Artikolo de episkopo Andreas Laun, aperinta en "Die Tagespost" 11.1.2003, germana katolika taggazeto.
La au'toro estas konata al mi pri sia engaghiteco por vivo, precipe por la nenaskitoj. Li estas amiko de Usono ekde sia juneco. Sed nun li komencas timi, ke la Usonanoj nun posedantaj la absolutan mond-potenconcon utiligas tro rapide sian potencon. Li klarigas la kvin moralajn gvidliniojn de "justa milito", kiuj ne permesas la minacantan militon kontrau' Irako. Li esperas, ke la bonaj flankoj de Usono bridos la minacantan dangheron. Prezidento Bush au'skultu la papon.
Kiam mi estis infano kaj la usonaj soldatoj liberigis Au'strujon de la nazioj, tiam deklaris mia patro: "La amerikanoj estas bonaj, ili estas niaj amikoj, de ili ne timu ion." Hodiau' mi komencas timi ilin, kaj en mi ekas la demando, chu la nemezure teruraj, grandegaj amasoj da armiloj en Usono ne ankau' estas kau'zo, postuli publikigon kaj malarmadon; ne nur pro la armiloj de Irako, kiuj apud la usona armado certe estas tre malabundaj. En Usono shajnas al mi akceptita tro memkompreneble la principo: "Armiloj en niaj manoj estas bonaj; armiloj en la manoj de niaj amikoj ankau', sed malpli bonaj; armiloj en la manoj de niaj kontrau'uloj demonstras, ke ili estas kanailoj..." Mi troigas, sed chu en tio ne estas sufiche granda grajno de vero?
"Potenco havas tentencon al korupto; absoluta potenco koruptas absolute." Al tiu konata vorto de Lord Acton memoras la evoluo de Usono ekde la fino de la komunista mond-regno. Jam la maniero, kiel la usonanoj disputis, chu la malliberigitoj de la Afgania milito estu pritraktataj kiel miltikaptitoj au' ne (anstatau' simple diri: ni pritraktas ilin chiu-okaze hom-digne!) kau'zis zorgojn. Sed la maniero, kiel nun prezidento Bush urghas al milito kontrau' Irako, estas alarma. Oni havas la impreson: li ne ghojas, se la inspektoroj trovas nenion, li kontrau'e volas, ke ili ion trovu, char li volas ekbati. Ekbati, kiom ajn ghi kostas? Kial oni ne au'das de li: "espere ni ne devas gvidi tiun militon, espere la inspektoroj trovos nenion, espere tio, kion ili trovos, ne devigos nin agresi!" Tiel ili devus paroli, tiel ili devus agi.
Per kio oni povas mezuri la politikon de la shtatoj?
Per kio oni povas mezuri la politikon de Usono? Per la instruo de la tielnomata "justa milito". Ankorau' antau' jaroj iu radikal-pacifisma pac-movado asertis, ke la diro de la "justa milito" estas sinpraviga ideologio de milit-instigantoj. Vere ghi estas la kontrau'o: ghi estas la nomado de chiuj moralaj obstakloj, kiuj devus tute malebligi militon - escepte la amaran ekstreman kazon, en kiu la milito povas esti justa, sub la atento de multaj limigaj kondichoj. Pli precize dirite, ghi povas estis "justa" el la perspektivo de la viktimo, kiu sin defendas. Char la milito kiel tuto neniam povas esti "justa", li chiam premisas maljuston, kaj homojn, kiuj agas maljuste. Chiu milito pro tio estas "maljusta", kiel kardinalo König jam antau' jaroj ghuste rimarkigis. Nur sub kondichoj povas unuopuloj au' ankau' shtatoj resti "justaj" en vere "maljusta milito" kaj defendi sin per "justa milito".
La demando do estas: Chu la milito, kiun Usono celas, povas farighi "justa milito"? Multaj kialoj kontrau'parolas: Unue la usonanoj devas demonstri klaran gravegan milito-kialon. Ili diras: Estas la minaco! Sed tiam ili devas posedi "pruvojn", ke ekzistas tiu minaco. Due ili devas montri, ke la danghero estas tiom granda, ke tio ekvilibrigas kaj legitamas ech militon kun chiuj siaj malbonaj sekvoj. Se Usono havas pruvojn por tiuj du punktoj, kial ili ne montras tiujn al chiu mondo? Au' chu estas "demonstroj", kiuj devas timi la lumon de la publiko, char ili ne estas tio, kion ili asertas?
