v Cechach a na Morave" (Popolaj
betlehemoj
en Bohemio kaj Moravio) PhDr. Vladimir Vaclik, faka specialisto de
muzeo
en Trebechovice pod Orebem, kie trovigxas en la mondo konata Betlehemo
de Trebechovice.
Por la unua fojo la koruso sin prezentis
en la jaro 1975
dum la kongreso de IKUE en Romo. Poste "Muzilo" kantis dum multaj
enlandaj
E-arangxoj kaj ankaux eksterlande, i.a. en Germanio, Cxehxio, Slovakio,
Hungario, Ukrainio kaj Litovio, kaj ankaux en Italio kaj Auxstrio.
En la porokaza koncerto la koruso prezentis
verkojn de
la monda muziko, inkluzive polajn kantojn kaj religiajn. La koruson
direktis
Andrzej Seroczynski, akompanis per fortepiano Tadeusz Frejzner.
Kadre de la jubileaj solenajxoj okazis transdono
de honoraj
insignoj: tiuj de la Merita Kulturaganto, atribuitaj de la Ministerio
de
Kulturo kaj Nacia Heredajxo de la Pola Asocio de Korusoj kaj Orkestroj
- tiuj oraj kun lauxro, la oraj kaj la argxentaj. La insignojn ricevis
iamaj direktistoj de la koruso, ties prezidanto kaj cxiuj personoj
kantintaj
dum multaj jaroj.
Okaze de la jubileo la Ensemblo ricevis
gratulleterojn
de la prezidento, la urbestro de Varsovio, de la Asocio de Polaj
Artistoj-Muzikistoj,
de la Mazovia Centro de Kulturo, de la Klubo de Katolika Intelektularo
en Varsovio kaj de la Pola Esperanto-Asocio.
La jubilean solenajxon oni arangxis en la Mazovia
Centro
de Kulturo kaj partoprenis gxin multaj auxskultantoj. Substrekindas, ke
la Mazovia Centro de multaj jaroj amike hel-pas al "Muzilo", interalie
liverante senpage provsalonon por la koruso.
Wieslaw
Tomaszewski
Spite de tio, tiu problemo persekutis min
dum jaroj.
Venis al mi la demando, kial dum tutaj jarcentoj neniu provis
transpontigi
tiun abismon? (Poste mi konstatis, ke pluraj provadis).
Aperis ankaux la ideo, ke la kreinto de Esperanto
D-ro
Zamenhof estis lauxnaske hebreo, studis en "latinaj" lernejoj, tiel ke
en lia kapo kunpusxigxis ambaux tiuj fluoj de pensado kaj esprimado,
kaj
tio devas esti respeguligita en lia cxefa verko - en Esperanto.
Fine de la jaro 1999 mi konatigxis kun profesoro
instruanta
filozofion de lingvistiko en la universitato en Lauxsanne (Svislando),
kaj estante kun li kvar tagojn, mi havis okazon informi lin ankaux pri
mia problemo. Sen diri ion konkretan, li promesis, ke li sendos ion.
En februaro 2000 li sendis al mi la franclingvan
tradukon
de la libro de la itala filozofo Umberto Eco "La sercxado de la
perfekta
lingvo en la euxropa kulturo". Mi estis surprizita. La libro pritraktis
fake tion, kion mi nur laike supozis, nome, ke inter la stiloj de
pensado,
esprimado kaj skribado en la hebrea lingvo ekzistas rekta rilato.
La libro estas tre interesa. Fine de siaj
pripensoj Umberto
Eco venas al la konkludo, ke plejversxajne oni ne trovos perfektan
lingvon,
sed al la perfekta lingvo pleje, tiusence, proksimigxas gxuste
Esperanto,
cxar gxi enhavas la gravajn elementojn de la ambaux menciitaj fluoj, el
la hebrea precipe la kreivan kunagadon de la uzanto en kreado de
esprimoj,
kaj la eblon esprimi per unu vorto ecx tutan ideon kaj samtempe precize
esprimi la nociojn laux la greka principo.
Cxi tiu fakto estis priskribata jam antaux 100
jaroj
ne per komparado de la greka kaj la hebrea, sed en komparo kun certaj
naciaj
lingvoj (germana, franca, angla) de alia franclingva svisa universitata
profesoro Edmond Privat en lia verketo "Esprimado de sentoj en
Esperanto".
Enirante la vojon de proksimigxado de la kristanoj
kaj
hebreoj, kio estas nia cxefa tasko, oni komencis sercxi fontojn kaj
evolu-manierojn
de la malharmonio inter la hebreoj kaj kristanoj, kaj kiamaniere gxi
povis
atingi la teruran kulminon - la holokauxston.
Ecx se oni ne prezentas tion kiel la cxefan
kauxzon,
tamen cxiuj agnoskas, ke unu fonto estas ankaux la principa diferenco
en
pensado de la hebreoj kaj kristanoj.
