Je la 11a de septembro 2001 la mondo
transformighis.
Per
nekomprenebla teroro, al ni
okazis io horora.
Tiu estas horo de
FUNEBRO, sed ankau de
PRIPENSADO.
Solene mi deklaras
hodiau antau la
usona popolo kaj antau la tuta
mondo,
ke ni usonanoj
ne faros ion ech
nur proksimume tiel teruran
kontrau iu lando
de la tero.
Ekzistas homoj, kiuj malamas nin
tiom, ke ili
etendas teroron super ni
kaj sendistinge mortigas homojn.
Sed ni ne permesas,
ke tiaj homoj
diktu al ni la leghojn de nia
propra agado.
Ilin
blindigas malamo. Sed
ni ne transdonos nin al malamo.
Ni ne respondos
teroron per teroro.
Jen iuj deklaris al ni militon,
sed ni ne permesas
ke iu trudu al ni
militon.
Tiuj atencoj estis ATAKO KONTRAU
CHIUJ
VALOROJ DE
CIVILIZACIO.
Sed ni ne permesas, ke iu rabu de
ni nian civilizon.
Ni
donos respondon, rezolutan,
inteligentan, prudentan
respondon, sed
respondon civilizitan.
Kiel ni povus esti fideblaj en
nia lukto kontrau
malrespekto al la
homoj, se ni mem aplikus
rimedojn malrespektajn
al la homoj?
Ni luktos kontrau terorismo, sed
bazante nin
ne sur vengho sed sur
juro.
Antau chio, ni ne kauzos novajn
TIMOJN
EN LA ARABA MONDO pri
krucmilito.
Malnovajn malamiko-klishojn ni lasas
post ni.
La novan jarmilon neniel
inauguros nova milito,
sed granda, mondvasta
alianco kaj ofensivo kontrau
teroro kaj perforto.
Por tio, ni turnos nin, komune
kun chiuj shtatoj
apogantaj nin sur tiu
vojo,
kontrau mono-lavado, korupto, organizita
krimo kaj mafiecaj
implikoj, se necese ghis en niaj
propraj politikaj
strukturoj.
Internacie ni kunlaboros police
por malkovri
planatajn atencojn kaj
observadi suspektatojn.
SED POR DEPRENI DE TERORISMO SIAN
GRUNDON EN
LONGA PERSPEKTIVO,
ek de
nun, kun chiuj niaj politikaj
kaj financaj, personaraj
kaj moralaj
fortoj,
ni engaghas nin por la sociaj kaj demokratiaj
rajtoj en nia
lando kaj sur la tuta tero.
Ni postulas la protekton
de malplimultoj
en kiu ajn lando.
Al chiu shtato ni apelacias,
ke oni zorgu pri la
observo de homaj rajtoj,
tuj abolu tortur-kelojn,
luktu kontrau sklava
kaj infana laboro kaj garantiu
virinajn rajton.
Chi postulo ne estas
diskutebla.
Krome mi ordonas tujan haltigon de
chia LIVERADO
DE ARMILOJ el nia
lando al regionoj de milito kaj
krizo.
Ni ne
povas pli longe toleri,
ke ni mem liveru armilojn al
homoj, kiuj poste
eventuale endangherigos
la mondan pacon kiel teroristoj.
La aliajn landojn,
kiuj produktas au
liveras armilojn, mi invitas age
same.
Simile, chiuj landoj senprokraste
starigos programojn
por deklari
MALSATON KAJ MIZERON la MALAMIKO
NUMERO UNU de
la homaro.
Dum chiutage
mortas pro malsato au subnutro
24 000 homoj,
ne eblas paco.
La bazaj
rajtoj je nutro, logho, eduko
kaj medicina baza
prizorgo estu tuj
garantiataj.
Chi postulo ne estas diskutebla,
char ghi jam estas la
deklarita volo de la monda
komunumo en la Charto
de Unuighintaj
Nacioj.
Por tiu celo ni disponigas dek miliardojn
da dolaroj,
kaj ni
invitas chiujn milionulojn kaj
miliardulojn en
la mondo disponigi por
la sama celo almenau la dekonon
de siaj posedajhoj.
Sed ech nur unu
procento de la enspezoj de la
plej richaj 200
personoj sur la tero
havigus 8 miliardojn da dolaroj,
kiuj uzeblus
por la nomita celo.
Tiel, tre baldau ni notus
videblajn sukcesojn.
Pliaj programoj
tiukampe enhavus batalon kontrau
AIDOSO, precipe
en Afriko;
reintegradon de iamaj
infanoj-soldatoj kaj infanoj-prostituitoj,
batalon kontrau misuzo de
narkotajhoj kaj komercado
de narkotajhoj,
helpon por kultivantoj de kokao
kaj opio por
transiri al produktado de
bazaj nutrajhoj,
plibonigon de la infra-strukturo
kaj edukado en chiuj
mizer-kvartaloj.