Trie devus esti klare, ke ne ekzistas iuj aliaj rimedoj por limigi Saddam Hussein. Tial la demando: Chu estas elcherpitaj chiuj aliaj eblecoj? Kvare estas la demando pri la aplikitaj rimedoj. Chu la usonanoj hodiau' volas en lasta kazo ech uzi atomajn armilojn? Supozeble nur en la lasta kazo - sed chu por tiaj armiloj vere povas ekzisti legitima kazo? Krom la rektaj sekvoj laj la teruraj postaj sekvoj, kiel oni konas ilin el Hiroshima: Chu tia uzo ne motivigus la atomajn ´sojlo-landojn nun pli forte celi al la bombo? Kvine ne nur la milito mem, sed ankau' ties sekvoj estas pripensendaj. Jam la nuna koncentrado de trupoj kaj la grandega timo, kiun tio disvastigis, multajn homojn en Irako kaj en la chirkau'aj shtatoj faligis en ankorau' pli grandan mizeron ol jam estas. La milito mem povus farighi katastrofo por la tuta mondo, por la homoj en Irako ghi chiu-okaze estas tia.
Prezidento Bush nun devus au'skulti la papon
Chu minacas milita are-brulo (iu mond-milito) eble estas necerta, sed unu el la plej malbonaj sekvoj de milito certe komencighos: Homoj en la araba mondo ankorau' pli malamos la okcidentan mondon ol ili jam tion faras. La usonanoj pripensu: Detruonte armilojn ili armadas la arabajn popolojn per tiu malamo, kiun ili ghuste timas - ghi estas la plej danghera armilo, kiel pruvas la memortigaj atencoj en Israel.
Denove: Limigite al nepraj urgh-kazoj la gvidado de milito povas esti amaro neceso kaj tiel ankau' "justa", sed la urghado de Usono al milito kontrau' Irako "gustas" ne pri justeco. La demonstra devo portas tiu, kiu kredas devi gvidi la militon, ne la ofendito. Se Usono gvidas militon, ghi devas diri antau' la tuta mondo lau' la kriterioj de la popol-rajto - t.e. lau' la instruo de la "justa milito" - kial al ghi shajnas "justa"" chi tiu milito, kaj poste Usono submetighu al la verdikto de la Unuighintaj Nacioj, chu tio validas ankau' en la okuloj de neu'tralaj observantoj. Povus shajni ke Usono perdis el la okuloj: Justecone obeas al la potenco, sed potenco devus obei al la justeco, nur tiam ili alportos pacon. Nun Usono havas certasence "absolutan" potencon, la tento al absoluta korupto ekzistas. Chu Usono kontrau'staros au' chu ghi jam komencas esti venkata? Maltrankviliga demando! Neniu konstitucio povas ekskludi por chiam, kvazau' mekanike, la evoluon de lando al "kanajlo-shtato". Ankau' de Germanio siatempe multaj ne kredis eble la shanghigho en nejustan shtaton: "En la lando de Goethe kaj Schiller...? Neeble!" Multaj sian tro grandan kredon al Goethe pagis per sia vivo.
Prezidento Bush antau' iom da tempo nomis la papon "la plej alta au'toritato de la mondo" - nun estus la momento, en kiu li devus au'skulti lin, la plej altan au'toritaton de la mondo. Kiam Bush farighis prezitento, multaj ghojis, ke finfine finighis la vivodetrua imperialisma politiko de prezidento Clinton kontrau' la landoj de la tria mondo. Prezidento Bush faris bonajn decidojn shtopante la mondvastan financadon de la abortigoj per Usono, kaj li investis ankau' en sia lando por la vivo. Des malpli mi nun komprenas, kial li nun parolas kaj agas, kiel li faras.
Se mi foje ignoras la barbaran abortan praktikon en Usono (kvankam ja vere ne eblas "ignori" tion), mi ne kontestas, ke Usono multflanke pli malpli, sed tamen estas jur-shtato. Sed chu ne ekzistas ankau' aliaj "flankoj", den kiuj Usono ne plu estas tio? Tia "flanko" estas la maniero, kiel ghi nuntempe agas kun aliaj shtatoj.
Jhus en chi tiuj tagoj episkopo Homeyer (Hildesheim), la nuna prezidanto de la Komisiono de la Eu'ropa Episkopa Konferenco, klare kaj precize eldiris kontrau' ia Irak-milito.multaj aliaj gravaj personoj tion faris jam antau' li kaj kun li. Ne estas superflue, se al la ne kontrau' la Irak-milito alighos ankorau' pli multaj homoj. Neniu rajtu diri ke "la eklezio" ech ne tion faris, kion ghi povintus fari, nome voki: Je Dio, ne denove faru militon!
Historie ekzistas multaj kialoj danki al Usono, multaj kialoj fidi al ili, kaj multaj kialoj konfidi al ghia senco pri justeco. Ghia tasko estas nun, montri al la aliaj popoloj ke temas pri justeco kaj ne pri superpotenco. Ankorau' mi fidas al Usono, ankorau' mi strebas al ghi konfidei - sed kiel longe ankorau'?