Eble meritus fake prijugxi, kiomgrade la sxatado
kaj
admirado de la greka kaj romia retoriko flanke de d-ro Goebbels influis
lian sintenon al la judoj.
Tio estas du mondoj, esprimigxis prof. Balaban en
sia
prelego kaj verko.
Eble cxiuj sentas, ke kun la nova jarmilo ni
eniris alian
pensmanieron. Vidante la pasintan jarmilon plenan de malakordoj,
disigxoj,
militoj kaj malamikeco, ni vidas nun cxie strebadon pri sintezo,
proksimigxado
kaj unuigado. Kiel la fendado religia, nacia kaj ecx atoma estas
malbonaj,
tiel la sintezo cxiudirekte estas prospera. Ne iuforma miksajxo, sed
prudenta
komuna strebado pri bono. La multe diskutata, lauxdata, sed ankaux
malbenata
globaligo (tutmondigo) estas ankaux certaforme la sintezo. Sed la
unusola
akceptebla formo de la globaligo estas lauxeble ekvilibra evoluo de la
tuta globo, en spirito de solidareco. Unueco en plureco kaj diverseco.
Mi volas, ke tiu cxi atentigo estu plejeble
konciza,
tial nur kelkajn menciojn.
La historiistoj, penetrante profunden en la
historion,
venis gxis Sumero. De tie oni supozas la migradon de nia kulturo - tra
Asirio kaj Babilonio, Grekio kaj Romo - gxis Euxropo. Tiu cxi kulturo
uzis,
precipe en la epoko de la antikva Grekio kaj Romo la lingvojn, kiuj
esprimadis
siajn pensojn dismembrigitajn en vortojn kun precize limigita signifo.
Tial nia terminologio bazigxas sur la greko-latina fundamento.
Sed el la regiono de Sumer eliris ankaux Abrahamo
kun
sia tribo. Dum lia vagado ekestis la hebreaj lingvo kaj skribo kun
pluraj
specialajxoj, certe sub influo de la religie perceptata cxiutaga vivo
kaj
de la konscio pri la devoj de la elektita popolo.
En la hebrea estis skribita la Biblio, la promesoj
kaj
instruoj de la Eternulo.
Prof. Balaban diras: "La hebrean pensmanieron ne
eblas
difini, t.e. meti al gxi limojn, cxar ne eblas gxisvidi la finon aux la
finan formon". Kiam aperis la bezono traduki la Biblion el la hebrea en
la grekan, kaj tiam estigxis la Septuaginto, esprimis prof. Balaban:
"Tio
ne estas 'sklaveca' traduko, sed interpretado en alian mondon de
pensado,
en la mondon grekan".
Ecx se mi ne regas la hebrean, mi sentas, ke la
esenca
influo de la hebrea al Esperanto kusxas gxuste en la sfero de
transdonado
de pensoj, ne nur de vortoj.
Kaj se ni rememoros la pritrakton de prof. Eco, ke
komence,
kiam ne ekzistis iu homa lingvo, Dio parolis pere de naturaj kaj
atmosferaj
fenomenoj, kio estas jam proksime de transpenetrado de pensoj, kiujn
oni
antauxvidas (Theilhard de Chardin k.a.) cxe la pli superaj estajxoj
(angxeloj),
kaj la perdo de tiu kapablo (elpelado el la Paradizo) kaj la
dismembrigita
komunikado en vortojn, jen - cxu ne povas esti la komenco de la unika
fenomeno
- de la homa parolkapablo? Por esti konciza mi esprimis tion versxajne
ne tro konvene, sed mi volis nur aludi kelkajn kapto-punktojn.
Estas interese, ke mia amiko Emil Hanhiniemi,
lauxdevene
finno, post la dua mondmilito enmigrinto al Auxstralio, nun 80-jaragxa,
antaux 30 jaroj eldonadis la kajerojn "Lingvologiaj studoj", en kiuj li
diras, ke li estas certa, ke devas ekzisti multe pli perfekta maniero
de
komunikado, sed ke Esperanto estas la plej konvena intersxtupo sur tiu
vojo.
Tio estas neordigita amaso da pensoj, sed mi
pensas,
ke gxi povas servi kiel instigo por studado. Necesas koni relative bone
cxiujn elementojn de la problemo. Tial estus konvene unuigi konojn kaj
fortojn de pluraj fakuloj.
Estus inde, se ni povus kontribui klarigi la
malklarajxojn
de la miljara kunvivado de la hebreoj kaj kristanoj kaj helpi al ili
reciproke
proksimigxi.
Jiri
Lauxbe, Kratochvilova
969, CZ- 41301 Roudnice nad Labem, Cxehxio
Tel.+420 411 837 805 E-posxto:
lauxb-i@raz-dva.cz
55-A
KONGRESO DE I.K.U.E. 2002 EN KROMERIZ, CXEHXA RESPUBLIKO
La
kongresa temo:
MALFERMU LA PORDON AL
KRISTO!