Kromajn 5 miliardojn ni investos en
RENKONTO-CENTROJ
por malsamaj
nacioj, rasoj, religioj kaj
kulturoj sub la signo
de kulturo de paco,
pac-esploro kaj pac-laboro.
Chiujn religiojn
ni invitas doni dekonon
de siaj rimedoj por interreligia
komprenigho
kaj renkonto.
Ni postulas
ke ili estu inter si toleremaj
kaj pacemaj.
Ni
apelacias ankau al
chiuj ne-religiaj homoj, ke ili
konsciighu pri
la bazaj valoroj de
homeco kaj laboru favore al ili.
PASINTECE, NI FARIS MILITOJN au
forigis registarojn,
kiuj ne plachis
al ni.
Je tiu loko, en la nomo de la usona popolo,
mi volas esprimi
mian profundan bedauron al chiuj
koncernaj homoj
kaj popoloj.
Estis ja
ankau unu 11a de septembro, tiu
de la jaro 1973,
kiam, helpe de nia
Sekreta Servo, en CHILIO ni
renversis la registaron
de Allende -
prezidanto, kiu chiutage
disdonigis duonan litron
da lakto al chiu
infano.
Ni bedauras, ke en la landoj de Suda
Ameriko ni apogis
reghimojn, kiuj subjugis sian
landon per diktatoreco
kaj torturo.
Tio
ne estas inda je humaneca monda
potenco.
Ni bedauras, ke en la nomo de
libereco, ni senfoliigis
VJENAMION kaj
mortigis centmilojn da homoj.
Mi pardonpetas
ankau che la IRAKA POPOLO
pro la milionoj da viktimoj,
precipe da infanoj,
kiuj mortis sekve de
la golfa milito pro subnutro kaj
misformighoj
pro la urania municio
kiun ni uzis.
Hodiau, sciante kion senkulpaj
viktimoj devas suferi, ni
promesas,
ke neniam plu ni konsideros homajn
vivojn "flankaj difektoj"
- kolateralaj damaghoj.
Chiu vivo estas senfine
valora.
Sed ANKAU CHIU ALIA VIVO SUR TIU TERO ESTAS VALORA
KAJ PROTEKTINDA.
Tial kiel nacio ni ne pli longe
kontraustaros
la protokolon de Kyoto
por protekti la mondan klimaton,
sed antauenigos
alternativajn
energiojn, draste reduktos la
emisiojn de nocaj
substancoj,
kaj helpos
al la malrichaj landoj trovi pli
inteligentajn
solvojn por ilia
energio-produktado ol tiu
praktikata de ni.
En
tiu kunteksto, la tuja
chesigo de atoma energio urghe
necesas,
ne laste
pro tio ke
atomcentraloj povas farighi
celtabuloj por terorismaj
atakoj.
Sed ni
ankau helpos bori akvon en la
dezerto, apogi
sun- kaj vento-energion,
kaj tutmonde subtenos plantadon
de arboj.
Por
tio ni donos kromajn 5
miliardojn,
kiuj servos al la monda paco pli
ol la mobilizo kaj
aktivigo de grandegaj armeoj kaj
detru-armiloj.
Plu, mi deklaras hodiau: Ni rezignos
chian PRETENDON
DE HEGEMONIO.
Mi
havas revon: la revon de mondo,
en kiu libero
kaj rajtoj estos la
libero kaj rajtoj ne nur de la
potencaj kaj richaj.
Kune kun chiuj
homoj, organizoj kaj registaroj,
kiuj volas labori
por pli bona
ESTONTECO DE NIAJ INFANOJ,
ni utiligas la historian
horon, por ke
realighu plejeble granda
bonfarto, justeco, paco,
kaj per tio,
sekureco.
La usona popolo komisiis al mi autoritaton
por fari
ampleksajn decidojn.
Pro respondeco antau Dio,
antau mia popolo kaj
antau la estonteco de niaj
infanoj, mi decidis
radikale shanghi nian
kurson.
Ni estas nur homoj kaj ni ne
sukcesos ekstermi
chion malbonan en la
mondo.
Sed mi havas vizion, kiun mi sekvos.
Kaj
mi vokas al chiuj
homoj de bona volo:
HELPU MIN FORMI PLI BONAN
MONDON.
NI POVAS FARI
NUR TION, KIO EBLAS AL
HOMOJ,
SED TION NI POVAS KAJ VOLAS FARI!
Dio benu nin!
<Facile la
leganto rimarkos,
ke tiu parolado restis neeldirita.
Domaghe! Verkis ghin en
germana
lingvo Dagmar Hoffmann, Heidenheimer
Friedensgruppe>
Atentu ankau la artikolon: Chu justa milito?