(Johano Pauxlo II-a)
La kongresa temo "Malfermu la pordon al
Kristo!" estas
alvoko de la Papo Johano Pauxlo la II-a, kiun li adresis al la tuta
homaro
en la tago de sia papigxo antaux 23 jaroj. Gxin elektis komisiono de
reprezentantoj
de IKUE kaj IKUEJ, kunsidanta dum la 20-a IKUE-Tendaro en Sebranice.
La tuta kongresa emblemo simbolas la pordon. La
supra
arko portas la kongresan temon. Meze estas emblemo de IKUE - verda
stelo
kun kruco en papaj koloroj (ora kaj argxenta). La kruco simbolas
Kriston
kaj gxiaj papaj koloroj esprimas certan ligitecon kun la kongresa temo.
La tuta kongresa emblemo esprimas, ke IKUE forte staras sur fundamentoj
de la katolika eklezio kaj fideleco al la Papo - Petro de la nunaj
tempoj.
Dauxrigo de la listo de la aligxintaj kongresontoj el la antauxa n-ro de Dio Benu:
45.
Zofia Kamieniecka,
Pollando
46. Jaroslava Hamajdova, Cxehxio
47. Daniel Mrazek, Cxehxio
48. Drahomir Budinska, Cxehxio
49. Jitka Skalicka, Cxehxio
50. Mgr. Milena Pickova, Cxehxio
51. Jarmila Handlova, Cxehxio
52. Ludvik Chytil, Cxehxio
53. Jiri Studeny, Cxehxio
54. Pavla Studena, Cxehxio
55. Paola Ambrosetto, Italio
56. Giovanna Ambrosetto, Italio
57. Paolo De Rossi, Italio
58. Vera Di Tocco, Italio
59. Lydia Di Tocco, Italio
60. Dr. Magda Saturova, Slovakio
61. Maria Tomasovicova, Slovakio
62. Stanislaw migielski, Pollando
63. Jindrich Tomisek, Cxehxio
64. Ingx. Jiri Vencl, Cxehxio
Vi povas aligi vin perletere aux retposxte
cxe: IKUE-Katolika
Sekcio de CxEA, Miloslav Svacek, Trsicka ul. 6, CZ-75127 Pencice,
Cxehxio;
retadreso: msvacek@iol.cz.
Cxe
tiuj adresoj vi povas ankaux ricevi la kongresajn informojn kaj
aligxilojn.
La aligxkotizon vi povas sendi al banka konto: KB Prerov, kont-numero
194214890297/0100
aux per posxtmandato al adreso: s-ro Miloslav Svacek, Trsicka ul. 6,
CZ-75127
Pencice, Cxehxio aux al la sama adreso en bone pakita leter-koverto.
Nia frato, 23-jara junulo Bernard Londoni
el Zimbabvo,
konvertigxis el islamo al kristanismo. Li deziras bone ekkoni
kristanismon,
tial li volonte perrete kontaktigxos kun tiuj, kiuj helpos al li ekkoni
kristanan kredon. Jen lia ret-adreso: bernardlondoni@yahoo.fr.
GRACOPLENAN KRISTNASKON KAJ BENITAN NOVAN JARON 2002 DEZIRAS AL CxIUJ LEGANTOJ DE DIO BENU LA REDAKCIO KAJ CxEHxA IKUE-SEKCIO
De temp´ Kristnaska jam proksima
Kristarba spiras bonodor´,
kaj gxia mola vocx´ intima
pri hejm´ rakontas al la kor´.
Denove la anim´ plenigxas
per varm´ de hejma vigili´,
kaj rememori ne suficxas,
karajn apudi hastas ni.
Kandeloj de l´ kristarb´
ekbrilas
post la Kristnask-festena karp´,
kaj kortusxite ni humilas
antaux donacoj sub la arb´
kantante pri l´ naskigxo Krista,
Savanto, kiun sendis Di´,
pri povra stal´ kaj ar´ pasxtista,
pri gxojo, kiun sentas ni.
Ni rememoras malfelicxajn,
kaj cxiujn, kiujn baras fat´,
igante ilin tre malricxaj
por la disigo de l´ amat´.
Ni petos en cxi nokto sankta
por la homaro pri donac´:
al homa gento misvojanta
du steloj montru al la pac´.
Al la kompren´ kaj toleremo
la vojon montras nia stel´,
de glora stel´ de Betlehemo
la Am´ kaj Bono estas cel´.
Jiri
Korinek
DIO BENU - Eldonanto: IKUE-Katolika Sekcio de Cxehxa Esperanto-Asocio. Adreso de redakcio: IKUE-Katolicka sekce CES, Trsicka ul. 6, CZ-751 27 Pencice, Cxehxa Respubliko. Respondeca redaktoro: Miloslav Svacek. Banka konekso: KB Prerov, kontn-ro: 194214890297/0100. Telefono: +420 641 228304), tel./fax labortage 6-14 h.: +420 68 5311818. E-posxto: msvacek@iol.cz. Regista n-ro MK CR E 12647.
Vidu ankau TTT-pagxo:
http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/